kajero de la 6-a afrika kongreso de esperanto de uea bunda ... libro.pdf · jen bela ekzemplo, ke...

32
Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi) Kajero de la 6 Kajero de la 6 Kajero de la 6- - -a Afrika Kongreso de a Afrika Kongreso de a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Esperanto de UEA Esperanto de UEA Bunda, Tanzanio, 2016 Bunda, Tanzanio, 2016 Bunda, Tanzanio, 2016

Upload: others

Post on 03-Feb-2020

3 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Kajero de la 6Kajero de la 6Kajero de la 6---a Afrika Kongreso de a Afrika Kongreso de a Afrika Kongreso de Esperanto de UEAEsperanto de UEAEsperanto de UEA

Bunda, Tanzanio, 2016Bunda, Tanzanio, 2016Bunda, Tanzanio, 2016

Page 2: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 2

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Tiun ĉi kajeron posedas (via nomo):………………………………….

…………………………………………………………………………………………………….

Por eventualaj notoj ……………………………………………………………...

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

………………………………………………………………………………………………………

.…………………………………………………………………………………………….………

.……………………………………………….……………………………………………………

…………………………………………………………………………………………….……….

……………………………………………….…………………………………………………….

………………………………………………………………………………………………………

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

……………………………………………………………………………………………………..

Page 3: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 3

Tanzanio, la lando de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto

Tanzanio, laŭ la longa formo Respubliko Unio de Tanzanio aŭ Unuiĝinta Respubliko

de Tanzanio, en la svahila Tanzania kaj Jamhuri ya Muungano wa Tanzania, en la angla The United Republic of Tanzania, estas orientafrika lando, kiu situas borde de

la Hinda Oceano en la tropika parto de la Suda Hemisfero. Ĝi estas ĉirkaŭita norde de Kenjo kaj Ugando, okcidente de Ruando, Burundo kaj Demokratia Respubliko de

Kongo, sudokcidente de Zambio kaj Malavio, kaj sude de Mozambiko. La lando kovras 945087 km² kaj havis pli ol 43 milionojn da enloĝantoj en 2010, ĉefe ban-

tuaj. La ĉefurbo Dodomo troviĝas ĉe la koro de la lando, sed la ĉefa ekonomia centro estas la iama ĉefurbo Daresalamo ĉe la marbordo. La oficialaj lingvoj estas la svahila

kaj angla, sed ankaŭ la araba estas parolata, precipe en la insuloj Zanzibaro kaj Pembo.

La nuna Tanzanio naskiĝis de la kuniĝo de Tanganjiko kaj Zanzibaro la 26-an de aprilo 1964, iom post iliaj respektivaj sendependiĝoj de Britio en 1961 kaj 1963.

Tanganjiko fariĝis membro de la Brita Ŝtatkomunumo kaj de Unuiĝintaj Nacioj en 1961, kaj la nova Tanzanio heredis ambaŭ membrecojn.

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 4: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 4

KONGRESA TEMO:

Paco kaj Disvolviĝo

Amani na Maendeleo

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 5: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 5

Adjé Adjévi,

Togolando

Jean Codjo,

Kanado

Emile Malanda Nianga,

Sudafriko

Jérémie Sabiyumva,

Burundo Jean Bosco Malanda L.,

DR Kongolando

Membroj de la Afrika Komisiono de UEA

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 6: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 6

Membroj de la loka kongresa komitato

Paulo K. Kusaya

Costantine Mashauri

Jayrous Eliakimu

Mramba Simba N.

Davido Mapengo

Mulele S. Mmbassa

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 7: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 7

La urbo Bunda situas en la mara regiono. Oriente de ĝi estas la parko Serengeti kaj

sudokcidente la lago Viktorio. Krom tio troviĝas montaro, kiu iam donis sian nomon al la tuta urbo. La plej granda kaj longa monto estas Balili! La nomo Bunda devenis

el misprononco de germanoj, kiuj okupis la lokon inter 1804 kaj 1945 antaŭe okupatan de angloj. Kiam la germanoj siatempe atingis la lokon, ili scivolis pri ĝia

nomo kaj la indiĝenoj eldiris al ili la nomon "Mabhunda".

Tiutempe enloĝis tie Mabhundaj indiĝenoj de la tribo Vasukuma. Tiu tribo estas unu el la 120 nuntempaj etnoj, kiuj ekzistas en Tanzanio. Ĝi estas la plej fama kaj

granda el la lando. Ili estis ĉasistoj kaj nomadoj. Ili donis al la montetaro la nomon Mabhunda, kio signifas ‖leonidoj‖, ĉar tie vivis leonoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj.

Anstataŭ skribi la lok-nomon Mabhunda, germanoj notis Bunda kaj tiel la nomo Bunda restis ĝis hodiaŭ.

La urbo estas fame konata pro la monteto, kiu ĉirkaŭas ĝin. En la urbo troviĝas

vidindaĵoj kiel la monto Balili, de kies supro oni havas panoraman vidon al la urbo

kaj Hotelo Camp David, flanke de kiu estas interesaj kavoj, okcidente de la urbeto je 12 km malproksime troviĝas la minejo Kabasa, malnova orminejo de germanoj

kaj poste de angloj. .

Bonvenon al Bunda...

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 8: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 8

De Mark Fettes (Kanado)

Prezidanto de UEA

Karaj partoprenantoj en la 6-a Afrika Kongreso de UEA,

Mi ĝojas bonvenigi vin ĉiujn! Per ĉi tiu kongreso, la plej granda kaj la plej internacia

el la kongresoj ĝis nun okazintaj en Afriko, pruviĝas la forto de la afrika movado kaj ankaŭ la fortikaj ligoj, kiuj ekzistas inter ĝi kaj diversnaciaj esperantistoj tra la mondo.

Kiu iam ĉeestis Esperanto-kongreson, tiu komprenas, ke la plej kerna afero en ĝi ne

estas la programo. Programo ja gravas kaj valoras, sed ĝia ĉefa rolo estas provizi per kadro, en kiu, kiel diris Zamenhof, homoj kunvenas kun homoj. Homoj kun ho-

moj, jes, ĉu temas pri tanzanianoj kun burundanoj, afrikanoj kun azianoj, viroj kun virinoj, terkulturistoj kun oficistoj, pliaĝuloj kun ge-junuloj, muzikemuloj kun

prelegemuloj, seriozuloj kun ridemuloj. La bunteco de nia movado kaj de niaj kongresoj estas granda forto kaj fonto de ĝojo.

Tial ni, kiuj vivas ekster Afriko, estas tre feliĉaj pro la oftiĝantaj ŝancoj sperti la buntecon

kaj riĉecon de tiu ĉi vasta kontinento, lulilo de la homaro kaj hejmo de grandaj

gvidantoj kiel Nelson Mandela kaj Wangari Maathai. Ni atendas, ke afrikaj esperantistoj alportu siajn proprajn valorojn, tradiciojn, perspektivojn, celojn al nia movado. Via

Afrika Kongreso estas Esperanto-kongreso, kaj samtempe afrika kongreso, kaj samtempe ankaŭ tanzania kongreso – aranĝo monda kaj regiona kaj loka, sen bezono fari

dividojn inter ili.

Ni ja vivas ankoraŭ en mondo de multaj dividoj. Zamenhof parolis pri la ―muroj de miljaroj,‖ kaj efektive ni daŭre konstatas, per ĉiu novaĵelsendo, kiel altaj kaj fortikaj

restas tiuj muroj. Eĉ ni aŭdas pri la politikaj venkoj de homoj, kiuj volas plialtigi tiujn murojn kaj alkonstrui novajn. Kiel Zamenhof, ni energie kontraŭas tiujn evoluojn. Ni

volas mondon de diverseco, jes, sed ankaŭ mondon de paco, mondon en kiu ĉiu homo povas senti sin sekura en siaj loka kaj persona identecoj, kaj krome senti sin parto

de la homa familio, egala kun ĉiuj aliaj. Mondon de pontoj, ne muroj.

Kunvenante en la 6-a Afrika Kongreso de UEA, vi helpas konstrui tiujn pontojn. Mi

certas, ke, dum vi ĝuas la aranĝojn kaj la afrikan gastamon, dum vi trovas novajn amikojn, vi dediĉos tempon ankaŭ al la planado de la estonteco. Ja proksimiĝas la

unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko, kaj ne tro longe post tio, en jaro kaj loko ankoraŭ nedifinitaj, la unua Universala Kongreso en Afriko. Sed apud tiuj grandaj

aranĝoj floru multaj aliaj -- lokaj kaj regionaj, ĝeneralaj kaj specifaj, distraj, kapabligaj kaj organizaj. Ĉiuj helpos plimultigi kaj plifortigi la pontojn inter homoj, kiujn Esperanto

tiel mirinde ebligas.

Mi dankas kaj gratulas la organizantojn de la kongreso, kaj deziras al vi ĉiuj ĝojplenan kaj fruktodonan semajnon.

D-ro Mark Fettes

Prezidanto Universala Esperanto-Asocio

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 9: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 9

Karaj geamikoj,

Mi estis en multaj Universalaj Kongresoj, sed mi ne estis en la ununura kongreso,

en kiu mi volus esti: la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto.

Kial mi volus esti tie? Ĉar ĝi estas la signo klara en la nuna jardeko ke la afrika movado marŝas antaŭen. Multaj homoj en la pasinteco laboris por ĉi tiu rezulto. Oni

ne povas ne mencii Tibor Sekelj kaj lian karavanon de amikeco tra Afriko. Oni ne povas ne mencii Hans Bakker kaj liajn klopodojn en pluraj landoj de Afriko. Mi

povus mencii multajn aliajn inkluzive de afrikanoj, kiuj celkonscie laboris por pli fortika afrika movado.

Kaj jen, nun tia movado estas antaŭ viaj okuloj kaj mi mem de malproksimo imagas

ĝin. Temas pri ĝenerale junaj homoj, kiuj garantias al ni daŭrigon de la kolopodoj en la venontaj jardekoj de ĉi tiu jarcento.

Mi mem ĉiam diris, ke la afrika movado ne progresos, ĝis ĝi estos gvidata de afrikanoj. Ĉi-foje mi spertis, ke afrikanoj vere gvidas la organizadon de ĉi tiu

kongreso. Certe ankaŭ la eksterafrikanoj, tute aparte la azianoj, kiuj partoprenos, estos valora elemento de la kongreso. Ili pruvas, ke la Esperanto-movado kreskis

kaj pretas plukreski ankaŭ sen la interveno de eŭropanoj.

La bela temo "Paco kaj evoluo" akompanu vin dum la diskutoj. Efektive Esperanto utilas por paco kaj utilas por evoluo. Eble pro tio la kolonismaj povoj kontraŭas ĝin

en Afriko. Tiu kontraŭstaro malfermu al vi la okulojn pri la amikoj kaj malamikoj de Afriko.

Sukcesojn al via kongreso!

Vivu Esperanto en Afriko!

Renato Corsetti

Eksa prezidanto de UEA

De Renato Corsetti (Britujo)

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 10: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 10

De LEE Jungkee (Koreio)

Karaj Kongresanoj,

Mi varme sendas meritan aplaŭdon al vi ĉiuj, kiuj nun partoprenas en la 6-a Afrika

Kongreso de Esperanto. Mi dankas al LKK-anoj kaj al la membroj de la Afrika Komisiono de UEA, kiuj en reciproka harmonio kunlaboris por la realigo de tiu ĉi kongreso.

Onidire, Afriko estas la lasta espero por la homaro, kaj mi opinias, ke kiam ĝi tut-

verdiĝos, tiam la revo de D-ro Zamenhof fine realiĝos. Nun estas venanta la vico de Afriko. Ni klopodu por verdigi ĝin, pri tio hodiaŭ vi kolektiĝas en tiu ĉi kongreso eĉ el

Azio, Ameriko kaj Eŭropo.

Tiu ĉi kongreso estas festo de unue de vi afrikanoj kaj de vi kun viaj eksterkontinentaj gastoj. Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj

de Afriko kaj de afrikaj esperantistoj.

En tiu ĉi kongreso vi diskutos, havos AMO-seminarion kaj cerbumos pri la estonteco

de la enkontinenta movado. Tiuj ĉi diskutoj kaj laborsesioj ebligu al vi trovi novan vojon por pilfortigi la Esperanto-movadon en la kontinento.

Kun firma kredo je espero kaj sukceso, ni daŭrigu nian vojon por justa komunikado

inter la popoloj.

Rikoltplenan kaj amuzplenan kongreson deziras al vi,

LEE Jungkee Estrarano de UEA pri Afriko

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 11: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 11

Parolado de la Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, Adjé Adjévi (Togolando)

Karaj gekongresanoj.

Mi havas la feliĉon povi nun diri al vi bonvenon en Tanzanio, bonvenon en Bunda

kaj bonvenon al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de Universala Esperanto-Asocio!

Afrikaj kongresoj estas io grava por Esperanto en la kontinento, kaj en la kvina

kongreso en Kotonuo, Benino, ni komune decidis okazigi ĝin ĉiam pli regule en la ofteco de tri jaroj, kaj jen ni tri jarojn poste en la 6-a kongreso!

Mi ĝojas, ke Tanzanio denove havas la okazon gastigi Afrikan Kongreson de Esperanto.

Lastfoje en la jaroj 1995 kaj 1996 tiu kongreso okazis en Arusha Moshi. Kvankam ĝi ankoraŭ prezentas kelkajn mankojn, la movado en Tanzanio forte enradikiĝis kaj

ĉiam nutras amikecon kun enkontinentaj kaj eksterkontinentaj esperantistoj.

La urbo Bunda estas bona loko por tiu ĉi kongreso, ĉar ĝi estas paca kaj ripoziga

urbo, kiun ĉirkaŭas turisme allogaj kaj riĉaj vidindaĵoj kaj kuriozaĵoj.

Mi esperas, ke ni ĉiuj bone ĝuos agrable la bonan etoson de la urbo kaj partoprenos ankaŭ diliginte per diversaj kontribuoj en la riĉigo de la kongresaj aktivaĵoj ĉar

ankaŭ tiuj ĉi tre gravas por niaj komunaj celoj.

Fine, mi refoje deziras bonvenon al vi ĉiuj, fruktodonajn tagojn kaj agrablan restadon en Tanzanio.

Adjé Adjévi,

Kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 12: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 12

Parolado de la Prezidanto de la KOK, Mramba Simba S. (Tanzanio)

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 13: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 13

Karaj amikoj, organizantoj, kaj partoprenantoj de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto:

Ni, la Sveda Esperanto-Federacio, elkore deziras al vi sukcesan kaj fruktodonan

kongreson, kun multe da interesaj diskutoj kaj afabla kunestado!

Olof PETTERSSON [prononco: ulof' peterson'] Prezidanto de SEF

——————————————————————————————————————————--

Karaj kongresanoj,

Okaze de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, mi en la nomo de la UEA-projekto

Ĝemelaj Urboj kore salutas vin.

Mi scias pri la Esperanto-movado pere de agadoj de s-ro Hans Bakker, sed mi vere kontaktas tieajn samideanojn pere de la projekto Ĝemelaj Urboj, ĉar mi volas intimigi

interŝanĝon inter tieaj esperantistoj kaj tiuj de aliaj kontinentoj, kaj konstrui verdan ponton inter tieaj urboj kaj tiuj de la mondo. Tiucele mi kontaktis samideanojn de

Burundo antaŭ kelkaj jaroj, kaj ni faris por ĝemeliĝo inter Rumonge kaj urbo en Ĉinio efikajn laborojn respektive, ekz. verkadon de la necesaj dokumentoj, kontaktadon

kun urbaj instancoj ktp. Tio ne efektiviĝis pro objektivaj kialoj, sed ni kuraĝe provis la unuan paŝon. Komence Burundo preparis sin por tiu ĉi kongreso, tiam mi proponis

kaj esperis ke ĝemelaj urboj povu fariĝi unu el la diskutotemoj de la kongreso. Nun mi havas tian volon ankoraŭ, ĉar mi esperas ke apliko de Esperanto en agadoj de

ĝemelaj urboj povos fariĝi unu el la metodoj kiuj vigligas la movadon en Afriko, por

esti atentata de diversaj instancoj.

Mi devas diri ke UEA ĉiam alte taksas kaj prizorgas la projekton, kaj aktive kreas diversajn kondiĉojn por ĝia stablia evoluo, pli multaj esperantistoj estas sindone

farint/antaj kontribuojn por ĝia progreso. Mi kredas ke multaj samideanoj de Afriko partoprenos en la projekto, ĉar mi vidas ke nia movado estas tie kreskanta kaj

progresanta. Funebre al Hans Bakker mi verkis etan poemon. i.a. mi verkis tiel: ―Kulturas vi verdan esperon. En l‘ afrika tero tiel vasta, Rikolto certe superos la

tulipon!‖ Sub penado de la diligentaj esperantistoj rikolto de la movado en Afriko superos tulipon kaj certas!

Plenan sukceson al la kongreso!

Wu Guojiang

Komisiito de UEA pri la projekto Ĝemelaj Urboj

———————————————————————————————————————————

Mi deziras agrablan ekzercadon de nia kara lingvo, harmonian kunlaboradon kaj

bonajn planojn por la estonteco al la partoprenantoj de la Sesa Afrika Kongreso de Esperanto.

Nome de fondaĵo ―Esperanto en Evoluo‖

Stanislav Belov kaj Johan Derks

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 14: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 14

Estas mia plezuro saluti la Afrikan Kongreson de Esperanto, en la nomo de Agado-

Espero, kiu estas la AGADO de nunaj Esperantistoj por atingi la ESPEROn de Zamenhof en la nuna mondo.

Agado-Espero uzas la rimedojn de" Parolu kun Homoj tra la Tuta Mondo" - Talking

to the Whole Wide World de Penelope Vos. Ĝi instruas instruistojn en bazaj lern-ejoj, instrui Esperanton al siaj lernantoj, eĉ kiam ili ne antaŭe sciis la lingvon. Ĝi

donas ankaŭ al la instruistoj ĉiujn el la rimedoj, kiujn ili bezonas por ebligi al la infanoj uzi Esperanton por kontakti aliajn lernantojn tra la mondo per la poŝto aŭ

eble rete en la finaj du jaroj ĉeesti bazajn lernejojn.

Frue en 2015 mi sendis la libron al S-ro Senkulpo Nsabimana en Burundio kaj li tuj vidis kiel ĝi povus multe helpi la edukadon de Afrikaj infanoj ĉar ĝi estus senpage

disponigata por lernejoj kaj gepatroj de la lernantoj. Ankaŭ la landaj Edukaj Administadoj nur devos pagi po $US 1 jare por infano, aŭ $US6 por instrui unu infanon dum la ses jaroj

de instruado, kaj internaciaj konektoj kun aliaj infanoj poŝte aŭ eble rete dum la

lastaj du jaroj en bazaj lernejoj eblos.

Dum la AMO-Kunveno, kiu okazis en Kinŝaso en Aŭgusto, 2015, Agado-Espero aperis kaj la 25-an de septembro la Eduka Aŭtoritato de DR Kongo akceptis fari

testan provon dum unu jaro en 100 bazaj lernejoj ĉirkaŭ Kinŝaso. Tiu komenciĝis en 102 lernejoj kiam la lernejoj malfermiĝis en oktobro. Bedaŭrinde 43 lernejoj devis

halti, januare 20116 ĉar ili ne havis interreton. Nun Agado-Espero okazos nur, se la landa eduka Aŭtoritato pagas por ke ĉiuj instruistoj ricevu la libron, kiu enhavas la

instruadon de 40 lecionoj, kaj la rimedojn por fari ilin.

Nun Senkulpo, esperas informi ĉiujn landojn, kiuj ĉeestas AKE-6, kaj ili povos komenci kiam eblos. Estas pli bone, ke ĉio estu en ordo ol komenci tro rapide.

Bondezirojn, ke AKE-6 estu fruktodonega por ĉiuj afrikaj landoj malgraŭ la teruraj

militoj, kiuj daŭras en Afriko.

Amike

Dianne Lukes,

Eksprezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio

——————————————————————————————————————————-

Karaj gekongresanoj,

Je la nomo de la Esperanto-Klubo de Moncton, Kanado, kaj je mia propra nomo, mi

deziras sukceson al la sesa tutafrika kongreso de UEA. Bonvole kaptu tiu-ĉi belan okazon por informiĝi pri la movado en Afriko, interkonatiĝi, amuziĝi kaj ĉefe por

pripensi kiel konstante semi entuziasme la Esperantajn grajnojn.

Mi kaptas ankaŭ tiun ĉi okazon por deziri al vi ĉiuj feliĉan Kristnaskon.

Jean Codjo, Vic-kunordiganto de Afrika Komisiono de UEA.

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 15: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 15

Karaj gekongresanoj,

La sesa Afrika Kongreso de Esperanto ĵus komenciĝis. La partoprenantoj alvenis el

pluraj landoj kaj kunvenas nun en Tanzanio. Vi povas nun ĝui internacian etoson, interesajn prelegojn, viglajn debatojn. Vi povos laboregi, se vi aliĝis al la

ekzamensesio.

Mi partoprenis la kvinan Afrikan Kongreson de Esperanto kaj kunorganizis ĝin en 2013. Mi spertis mirindajn momentojn okaze de ĝi, ĉar tiam okazis renkontiĝo inter

3 afrikanoj, kiuj partoprenis la jubilean Universalan Kongreson de Esperanto en Varsovio en 1987. Brakumoj, larmoj, giganta feliĉo. Kortuŝaj momentoj por ĉiuj.

Mi deziras, ke vi same spertu tiajn renkontiĝajn momentojn, ke vi konatiĝu kun

novaj esperantistoj, ke vi povu vidi personojn, kun kiuj vi kutimas rilati per ret-mesaĝoj.

Kiel prezidanto de ILEI gravas por mi la lernado de la lingvo, la perfektiĝo kaj plivastiĝo de la lingvaj konoj. Konsekvence mi sugestas, ke vi rezignu pri krokodilado,

ke vi korektu unu la alian ĝentile kaj milde, ke vi uzu la eblon paroli, paroladi, parolegi kadre de via kongreso. Legadon vi faros, kiam vi estos sola en via

hejmloko. Post tia evento tutcerte via motiviĝo por praktiki la lingvon, informi pri ĝi kaj instrui ĝin kreskos, tion mi arde esperas.

Ĉion bonan al vi dum tiu ĉi semajno. Restu sanaj. Ĝuu internacian etoson!

Elkore salutas

Mireille Grosjean,

Prezidanto de ILEI

——————————————————————————————————————————

Karaj gekongresanoj,

Vi kunvenas en lando, kiu estis inter la unuaj afrikaj landoj por ekkoni kaj ekuzi

Esperanton. Nun partoprenantoj al tiu ĉi 6-a AKE venis multnombre ne nur el pluraj afrikaj landoj sed ankaŭ el Ameriko, Eŭropo kaj Azio. Kiom bela oportuno por vi

ĉiuj sperti la tutmondan esperantistaron!

Sukcesan kongreson kaj agrablan restadon kore deziras

Agnes Geelen, Belgio

——————————————————————————————————————————

La Nurenberga Esperanto-Grupo deziras al la organizantoj kaj partoprenantoj de la

6-a AKE sukcesan laboron, interesajn renkontiĝojn kaj belajn travivaĵojn!

Kun amikaj salutoj el Germanio, Sabine Hauge

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 16: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

ALTESTIMATAJ SAMIDEANOJ!

Tukore mi deziras plenan sukceson al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto, en

Tanzanio, kiun mi revadis partopreni por pasigi neforgeseblajn momentojn ĉe la sidejo de "Bunda Esperanto-Klubo", ekskursi al la tutmonde fama parko Serengeti

kaj prezenti la Monologon Tiradentes, pri la vivo de la plej eminenta brazila heroo.

"Ho, mia kor'! Ne batu maltrankvile,

El mia brusto, nun ne saltu for!..."

TAMEN... vi estu certaj, ke mia koro restas en Brazilo, sed mia spirito fluge akompanis la karavanon de Arnaldo Rebelato. Ho, jes, de la 24-a ĝis la 31-a de decembro

2016, mia spirito nepre deĵoros ĉe BEK por emociplene vin ĉirkaŭpreni kaj kisi, nome de la Universala Kunfratiĝo, dank' al Esperanto, genia kreaĵo de nia elstara

Majstro Zamenhof.

Varman saluton ricevu ĉiuj kongresanoj, speciale miaj karaj nepoj Adjévi Adjé,

Costantine Mashauri, Mramba Nyamkinda, Jérémie Sabiyumva, Prince Henry Ogúinye, Jean-Bosco Lutete kaj lia edzino.

DIO, LA ĈIOPOVA ARKITEKTO DE L' UNIVERSO kaj Jesuo el Nazareto vin benu kaj

lumigu vian longan vojon, cele al estontaj kongresoj, plenentuziasme, por pli kaj pli antaŭenpuŝi la progreson de la Internacia Lingvo en la giganta afrika kontinento.

Ankoraŭfoje vin salutas kaj dankas

Amarílio Hevia de Carvalho,

Barra do Garças, Brazilo

——————————————————————————————————————————

Karaj samideanoj,

Mi salutas la partoprenantojn de la 6-a Afrika Esperanto-Kongreso en Bunda tre

kore el Germanio !! Estas mia granda deziro, ke la kongreso estu sukcesa, ke per tio multe da homoj

en Tanzanio kaj en la tuta Afriko komprenu, ke Esperanto estus la solvo de la lingva problemo.

Kore kaj amikece

Via, Bernhard Maurer

Paĝo 16

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 17: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 17

Estimataj samideanoj,

Afrikaj esperantistoj estas plej kuraĝaj batalantoj por nia idealo kaj lingvo spite multajn malfacilojn en la vivo kaj socio. Fakte, kun iuj el la afrikaj esperantistoj mi

jam havas korespondadon pli ol 20 jarojn. Tio mirigas min ke ili ĉiuj ĉiam estas energiaj kaj entuziasmaj por Esperanto! Tamen, mi vidas la fakton ke niaj

kongresoj Universalaj, Aziaj, Afrikaj kaj Amerikaj malgrandiĝas jaron post jaro, kaj multaj samideanoj forlasis nian movadon dum la pasintaj 20 jaroj. Kiel estas tiel?

Mi iam demandis min, ĉu ni vivas en la plej malluma periodo de Esperanto dum ĝia tuta evoluado? Kion fari? Mi opinias ke por Esperanto mankas aplika sistemo

paralele kun la movado. Tia manko limigas Esperanton disvolviĝi pli vaste en la socio. Ni devas ŝanĝi tian strukturon. Ni devas utiligi Esperanton por konstrui ĝian

aplikan sistemon! Por tiu celo IKEF volas varme kunlabori kun la Afrikaj Komisiono de UEA, landaj organizaĵoj kaj unuopaj esperantistoj. Certe la tasko estas tre peza,

sed ni ne timas kaj povos atingi la celon en la afrika kontinento, ĉar afrikaj

samideanoj jam Kompare avangardas multajn jarojn senlace kaj sindone.

Fine, mi deziras al ĉiuj partoprenantoj sanon kaj plezuron dum la kongreso! Kaj plenan sukceson al la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto en Tanzanio!

Chielismo WANG Tianyi

Prezidanto de IKEF

Nome de Japana Esperanto-Instituto, mi salutas vin ĉe la 6-a Afrika Kongreso de

Esperanto, kiu okazas en Bunda, Tanzanio.

Tanzanio estas malproksima lando de Japanio el vidpunktoj de distanco kaj rilato. Sed tamen mi rememoras, ke japana Esperanto-grupo, Kokosa Klubo de virinoj,

interrilatis kun virinoj esperantistaj en Tanzanio kelktempe en la jaro 1997. Mi eksciis ĝoje, ke du esperantistoj el Japanio ĉeestas vian kongreson. Mi esperas, ke

amikeco inter afrikaj kaj japanaj esperantistoj profundiĝos en la kongreso kaj de nun.

Mi deziras, ke la kongresanoj havu ĝojan kaj fruktoplenan tempon dum la kongresaj tagoj, kaj ke la Esperanto-movado en Afriko disvolviĝu plu.

Gratulon pro la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto!

SUZUKI Keiichiro,

Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto.

——————————————————————————————————————————-

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Page 18: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 18

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Kongresaj aktivaĵoj

Ŝanĝoj povas okazi. Ĉiuj programeroj okazos en la Hotel Harieth

Tempo

Programero

Respondeculo(j)

Sabaton, la 24-an de decembro 2016

15.00 – 16.00 Kunsido de la KOK-anoj

16.00 – 17.00 Partopreno en radioelsendo

18.00 – 19.30 Vespermanĝo Mramba, Paul

20.30 – 21.30 Interkona vespero

Dimanĉon, la 25-an de decembro 2016

07.30 – 08.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

09.00 – 09.30 Malfermo de la 29-a AMO-seminario Adjévi

09.30 – 10.00 Sin-prezentoj de AMO-anoj

10.00 – 12.00 ―La rolo de verboj en nia lingvo― Stefan MacGill

12.30 – 13.30 Tagmanĝo Mramba, Paul

14.00 – 16.00 ―Fondo kaj organizo de klubo― Jérémie, Adjévi

16.00 – 16.15 Paŭzeto Mramba, Paul

16.15 – 17.00 ―Esperanto kaj turismo― Arnaldo

17.05 – 18.35 ―Arto bele paki diversajn aĵojn― Masako

19.00 – 20.30 Vespermanĝo Mramba, Paul

20.30 - Libera umado

Lundon, la 26-an de decembro 2016

07.30 – 08.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

09.00 – 10.45 ―Afrika Komisiono kaj Agado― Adjévi

11.00 – 12.30 ―La rolo de verboj en nia lingvo― Stefan

12.30 – 13.30 Tagmanĝo Mramba, Paul

14.00 – 16.00 ―Fondo kaj organizo de klubo― Jérémie, Adjévi

16.00 – 16.15 Paŭzeto Mramba, Paul

16.15 – 18.30 Uzo de Esperanto en komerco Emile

18.45 – 19.45 Konkludoj de la AMO-seminario Stefan, Adjévi

20.00 – 21.00 Vespermanĝo Mramba, Paul

21.00 – 22.30 Diversaj ludoj, neformalaj babiladoj Costantine, Adjévi

Page 19: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 19

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Mardon, la 27-an de decembro 2016

07.30 – 08.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

08.45 – 09.00 Akcepto kaj instalo de invititoj David, Jayrous

09.00 – 11.00

Malfermaj ceremonioj

- Nacia himno

- Salutvortoj de la eksterlandaj

reprezentantoj ĉe la kongreso

- Intermezo (arta prezento de Marchego)

- Parolado de la Prezidanto de KOK - Vortoj de la Kunordiganto de la Afrika

Komisiono de UEA

- Intermezo (kantoprezento de Eva

Maria)

- Malferma parolado de la Estro de Bunda

distrikto

- Voĉlegado de mesaĝoj adresitaj al la

kongreso

- Himno de Esperanto ―La Espero―

- Memorfotiĝo

Costantine,

11.00 – 11.30 Vizito al ekspoziciitaj E-verkaĵoj Mulele

12.00 – 13.30 Tagmanĝo Mramba, Mulele

16.00 – 18.30 Futbala ludo Emile, Mramba

19.00 – 20.30 Vespermanĝo Mramba, Paul

20.30 – 22.30 Nacia Vespero (Kiusabu, Marchego) Muelele, Costantine

Merkredon, la 28-an de decembro 2016

07.30 – 08.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

08.30 – 12.00 Ekskurso al la muzeo de la

1-aTanzania Ŝtatprezidento

David, Roberto

09.00 – 12.00 - Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA Emile, Adjévi,

Jérémie, Stefan

12.30 – 13.30 Tagmanĝo Mramba, Paul

14.30 – 15.30 Instruado de la svahila lingvo Charles Hiza

16.00 – 18.30 Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA Emile, Adjévi,

Jérémie, Stefan

18.00 – 19.30 Vespermanĝo Mramba Paul

19.30 – 20.15 Esperanto-movado en DR Kongo Jean-Bosco

20.20 – 21.05 Aŭkcio, kvizo Masako, Adjévi

Ĵaŭdon, la 29-an de decembro 2016

Page 20: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 20

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

07.30 – 08.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

09.00 – 09.40 Esperanto-movado en Burundo Jérémie

09.45 – 10.25 Esperanto-movado en Sudafriko Emile

10.30 – 11.15 La lando, kie ni estas Costantine, Mulele

11.20 – 12.20 La agado de la eŭrazia kultura centro Gábor Márkus

12.30 – 13.30 Tagmanĝo Mramba, Paul

14.00 – 14.45

Regionaj ekonomiaj komunumoj en Afriko

– speciala rigardo pri Orientafriko

Costantine

15.00 – 16.30 Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA Emile, Adjévi,

Jérémie, Stefan

16.00 – 17.00 Instruado de la sŭahila lingvo Charles Hiza

17.15 – 18.15

Historio kaj Strategio de Esperanto-

movado en Azio

So Gilsu

18.30 – 20.00 Vespermanĝo Mramba Paul

20.15 – 22.00 Filmetoj pri tri kongresoj en Azio SO Jinsu

Vendredon, la 30-an de decembro 2016

06.30 – 07.30 Matenmanĝo Mramba, Paul

08.00 – 18.00 Tuttaga ekskurso al la Serengeti David

18.30 – 20.00 Vespermanĝo

20.05 – 20.45 Esperanto–movado en Kenjo Sherifa Abas

20.50 – 21.35 Esperanto–movado en Ugando/Ruando

22.00 – Internacia kongresa balo kaj udoj Costantine, Adjévi

Sabaton, la 31-an de decembro 2016

07.30 – 08 30 Matenmanĝo Mramba, Paul

08.30 – 11.45

Fermaj ceremonioj

- Dankesprimo de LKK, - Laŭta legado de la kongresaj raporto

kaj rezolucio, - Anonco pri la gastigonta lando de la 7-a

Afrika Kongreso Esperanto

Costantine

11.30 – 12.30 Tagmanĝo - Disiĝo de la gekongresanoj

Mramba, Paul

13.00 – 17.30 Ekskurso al la lago Viktorio David, Roberto

Dimanĉon, la 01-an de januaro 2017

Postkongreso: Vizito al la vilaĝo Marambeka (40 km de la kongresejo) por viziti la

mezgradan Esperanto-lernejon.

*******************************

Page 21: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 21

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Regionaj agado kaj komisiono de UEA

Mia prezentaĵo koncernas la Afrikan agadon kaj komisionon de UEA, de ĝia naskiĝo ĝis nun. Mi prezentos pri datoj, faktoj kaj la

landaj asocioj kaj kluboj kiuj konsistigas la Afrikan Agadon nun-tempe, pri la nunaj komisionanoj, pri la komisiona statuso, ĝiaj

konkretaj laboroj, Afrika Oficejo k.s. La ideo estas prezenti ĉion, kion faras kaj planas la Afrika

Komisiono, por ebligi al aktivuloj pli bone kompreni kiel ĝi

laboras. Okazos ankaŭ rolludoj dum kiuj ĉiuj ĉeestantoj povos komenti la prezentaĵon, starigi

diversajn demandojn, fari sugestojn kaj eĉ projektproponojn pri Esperanto en Afriko, ĉar ĉiam kiam aktivuloj renkontiĝas, ekestas planoj por la estonteco.

Certe la interdiskutado unuavice inter afrikaj esperantistoj kaj inter ni kaj la ceteraj movadanoj estas grava instigo al pli efika kunlaboro je regiona kaj inter-nacia

niveloj .

Adjé Adjévi naskiĝis en la jaro 1978. Li estis sekretario (2002 ‒ 2006) de la togolanda asocio UTE, kunredaktoro de ALVOKO (2000 ‒ 2014), komitatano A (2008 – 2010)

de TEJO por Togolando, Komitatestro (2010-2012) kaj Prezidanto (2012 – 2014) de UTE, kunorganizinto de pluraj Togolandaj E-Kongresoj (TEK), nuna Kunordiganto de

la Afrika Komisiono de UEA, unu el la verkintoj de la libro Togolando fabelas, aŭtoro de El Togolanda saĝsako kaj Afrikaj Proverboj. Iniciatinto de la organizo APETO –

eldonanto de la revuo BABILANTO, tadukinto de la filmo Taking Root (Preni radikojn)

kaj de la romano Prometeo de Marko Mirindo kaj redaktisto de la bulteno ESPERANTO EN AFRIKO ekde 2016.

————————————————————-

Esperanto-movado en Sudafriko Apliko de Esperanto en turismo kaj komerco

Emile Malanda Nianga eklernis Esperanton en 1987. Li estis Prezidanto de DKEA – Demokratia Kongolanda Esperanto-

Asocio (2003-2006) kaj nun individua membro de UEA (ekde 1997), membro de Afrika Komisiono de UEA (ekde 2001),

Komitatano de EASA - landa asocio en Sud-Afriko (2011), fondinto kaj Sekciestro de la sudafrika ILEI-Sekcio (2013),

fondinto en 2014 de la NRO ―Interkultura Centro de Vivantaj Lingvoj―, sekretario de ILEI (2015).

Page 22: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 22

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Esperanto-movado en DR Kongo

Jean-Bosco MALANDA LUTETE naskiĝis la 10-an de oktobro 1970 en Mbanza-Ngungu/Kongo-Centra, DR Kongolando, li studis

ĉe la pedagogia altnernejo de Mbanza-Ngungu (1994 – 2000) kaj poste iĝis mastrumanto de projektoj ĉe IFGC en Kinŝaso. Li

estas la Landa Reprezentato de IKUE. Li partoprenis en la 97-a UK en Hanojo, Vietnamio (2012), 48-a ILEI-konferenco en Ostendo (2015) kaj 100-

a UK en Lillo, Francujo (2015).

————————————————————-

Junulara agado de TEJO en Afriko,

Esperanto-movado en Burundo, Tradiciaj vestaĵoj

Dum la AKE-6, mi prezentos pri TEJO (kies komisiito mi estas pri

landa agado en Afriko), kaj mi esperas ke junuloj havos okazon sekvi pri la junulara organizo, kiu ege interesiĝas nun pri Afriko.

Mi invitas vin ĉiujn multnombre ĉeesti mian prezenton. Mi prezentos ankaŭ pri la movado en Burundo, pri la nuna stato kaj proponataj

solvoj por antaŭenigi Esperanton enlande. Kaj fine, mi prezentos pri tradiciaj vestaĵoj, mi do invitas ĉiujn de diversaj lokoj

veni kun siaj tradiciaj vestaĵoj, por montri al aliaj kiel iliaj prauloj vestiĝis siatempe.

Mi naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1982 kaj eklernis en la jaro 1999. Mi poste sekvis diversajn retajn kursojn, kaj en 2008, mi partoprenis en la ILEI-konferenco, dum

kiu mi trapasis sukcese la ekzamenon de ILEI/UEA. En 2012, mi partoprenis la UK-n en Vjetnamio kaj tie diplomiĝis laŭ KER-ekzameno. Mi estis unu el la 3 premiitoj

de la oratora konkurso dum la Vjetnama UK.

————————————————————-

Prezento de du (2) muzikkantojn per Esperanto: Ave

Maria Klasika Muziko kaj Saluto Suno (Itala Muziko).

Eva Maria de Oliveira, brazilanino naskiĝinta la 27-an de januaro 1951 en la urbo Cuiiabá, la ĉefurbo de la ŝtato el Mato Grosso,

estas profesorino de Pedagogio kaj fakulo pri Psikopedagogio. Ŝi estas verkistino, muzik-verkistino kaj kantistino. Ŝi estas aŭto-

didaktika kantistino, komencis la muzikon per invito de siaj instruistoj pro sia talento, por briligi festojn kaj lernanto-teatraĵojn. Ŝi konis

Esperanton ekde 5 jaroj antaûe, kaj komencis kanti Esperante antaŭ 4 jaroj. Ŝi kantas Esperante ĉar ŝi volas lerni kaj disvastigi la lingvon pro ĝia mesaĝo de frateco.

Page 23: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 23

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

La rolo de verboj kaj akuzativoj en nia lingvo

La baza komunika ero en lingvo estas la frazo. – la verbo estas

la motoro de la frazo. Verboj en Esperanto funkcias alimaniere ol en la plimulto de aliaj lingvoj. Por bone regi Esperanton, oni

devas scii pri ĉiu uzata verbo ĉu ĝi estas transitiva aŭ netransitiva. Sen tiu scio nek eblas ĝuste uzi la akuzativon, nek la gravajn

finaĵojn –ig- kaj –iĝ-, kiuj havas grandan utilon, sed neniun paralelon en multaj lingvoj. Kursgvidantoj devas prezenti verbojn

ne en izolo, sed en minimuma kunteksto: Mi ŝanĝas mian ĉemizon ĉar la vetero ŝanĝiĝas.‖ Pli koncize: ‗Ŝanĝi –on‘. Kontraste ĉe netransitivaj verboj: ‗mankas –o‘,

‗aperas –o‘, ‗ĉesas –o‘. Nome, la akuzativa uzo ne dependas de vortordo, sed de la kategorio de la verbo.

La uzo de rolludoj en kursoj: post enkonduko ni laboros en grupoj por verki kaj realigi simplajn rolludojn, kiuj donas al kursanoj la eblon ekuzi la lingvon en viv-

similaj cirkonstancoj.

Naskiĝis en Nov-Zelando en 1948. Denaska esp-isto. Kunfondinto de Esperanta Junulara Asocio de Nov-Zelando (1964) kaj aktivulo tie ĝis 1972. Studis en Univer-

sitatoj Victoria, Canterbury kaj Massey (69-75), ĉefe geografion. Diplomiĝis instruisto por elementaj lernejoj en 1974. Volontulo (la dua en la programo) en la

CO de UEA (1976), oficisto (1977-86). Redaktoro/kunordiganto de Jarlibro (76-86), teknika redaktoro de Kontakto (78-86). Vicprez de TEJO (77-79), prez. (1979-80).

Direktoro de CO (1980-84). Redaktoro de Juna amiko (1986-96 kaj ekde 2000). Vicprez. de ILEI (1989-92), prezidanto (1992-94). Restariginto de la ekzamenoj

UEA/ILEI kaj ĝia sekretario (1989-95). Gvidis kursojn kaj ekzamensesiojn en multaj landoj. Kunlaboras en la lanĉado de la ekzamenoj de UEA/ILEI laŭ la Eŭropaj

normoj kun oficiala agnosko. Profesie ekde 1989 verkas help-tekstojn por komputilaj programoj (i.a. optika

karaktro-rekono). Esploras lingvo-didaktikon kaj preparas esperantajn instru-materialojn (entute 12). Vivas en Hungario de post 1986. Havas tri filinojn, Karina

(1990), Hajnal (1992) kaj Sonja (2000) - denaskajn esperantistojn.

——————————————————

Esperanto kaj Turismo

Arnaldo Rebelato estas Brazilano, li naskiĝis la 18-an de junio

1944 en la urbo Osvaldo Cruz, ŝtato el San-Paũlo. Li komencis lerni Esperanton en UnB-Universitato en Braziljo en 2005. Du

jarojn poste li komencis uzi Esperanton por helpi en turismo. Li organizas naciajn kaj internaciajn karavanojn, principe por

konduki esperantistojn kaj neesperantistojn al Universalaj Kongresoj, uzante la lingvon Esperanto por ebligi al la vojaĝantoj interkomunikiĝi.

Li jam faris kelkajn lerno-fakojn pri turismo en universitatoj kaj ĉiam la studataj temoj havis rilaton al Esperanto. Li deziras ekde nun vojaĝi kaj prezenti pri

Esperanto kaj Turismo en regionaj kongresoj, kaj lia unua prelego estos en Tanzanio.

Page 24: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 24

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Historio kaj Strategio de Esperanto-movado en Azio

La strategio por Azia movado eknaskiĝis, kiam mi fariĝis Estrarano de UEA en 1989 (UK, Brighton, Britio) pri la Azia movado. Mi

dividos 25-jaran projektaron en 2 periodoj: unua periodo (1990~1995), kiam la projektojn mi gvidis, kaj la dua periodo

(1996~2016) sub la gvido de KAEM – Komisiono pri Azia Esperanto-Movado. En mia prelego, mi ĉefe prezentos la unuan periodon.

La aktivaĵoj dum la unua periodo donis certajn rikoltojn. Projekto A naskis regulajn kunsidojn dum UK, en kiuj aziaj esperantistoj kaj landaj asocioj diskutas por

progresigi sian movadon. Laŭ Projekto B, ni sendis kompetentajn instruistojn al landoj, kie ne ekzistis nia movado, aŭ kie estis bezonataj altnivelaj instruistoj. La

plej sukcesa estis Projekto C per kiu ni aligis entute 325 aktivulojn el 10 Aziaj landoj al UEA inter la jaroj 1991 kaj 1995. La atingo de la Projekto Ĉ kuŝis en tio,

ke okazis UK en Seulo en kiu partoprenis Azia karavano kun 17 esperantistoj. La

Projekto D ebligis eldon(ig)on de lernolibroj kaj ilia dissendo donace tra Azio. Mi koncize prezentos ankaŭ la disvolviĝon de strategia projektaro en la dua periodo.

SO Gilsu naskiĝis en 1944. Li estas eksprofesoro pri ekonomia historio en la Universitato

Seokyeong, Seulo, eksprezidanto de Koguryo-Instituto, eksvicprezidanto de Asocio de Ekonomia Historio, Estrarano de UEA (1989~1995), eksvicprezidanto kaj

membro de la Konsilantaro de Korea Esperanto-Asocio kaj honora membro de UEA.

———————————————————-

Filmetoj pri tri kongresoj en Azio

Dum la ĵus pasintaj 5 monatoj, mi emis daŭre demandi min,

partoprenante diversajn kongresojn, kial mi eklernis Esperanton en la jaro 1971 je knaba aĝo, kaj kio estas Esperanto por mi kaj

por la nuntempaj mondanoj. Per tiu demandado mi ekhavis mian stilan respondon. Kaj mi komencis publikigi per Jutubo-kanalo

miajn spertojn kaj vidpunktojn pri kongresoj. Mi do faros unu- horan prezenton pri la temo: "Esperantumi kaj Kongresumi Azie".

La enhavo de mia prezento konsistos el demandoj, ekz., Kio estas Esperanto? Kial vi kaj mi lernis Esperanton? Kial ni Esperantumas? Kiel ni movadumas por

Esperanto? Por kio ni kolektiĝas ĉi tie? Kion ni gajnas per Esperanto? La Azianoj scivolemas pri la movadformo kaj kongresoteno de la Afrikanoj, kaj

imageble Afrikanoj scivolemus la samon pri azianoj. Mi do prezentos tri filmetojn pri la 48-a Korea Kongeso, la 103-a Japana Kongreso kaj la 8-a Azia Kongreso.

Per tiuj ĉi filmetoj mi klarigos miajn vidpunktojn pri Azio, Azianoj kaj kongresoj en

Azio. Mi opinias, ke homoj en la mondo kongresumas, seminariumas, renkontiĝas laŭ siaj stiloj, kaj la esprimo "kongresumi Azie" havas signifon pri tio, ke Azianoj kongresas

tute aziastile. Ili tiel montras siajn karakterojn kaj kutimojn danke al Esperanto. La kunlaboro inter Azio kaj Afriko pli bone fartus per la reciproka kompreniĝado de

niaj respektivaj kulturoj. Mi estas Profesoro SO Jinsu (Departemento de Ekonomiko, Universitato Kangnam,

Yongin, Koreio), esperantisto ekde 1971. Ekonomikisto, Prezidanto de KAEM, Prezidanto de Studinstituto de Belarta Merkato.

Page 25: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 25

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Arto bele paki diversajn aĵojn,

Japana abako "Sorobano" Aŭkcio

Mi prelegos pri "Arto bele paki diversajn aĵojn" laŭ japana paktuko

"Hurosiki" kaj pri la japana abako "Soroban". La japana abako "Soroban" estas la nomo de kalkulilo kun bidoj. Adicii, subtrahi

facilas per movo de bidoj. Se vi progresos en la kalkulado per Soroban, en via cerbo eblos kalkuli eĉ sen Soroban.

Dum la aŭkcio mi vendos la Esperantaĵojn, kiujn mi kolektis kaj posedas. Temas pri, ekzemple, Esperantaj flagoj, mantukoj, ĉapoj, T-ĉemizoj, sakoj, poŝtkartoj, insignoj,

ludkartoj ktp. La tutan vendsumon mi donacos por AKE aŭ la Fondaĵo Afriko de UEA. Sed oni bonvolu ne miskomprenu, ke mia aŭkcio estos tiel elegante prezentata kiel

tiu de Humphrey Tonkin! Mi ne kuraĝas altigi la prezojn kaj ofte la prezoj restas mal-pli ol la originalaj prezoj.

TAHIRA Masako (1941-) eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj, spertis vojaĝojn per Esperanto tra multaj landoj, estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto, komitatano

de Universala Esperanto-Asocio, restas delegito de UEA, membro de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Pasporta Servo.

——————————————————

La agado de la eŭrazia kultura centro

Oni fondis la Eŭrazian Kulturan Centron (mallonge: EKC) por

disvastigi la kulturajn rilatojn inter la eŭropaj kaj aziaj landoj per Esperanto. La Centro sendas eŭropajn fakulojn al aziaj landoj por

instrui eŭropajn lingvojn, por prelegi pri eŭropaj kulturaj, sociaj, ekonomiaj kaj sciencaj temoj kaj invitas aziajn profesorojn kaj

studentojn por konatiĝi kun la eŭropaj kulturo kaj scienco. Krome, la Centro eldonas librojn pri diversaj internaciaj kulturaj

temoj kaj finance subvencias la instruadon de Esperanto per donaco de libroj al lingvokursoj kaj per sendo de instruistoj al malriĉaj landoj. La Eŭrazia Kultura Centro

instruas studentojn ne nur en lernejoj sed ankaŭ per interreto kaj proponas monhelpon al la plej diligentaj studentoj por ke ili povu partopreni internaciajn renkontiĝojn.

POSTPRELEGA DISKUTO: Kiel la EKC povus helpi la Afrikan movadon?

Post la prelego estus bone aŭskulti la opiniojn de afrikaj esperantistoj pri tiu temo

kaj informiĝi pri la bezonoj de la afrikaj esperantistoj. Kaj diskuti kiel la EKC povus helpi la disvastigon de Esperanto en Afriko.

Gábor Márkus naskiĝis en 1948 en Hungario. Li finis la studprogramon de la Budapeŝta

Ekonomikoscienca Universitato en 1972 en la kampo de planado kaj matematiko. Dum la sekvontaj jaroj li instruis matematikon en la sama universitato. En 1982 li

ricevis stipendion de la japana Entrepreno Verda Stelo por studi en la Nanzan Universitato en la mezjapania urbo Nagoya. Post la sukcesa fino de la studprogramo li doktoriĝis

pri la analizo de la postmilita japana ekonomia evoluo. En la naŭdekaj jaroj li fariĝis strategia manaĝero de la Nacia Petrola Korporacio, la plej granda hungara industria

Page 26: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 26

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

organizo. Por konatiĝi kun la internacie uzataj plej modernaj entrepreno-direktaj

metodoj en 1993 li sukcese finis studprogramon en la urbo Boston, Massachussetts, Usono. Kiam la orient-eŭropaj landoj decidis aliĝi al la eŭropa komunumo, tiam dr.

Markus Gabor fariĝis estro de la hungara parlamenta kontrola kaj aŭditora organizo havante du taskojn: kontroli la registaron kaj evoluigi la publikan administran sistemon

por ke lia lando povu aliĝi al Eŭropa Unio. Li estas verkinto de pli ol 200 libroj kaj artikoloj en diversaj lingvoj. Liaj ĉefverkoj

estas: Perkomputilaj entrepreno-direktaj metodoj (eldonis la Budapeŝta Ekonomika Universitato en 1974), Internacia kunlaboro en la publika administrado (eldonis la

hungara Ĉefministra Oficejo en 1995), Financa kontrolo kaj kontrolo en Eŭropa Unio (eldonis la Financa Ministrejo en 1994), kaj aliaj.

En 2011 li komencis verki libroserion pri la Monda Esperantujo kaj tiu libroserio iĝis tre sukcesa. Dum la lastaj kvin jaroj jam dek kvin libroj aperis en esperanta, hungara

kaj parte en japana, korea kaj ĉina lingvoj. Eblas trovi liajn verkojn per la sekva ligilo: http://esperantofre.com/mondo/mglibroj.htm

——————————————-

Regionaj ekonomiaj komunumoj en Afriko – speciala

rigardo pri Orientafriko

La Regiona Ekonomia Komunumo (REK) de Afrika Unio inkludas ok (8) subregionajn organizojn, kiuj estas la konstruo-

elementoj de la Afrika Ekonomia Komunumo establita en la jaro 1991 per la ―Traktato de Abuĝo‖. Tiu ĉi provizas la komunan

enkadrigon de la kontinenta ekonomia integriĝo.

Costantine Mashauri naskiĝis en la jaro 1966. Li diplomiĝis pri la informa teknologio, la ĝenerala administrado. Li diverskampe laboris (1996 – 1999) pri specialiĝoj en

Tanzanio kaj ekde 2000 laboras en la informa centro kaj biblioteko de la sekretariejo de Orienta Afrika Komunumo en Arusha, Tanzanio. S-ro Mashauri partoprenis en

diversaj programoj de la komunumo i.a. per naciaj kaj internaciaj vojaĝprelegoj pri Orienta Afrika Unuiĝo kaj integriĝo en la regiono kaj pri kiel la komunumo povas esti

solvo por evoluiĝo de siaj popoloj.

Li eklernis Esperanton en 1989 per la lerno-libro ―Jifunze Kiespernato‖. Kun la helpo de Mramba Simba, li sekvis perkorespondan instruadon de Jan Setreus kaj de Hans

Bakker. En Bergeno, Norvegio (1991) li partoprenis la CSEH-kurson kaj seminarion ―A‖ de la Internacia Esperanto-Instituto (IEI), li ekzameniĝis kaj fariĝis CSEH-

instruisto. Li trapasis sukcese la ekzamenon de ILEI/UEA. En 1999 en Berlino, Germanio, li partoprenis la CSEH-seminarion de IEI.

Costantine Mashauri partoprenis en pluraj kongresoj kaj seminarioj; li prelegis dum Esperanto-renkontiĝo en Atlanta (Usono) 2007, partoprenis kaj prelegis dum seminario de

Sveda Esperanto-Instituto (1999), partoprenis IJK en Karlskoga (1991), UK en Bergeno (1991), UK en Berlino (1999).

Mashauri fondis la E-Klubon Bugoji kaj DSM E-Klubon; li estis la ĉeforganizinto de la Unua Tutlanda Esperanto-kunveno en Tanzanio (1992), la unua Ĝenerala Sekretario

de Tanzania Esperanto-Asocio (1992 – 1996), Prezidanto de la LKK de la KvaK (kvara Afrika Kongreso) en Moshi 1995/1996, gvidinto de la seminario en Mwanza

por grup-gvidantoj kaj li estas ankaŭ delegito de UEA.

Page 27: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 27

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Duontaga al al muzeo de Mwalimu Nyerere

Duontaga al la lago Viktorio (ŝippromenado).

Tuttaga al la bestoparko Serengeto. Serengeti estas granda nacia parko

en la norda Tanzanio. Ĝi situas je 13 kilometroj de la kongresa urbo Bunda

kaj vastas je 14763 km². Tio estas la dua Afrika faŭnejo kun ĉ. kvar

milionoj da bestoj, el kiuj 400 specioj de birdoj ĉeestas. Ĝi estas ĉefe

konata pro siaj amasaj migradoj de

milionoj da gnuoj, zebroj, gazeloj ktp, kiuj okazas dufoje ĉiujare.

Ekskursoj

La lago Viktorio aŭ Viktoria-Nianza kuŝas en depresio

asociita al la foso (Granda Rifto), kiu trairas la altajn terojn de Orienta Afriko. Ĝi estas la plej granda lago

en la afrika kontinento. Ĝi havas limon norde kun Ugando, nordoriente kun Kenjo, sude kun Tanzanio.

Situante ĉ. 650 km de la Hinda Oceano, ĉe la alteco de 1134 metroj, iom norde kaj multe pli sude de la

ekvatoro, ĝi havas 1200 km de lagbordo; 68000 km² da areo kaj maksimume 80 metroj de pro-

fundeco. Ĝi estis malkovrita de Speke.

Tiu ĉi estas establita en 1999, kaj ĝi situas en la vilaĝo Butiama (40 km de Bunda).

Tie la unua prezidento de Tanzanio Julius Nyerere naskiĝis kaj entombiĝis. La objek-toj en la muzeo rilatas al la persona kaj politika vivo de Nyerere antaŭ kaj post la

sendependeco

Page 28: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 28

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

6

AFRIKAJ KONGRESOJ DE

ESPERANTO

1-a kongreso: Notse Togolando: 27/12/1990 - 2/1/1991

2-a kongreso: Kotonuo Benino: 28 - 31/12/1991

3-a kongreso:

Winneba Ganao: 23/12/1994 - 2/1/1995

4-a kongreso: Arusha Moshi Tanzanio: 26/12/1995 - 3/1/1996

5-a kongreso :

Kotonuo Benino: 29/12/2013 - 04/01/2014

6-a kongreso: Bunda, Tanzanio: 24-31.12.2016

Page 29: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 29

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

Listo de aliĝintoj

KN/

ro

s-r(in)o Persona nomo Familia nomo Landkodo Lando

1. S-ro Mramba Simba TZ Tanzanio

2. S-ro Mulele Mbassa TZ Tanzanio

3. S-ro Paulo Kusaya TZ Tanzanio

4. S -ro Jérémie Sabiyumva BI Burundo

5. S-ro Emile Malanda Nianga ZA Sudafriko

6. S-ro Jean-Bosco Malanda Lutete CD DR Kongo

7. S-ro Jean Codjo CA Kanado

8. S-ro Adjévi Adjé TG Togolando

9. S-ro Bernard Gnancadja RB Benino

10. S-ino Sharifa A. Abas KE Kenjo

11. S-ino Anita Dagmarsdotter SE Svedujo

12. S-ro Yannick Naulet FR Francio

13. S-ino * Mireille Grosjean CH Svislando

14. s-ro Andrew K. Misoi KE Kenjo

15. s-ro Abraham Korir KE Kenjo

16. s-ro Fredick Chumba KE Kenjo

17. S-ro Mana Brinson CD DR Kongo

18. S-ino Paskalino, Mushamalirwa CD DR Kongo

19. S-ro Serge Rusaki CD DR Kongo

20. s-ro Costantine Mashauri TZ Tanzanio

21. s-ro Justin Byamasu CD DR Kongo

22. s-ino Judith Clairette Raherimahatratra MG Malagasio

23. s-ro Jeremie Kahindo CD DR Kongo

24. s-ro Joel Muhire CD DR Kongo

25. s-ro Jonathan Ndayishimiye CD DR Kongo

26. s-ro Lafi Charles Diatta SN Senegalo

Page 30: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 30

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

27. s-ino Olive Jepchumba KE Kenjo

28. s-ino Zuula Zouzou Rashidi CD DR Kongo

29. s-ro Robert Dismas TZ Tanzanio

30. s-ino Ghislaine Muyobo Belenda CD DR Kongo

31.

32.

s-ro

s-ro

Onan Ediambas

Honoré S.

Eddy

Ndarihoranye

CD

CD

DR Kongo

DR Kongo 33. s-ro Moses Gbetogo Opa NG Niĝerio

34. s-ro Ju Jungsik KR SudKoreio

35. s-ino Kim Soungeun KR SudKoreio

36. s-ro Shin Young Muk KR SudKoreio

37. s-ro So Jinsu KR SudKoreio

38. s-ino Yun Shin Ja KR SudKoreio

39. s-ro Bong Jeon Dae KR SudKoreio

40. s-ino Cho Myung Ja KR SudKoreio

41. s-ro So Gilsu KR SudKoreio

42. s-ino I un Gum KR SudKoreio

43. s-ro Kim Kyoung Mi KR SudKoreio

44. s-ro Kim Nam Jean KR SudKoreio

45. s-ro Markus Gabor HU Hungario

46. s-ro Stefan MacGill HU Hungario

47. s-ino Alinet Mulaisho ZM Zambio

48. s-ro Francis Gendo TZ Tanzanio

49. s-ro Arnaldo Rebelato BR Brazilo

50. s-ro Augustin Nduwintungane MW Malavio

51. s-ro Ayrous Jeliakimu TZ Tanzanio

52. s-ro Amos Batromeo TZ Tanzanio

53. s-ro Mwenge Hassan TZ Tanzanio

54. s-ro Sylivester Nyinyimbe TZ Tanzanio

55. s-ro Kabuche N. Musomi TZ Tanzanio

56. s-ino Mariam Gervas TZ Tanzanio

57. s-ro Ambrose F. Polle TZ Tanzanio

58. s-ino Eusebia Matias TZ Tanzanio

59. s-ro Barnabas Magese TZ Tanzanio

60. s-ro Sweetbert E. Mabushi TZ Tanzanio

61. s-ro Emmanuel P. Lyimo TZ Tanzanio

62. s-ro Joshua K. Chimbula TZ Tanzanio

63. s-ro John E. Magessa TZ Tanzanio

64. s-ro Johanson Kalugendo TZ Tanzanio

Page 31: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Paĝo 31

6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA

65. s-ro Minani Matabaro TZ Tanzanio

66. s-ro Charles K. Hiza TZ Tanzanio

67. s-ro Surry Mchele TZ Tanzanio

68. s-ro Hassan Gilala TZ Tanzanio

69. s-ro Fidel Simeo TZ Tanzanio

70. s-ro Richard Machemba TZ Tanzanio

71. s-ro Alphonse Waseka Kamango CD DR Kongolando

72. s-ino Sarah Bambona CD DR Kongolando

73. s-ro Moise Cirimwami CD DR Kongolando

74. s-ro Hassan Ntahonsigaye BI Burundo

75. s-ino Elisabet Hellenpach HU Hungario

76. s-ro Innocent Nsabimana ZM Zambio

77. s-ino Adeline Mutoni RW Ruando

78. s-ro Jon Eliasson IS Islando

79. s-ino Agnes Geelen BE Belgio

80. s-ino Shigueco Takahasi BR Brazilo

81. s-ro Massaro Takahasi BR Brazilo

82. s-ino Eva Maria de Oliveira BR Brazilo

83. s-ino Lusakueno Kinuani CD DR Kongo

84. s-ino Masako Tahira JP Japanio

85. s-ro Minoru Tahira JP Japanio

86. s-ro Twalibu Bikirantanganwa BI Burundo

87. s-ro Gilbert Ndihokubwayo BI Burundo

88. s-ro Pavel Polnický CZ Ĉeĥio

89. s-ino Rasoharinaivo Mioranantenaina MG Madagaskaro

90. s-ino Asifiwe Estela Bahizire RW Ruando

91. s-ino Zawadi Joice RW Ruando

92. s-ro Plaisir Kambaza DC DR Kongolando

93. s-ro Randiala Dickson TZ Tanzanio

94. s-ro Jephtha Benon TZ Tanzanio

95. s-ro Robert Tungucha TZ Tanzanio

101. s-ro Luiz Fernando Puhl BR Brazilo

102. s-ino Neuza Terezinha Oro BR Brazilo

96. s-ro Simba Mramba TZ Tanzanio

97. s-ro Wilison Matoya TZ Tanzanio

98. s-ino Magreth Samson TZ Tanzanio

99. s-ino Edina Petter TZ Tanzanio

100. s-ro David Mapengo TZ Tanzanio

Page 32: Kajero de la 6-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA Bunda ... libro.pdf · Jen bela ekzemplo, ke en la ceteraj mondpartoj ĉiam kaj ĉie troviĝas amikoj de Afriko kaj de afrikaj

Pretigis: Afrika Komisiono de UEA (Adjé Adjévi)

Pretigis: Adjé Adjévi