1
&
2009.10.15-18
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 2
ENHAVO
Parto I. Seminario de ILEI-Ĉinio
Resuma raporto pri Seminario de ILEI-Ĉinio
Laborraporto pri Ĉina sekcio de ILEI
E-instruado en Boyangshujie Elementa lernejo, Urbo Taiyuan
Sperto pri La Unua Somera paroliga kurso de Esperanto en Harbino,Norda Ĉinio
Parto II. La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto
Resuma raporto pri la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto
Salutvortoj
Gratulaj leteroj
Raporto pri agadoj de Jiangxi-a E-Asocio
Prelegoj kaj paroloj
En kaj ekster kunvenejo(fotoj)
Ĉeestantoj(fotoj)
Korespondaj adresoj
Postkunveno
Kompilis ArkoKompilis ArkoKompilis ArkoKompilis Arko
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 3
Parto I
Seminario de ILEISeminario de ILEISeminario de ILEISeminario de ILEI----ĈinioĈinioĈinioĈinio
(2009.10.15-16)
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 4
De la 15-a ĝis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Cxinio kun la temo “Kiel lernigi
Esperanton al lernantoj” en la mont-vilaĝo Tingtao ĉe Donglin-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Monto en la
urbo Jiujiang, sud-Ĉinio. Sume 20 membroj kaj instruemuloj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la
seminarion.
Dum la seminario Profesorino Gong Xiaofeng (Esperante Arko), sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris
labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis labor-planon en 2010 kaj petis opiniojn de la
ĉeestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino Song Ping prezentis respektive trejnadojn de Esperanto en siaj
urboj Taiyuan kaj Harbino. Dannis Keefe el Usono konigis Esperantan instruadon ĉe la Universitato Nankino kaj
Aŭgusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas Esperanton en Ĉinio) faris prelegon pri planlingvoj.
Dennis Keefe kaj Arko demonstris respective instrua-metodojn de Esperanto. La ĉeestantoj faris varman
diskutadon pri problemoj ekz.kiel funkcios la sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj,
instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vid-materialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la someran seminarion de
la Ĉina Sekcio de ILEI en aǔgusto 2010 en urbo Taiyuan de Shanxi-provinco.
Stefan MacGill,prezidanto de ILEI sendis gratul-leteron kaj ankaŭ aliaj asocioj en kaj eksterlandaj gratulis
la okazigon de la seminario.
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 5
LaborLaborLaborLabor----raporto pri Ĉina sekcio de ILEIraporto pri Ĉina sekcio de ILEIraporto pri Ĉina sekcio de ILEIraporto pri Ĉina sekcio de ILEI De Prof. Gong Xiaofeng, estro de ILEI-Ĉinio 2009-10-16
Raporto Membroj
Pro ia kaŭzo ĉina sekcio de ILEI silentis dum kelkaj jaroj.
En la jaro 2008 nia ĉeftasko estis multe kontakti kun ĉinaj esperantistoj, por revekiĝo de la sekcio,
ni entute varbis 14 membrojn al ILEI.
En 2009 alliĝis 6 novaj membroj
Sume: 20 membroj
Agadoj En 2008, somera trejnado de Esperanto en urbo Taiyuan
En 2008, E-kursoj en Universitatoj,mezlernejoj...en pli ol 26 lernejoj funkcias E-kursoj
Preparado pri E-seminario de instruado, en Lushan, 2009
En 2009, someraj aktivadoj de instruado en urboj Taiyuan, Wuhan, Nanchang, Harbino...
Planoj Prepari projekton por seminario 2010 Taiyuan
Varbi alilandajn volontulojn por la venontjara seminario
Varbi novajn membrojn de ILEI
Kontakti kun ILEI
Ĉeesti kaj organizigi rilatajn fakajn konferencojn
Ellabori planojn por disvastigi Esperanton en lernejoj
Rezulto de diskuto (1) pri la somera seminario 2010, Taiyuan
Afi ŝo pri Seminario 2010 en Taiyuan Ni planas okazigi 10-tagan instruadan seminarion en urbo Taiyuan, Ĉinio, en julio aŭ aŭgusto de
2010.
La celo estas por altigi E-nivelon de la ĉinaj E-instruistoj.
Por ke kreu bonan etoson de E, ni volas varbi volontulojn el alilandoj.
La volontuloj devas esti spertaj en instruado de Esperanto.
Dum la restado de la seminario, ili ne bezonas pagi por la manĝaĵo, loĝejo. Tio estos senpagaj.
Tamen ili devas mem pagi por la biletoj al kaj de Ĉinio.
Nia temo por diskuti Kie? -----Urbo Taiyuan
Kiam?---- La 2-a ĝis 11 de aŭgusto
Kiel? ----Matene prelegas pri metodoj de instruado, kulturoj…, posttagmeze ekzercas kaj
praktikas, du duon-tagaj ekskursoj…
Kiuj rajtas ĉeesti?
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 6
� Instruistoj de Esperanto
� E-istoj interesiĝas pri instruado
� Junaj e-istoj
Prezentado de kandidataj volontuloj
(2) pri la kontakto de membroj de ILEI-Ĉinio Regula renkontiĝo rete: per skajpo
Du fojoj ĉiumonate
kasisto---Kamelo
EEEE----instruado en Boyangshujie Elementa lernejoinstruado en Boyangshujie Elementa lernejoinstruado en Boyangshujie Elementa lernejoinstruado en Boyangshujie Elementa lernejo De S-ro Wei Yubin, estro de la Elementa lernejo
Karaj gesamideanoj, estas ĝojinde, ke mi povas partonpreni ĉi tiun seminarion kaj
havas ŝancon prezenti al vi la instruadon de Esperanto en nia lernejo, kvankam ni nur
estas en la komencanta periodo de nia laboro, kaj ankonraŭ ne ricevis grandan frukton,
temen la estraro de ILEI-Ĉinio donas al ni grandan kuraĝigon kaj subtenon, ĉi tie mi
esprimas al ili koran dankon.
Nia lernejo situas en Taiyuan urbo. La lernejo havas 1400 lernantojn, kaj 24 klasojn
kun ses lernojaroj. Ĝi tre famas en nia urbo pro la bonkvalito de edukado. En printempo
de 2008-jaro, ni okazigis Esperanto-kurson kiel devigan
programon en lernejo.
Niaj celoj estas jenaj:
Unue, fari eksperimendon por konfirmi
propedeŭtikan efikon por ĉinaj infanoj
Pri la propedeŭdika valoro de Esperanto ni donis
grandan atenton. Kiel edukantoj ni klare scias, ke la
lernado de la fremdaj lingvoj, ekzemple la anglan, estas
malfacila por la ĉinoj, fakte la lernantoj elspezis multe da
tempo, eĉ pli ol dek jaroj, sed ne kapablas ellerni ĝin. Pro
tio ili perdis multe da tempo, kiun ili povas uzi en
lernado de la nacia kulturo kaj faka scio. La vic-ministro
de la ĉina eduka ministerio, Wu Qidi emfazis la fenomenon pri la lernado de la angla lingvo “multe da
konsumado, malmulte da rikoltado”. Ni funkciigas E-kurson en la lernejo kiel eksperimenton ĝuste por konfirmi
ĝian propedeŭtikan efikon por la ĉinoj en estonta lernado de eŭropa lingvo. Kvankam la lernofaciliga efiko de
Esperanto jam konfirmiĝis en multaj eŭropaj landoj, tamen en Ĉinio oni ankoraŭ ne faras tian eksperimendon,
nek bone faris necesajn statistikojn pri tiu afero. Do ankaŭ mankas al ni studo kaj raporto pri tiu laboro baziĝinte
sur solidaj esploroj. Tial nia klopodo estas signifplena, malgraŭ tio, ke nia marŝo ankoraŭ ne estas forta.
Due, malfermi novan fenestron, por ke la infano pli vaste konu la mondon.
Mi opinias, ke ĉiuj homoj devas posedi almenaŭ unu fremdan lingvon por bone koni kaj kontakti la mondon.
Sed por multe da ĉinoj eŭropaj lingvoj estas tre malfacilaj, do la simpleco de Esperanto donas al ili pli bonan
ŝancon kontaktiĝi kaj komunikiĝi kun la mondo. Laŭ nia plano, la infanoj lernas Esperanton kiel la devigan
lingvon ĝis la sesa lernojaro, kiam ili bone posedos ĝin. Eble ni ne povus atingi la celon, tamen ni faras klopodon
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 7
por tion efektvigi.
De la supraj pripensoj ni faris projekton por la eksperimento.
Laŭ nia plano, la Esperanto-kurso komenciĝas je ĉiu komenca lernojaro de elementa lernejo. Kaj el ĉiu
komenca lernojaro ni elektas unu klason kiel eksperimentan klason kaj daŭrigos la esperantan lecionon ĝis
finlernojaro de la elementa lernejo. Nun ĉirkaŭ 180 lernantoj lernas Esperanton kiel devigan programon po du
lernohoroj ĉiusemajne.
Ĉiu-foje kiam la nova kurso komenciĝos, ni faras
prezenton pri Esperanta scio al la gepatroj. Kiam ili
eksciis kio estas Esperanto kaj kial ni instruos ĝin al la
infanoj, ili esprimas siajn subtenoj al la decido de la
lernejo kun granda favoro, kaj kelkaj el ili eĉ decidis
lerni Esperanton kun siaj infanoj.
Nun kvankam la kursoj regule funkcias, tamen ni
ankoraŭ renkontas malfacilojn. Precipe la lingvonivelo
de la instruistoj ne estas kontentiga, kaj tio malhelpas
nin bonkvalite plenumi la eksperimenton.
Do por altigi ilian lingvonivelon en la pasinta kaj
kuranta jaroj ni okazigis somerajn trejnajn kursojn dum
la somera ferio.
Profesoro Gong Xiaofeng kaj Peng Zhengming,
ĝenerala sekretario de Hubei E-asocio, donas al ni
grandan subtenon. En la pasinta jaro ili partoprenis la
kurson, kaj kune gvidis ĝin. Profesoro Gong ne nur faris
instruadon al la partoprenantoj, sed ankaŭ rakontis pri sia
vajaĝo en Eŭropo per Esperanto.
Peng Zhengming trejnis la instruistojn per la
lernolibro “Nova Ekzercaro pri Sufiksoj kaj Prefiksoj”
kompilita de Dennis keefe,(foto) kaj faris prelegon pri
Esperanto kaj trusimo.
Ilia instruado kaj parolado donas al la partoprenantoj
profundan impreson, ili konvinkĝis, ke Esperanto estas
utila lingvo, kaj plicertigis la daŭran lernadon de
Espranto.
En aŭgusto ĉi-jare ni denove okazigis la trejnan
kurson dum somera ferio. Usona emerita profesoro
Ronald Glossop, iama vicprezidanto de ILEI kaj
direktroro de “infano ĉirkaŭ la mondo” akompanata de la
ĉina profesoro Li Weilun trajne veturis al nia urbo kaj
partoprnis nian kurson.
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 8
Dum la semajna instruado profesoro Ron donis lecionojn al la infanoj de la 6-jara ĝis la 9-jara ĉiumatene
unuhoron. La lerniloj, kiujn ili uzis en la instruado, estas “Poŝamiko”, “Mazi en gondolando” “La Bela Planedo”,
kiun oni povas elŝuti el lia retejo “Infano ĉikaŭ la mondo”. Dum la instruado li ĉiam estas pacienca, afabla.
Kvankam li estas 76-jara aĝulo, tamen li estas tre energia kaj aminda. La infanoj treege ŝatas lin. Post la klaso por
la infanoj estas instruado por plenkreskuloj, kiuj konsistas el instruistoj, gepatroj kaj kelkaj lokaj esperantistoj.
Ankaŭ infanoj, kiuj post sia klaso ankoraŭ volas daŭre lerni, povas ĉeesti en la plenkreskula. Kutime la klaso
daŭris ĉiutage preskaŭ 6 horojn. La lerniloj estas supre menciitaj. Krom la instruado de baza lecionoj, la
profesoro ankaŭ faris prelegojn, ekzemple: “Mi kaj UK” “Esperanto kaj mondcivitaneco” ktp. Li opinias, ke vera
mondcivitano devas esti Esperantisto. La profesoro ĉiam estas laborema, entuziasma kaj sindonema. Li parolas
Esperanton perfekte kiel la gepatran lingvon. Instruante kaj prelegante, li ofte forgesis tempon. Ĉiuj
partoprenantoj estis kortuŝitaj de liaj senlaca laboro, afableco kaj sciopleno. Ĉiuj ĉeestantoj propraokule vidis, ke
Esperanto estas bela, vivplena, kaj utila lingvo, kaj ke esperantistoj estas sindonemaj, neegoismaj kaj
respektindaj.
Profesoro Li Weilun, Komplinto de lernolibro Moderna Espernanto por Infanoj, ankaŭ faris lecionojn por
niaj infanoj kun granda entuziasmo. Ĉar li delonge studadas pri la edukado de la infanoj, kaj samtempe estas
Komplinto de lernolibro, kiun li speciale komplis por niaj infanoj, lia leciono fariĝis modelo por ni. Ankaŭ li
faras prelegon, “ Esperanto povas helpi nin ĉinoj pli bone kaj pli rapide lerni la eŭropajn lingvojn”
Fama esperantisto, profesoro Wen Jingen speciale
venis al ni, kvankam li estis tre okupata, tamen li donis tri
tagojn por nia kurso. Li faris prelegon per simplaj vortoj,
ekzemple, “Pri la parolado” “Esperantisto devas paroli
esperante”. Li kuraĝigas la komencantojn, ke ili kuraĝe
parolu, kaj ne timu eraron. Ĉiuj eraras, kaj eĉ veteranaj
esperantistoj ankaŭ eraras. Li emfazas, ke oni ne
krokodilu se ili estas esperantistoj kaj ke oni komencu
paroli esprante ekde hodiaŭ se ili estas komencantoj.
Nia malnova amiko, sinjoro Peng Zhengming ankaŭ
partoprenis nian kurson. Li prezentis al ni pri sia vojaĝo
en Eŭropo, lia prelego ĉiam interesas la ĉeestantojn.
Nun nia eksperimento jam listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provenco.
La lokaj edukaj departemendoj donas al la eksperimento grandan atenton. Ni esperas, ke esperantistoj subtenu
nian laboron. Viaj konsiloj kaj helpoj ĉiam estas bonvenaj.
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 9
Sperto pri Sperto pri Sperto pri Sperto pri La Unua Somera paroliga kurso de Esperanto en HarbinoLa Unua Somera paroliga kurso de Esperanto en HarbinoLa Unua Somera paroliga kurso de Esperanto en HarbinoLa Unua Somera paroliga kurso de Esperanto en Harbino De vic-prof. Song Ping, instruisto de Helongjiang-a Scienca kaj teknika kolegio
La celo de la kurso
Por propagandi kaj akceli la disvolviĝon de Esperanto
inter junaj gestudentoj kaj altiri ilin al nia E-familio
Konigi kaj lernigi Esperanton al ili
Larĝigi ilian vidkampon kaj fortigi ilian kapablon de
komunikado
Helpi ilin venki psikologian baron en parolado de
Esperanto
vidigu al ili ke Esperanto povos porti al ili avantaĝon
en la estonta kariero.
Instruistoj
Ni invitis S-ron Ma Youngtae el Koreio kaj S-ron
Liu Baoguo el Hefei urbo, Anhui provinco, ili estas
elstaraj kaj spertaj instruistoj kaj sukcese kuraĝigis kaj
paroligis niajn gestudentojn.
Iliaj instruaj metodoj estas diversaj kaj allogaj.
Enhavo de la 15-taga Lernado
<Espero>, lernolibro kompilita de Laulum (duonlernita)
<Mazi en Gongdolando> Lernolibro kompilita de S-ro Ma Youngtae (duonlernita)
Seminario de ILEI-Ĉinio,2009
Ĉina sekcio de ILEI 10
Rezulto de la kurso
Kursanoj posedis 40 tipajn frazojn pri ĉiutaga vivo
Lernis pli ol 20 kantojn Esperantajn
Babilis kun esperantistoj el pli ol 20 landoj dum 5 tagoj pere de Skajpo.
Varbado Afi ŝo pri la kurso: dissendita al gestudentoj en universitatoj, aperigita sur lokaj ĵurnaloj
Rekomendita de konatoj kaj amikoj
Interkona vespero-babilado kaj diskutado
Instrua-demonstrado de Dennis Aŭŭŭŭgusto prelegis
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
11
Parto II
La 2La 2La 2La 2----a Lushana Lushana Lushana Lushan----Forumo de EsperantoForumo de EsperantoForumo de EsperantoForumo de Esperanto (2009.10.16(2009.10.16(2009.10.16(2009.10.16----18)18)18)18)
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
12
De Gong Xiaofeng, Prez. de JiangxiDe Gong Xiaofeng, Prez. de JiangxiDe Gong Xiaofeng, Prez. de JiangxiDe Gong Xiaofeng, Prez. de Jiangxi----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto okazis de la 16-a ĝis la 18-a de oktobro 2009 en la urbo Jiujiang,
Jiangxi- Provinco.
Al la Forumo aliĝis kaj patoprenis 38 personoj el 4 landoj (suda koreio-2, Hispanio kaj Usono po 1,
Ĉinio-34 (1 el Jiujiang nur partoprenis la last-tagan aktivadon).
La Forumo okazis en Donglin-Kanjono piede de la famkonata Lushan-Monto, kie fondiĝis bazo de
internacia kulturo de nia E-Asocio en la 1-a Lushan-Forumo pasintjare. La pitoreskeja administrantaro donis al ni
tre bonan kondiĉon kaj petis malaltan koston.
Ĉar Lushan-Forumo sin sekvis tuj post la seminario de ILEI-Ĉinio, ĉiuj ĉeestantoj de la seminario ankaŭ
partoprenis la Forumon. Dum la interkona vespero ni anstataŭigis la tradician manieron per novaj kaj interesaj
ludo,kvizo kaj stafeta laŭtlegado. Trigo invitite prezidis en la interkona vespero. Unue estis demandoj kaj
respondoj, Oni divenis kaj trovis la ĝustan personon laŭ la respondita papero, siatempe konatiĝis unu la alian.
Poste estis kvizo pri E-scio. La ĉeestantoj sin dividis en 3 grupojn. Kiu venkis, tiu gajnis ĉokoladon kiel premion.
Tiuj ĉokoladoj ĝuste aspektas medaleske, kiujn donacis la filino de Arko.La tria parto estis stafeta laŭtlegado de
la E-libro <Eta Princo>. Flue voĉlegi ebligas paroli flue. S-ro Zhao Jianping, direktoro de la redakcio de Ĉina
Radio Internacia, gajnis aplaŭdon pro sia belsona voĉo kaj fluega parolo.La kvar parto estis kanti kaj danci. Ĉiuj
ĝuis la interkonan veperon.
En la inaŭguro,Prez.Gong Xiaofeng faris malferman paroladon en la nomo de Jiangxi-a E-Asocio;
ĵurnalistino el EPĈ kaj komitatano de ĈEL laŭtlegis la gratulan leteron de Ĉina E-Ligo; raportisto el Ĉina Radio
Iinternacia salutis nome de la redakcio de Esperanto. Ĉeestantoj multaj ankaŭ salutis la kunvenon en la nomo de
siaj asocioj. Vic-prezidanto Liu Zhichun laŭtlegis salutvortojn de pluraj organizaĵoj.
Gong Xiaofeng en sia laborraporto prezentis al la ĉeestantoj gravajn eventojn okazigitajn de Jiangxi-a
E-Asocio dum 2008-2009, kaj pligrave, ŝi informis, ke la asocio finfine sukcesis en la kontrolo de la rilata
registaro kaj fariĝis laŭleĝa asocio. Antaŭ du jaroj la asocio sin trovis preskaŭ en embaraso. Post kolopodado de
la nuna estraro finfine ĉiuj problemoj estas solvitaj.
Povus tiel diri, ke la programo de la forumo estis riĉa, abunda kaj bonkvalita. Entute okazis 13 prelegoj kaj
paroloj, 2 E-kursoj. S-ro Hu Guozhu faris ĉefprelegon titolitan ‘Tao Yuanming kaj lia Libera Pensgalopo’.
Augusto Casquero el Hispanio faris prelegojn pri planlingvo kaj instrua metodo en seminario kaj forumo
respektive, Dannis Keefe el Usono prelegis pri enhavo de lernolibro de Esperanto, kaj Trigo(Peng Zhengming)
pri Esperanta vortoludo. Vic-profesorino Song Ping el la plej malproksima urbo Harbino, norda Ĉinio, prezentis
aktivadojn pri E-instruado kaj E-movado en sia urbo. Aliaj montris aŭ rakontis kion ili faras kaj faros. Kelkaj
prelegoj kaj paroloj estis ekster la foruma programo, sed ĉeestantoj volis prezenti kaj paroli en nia lingvo. La
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
13
partoprenantoj ankaŭ interŝanĝis Esperantajn legaĵojn kaj memoraĵojn.
Post la prelegoj, okazis E-kursoj por komencintoj kaj progresantoj, Dennis kaj Augusto gvidis sinsekve la
kurson, ili montris bonan kaj interesan metodojn, vigligis nian etoson kaj altigis intereson de lernado.
Ni ankaŭ agrable pasigis la tempon dum la vespera programo kaj ekskurso. Dum la koncerto S-ro Liu
Zhichun kaj S-ro Trigo ludis respektive flutojn Ĉinan kaj Eŭropan, kaj la sonoj de flutoj disfluis en la silenta
Kanjono. Augusto Casquero montris filmeton faritan dum UK en Bjalistoko. En la filmeto la partoprenantoj
salutis al ĉinaj esperantistoj unu post alia. Dum la ekskurso ĉeestantoj grimpis al la montpinto, ĝuante belegan
akvofalon kaj freŝan aeron.
En la ferma ceremonio ni petis opiniojn de la ĉeestantoj por plibonigi nian laboron estontan. Multaj
ĉeestantoj esprimis siajn dankojn kaj gratulojn al nia forumo, ankaŭ la bondeziron,ke sukcesu la sekvanta
forumo. Ni dankis al ĉiuj ĉeestantoj, ankaŭ al la laborantoj kaj helpantoj de LKK.
Dum la forumo la konsilantaro de Jiangxi-a E-Asocio trovis tempon por kunsidi kaj faris decidon, ke la 3-a
Lushan-Forumo okazos en la ĉefurbo Nanchang, oktobre de 2010.
Ni invitas ĉiujn partopreni en la sekvanta Lushan-Forumo.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
14
SalutvortojSalutvortojSalutvortojSalutvortoj
De De De De Prez.Gong XiaofengPrez.Gong XiaofengPrez.Gong XiaofengPrez.Gong Xiaofeng Estimataj gastoj
Karaj samideanoj kaj amikoj
Hodiaǔ la dua Lushan-Forumo de Esperanto inaǔguriĝis ĉi tie. En la nomo de
Jiangxi-a E-Asocio, mi varme salutas vin kaj bonvenigas vin ĉiujn al Donglin-
Pitoreskejo.
Karaj amikoj, por sukcesigi la kunvenon, nia LKK faris sian plej grandan
eblon, sed certe troviĝis kaj troviĝas fuŝoj en niaj preparaj laboroj, se tio kaǔzus
malagrablaĵojn al vi , mi petas vian pardonon.
Karaj samideanoj, mi deziras al vi sanon kaj agrablan restadon en Donglin-Pitoreskejo.
Grandan sukceson al la Forumo !
2009-10-17
Ni ricevis gratulajn leterojn kaj mesaĝojn de multaj organizoj kaj personoj, sed kelkaj estis
skribitaj en la ĉina lingvo; ilin ni ne aperigas ĉi tie.
El JiangxiEl JiangxiEl JiangxiEl Jiangxi----a Federacio de Sociaj Sciencoja Federacio de Sociaj Sciencoja Federacio de Sociaj Sciencoja Federacio de Sociaj Sciencoj Jiangxi-a Esperanto-Asocio:
Okaze de la dua Lushan-forumo de Esperanto, ni esprimas varman gratulojn kaj bondezirojn al la ĉeestantoj.
Plenplenajn sukcesojn!
......
Jiangxi-a Federacio de Sociaj Sciencoj
2009-10-13
El Ĉina EsperantoEl Ĉina EsperantoEl Ĉina EsperantoEl Ĉina Esperanto----LigoLigoLigoLigo Karaj samideanoj:
Okaze de la unua seminario pri edukado de Esperanto kaj la 2-a Lushan-a E-Forumo en la bela
Lushan-monto, ni, Ĉina Esperanto-Ligo, elkore esprimas nian gratulon al ĉiuj kaj dankas al tiuj gvidantoj el
diversaj rondoj, kiuj subtenas E-movadon!
......
Plenajn sukcesojn!
Ĉina Esperanto-Ligo
2009.10.16
El Internacia ligo de Esperantistaj instruistoj ( ILEI)El Internacia ligo de Esperantistaj instruistoj ( ILEI)El Internacia ligo de Esperantistaj instruistoj ( ILEI)El Internacia ligo de Esperantistaj instruistoj ( ILEI) Saluton!
Mi legas la sekvajn informojn pri via aranĝo en la internacia kalendaro:
15-18. oktobro la 2-a Lushan-forumo de Esperanto & Seminario de ILEI-Ĉinio. Ĝi okazos en unu el la plej
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
15
pitoreskaj montoj en Ĉinio.
Nome de ILEI mi bondeziras al via aranĝo, ke ĝi estu produktiva kaj sukcesa. Ni ege ĝojas pri la reaktiviĝo
de nia sekcio en Ĉinio, kaj bonvenigas vin denove en niajn rondojn. Mi tuj forlasos sukcesan aranĝon de la
germana sekcio por reiri hejmen, do el la Harz-montaro, mi salutas vin tie en via fora montaro. Ni volonte ricevos
de vi raporton pri la aranĝo por aperigi en nia hejmpaĝo, kaj ĝojos pri proksima kunlaboro en estonto.
Kore,
Stefan MacGill
Prezidanto, ILEI
2009-10-15
El KAEM(Komisiono pri Azia EsperantoEl KAEM(Komisiono pri Azia EsperantoEl KAEM(Komisiono pri Azia EsperantoEl KAEM(Komisiono pri Azia Esperanto----Movado)Movado)Movado)Movado) Estimataj,
Nome de KAEM, mi kore gratulas vian iniciaton kun la titolo 'LA 2-A LUSHAN-FORUMO DE
ESPERANTO k. SEMINARIO DE ILEI-Ĉinio'.
Via evento certe vekos atenton de ĉinaj esperantistoj, precipe de instruistoj ĉinaj.
KAEM okazigos fakan kunsidon kadre de la 6-a Azia Kongreso en Ulanbatoro, Mongolio por aziaj
instruistoj.
Mi atendos vian raporton de la renkontiĝo en la faka kunsido,kiu okazos en Mongolio.
Kvankam mi ne povos esti inter vi, tamen mi sendas varman subtenon por via sukcesa forumo kaj seminario.
Samideane via,
LEE Jung-kee (prez. de KAEM)
2009.9.22
El HubeiEl HubeiEl HubeiEl Hubei----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Okaze de la seminario de instruado kaj la 2a Lushan-Forumo de Esperanto, ni gratulas vin elkore. Kaj
sincere bondeziras, ke vi havos la sukceson brilan! Yangzi Rivero kunligas niajn du provincojn:Jiangxi kaj Hubei,
tamen niajn ideojn kunligas Esperanto! Ni esperas,ke ni laboros kune por Esperanto kaj ni kreos pli da briloj sub
la flago de Zamenhof !
Hubei-a Esperanto-Asocio
2009.10.10
El GuangdongEl GuangdongEl GuangdongEl Guangdong----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----Asocio kaj GuangzhouAsocio kaj GuangzhouAsocio kaj GuangzhouAsocio kaj Guangzhou----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio
GRATULA LETEROGRATULA LETEROGRATULA LETEROGRATULA LETERO
Jiangxi-a Esperanto-Asocio kaj ILEI (Branĉo en Ĉinio), Karaj samideanoj,
Okaze de la Unua seminario de ILEI-Ĉinio kaj la Dua
Lushan-Forumo de Esperanto, ni, Guangdong-a
Esperanto-Asocio kaj Guangzhou-a Esperanto-Asocio,
esprimas varman gratulon al vi.
E-edukado estas ŝlosila problemo en E-movado. Sen
personoj kiuj scias nian lingvon kaj uzas ĝin, E-movado
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
16
estos nenio. Sen junuloj kiuj scipovas Esperanton, mankos al nia movado post-energio, mankos al nia movado
postvenontoj. Ni resumu sukcesajn spertojn enlandajn kaj absorbu tiujn eksterlandajn por ke Esperanto havu
grandan progreson en Ĉinio.
E-forumo liveras al esperantistoj bonan podion por interŝanĝo kaj diskuto. Regula kunvenado de tiaj
forumoj certe plibonigas nian laboron kaj plialtigas nian akademian nivelon.
Samideanoj en Jiangxi organizas tiu ĉi aktivadon kun granda varmeco. Por tio ni estas profunde emociita.Ni
esperas ke ni kunlaboros pli forte kun via asocio kaj kontribuos plimulte por la E-movado en Suda Ĉinio.
Koran gratulon al la plenplena sukceso de la kunvenoj.
Guangdong-a Esperanto-Asocio kaj Guangzhou-a Esperanto-Asocio Oktobro, 2009
El ShanghaiEl ShanghaiEl ShanghaiEl Shanghai----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio ......
Permesu min en la nomoj de Shanghai-a Esperanto-Asocio kaj la mia propra tutkore bondeziri al la
seminario kaj forumo plenan sukceson, bondeziri al ĉiuj partoprenantoj Sanon kaj Prosperon!
sincre via
WANG Minhao
El Pekina EsperantoEl Pekina EsperantoEl Pekina EsperantoEl Pekina Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Kara Arko kaj aliaj Jiangxi-aj samideanoj,
Okaze de la Dua Lushan-Forumo de Esperanto kaj la Instruada Seminario de ILEI-Ĉinio, ni, pekinaj
esperantistoj volas prezenti al vi nian elkoran gratulon kaj deziras al vi sukceson. Ni esperas ke ni, esperantistoj
en Pekino kaj Jiangxi, kontaktos kaj kunlaboros pli multe.
Zheng Bocheng
konsilisto
Pekina Esperanto-Asocio
El ShandongEl ShandongEl ShandongEl Shandong----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Shandong-a Esperanto-Asocio varme gratulas la inaûguron de la unua Seminario de instruado de Esperanto
kaj de la dua Forumo de Esperanto en Lushan kaj deziras plenplenan sukceson al la du konvenoj! Ni esperas ke
tiuj seriozaj kunvenoj antaŭenigos Esperanto-movadon en Ĉinio kaj faros pligrandajn kontribuojn al instruado de
Esperanto kaj al nia movado en nia lando !
Bonajn sukcesojn kaj bonan farton al ĉiuj ĉeestantoj!
Shandong-a Esperanto –Asocio
2009.10.15
El Ĉina Fervojista EEl Ĉina Fervojista EEl Ĉina Fervojista EEl Ĉina Fervojista E----AsocioAsocioAsocioAsocio Al la Ĉina Sekcio de ILEI kaj Jiangxi-a Esperanto-Asocio
Estimataj gesinjoroj,samideanoj kaj geamikoj,
Bonvolu akcepti la plej sinceran gratulon kaj la plej bonan deziron el la plena nordo de Ĉinio,okaze de la
Unua Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI kaj la Dua Lushan-Forumo de Esperanto!
......
Prez. de Ĉina Fervojista E-Asocio
Li Sen
2009-10-9
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
17
El ChongqingEl ChongqingEl ChongqingEl Chongqing----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Ĉina filio de ILEI:
Jiangxia-a Esperanto-Asocio:
Okaze de Unua Seminario de Instruado de Esperanto kaj Dua Esperanta Forumo ĉe Lushan, Chongqing-a
Esperanto-Asocio esprimas varman gratulon kaj deziras plenan sukceson al la du kunvenoj. Nia asocio volontas
kunlabori kun Ĉina filio de ILEI kaj Jiangxi-a Esperanto-Asocio por antaŭenpuŝi E-movadon de Ĉinio. Ni sincere
esperas, ke vi faros pli grandan kontribuon por nia kara lingvo Esperanto.
Chongqing-a Esperanto-Asocio
El Xi’anEl Xi’anEl Xi’anEl Xi’an----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Xi’an-a Esperanto-Asocio varme gratulas la inaŭguriĝojn de la Unua Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI kaj
la Dua Lushan-Forumo de Esperanto, kaj elkore deziras ke la du konferencoj sukcesu plene!!!
Xi’an-a Esperanto-Asocio
2009-10-15
EL HuangshiEL HuangshiEL HuangshiEL Huangshi----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio Okaze ke la unua seminario de ILIE-Ĉinio kaj la dua Lushan-Forumo de Esepranto,Huangshi-a
Espranto-Asocio esprimas varman gratulon kaj deziras plenan sukceson al la du kunvenoj.
Huangshi-a Esperanto-Asocio
2009-10-13
El HongkongEl HongkongEl HongkongEl Hongkong----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----AsocioAsocioAsocioAsocio
Gratula letero
En la nomoj de Universala Ligo Kultura & Arta, Hongkonga Esperanto-Asocio kaj China
Esperanto-Eldonejo, Mi salutas la Lushan-an E-Forumon tutkore kaj sincere !
Brilan sukceson al la Forumo. kaj ĉion bonan al ĉiuj E-amikoj !
Eruda Li
2009-10-14
El HunanEl HunanEl HunanEl Hunan----a Esperantoa Esperantoa Esperantoa Esperanto----LigoLigoLigoLigo Al Jiangxi-a Esperanto- Asocio:
Okaze de La 2-a Lushan-forumo de Esperanto kaj La 1-a Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI, en la nomo de
Hunan-a Esperanto-ligo,ni sendas varman gratulon al vi kaj ĉiuj ĉeestantoj!
Plenplenan sukceson!
Hunan-a Esperanto-ligo 2009-10-18
Ni ankaŭ ricevis de aliaj asocioj gratulajn leterojn, ekz. de Shengyang-a Esperanto-asocio, Rizhao-a
Esperanto-asocio, Tianjin-a Esperanto-Asocio ....k.t.p.
Plie, multaj samideanoj esprimis siajn gratulojn kaj bondezirojn al ni pere de leteroj.
Cui JianhuaCui JianhuaCui JianhuaCui Jianhua : Bonvolu akcepti miajn sincerajn kaj varmajn gradulojn al Seminario de ILEI de Ĉinio kaj La
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
18
dua Lushan-Forumo de Esperanto.
CUI Jianhua
Vic estrino de Departemento pri aplikata Fremdlingvo
Nanjing-Universitato
Prof.Liu XiaojunProf.Liu XiaojunProf.Liu XiaojunProf.Liu Xiaojun Karaj samideanoj:
Saluton !
Mi, en la nomo de Shandong-a Esperanto-Asocio kaj mi mem, elkore dankas vin pro via invito kaj deziras al
via seminario plenplenajn sukcesojn!
Mi lernis Esperanton en la jaro 1982 kaj ekde tiam mi persiste instruas nian lingvon en Shandong-a
Universitato kaj en Shandong-provinco. Mi opinias ke instruado de Esperanto estas la motivo de la disvastigo kaj
sukceso de Esperanto-movado, nur esperantistoj kiuj lernis, praktikas kaj uzas Esperanton povos antaŭigis nian
movadon,tial kvankam mi renkontis multajn malfacilojn, sed mia instruado de Esperanto, nia kurso de Esperanto
dauhigas dum 26 jaroj en nia universitato. Mi esperas ke pli kaj pli multaj homoj vere lernos kaj uzos nian
lingvon .
Prof. Liu Xiaojun
Ardo (Hu Guopeng):Ardo (Hu Guopeng):Ardo (Hu Guopeng):Ardo (Hu Guopeng): Varmajn gratulojn al la okazigoj de la dua Esperanta forumo en Lusan
kaj la unua seminario de la ĉina filio de ILEI
En pitoreska valo de la Lushan-monto,
amase kolektigxas geesperantistoj,
en unu lingvo ili pridiskutas fronte
al instruado de Esperanto insiste.
Mi tre bedauxras pro foresto de renkonto,
jam perdis ŝancon por diskuto optimista .
Mi sendas la mesagxon al vi koresponde
kun bondeziroj kaj gratuloj de la disto.
Zhu XingqiZhu XingqiZhu XingqiZhu Xingqi Gratulon al la asocio de provinco Jiangxi
Al la asocio de la provinco Jiangxi:
Elkoran gratulon al la konsido en la monto Lushan! Sukceson!Mi tre volas ĉeesti sed bedaŭrinde estos
okupita de laboro,nur per de tiu ĉi letero sendas mian bondeziron al vi.
Sincere Via
Zhu xingqi
14-10-2009
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
19
Prof. Gong Xiaofeng, Prezidanto de Jiangxi-a Esperanto-Asocio, faris labor-raporton pri
la agadoj dum 2008-2009. Jiangxi-a E-asocio fondiĝis en la jaro 1985, pro ia kaŭzo la asocio prekaŭ paraliziĝis antaŭ kelkaj jaroj, ekde la jaro 2006 Profesoro Gong Xiaofeng prenas la laboron de la asocio kaj finfine sukcese aktivigis la asocion helpate de la estraro. En sia
raporto, ŝi montris multajn fotojn pri gravaj aktivadoj kaj p lanoj por la venonta jaro.
Agadoj en 2008-2009
1) Renkontiĝo de Novjaro 2008
2) Ĉina Stafeta Itinero---Memore al Centjara Jubileo de UEA
3) E-kursoj por studentoj en Nanchang-Universitato
4) Prelegoj semajnofinaj enrete
5) La unua Lushan-forumo de Esperanto,oktobre, 2008
6) Zamenhof-Festo 2008-12-15
7) Sukceso de la jar-registrado de la asocio
8) Ĉiudimanĉa renkontiĝo enrete
9) Preparado de la dua Lushan-Forumo de Esperanto
10) Ĉeesti alilokajn E-kunvenojn:Wuhan ,Xi’an...ktp.
11) Akcepti enlandajn kaj eksterlandajn esperantistojn: Prof. Ronald J. Gossip el Usono, S-ro Cao Baozhu el
Tianjin E-asocio, S-ro Zhao Dezhi el ChongQin E-asocio....
Plano por la jaro 2010 1) E-trejnado por komencintoj kaj progresantoj
2) Preparado por venontjara Lushan-Forumu de Esperanto----en Nanchang , ĉefurbo de Jiangxi-Provinco.
3) Kontakto kun aliaj organizoj kaj personoj per Esperanto
4) E-kurso ĉe Nanchang-Universitato.
5) Regula renkontiĝo de esperantistoj kaj praktikado pli multa.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
20
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
21
Dum la Forumo okazis 10 interesaj prelegoj kaj 3 paroloj, la temoj estis vastaj kaj interesaj,
pri ĉina antikva poeto kaj lia poemo, pri cent-jariĝo de E-historio en Ĉinio, pri instruado de Esperanto, pri organizado,vortludo, rakontoj, ktp.
☆☆☆☆3.1 Hu Guozhu3.1 Hu Guozhu3.1 Hu Guozhu3.1 Hu Guozhu S-ro Hu Guozhu (Esperanta nomo:Miĉino), 71-jara, veterana kaj famkonata esperantisto,tradukisto,verkisto, poeto(iniciatinto de ĉinesko). Esperantistigxis en 1956. Alligxis al ILEI en 1989 kaj farigxis rajtigita ekzamenanto.
Nun estas prezidanto de Hubei-a Esperanto-Asocio. konsilano kaj honora konsilano de Ĉina E-Ligo,. Verkis la libron <Esperanta Metriko> (eldonita de Huangshi-a Esperanto-Asocio 1983) kaj aliajn verkojn <HU
Parolas Maldelire>((((2000),),),),<HU Lauxdas Verdakore>((((2004),),),),
<Nefinlegebla Dante>((((2006),),),),<Ĉineska Gvidlibro>((((2007),),),),
<Dek Mesaĝoj pri Esperanta Metriko>((((2008),),),),<Dek Mesaĝoj
pri Rondelo>((((2008)))),<Ĉina Galerio•108 Rondeloj de Guozhu>((((2008),),),),Eseon <Nova Floro kun Ĉina Odoro>
(2007). Esperantigis la libron <Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero> de Lusin (1981,EPĈ). <Triptiko de
Amrakontoj de Tang-dinastio >((((1998, Penseo),),),),<Senfina Bedauxro kaj la Bivistino>((((2000 HEA).
Ĉinigis la eseon de D-ro Zamenhof <Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia>((((1980).
Kroatan fabelon <Wakajtajpu>((((2006))))
Kuntradukis <Poemoj de Li Bai> (1997, Japanio), <Poemoj de Tang-dinastio>(2007 Ĉinio). 2007-12-09 en la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto estis honorita per la Premio de Speciala Kontribuo
por Ĉina EM.
Tao YuanmingTao Yuanming
kaj liakaj lia Libera PensgalopoLibera PensgalopoLibera PensgalopoLibera PensgalopoLibera PensgalopoLibera PensgalopoLibera PensgalopoLibera Pensgalopo陶渊明与闲情赋陶渊明与闲情赋
LushanLushan--Forumo 2009Forumo 2009--1010--1717 庐山世界语论坛庐山世界语论坛
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
22
Guozhu Guozhu Guozhu Guozhu (2009-10-17)
Oktobro, Belaj Lushan kaj sezono. 十月美景又良辰,
Prelego pri Tao en lia hejmloko. 渊明故乡说渊明。
Kvankam ardas disput' pri naskvilaĝoj. 几处故里有争议,
Tamen ke en Jiangxi certe sen ŝoko. 五柳先生江西人。
Abundas koraj laŭdoj kaj admiroj. 衷心推崇与赞许,
Kaj la Majstro Ouyang Xiu kun kompreno 粉丝众口且同声。
opinias ke en Jin-dinastio 除去一篇归去来,
ne estas inda verko krom <Reveno>. 欧阳修曰晋无文。
Xiao Tong, la Kronprinco Zhaoming, bedaŭras 昭明太子称遗憾,
pri la jada makulo <Pensgalopo>. 白璧微瑕在闲情。
Disputo pri la temo ĉiam daŭras. 或曰爱情或比兴,
Metafore ĉu pri amo aŭ tropo. 主题历来有纷争。
Su Shi pledas ĝin konforma al virto: 苏轼谓合风骚旨,
Jes amoravida, sed diboĉbrida. 国风好色而不淫。
Laŭ opinio de Sinjoro Lusin, 鲁迅先生题未定,
jen verko interesa kaj solida. 坚实有趣的作品。
Erotikaĵoj legiĝas ankaŭ en 试看艳歌入经典,
Biblio kaj Libro de Poezio. 请读圣经与诗经。
Alia brila ekzempl' de Tennyson 老外也写闲情赋,
same kantas en ama melodio. 人同此心丁尼生。
Nin multe kortuŝas la revoj iĝi 诗中精彩有十愿,
liuto ĉe belulin' kun muzikoj. 愿作美人膝上琴。
Nun mi la unuan esperantigon 首次译为世界语,
dediĉas al vi, karaj geamikoj! 庐山论坛献知音。
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
23
esperantigis Guozhuesperantigis Guozhuesperantigis Guozhuesperantigis Guozhu
La revojLa revojLa revojLa revoj
Revo 1
Mi volas iĝi via vestkolumo,
intime al rozvanga bonodoro.
Sed mi bedaŭras pri nokta disiĝo.
Tro longas aŭtuna nokt' sen aŭroro.
Revo 2
Mi volas iĝi via juprubando,
zone ligi ĉirkaŭ via talio.
Sed mi bedaŭras pri sezon-alterno,
ĉar vi tiam ŝanĝos ĝin per alio.
Revo 3
Mi volas iĝi via har-pomado,
ĉe via tempiharo brile pavos.
Sed mi bedaŭras pri ofta baniĝo,
senkore bola akvo min forlavos.
Revo 4
Mi volas iĝi via brova farbo,
moviĝi kun la okulparo stompa.
Sed mi bedaŭras pri frua forigo,
kiam kolor' ankoraŭ freŝas pompa.
Revo 5
Mi volas iĝi mat' sur via lito,
por akcepti kuŝon de korpo kara.
Sed mi bedaŭras pri vintra alveno:
atendos nin disigo unujara.
Revo 6
Mi volas iĝi brodita ŝuparo,
facilmoviĝi kun vi je imito.
Sed mi bedaŭras pri irhalto, ĉar mi
estos forlasita antaŭ la lito.
Revo 7
Mi volas iĝi via ombro tage,
kaj firme sekvante vin vagi ĉie.
Sed mi bedaŭras pri alta arbego,
en kies ombr' mi vidiĝas nenie.
Revo 8
Mi volas iĝi nokte la kandelo,
prilumi vian vizaĝon sub trabo.
Sed mi bedaŭras pri la sunleviĝo,
kiu forigos min per lumorabo.
Revo 9
Mi volas iĝi via ventumilo,
en via man' svingiĝas je adaĝo.
Sed mi bedaŭras pri falo de roso,
vane sopiri pri via vizaĝo.
Revo 10
Mi volas iĝi gracia liuto,
ame ludata sur via genuo.
Sed mi bedaŭras ke post ĝojfinalo,
vi puŝos min al muta sonvakuo.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
24
☆☆☆☆3.2 Augusto : instrua metodo3.2 Augusto : instrua metodo3.2 Augusto : instrua metodo3.2 Augusto : instrua metodo Augusto Casquero el Hispanio, nuntempe instruas Esperanton kaj la hispanan lingvon en
Fushan,Kantono,Ĉinio.Li prezentis sian instruan metodon kaj gvidis E-kurson dum la Forumo.Lia ĉeesto multe helpis nin praktiki Esperanton,speciale lia humuro ege impresis ĉiujn ĉeestantojn.
☆☆☆☆3.3 Dennis: kio estas enhavo de bona lernolibro3.3 Dennis: kio estas enhavo de bona lernolibro3.3 Dennis: kio estas enhavo de bona lernolibro3.3 Dennis: kio estas enhavo de bona lernolibro Dennis Keefe: famkonata Esperanto-instruisto el Usono, aŭtoro de BEK, kaj kreinto de
LinguaFest (LingvoFestivalo), nuntempe instruas en Nankina Universitato,Ĉinio. Dum la Forumo, krom gvidi E-kurson por komencintoj kaj progresantoj, Dennis prelegis pri la temo kun la titolo”La enhavo de kurso de Esperanto”, kion oni devas enmeti en la libro?Li tuŝis jenajn flankojn:
� Gramatiko
� Vortoj
� Afiksoj
� Funkcio
� Nocio
� Situacioj
� Konturaĵo
� Tasko
� Temoj
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
25
☆☆☆☆3.4 Trigo: vortoludo3.4 Trigo: vortoludo3.4 Trigo: vortoludo3.4 Trigo: vortoludo
Trigo, Ĉina nomo:Peng Zhengming, el Hubei-
Provinco, titolita per privata diplomato, ĉar li multe vojaĝis tra Europo per Esperanto.Dum la Forumo, li prelegis pri votludo.
Demetado de E-vortoj --por helpi nin memori ili
Kio estas vortludo?
Vortludo estas ia tekniko, kiu ludas per vortoj
celante montriĝi humura,sprita aŭ ruza.Tamen fakte
gxi povas helpi vin kompreni kaj memori vortojn…
Ĝenerale,en lingvoj, ekzistas multaj specoj de
vortludoj, Jen: akrostiko, ambigramo, anagramo
drudelo, enigmo, kalemburo, kriptogramo,
langrompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato,
oksimoro, palindromo, paronimo, pleonasmo), rebuso,
sekretlingvo, ŝarado,ktp.
En mia prelego mi koncentrigxu en demetado de
E-vorto (eble subspeco de kalemburo) , kiu estas ofta
fenomeno en Esperanto.Kial?
1. afikso+radiko mem estas ŝajna ludo, vd.ekzemplojn
el BEKKURSO (Dennis KEEFE);
2. kunmetado de vortoj por farado de novaj vortoj
estas tre facila metodo en Esperanto,iel simile en la
ĉina 如:马车\火车\汽车
3. radikaj vortoj de E plejmulte devenas de naturaj
lingvoj.Ili MEM ofte konsistas el kelkaj partoj.
Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de
1a franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence
de la 18-a jarcento) la vortludoj serĉas malsamajn
signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj.
Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en E, kiu
fieras pri sia matematika precizeco kaj logika
konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.
Zamenhof mem zorge evitis miskomprenojn,
kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero),
cigareto (cigar-eto), k. s. kaj anstataŭe uzis en U. V.
vipuro(蝰蛇), cigaredo, k. s.
planedo (por eviti homonimiĝon kun "plan-eto"),
metroo (pro metro), Kanadaa (pro Kanada), flaŭro
(pro floro). Tamen la ada kresko de la Esperanta
vortprovizo neebligis forbari ĉiujn homonimojn, kaj
hodiaŭ ili jam iom multas. Pozitivan aspekton ja
ankaŭ havas la homonimaro: ĝi estigas bonan bazon
por diversaj vortludoj, frapfrazoj, ŝercoj ktp.
Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de E. La senfina
afiksebleco de E senmezure plialtigas la nombron de
vortludeblaj esprimoj. Ekz. Lekanto(雏菊): lek-anto,
kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo:
kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
26
Estas konkludeble, ke E posedas grandegan
riĉaĵon da kalemburoj kaŝitan en sia vorttrezoro,
malgraŭ la ŝajna matematika rigideco. Tial la E-aj
vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por
kreskigi la E-an humoron.
Ekzemplojn de vortludoj donis d-ro Dreher en „
Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la
apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto).
La plej famaj vortludoj en E estas tiuj de Verdkata
Testamento de R. Schwartz. (v. Humoro.) L.
DREHER.
Noto de M. C. Butler. La plej elstara literaturaĵo
vortluda estas la verko de Inglada „ Edziĝo
malaranĝita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da
vortludoj. - Oni tre multe vortludis en E antaŭ 1914
kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la
Bulonja Kongreso.
En la Esperanto-kulturo, Raymond Schwartz
estas certe la plej konata aŭtoro de kalemburoj. Aliaj
aŭtoroj uzis kalemburojn eĉ por librotitoloj, kiel
Johán Balano por sia romano Ĉu ŝi mortu tra-fike?
Knedu min,Sinjorino! (de Renato Corsseti).
Mi iam provis verki versparojn per du lingvoj(Esperanto kaj la ĉina):
Pri Li Yuping ,fama jxurnalisto/parolistino el Ĉina Radio:
Per-sone disvastigas kulturon de la lando 玉振九州文化
Voj-agxe rendevuas amikojn el la mondo 萍聚四海高朋
Pri Jariĉ ,veterano el Wuhan,Hubei:
Ja-riĉa vivo plenas de leg-endaj e-ventegoj 宗琨生活充满传奇
Mi-ĉina diro ploras al pas-intaj e-meritoj 国柱悼词打动人心
Ja-riĉa la legenda homo 传奇人物贫也富
Ho-rara la mirinda vivo 精彩生活短而奇
Jen estas vortoj kiujn mi elektis el vortaro kiel ekzemplojn de demetado de E-vortoj:
aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito(陨石): aero-lito; agordi(调音,调台): ag-ordi,
amfiteatron(圆形剧场竞技场): am-fi-teatron, aŭtografon(手稿): aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn,
arbaleston(弩): arb-al-eston, ktp.
......
(pro la limigo de tiu ĉi raporta ĵo, ni nur elektis parton de lia artikolo---redaktoro)
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
27
☆☆☆☆3.5 Liu zhichun: Huang Haihuai kaj Liaj Erhu3.5 Liu zhichun: Huang Haihuai kaj Liaj Erhu3.5 Liu zhichun: Huang Haihuai kaj Liaj Erhu3.5 Liu zhichun: Huang Haihuai kaj Liaj Erhu----muzikaĵojmuzikaĵojmuzikaĵojmuzikaĵoj
Liu Zhichun, vic-prezidanto de Jiangxi-a E-asocio, instruisto en mezlernejo, li prezentis la vivon de fama muzikisto el sia urbo. Lia prezentado akompanis orel-plaĉajn muzikojn. S-ro
Liu mem estas amatoro de fluto, li prezentis sian ludarton dum la koncerto.
Ĉu vi scias kiu estas Huang Haihuai? Eble vi ne scias.
Do bonvolu apreci jenan muzikon.
Vi certe jam aŭdis tiun muzikon iam antaŭe.La
nomo de la muziko estas Ĉevalmatĉo,
erhu-muziko,tre fama en Ĉinio.Huang Haihuai ne
estis aliulo ol la verkinto de la muzikaĵo.
En la ora aŭtuno de 2005, la kurteno de la statuo
Huang Haihuai estis levita malsuper la verdaĵo de
granda arbo antaŭ la oficeja konstruaĵo en la Tria
Mezlernejo de Pingxiang (kie mi laboras),kaj la hela
kaj flua Erhu-muziko Ĉevalmatĉo reeĥiĝis en la aero.
Ekde tiam,eminenta sinjoro Huang serioze sidas ĉi tie
ludante Erhuon, ŝajne mallaŭte aŭdeblas la notoj de la
viveca Erhu-muziko ĉiam.
Huang Haihuai estis mia samurbano. Li naskiĝis
en 1935. Kiam li ankoraŭ estis infano,jam li tre amis
muzikon,speciale Erhu-muzikon. Li ofte spektadis
blindan sortodiveniston kiu bone ludis Erhuon. Eta
Huang Haihuai ĝoje ĝuis la belsonan Erhu-muzikon.
Elementa-lernantiĝinte, tuj post la klaso,Huang
Haihuai kuris rekte al teatron por ĝui senpagajn
dramojn ĉiu posttagmeze. Plej plaĉis al li la ritmo de
tamburo kaj gongo kaj la melodio de Erhuo. Pro
tio,li ne povis ĝuste vespermanĝi kune kun siaj
familianoj foj-refoje. Li scipovis kanti kaj ludi
multajn muzikilojn, ekz..kornon,bambuan fluton kaj
Erhuon dank' al sia talenteco kaj diligenteco.Post la
fondiĝo de la nova Ĉinio,Huang Haihuai eklernis en
la Tria mezlernejo de Pingxiang.
Ankoraŭ li enamiĝadis en ludi Erhuon postklase
post kiam li mezlernantiĝis. Eĉ li proponis sian
helpon al la strata amatora teatro kiel ĉefa
erhuludisto.En vespero, li ofte emtuziasme helpis
siajn kolegojn koni liniaron kaj instruis ilin pinĉi la
kordojn kaj uzi la arĉon je ĝusta maniero.En
prezentado,Huang Haihuai ĉiam estis ĉefa ludanto,
kontentigante la spektantojn per sia sperta ludarto.
Supera-mezlernantiĝinte, li ne plu partoprenis
prezentadon de la amatora teatro, sed li neniam ĉesis
ekzercadon de Erhuludo postklase. En la somero de
1955, diplomiĝinte el supera mezlernejo, Huang
Haihuai venis al la kampon de Centro-Suda Muzika
Kolegio (nuna Wuhan Muzika Kolegio) kun sia kora
muzikilo Erhuo por partopreni la enlernejiĝan
ekzamenon.La ekzamenanto tiel alte komentis lian
ludarton de Erhuo, ke lia nivelo estis multe pli alta ol
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
28
ordinaraj novaj studentoj.Laŭdezire Huang Haihuai
estis akceptita de la kolegio.
Dum la trijara studado en Wuhan Muzika
Kolegio,Huang Haihuai estis studento spaciala ĉe du
flankoj: unuaflanke li havis tre ardan deziron akcepti
scion, pro tio li studis tre diligente; duaflanke li
posedis tre bonan geniecon je muziko,dank' al tio lia
erhuarto progresis tre rapide. Ĉe la komenco de la tria
jaro lia erhuarto jam superis la diplomitan nivelon.
Lia instruanto proponis ke li studu teorion pri muziko
kaj verku erhu-muzikaĵon. Lia juneco flamis fortege,
lia saĝeco fluis eksteren senĉese. Li verkis la
senmortan muzikaĵon Ĉevalmatĉo,li enŝpruĉigis sian
animon en la notojn de la muzikaĵo.
Pro siaj brilaj atingoj li instruistiĝis en la kolegio
post diplomiĝo.En la instruado,Huang Haihuai sian
sciaĵon kaj spertaĵon de erhuludo transdonis al siaj
studentoj senrezerve, returne li gajnis laŭdon de la
kolegio kaj respekton de la studentoj.Li faris
instruadon kaj verkis muzikaĵojn samtempe. Aŭdinte
iun muzikaĵon de nordorienta Ĉinio,Huang Haihuai
ege emociiĝis.Post foj-refoja provado,li adaptis ĝin al
erhu-muzikaĵon, nome Akvo de Rivero. Poste tiu ĉi
erhu-muzikaĵo estis uzita en la granda muzik-danca
epopeo La Oriento Ruĝiĝas. Jen bonvolu apreci la
muzikon Akvo de Rivero.
Huang Haihuai, malpli-ol-tridek-jara tiam,
pompis brile en la muzika kampo kiel brilas la suno
super la ĉielo.En la unua Koncerto de
Kapr-urbo(Kantono),li gajnis la ĉampionecon en la
konkurso de erhu-prezentado kaj tiama
vic-ĉefministro Chen Yi aŭdiencis lin varme.Post
nelonge,Huang haihuai refoje staris sur la plej altejo
en la koncerto “Printempo de Ŝanhajo”. La muzikaĵo
Ĉevalmatĉo kun la nomo Huag Haihuai ŝvebadas tra
la tuta lando ekde tiam.
Sed sorto iam molestis iujn talentulojn. Malfeliĉe
ĉe sia kariera kulmino Huang Haihuai estis atakita de
hepata kancero.La malsano forglutis lian vivon
senkompate fine.Li mortis en februaro de 1967,tiam li
havis nur tridek du jarojn.Kiel juna li estis!
Kvankam Huang Haihuai jam forpasis la
mondon antaŭ pli ol kvardek jaroj,tamen liaj
erhumuzikaĵoj resonadas ĉiam super nia lando.
Liu Zhichun 2009-10-17
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
29
☆☆☆☆ 3.6 Song Ping :prezentado 3.6 Song Ping :prezentado 3.6 Song Ping :prezentado 3.6 Song Ping :prezentado de aktivadojn de Helongjiangde aktivadojn de Helongjiangde aktivadojn de Helongjiangde aktivadojn de Helongjiang----a Ea Ea Ea E----asocio dum lastaj jarojasocio dum lastaj jarojasocio dum lastaj jarojasocio dum lastaj jaroj
Song Ping, vic-profesorino en Helongjian-a Scienc-Teknika Instituto, sekretario de Helongjiang-a E-filio sub fremdlingva asocio, tre aktiva en EM kaj instruado dum lastaj jaroj.
ŝi prezentis siajn laborojn ĉe sia lernejo kaj sia urbo.
☆☆☆☆3.7 Hu Guozhu3.7 Hu Guozhu3.7 Hu Guozhu3.7 Hu Guozhu :Centjara Jubileo de la Ĉina Esperanto:Centjara Jubileo de la Ĉina Esperanto:Centjara Jubileo de la Ĉina Esperanto:Centjara Jubileo de la Ĉina Esperanto----MovadoMovadoMovadoMovado
Ĉijare estas Centjara Jubileo de la Ĉina Esperanto-Movado, S-ro Hu Guozhu skemis la cent-jaran historion per PPT-maniero , en kiu troviĝxas karaj fotoj pri la plejgravaj eventoj dum 100 jaroj en Ĉinio.
Centjara JubileoCentjara Jubileo
De la De la CCina Esperantoina Esperanto--MovadoMovado
HEA Wuhan 2009HEA Wuhan 2009 --0505--16 16 中国中国中国中国中国中国中国中国 ··湖北武汉湖北武汉湖北武汉湖北武汉湖北武汉湖北武汉湖北武汉湖北武汉
1909 1909 前清宣统元年前清宣统元年
HHina Esperantoina Esperanto--Asocio fondiAsocio fondiggis en is en SSanhajoanhajo陆式楷、盛国成等人在上海发起成立中国世界语会,标志着中国世运开陆式楷、盛国成等人在上海发起成立中国世界语会,标志着中国世运开
始。始。
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
30
☆☆☆☆3.8 Arko3.8 Arko3.8 Arko3.8 Arko::::prezento de Nacia Esperanto muzeo en Gray, Francioprezento de Nacia Esperanto muzeo en Gray, Francioprezento de Nacia Esperanto muzeo en Gray, Francioprezento de Nacia Esperanto muzeo en Gray, Francio
Arko, ĉina nomo Gong Xiaofeng, prezidanto de Jiangxi-a E-Asocio, profesorino pri medioprotektado kaj doktorino pri kemio en Nanchang-Universitato, esperantistiĝis en la jaro 1980, vigla en la 80-aj jaroj, malpli vigla dum la 90-aj jaroj pro sia okupiteco kaj revigla depost la jaro 2000.
Fakte mi ekparolas nian lingvo de tiam, kiam mi estis sendita al Britio kiel vizitanta instruitulo de Ĉina
Ministerio pri Eduko en 2006-2007. Dum la restado en Eŭropo, mi kontaktis esperantistojn kaj partoprenis IS-on
en Germanio, Britan kongreson kaj Skoltan kongreson de Esperanto. Mi vojaĝis al Francio, Germanio, Svislando,
Belgio kaj Nederlando per Esperanto. Ĝuste tiam, mi vizitis la urbo Diĵon, lokaj esperantistoj aranĝis kaj
akompanis min viziti Nacian E-Muzeon en Gray.
En mia film-fotaro mi montros al vi abundajn fotojn pri La Nacia Esperanto-Muzeo, kie konsistas el 10
ĉambroj jam plenplenaj de esperantaĵoj: libroj aŭ broŝuroj en aŭ pri esperanto, gazetoj, revuoj, bultenoj malnovaj
kaj nuntempaj, dokumentejo kaj arkivejo de multaj lokaj kaj regionaj asocioj aŭ de forpasintaj samideanoj,
prezento kaj ekspozicio de multnombraj, objektoj rilataj al Esperanto, filatelaĵoj, Esperanto poŝtmarkoj kaj
bondezirkartoj, k.t.p.
Specale, eĉ unu letero estis skribita de nia vicprezidanto Cao Xiong ling el nia urbo Nanchang ......
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
31
☆☆☆☆3.9 Tajmo: Esperanto kaj budhismo3.9 Tajmo: Esperanto kaj budhismo3.9 Tajmo: Esperanto kaj budhismo3.9 Tajmo: Esperanto kaj budhismo
Tajmo, ĉina nomo Tan Youmin, iom lernis nian lingvon antaŭ 29 jaroj, tiam li ankoraŭ estis studento en urbo Wuhan. Post sia diplomitiĝo el la Universitato, li preskaŭ ne plu lernis Esperanton.Nun li denove aktivas en esperantujo.
Kio estas budhismo?Multaj diversaj respondoj
povas esti:religio,superstiĉo aŭ blinda fido,
teologio,psikologio,filozofio k.t.p.
La nomo Budhismo devenis el la vorto 'budhi'
kiu signifas iluminigxon.Do Budhismo estas la
filozofio de iluminigxinto. Tiu ĉi filozofio originis de
la sperto de Sidarto Gotamo, konata kiel Budho,ankaŭ
Ŝakjamunio. Li iluminiĝis en sia 36-a jaraĝo. Nun
Budhismo havas longan historion de 2500 jaroj kaj
ĉirkaŭ 300 milionojn da sekvantoj en la tuta mondo.
Ĝis antaŭ cent jaroj, Budhismo estis ĉefa filozofio
en Azio kaj nun ĝi havas pli kaj pli da sekvantoj en
Eŭropo kaj Ameriko.
Do ĝi estas religio,ankaŭ filozofio------la plej
supera filozofio,kvankam la praktikoj de multaj
budhanoj originas el populara superstiĝo kaj
miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la
Budho,Budhismo eltrovas la verojn de la homaj vivoj
kaj la universo,esploras la rilaton de materio kaj
spirito,serĉas unuecon de la mondo.
Budho ne estas dio,sed homo,kiu sin perfektigis
kaj instruis, ke ankaŭ ni povas perfektigi nin mem,se
ni faras same kiel li,Ŝakjamunio estas vere la sanktulo
el ĉiuj sanktuloj.Budhismo ne estas teologio.kvankam
Budhismo ne estas tute scienca,tamen ĝi certe havas
fortan sciencan trajton.ĝi certe estas pli scienca ol
aliaj religioj
Filozofio faras homojn saĝa.Budhismo faras
homojn saĝa kaj feliĉa.Ĉiuj instruoj de la Budho
centriĝas sur la Kvar Sanktaj Veroj.Unue la vivo estas
sufera.Por vivi ni devas elteni la fizikajn
suferojn,ankaŭ la spiritajn suferojn.Due ĉiuj suferoj
estas kaŭzitaj de deziro.Trie ni povas venki suferojn
kaj atingi feliĉon. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni
forlasas senutilan deziron.Kvare la vojo kondukanta
al venko super la suferado estas nomita la Okopa
ĝusta Vojo
Ni bezonas salon por vivo. Sed se vi manĝus
kilogramon da salo, vi perdus la vivon. Ni bezonas
monon por vivo.Sed pli alta GDP ne povas ĉiam
alporti pli alta GNH.Nur riĉaĵo ne garantias homan
feliĉon.Harmonio povas signifi finan feliĉon.
Budhismo instruas homojn gajni feliĉon per ekvilibri
materion kaj spiriton.
Ambaŭ budhismo kaj Esperanto serĉas
harmonion kaj unuecon en la mondo.Kaj multaj
religioj uzis Esperanton propagandi iliaj instruoj.
Nuntempe estas grava propagandi Esperanton en
budhisma kampo kaj budhismon per Esperanto.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
32
☆☆☆☆3.10 Kamelo:kial mi nomigxas kamelo?3.10 Kamelo:kial mi nomigxas kamelo?3.10 Kamelo:kial mi nomigxas kamelo?3.10 Kamelo:kial mi nomigxas kamelo?
Kamelo, Ĉina nomo estas Zou Jin, LKK-ano, unu el la 3 ĉefaj organizantoj de la Forumo, esperantistiĝis antaŭ pli ol 25 jaroj. Dum lastaj jaroj li estas tre vigla en EM.
Ŝajnas, ke kamelo estas tre mallerta.Ĉar ĝi
petolas tre malofte kaj ne havas lertan agon kaj
belsonon kiel alaŭdo.Do ĝi ne povas plaĉi al homoj.
Tamen kamelon mi ankoraŭ ŝatas, precipe ĝian
dispozicion en la profunda animo.Mi admiras kaj
respektas kamelon kaj ofte min pretendas kamelon.
Iom post iom oni ankaŭ nomas min Kamelo.
Kiam mi estis infaneto, mia avino rakontis al mi
pri kamelo. De tiam mi eksciis, ke kamelo vivas tie,
kie estas vasta kaj senlima dezerto.La kondiĉo de
dezerto estas tiel senviva kaj malbonega eĉ aĉega: Jen
drasta suno brilas, kvazaŭ ĉio estus koagula pro
varmego, la aero fajrus; Jen uragano muĝas, flugas
sabloj kaj kuregas ŝtonoj,kvazaŭ tero kaj ĉielo estus
returnitaj.Kontraŭ la aĉega kondiĉo multe da
volomalfirmaj personoj rigardante tion teruriĝas,
suspiras kaj haltas. Kaj ankaŭ iuj personoj, kiuj ekiras
en la vojdistanco ankoraŭ estas plena de ambicio, sed
poste regresas irante en la duonvojo. Tamen dum
kamelo marŝas sur la senlima sovaĝa Gobio, kamelo
kontraŭ flugsableroj kaj rulantaj ŝtonoj portas pezan
ŝarĝon sur sia dorso, senhezite kaj volofirme marŝas
al la celo. Ho! Kiel admirinda animo! Per sia
kuraĝeco kaj firmvola kvalito kamelo akiris aplaŭdon
de homaro. Oni admiras kamelon kiel “Boato sur
dezerto”.
Dum la reala vivado, dum la vojo de
popularigado kaj uzado de Esperanto ni galopas al la
celo en nia koro, tio similas, ke “boato sur dezerto”
kamelo travadas tra dezerto. Se ni ne havus firman kaj
energian spiriton de kamelo, nia verda kariero, nia
internacia helpa lingvo Esperanto tute ne kapablus
trapasi Gobion kaj cent-milojn da malfacilaĵoj, kaj
kreski dum pli ol 120 jaroj, kaj esperantistoj vivas en
diversaj lokoj tutmonde. Hodiaŭ ni ĉiuj renkontiĝas
sur la Lushan-monto kaj ĝui nian lingvon Esperanton.
Nun nia nova celo estas oazo trans dezerto, nome la
pli vasta aplikado kaj popularigado de Esperanto kaj
esperanta kariero povas eniri en novan epokon. Mi
esperas, ke ĉiuj kolegoj kaj amikoj lernas de kamelo,
ne teruriĝas kaj kuraĝe galopas al la oazo apartenanta
al ni.
Mia sonĝo estas “unu homaro, unu lingvo”. Ĉiuj
popoloj tutmonde povas kompreni unu al alia,
respekti unu al alia, forigi miskomprenon, nuligi
militon, krei pacon kaj feliĉon, kune ĝui trankvilan
harmonian belan kaj bona hejmlokon de homaro .
Ankaŭ mi deziras, ke oni ĉiam nomas min
Kamelo.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
33
☆☆☆☆3.11 Xiong Hui( Flugurso)3.11 Xiong Hui( Flugurso)3.11 Xiong Hui( Flugurso)3.11 Xiong Hui( Flugurso)
Xiong Hui, studento pri mekanika inĝenierado de la Universitato Nanchang, kie Esperanto
estas instruata de Prof. Gong Xiaofeng kiel elektita leciono. Li vizitis la kurson antaŭ 12 monatoj.
Bonan matenon, karaj geesperantoj:
Estas mia honoro, ke mi povas stari ĉi tie kaj diskuti pri
Esperanto kun vi.
Mi komencis lerni Esperanton ekde pasinta jaro. Mi opinias, ke
mia renkontiĝo kun Esperanto estas hazarda. Ĉar Esperanta estas
elektita leciono en mia Universitato, Do mia kunlernanto elektis ĝin
por mi, sed tiam mi sciis nenion pri ĝi.
De la lernado de Esperanto, mi sciiĝis, ke Esperanto estas la plej
facila lingvo en la mondo,ĉar ĝi estas artefarita lingvo. sed en la
mondo ne ekzistas lingvo, kiu oni povas ellerni sen granda laboro. Ni
nur povas diri, ke kompare kun naciaj lingvoj, Esperanto estas relative
facila. Por ellerni Esperanton, ni ankaŭ devas labori multe, precipe ni
ĉinoj devas lerni ĝin serioze,ĉar Esperanto kaj la ĉina lingvo estas tute
diferencaj. Se vi parolas Esperanton pli multe kaj pli ofte, uzas ĝin ofte,
iom post iom vi povos preni ĝin en vian manon.
De la lernado de Esperanto, mi trovis ankaŭ tion, ke ĝi jam kolorigas mian vivon. Per Esperanto mi kanatiĝis
kun multe da esperantistoj. Mi povas balili kun fremdlandaj esperantistoj en Skajpo. Mi pensas, ke eble mi povus
vojaĝi tra la mondo.
☆☆☆☆3.12 Parolo de Ye Yuanhong3.12 Parolo de Ye Yuanhong3.12 Parolo de Ye Yuanhong3.12 Parolo de Ye Yuanhong Ye Yuanhong, komencantino el la urbo Nanchang, vigla en EM.
Estimataj gastoj, karaj geamikoj,
Bonan tagon!
Mi estas Ye Yuanhong, esperantisto el Nanchang, urbo de Jiangxi-provinco. Hodiaŭ mi estas tiel ĝoja kiel vi
por partopreni en la 1-a Seminario de Ĉina Sekcio de ILEI
kaj la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto. Kiel Jiangxi-ano,
ĉi-tie mi donu al vi, karaj geamikoj diverslokaj, sinceran
saluton kaj varman bonvenon!
La du kunvenoj de Esperanto liveras al ni bonan ŝancon
por renkontiĝi. Mi kredas, ke la aktivado certe profundigos
nian amikecon kaj interkomprenon.
Kvankam mi ektuŝis Esperanton jam antaŭ kelkaj jaroj,
tamen bedaŭrinde, mi ankoraŭ estas nur komencanto. En la
estonteco, mi pli pene lernos la lingvon. Mi esperas, ke vi,
karaj samideanoj, donos al mi helpon en mia lernado.
Sukceson al la du kunvenoj!
Koran dankon!
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
34
☆☆☆☆3.13 vera::Rakonto pri propagando de Esperanto3.13 vera::Rakonto pri propagando de Esperanto3.13 vera::Rakonto pri propagando de Esperanto3.13 vera::Rakonto pri propagando de Esperanto
Vera, ĉina nomo estas Xiong Zhouxun, instruistino el la urbo Wuhan. Nuntempe ŝi instruas Esperanton al maljunuloj en la lernejo por emeritoj.
Rakonto pri Propagando de Esperanto
Saluton, geamikoj,
Danke al ĉiuj, hodiaŭ ĉi tie mi havas la ŝancon
paroli rakonton pri Esperanto- Propagando.
Eble multaj samideanoj komprenas ideon, ke ni
devas brave propagandi E-on en ĉiuj eblaj ŝancoj.
Propagandaj manieroj estas diversaj.Tamen la rakonto,
kiu estos parolata de mi, estas tre speciala en suba
maniero .
Iu tage, usona profesoro Ronald Grossop venis
en iu parko de urbo Wuhan. Li volis propagandi
Esperanton al vizitantoj tie. Mi kaj kelkaj amikoj estis
apud li.
Post kiam li propagandis E-on en iu kiosko, li
volis trovi alian lokon por lia propagando. Li ekvidis
iun naĝejon,tuj alproksimiĝis. Mirinde por rigardo,
Mi ne komprenas, ĉu li volis naĝi.
Tamen li ne naĝis. Irinte ĉe la naĝejo, li ekkantis
la kanton. “Ruĝa pomo, Ruĝa pomo, estas ĝi, estas
ĝi……”. Ĝi estis “ Kanto de la Koloroj ”. En lia mano
li prenis lian bildkarton de ruĝa pomo.
Tiam subite iu junulo naĝanta naĝis al ni. Li
etendis al ni lian manon el akvo-nivelo. Kaj liaj
mirindaj okuloj rigardis la Esperantan bildkarton de
profesoro Ronald.La profesoro tuj diris al mi:
Disdonu la kanton al li!”
Poste, pli kaj pli multaj tiaj manoj kaj brilaj
okuloj aperis. Eĉ multaj homoj ĉirkaŭe ekkantis laŭte
kune kun ni. La kantsonoj resonis ĉe la naĝejo.
Profesoro Ronald ne ŝparis la penon fari vojaĝon
de dekmil lioj kaj pagis pri si mem veni en Ĉinio .Por
kio? Li estis por propagandi Esperanton kaj
mondpacon, kaj la spiriton de fratecon.
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
35
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
36
Ĉeestantoj
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
37
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
38
Korespondaj adresojKorespondaj adresojKorespondaj adresojKorespondaj adresoj NoNoNoNo NomoNomoNomoNomo UrboUrboUrboUrbo TelefonnumeroTelefonnumeroTelefonnumeroTelefonnumero QQQQQQQQ RetadresoRetadresoRetadresoRetadreso
1 Zhao Jianping Beijing 13810630223 QQ:363043984 [email protected]
2 Niu Xueqin Beijing 13693351741 [email protected]
3 Yu Jiangchao Beijing 13911692380 [email protected]
4 Hu Guozhu Wuhan [email protected]
5 Trigo Wuhan 13627220880 QQ:1073650681 [email protected]
6 Arhato Wuhan 13797011047 [email protected]
7 Vera Wuhan 13098878593 QQ:961659008 [email protected]
8 You Guisheng Huangshi 13872077281 [email protected]
9 Tojuna Huangshi 13297655932 QQ:948361800 [email protected]
10 Ŝejko Jingzhou 13507218332 QQ:413247289 [email protected]
11 Lv yingli Yuan’an 13399213489 QQ:529328760 [email protected]
12 Natura Busan/Koreio (0082)
010-9102-1234 [email protected]
13 Benita(Da Houng) Busan/Koreio 010-9285-0022
14 Song Ping Harbino 13349300850 QQ:913768576 [email protected]
15 Dennis Keefe Nankino/Usono [email protected]
16 Augusto Casquero Foshan/Hispanio 18923186123 [email protected]
17 Liang Naikeng Foshan QQ:905481671 [email protected]
18 Lin liyuan Guangzhou 13600057669 [email protected]
19 vejduno Taiyuan 13303510256 QQ:413908652 [email protected]
20 Wei Yubin Taiyuan 13834203138 QQ:458916867 [email protected]
21 Liu xuebin Guiyang 15086010660 [email protected]
22 Glubo Ŝanhajo 13027817185 QQ:785962197 [email protected]
23 Ye yuanhong Nanchang 15979100803 QQ:245325738 [email protected]
24 Flugurso Nanchang 15970490121 QQ:446768243 [email protected]
25 Lai Yong Nanchang 15970491087 [email protected]
26 Arko Nanchang 13065155677 QQ:81523339 [email protected]
27 Zhang Hong Nanchang 13870053489 QQ:112821806 [email protected]
28 Wang Niansheng Nanchang 13803527976 [email protected]
29 Liu Kaiming Nanchang 13907915562 QQ:824446952 [email protected]
30 Leterano Nanchang 13803525849 QQ:307520906 [email protected]
31 Cao Xionglin Nanchang 13697913152 QQ:523458387 [email protected]
32 Ŝanco Nanchang 13065151155 QQ:497690659 [email protected]
33 Liu Zhichun Pingxiang 13979931353 QQ: 258167164 [email protected]
34 Qi Lifang Pingxiang 13907992857 QQ:604252636 [email protected]
35 Kamelo Jiujiang 13426589078 QQ:639577837 [email protected]
36 Somero Jiujiang 13803559091 QQ:994267351 [email protected]
37 Tajmo Jiujiang 13097272100 QQ:308002534 [email protected]
38 Mei Qing Jiujiang 15879258245 QQ:498108964 [email protected]
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
39
Post la kunveno, ni ricevis gratulojn de multaj samideanoj, kelkaj verkis poemon aŭ artikolon por ni.
Guozhu: Guozhu: Guozhu: Guozhu:
Ĝuo de Esperanto en la 2-a Lushan-Forumo de Esperanto
--- laŭ ĉinesko Faqu Xian Xianyin (Fea Ario)* (2009-10-18)
446 Jen okazas/ la Forumo/ en aŭtuno ora.
446 en Tondilo-/ kanjono de/ Lushan mir-kolora.
65 Varme bonvenigas/ fonto sonora.
3 Labora
34 raport' kun/ spert' valora.
36 Diskuto/ pri instru' fervora,
534 entuziasma/ prelego/ plen-adora,
434 montgrimpado,/ ekskurso/ bonhumora,
56 por ĉiuj restas / ĉiam karmemora.
---------------
* Faqu Xian Xianyin (Fea Ario 法曲献仙音) : ĉina fiksforma poemo el du strofoj respektive de 8 kaj 13 versoj de 446,446,65/
3,34,36,534,434,56 silaboj, laux rimarangxo xxa,xxa,xa / a,xa,xa,xxa,xxa,xa (x = senrima).
AugustoAugustoAugustoAugusto(el(el(el(el Hispanio) Hispanio) Hispanio) Hispanio) :Vere mi estis tre feliĉa partopreni la kunvenon, saluti malnovajn amikojn, konatiĝi
kun novaj, kaj ĝui la belegan lokon kaj etoson.
2009-10-26
NaturaNaturaNaturaNatura(el Koreio)(el Koreio)(el Koreio)(el Koreio) : Fakte post nia ĝiso mi kaj mia filino Benita treege bedaŭris, ĉar tiea loko sur la monto tre
tre plaĉis al ni, kvankam montgrimpi estis iom malfacile kaj ĉiuj samideanoj estis tre afablaj, zorgemaj kaj
aktivaj... Se mia plano estus tuj facile ŝanĝiĝeblaj, ni volis tiel fari sed jam aĉetis biletojn. kiel denove ŝanĝi sur la
monto...dum veturado kaj restado en alia urbo ni tre sopiris tieajn amikojn kaj lokon ĉar nenie troviĝis tiel
aerpura kaj kvieta loko kun esperantistoj...
Tie mirinda afero estas kelkaj.
Unua el ili estas nekrokdili. Kutime azialandanoj emas krokdili, ĉu ne?
Dua: el neimageble malproksimaj lokoj trajne kaj fluge partoprenis...tiel aktive!
Tria: du estis malsanaj el tri organizantoj, malgraŭ tio, tiel bone aranĝita..kortuŝa kaj lernenda de ili.
Kvara: en ne nur universitatoj, sed ankaŭ en elementa lernejo instrui Esperanton.
Kvina: kvankam ankoraŭ komencanto, Tajmo volonte akompanis nin al Lushan eĉ tranokte tie.
Mi vidis, ke laŭ mia aŭdo, lastatempa movado de Ĉinio estas pli kaj pli malvigla, sed tio ne estis vera.
Sed se ni nun ne semus pli aktive, certe iam malaperos nia lingvo. 2009-10-27
La 2-a Lushan-Forumo de Esperanto,2009
40
Koran dankon !
Bonvenon
al la tri-a Lushan-Forumo de Esperanto
en urbo Nanchang 2010! &
Al la somera seminario de ILIE-Ĉinio
en urbo Taiyuan 2010!