la plej famaj verkoj de erasmo -...

30
Vera Barandovská-Frank La plej famaj verkoj de Erasmo de Roterdamo (AIS-kurso, 1 studunuo) En la jaro 1511 eldoniĝis la libro de Erasmo de Roterdamo Laŭdo de l’stulteco, kiu baldaŭ famigis lin en la tuta Eŭropo. Sed, apenaŭ iu tiutempe konus Roterdamon kaj Neder- landon, se Agricola, Gnapheus, Grotius, Heinsius, Scaliger, Lipsius k.a. ne estus verkintaj en la Latina, internacia lingvo de kleruloj. Desiderius Erasmus Roterodamus (1469-1536) fin- fine, estis kaj estas konsiderata la pinta latinlingva humanisto. Lia plurfoje eldonita kolekto Adagia ofertis kvarmilon da latinaj parolturnoj por flua lingvouzo, Colloquia familiaria, Dia- logus Ciceronianus, De utraque verborum copia kaj De conscribendis epistolis pritraktis kaj ĉiutagajn, kaj praktike filozofiajn, kaj socikritikajn temojn, instruante kompreneblan, puran, klaran, esprimplenan latinan stilon. Pri verkaro de Erasmo interesiĝas precipe teologoj kaj filozofoj, nia kurso tamen koncentriĝas al kelkaj liaj verkoj pri latina lingvo, ties lernado, in- struado kaj internacia uzado: iliaj ideoj estas aktualaj eĉ por hodiaŭa internacilingva parolan- taro. 1. La vivo Dum sia vivo estis Erasmo la plej populara latina verkisto de sia epoko, kleruloj fanfaronis per lia amikeco kaj reĝoj logis lin en siajn servojn. Li tamen preferis libere verki – ekde la jaro 1487, kiam li probable ekis, li skribis proksimume dumil vortojn potage dum kvindeko da jaroj, sume do ĉ. 38 milionojn da vortoj. Hodiaŭ oni ĉiam ankoraŭ konas lian nomon, sed paradokse ne plu lian ampleksan verkaron, krom “Laŭdo de stulteco”. Tamen, Erasmo restas fama homo por latinistoj: oni nomas lin “praeceptor mundi” - instruisto de la mondo (komp. Zweig 2006, p. 50), precipe pro tio, ke li estis eminenta latinisto, kies kvalitojn apenaŭ iu iam poste atingis. Legado de verkoj de Erasmo apartenas al frandaĵoj por ĉiu, kiu volas lerni bonan latinan lingvon kaj ties grekan modelon (komp. Miraglia http://www.vivariumnovum.it/_pdf/GAthparte1.pdf). Erasmo naskiĝis probable la 28-an de oktobro 1469 en Roterdamo. “Desiderius” li nomis sin nur ekde 1496. Pri lia naskiĝo oni rakontas jenan romantikan historion, sur kiu baziĝas la romano “The Cloister and the Hearth” skribita de Charles Reade (http://www.fullbooks.com/The-Cloister-and-the-Hearth1.html): la patro Geert Rogers estis la naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por la plej juna filo profesion de pastro. Sed Geert ne inklinis al pastra vivo, kunvivante kun kuracista filino Margareta, kiun li volis edzinigi pro la atendata infano. Lia familio malŝatis tion, irigis lin portempe labori kiel kopiisto al Romo, kaj tien sendis falsan sciiigon pri la morto de lia fianĉino. Pro doloro pri tiu onidira morto, Geert do iĝis pastro kaj restis tiu, eĉ kiam li poste eksciis pri la trompo. Li tamen finance subtenis Margaretan kaj la filon. La detaloj de tiu historio eble ne estas precizaj, ĉar verŝajne jam 1466 naskiĝis Petro, la unua filo de la paro, tamen Erasmo mem ne neis sian ekstergeedzan devenon: en la jaro 1523 li laŭpete ricevis pri ĝi oficialan pardonon de la papo. Ekstergeedzaj infanoj havis en tiu epoko tute malaltan socian pozicion, tial estas tre admirinde, ke, jen, unu el ili iĝis internacie ŝatata kaj respektata scienculo. En sia verko „De duplici copia verborum“ (1512) li cetere agnoskas, ke ankaŭ elpensitaĵoj povas utili, se ili devenas de aŭtoritato: „ Se la publiko akceptas tiajn verkojn, tiam ili plenumis sian rolon, ĉar la homoj fidas ilin. ... Se ili venas de saĝaj kaj respektataj aŭtoroj, ili atingis sian celon, eĉ se ili eble estas elpensitaj. Iliaj verkintoj ja estas viroj, kies aŭtoriteco pravigis ĉion, kion ili skribis.“ (eld. Clericus 1961: I, p. 92 A) La unuan instruadon ricevis Erasmo en Gouda de pastro Pieter Winckel, kiu poste iĝis lia kuratoro, ĉar la gepatroj mortis, kiam Erasmo estis dektrijara. La kuratoro poste persuadis lin, verŝajne pro financaj kialoj, ke li (post vizito de lernejoj en Deventer kaj ´s Hertogen- bosch) en la jaro 1487 eniru monaĥejon Steyn ĉe Gouda. Tie Erasmo iĝis pastro, sed li ne

Upload: others

Post on 01-Sep-2019

4 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Vera Barandovská-Frank La plej famaj verkoj de Erasmo de Roterdamo (AIS-kurso, 1 studunuo)

En la jaro 1511 eldoniĝis la libro de Erasmo de Roterdamo Laŭdo de l’stulteco, kiu baldaŭ famigis lin en la tuta Eŭropo. Sed, apenaŭ iu tiutempe konus Roterdamon kaj Neder-landon, se Agricola, Gnapheus, Grotius, Heinsius, Scaliger, Lipsius k.a. ne estus verkintaj en la Latina, internacia lingvo de kleruloj. Desiderius Erasmus Roterodamus (1469-1536) fin-fine, estis kaj estas konsiderata la pinta latinlingva humanisto. Lia plurfoje eldonita kolekto Adagia ofertis kvarmilon da latinaj parolturnoj por flua lingvouzo, Colloquia familiaria, Dia-logus Ciceronianus, De utraque verborum copia kaj De conscribendis epistolis pritraktis kaj ĉiutagajn, kaj praktike filozofiajn, kaj socikritikajn temojn, instruante kompreneblan, puran, klaran, esprimplenan latinan stilon. Pri verkaro de Erasmo interesiĝas precipe teologoj kaj filozofoj, nia kurso tamen koncentriĝas al kelkaj liaj verkoj pri latina lingvo, ties lernado, in-struado kaj internacia uzado: iliaj ideoj estas aktualaj eĉ por hodiaŭa internacilingva parolan-taro. 1. La vivo

Dum sia vivo estis Erasmo la plej populara latina verkisto de sia epoko, kleruloj fanfaronis per lia amikeco kaj reĝoj logis lin en siajn servojn. Li tamen preferis libere verki – ekde la jaro 1487, kiam li probable ekis, li skribis proksimume dumil vortojn potage dum kvindeko da jaroj, sume do ĉ. 38 milionojn da vortoj. Hodiaŭ oni ĉiam ankoraŭ konas lian nomon, sed paradokse ne plu lian ampleksan verkaron, krom “Laŭdo de stulteco”. Tamen, Erasmo restas fama homo por latinistoj: oni nomas lin “praeceptor mundi” - instruisto de la mondo (komp. Zweig 2006, p. 50), precipe pro tio, ke li estis eminenta latinisto, kies kvalitojn apenaŭ iu iam poste atingis. Legado de verkoj de Erasmo apartenas al frandaĵoj por ĉiu, kiu volas lerni bonan latinan lingvon kaj ties grekan modelon (komp. Miraglia http://www.vivariumnovum.it/_pdf/GAthparte1.pdf).

Erasmo naskiĝis probable la 28-an de oktobro 1469 en Roterdamo. “Desiderius” li nomis sin nur ekde 1496. Pri lia naskiĝo oni rakontas jenan romantikan historion, sur kiu baziĝas la romano “The Cloister and the Hearth” skribita de Charles Reade (http://www.fullbooks.com/The-Cloister-and-the-Hearth1.html): la patro Geert Rogers estis la naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por la plej juna filo profesion de pastro. Sed Geert ne inklinis al pastra vivo, kunvivante kun kuracista filino Margareta, kiun li volis edzinigi pro la atendata infano. Lia familio malŝatis tion, irigis lin portempe labori kiel kopiisto al Romo, kaj tien sendis falsan sciiigon pri la morto de lia fianĉino. Pro doloro pri tiu onidira morto, Geert do iĝis pastro kaj restis tiu, eĉ kiam li poste eksciis pri la trompo. Li tamen finance subtenis Margaretan kaj la filon. La detaloj de tiu historio eble ne estas precizaj, ĉar verŝajne jam 1466 naskiĝis Petro, la unua filo de la paro, tamen Erasmo mem ne neis sian ekstergeedzan devenon: en la jaro 1523 li laŭpete ricevis pri ĝi oficialan pardonon de la papo. Ekstergeedzaj infanoj havis en tiu epoko tute malaltan socian pozicion, tial estas tre admirinde, ke, jen, unu el ili iĝis internacie ŝatata kaj respektata scienculo. En sia verko „De duplici copia verborum“ (1512) li cetere agnoskas, ke ankaŭ elpensitaĵoj povas utili, se ili devenas de aŭtoritato: „ Se la publiko akceptas tiajn verkojn, tiam ili plenumis sian rolon, ĉar la homoj fidas ilin. ... Se ili venas de saĝaj kaj respektataj aŭtoroj, ili atingis sian celon, eĉ se ili eble estas elpensitaj. Iliaj verkintoj ja estas viroj, kies aŭtoriteco pravigis ĉion, kion ili skribis.“ (eld. Clericus 1961: I, p. 92 A)

La unuan instruadon ricevis Erasmo en Gouda de pastro Pieter Winckel, kiu poste iĝis lia kuratoro, ĉar la gepatroj mortis, kiam Erasmo estis dektrijara. La kuratoro poste persuadis lin, verŝajne pro financaj kialoj, ke li (post vizito de lernejoj en Deventer kaj ´s Hertogen-bosch) en la jaro 1487 eniru monaĥejon Steyn ĉe Gouda. Tie Erasmo iĝis pastro, sed li ne

Page 2: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

praktikis tiun ĉi profesion kaj poste eĉ ricevis de la papo permeson ordinare vestiĝi kaj libere vojaĝi.

Lia tuta intereso apartenis al renesanca intelektula movado, kiu poste ricevis nomon humanismo1, specifa per la amo al „bonae litterae“. Tiu ĉi esprimo estas malbone tradukebla, ĉar temas pri estimplena pritrakto ne nur de klasika latina literaturo, sed ankaŭ sciencoj kaj klerigo entute. La vorto „bonae“, do „bona“ literaturo, ne karakterizas nur enhavon, sed precipe bonan, do puran kaj korektan klasikan stilon. La komencon oni tradicie metas en la jaron 1345, kiam Francesco Petrarca2 trovis manuskripton kun leteroj de antikva politikisto kaj oratoro Marcus Tullius Cicero (106 a.K.- 43). La intelektuloj en Italio reeldonadis manuskriptojn de antikvaj aŭtoroj, revivigante helenan kaj latinan literaturon de la t.n. ora epoko, kies ĉefa reprezentanto estis ĝuste Cicerono. En la epoko de humanismo apartenis al bona edukiĝo viziti Italion por konatiĝi kun antikva literaturo surloke. Tion cetere faris ankaŭ la patro de Erasmo kaj kompreneble Erasmo mem. Li eĉ aprezis “bonae litterae” pli ol teologion, kiun li estis studanta: tio evidente estis aŭdaca paŝo; ekz. profesoro Maarten el universitato Loveno severe demandis lin, ĉu fakte poeto, retoro aŭ gramatikisto estu pli valoraj ol teologo (komp. Augustijn 1986, p. 167). Ĉiukaze, okupiĝo per antikvaj lingvoj iĝis granda modo, karakteriza por la tuta epoko. Ĝi iĝis fono por paleografio, scienca deĉifrado de manuskriptoj.

Oni prilaboris antikvajn tekstojn ĉiuflanke: kolektis manuskriptojn, kronologie ordigis kaj komparis ilin, forigis erarojn ekestintajn dum kopiado, skribis komentojn, klarigojn, resumojn kaj kompendiojn, pritraktis gramatikon kaj stilon, preparis kaj presigis noveldonojn. La humanistoj tiam verkis, parolis kaj interkomunikis en la Latina, kiu senprobleme funkciis kiel internacia lingvo por kleruloj. Estis normala fenomeno, ke inter kleruloj estis multaj monaĥoj kaj pastroj, ĉar oni tiam povis sufiĉe bone lerni nur en monaĥejoj kaj ekleziaj lernejoj, se oni ne povis permesi al si pagi privatan instruiston. La privataj instruistoj kutime havis universitatan kleriĝon. Jes ja krome ekzistis civitanaj lernejoj, sed la tieaj instruistoj, cetere malbone pagataj, estis malbonkvalitaj kaj plej ofte peradis al infanoj nur la bazajn sciojn de legado, skribado kaj kalkulado.

Komence de la 16-a jarcento, la humanismo kulminis: la libropresado, enkondukita en Eŭropo ĉirkaŭ la jaro 1450, iĝis kutima vojo por disvastigi novajn eldonojn de klasikaj verkoj, kiuj ekde tiam estis multe pli facile akireblaj. La humanistoj vidis en antikvaj aŭtoroj siajn modelojn, kies dimensiojn ili volis atingi. La kleriĝo kaj uzo de literaturo, iam privilegio de eklezio kaj de nobelaro, komencis pro libropresado kaj pro evoluo de urboj esti alirebla ankaŭ al la tria socia grupo, al burĝoj – civitanoj, kiaj iam vivis ankaŭ en antikva Romo. Pro tio oni vidis paralelojn inter klasika Romo kaj evoluiĝantaj renesancaj urboj. Ankaŭ en “Laŭdo de stulteco” vidiĝas, ke Erasmo ne vidis aliron al kleriĝo kiel privilegion de elito, sed kiel rajton de ĉiuj homoj.

Granda modelo por Erasmo estis lia samlandano Rudolphus Agricola (1443-1485). Post vizito de Italio, kie li iĝis fama, Agrikolo estis ĉefa propaganto de humanismo „norde de Alpoj“, kiel oni kutimas diri. Erasmo vizitis en la jaroj 1478-1484 lernejon Lebuins en Deventer, kies estro Alexander Hegius estis disĉiplo de Agrikolo kaj organizis publikan prelegon de sia mastro, kiun la juna Erasmo ĉeestis kaj menciis ĝin kiel unu el la plej gravaj okazaĵoj en sia vivo. Agrikolo, konata kiel granda ŝatanto de sciencoj, estis profesoro en prestiĝa universitato de Heidelberg – jen vivanta ekzemplo por Erasmo, montranta, kiom altan socian pozicion oni povas atingi, eĉ estante ekstergeedza infano de pastro (tia estis ankaŭ Agrikolo). En unu el siaj leteroj (eld. Allen 1906-1958: 1110, 8-16, 1520) li skribis: „Mi malamis ĉiun, kiu estis malamiko de humansciencoj, kaj ŝatataj estis de mi ĉiuj, kiujn ili ĝojigis. Ĉiun, kiu famiĝis en tiu ĉi kampo, mi rigardis kun admiro, eĉ kun adoro. ... Estas hontinde vidi, kun kia obstineco pluraj homoj neglektas ilin, kaj nomas tiun ĉi plej bonan 1 Termino kreita de F.I. Niethammer en la jaro 1808 surbaze de « Studia humanitatis » 2 1304 – 1374, fondinto de humanismo, aŭtoro i.a. de pluraj latinaj traktaĵoj

Page 3: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

parton de ĉiu sciaro, kaj entute ĉion, kio apartenas al klasika kaj kulture eminenta literaturo, “nura poezio“.“ Amo al klasikaj studoj do karakterizis ekde la juna aĝo la vivon de Erasmo. Je la fino de siaj monaĥejaj jaroj en Steyn, li komencis prilabori temon de sia verko „Antibarbari“, kritikantan ĝuste tiujn, kiuj ne inklinis al „bonae litterae“: evidente, la severa estraro de la monaĥejo ne favoris al aktiveco de siaj interamikiĝintaj junaj loĝantoj, kiuj entuziasmiĝis pri la literaturo de antaŭkristanaj romianoj.

Ankoraŭ unu influo estis rimarkebla jam ĉe la juna Erasmo, nome tiu de la Italo Laurentius Valla (1406-1457), unu el la unuaj humanistoj, kiuj, sen timi la aŭtoritatojn, kritike kaj racie esploris la lingvopurecon kaj stilon de klasikaj latinaj tekstoj. La pintaj reprezentantoj de bona stilo laŭ li estis Kvintiliano kaj Cicerono. Lia kritika metodo interalie helpis forigi erarojn, kiuj enŝteliĝis dum kopiado de antikvaj manuskriptoj en diversaj monaĥejoj. Lia verko „Elegantiarum linguae Latinae libri sex“ (ses libroj pri eleganteco de la latina lingvo), mallonge „Elegantiae“, aperinta unan fojon en la jaro 1444, oftege kopiita kaj poste presita, iĝis por humanistoj norm-uza fonto de gramatikaj kaj stilaj reguloj, kiuj estis ĉerpitaj rekte el antikvaj aŭtoroj. En la ĵus menciita libro „Antibarbari“, kiun Erasmo finverkis en 1520, li sub influo de verko de Valla formuligis sian propran humanisman doktrinon. La rimarkoj de Valla al la latina traduko de biblio krome direktigis Erasmon al scienca kritiko kaj poste al novtraduko de la Nova Testamento.

Eminenta scipovo de la latina lingvo ebligis al Erasmo en la jaro 1493 forlasi la monaĥejon por iĝi persona sekretario de Hendrik van Bergen, episkopo de Cambrai, homo celkonscia kaj potencavida. Kiam evidentiĝis, ke la episkopo tamen ne sukcesos iĝi kardinalo, li permesis al sia sekretario studi en pariza universitato, kiu tiam estis la ĉefa eŭropa teologia disputejo. La reĝimo en la malriĉula kolegio Montaigu, kiun Erasmo komence eniris, estis aparte severa, kiel ankaŭ la instruado mem. Ankaŭ pro tio, ke la interesoj de la juna studento jam estis firme fiksitaj al humanismaj idealoj, li ne povis enstuziasmiĝi pri profundaj teologiaj disputoj (ekzemple pri tio, en kiu formo la Sankta Spirito gravedigis virgulinon aŭ ĉu oni post la revivigo povos trinki). En „Laŭdo de stulteco“ li poste prikritikis tiaspecajn teologiajn paroladojn. Pri vivo en Parizo kaj pri postaj vojaĝperiodoj de lia vivo oni estas bone informitaj el leteroj: li skribis ĉiutage al iu el siaj amikoj, kolegoj kaj konatuloj, kompreneble en la Latina. La konoj de la Latina estis tre utilaj dum lia studado ankaŭ finance, ĉar por loĝi pli komforte kaj libere, li vivtenis sin per ties privata instruado en familioj de nobeluloj kaj riĉuloj. Krome, en Parizo Erasmo pliprofundigis siajn konojn de la greka lingvo, kiuj iĝis necesaj por posta kritika prilaboro de kopioj kaj tradukoj precipe de la Nova Testamento.

En la jaroj 1495-1521 Erasmo vojaĝe vizitadis lokojn, kie li esperis ion lerni de famaj humanistoj aŭ trovi iun ankoraŭ neeldonitan antikvan manuskripton. Lia amo al klasikaj studoj estas konvinke demonstrita per la verko Adagia3, unuan fojon publikigita en la jaro 1500 ĉe Johannes Philippi en Parizo. Temis pri kolekto de malgrandaj eseoj pri antikvaj proverboj kaj parolturnoj, kiujn Erasmo ekde siaj monaĥejaj jaroj kolektadis kaj dum sia tuta vivo kompletigis kaj pliriĉigis. Li opiniis ilin trafaj, kvazaŭ kondensitaj esprimoj de klasika scio, kiuj utilas kiel fontoj al tiuj, kiuj havas malmultan tempon por bone lerni la lingvon, kaj kiel ornamaĵoj al tiuj, kiuj volas plibeligi siajn skribaĵojn aŭ oratoraĵojn.

Eĉ pli manifestaj estis du sekvaj verkoj Antibarbari kaj Enchiridion Militis Christiani (1503). Ambaŭ libroj enhave kompletigas sin. La unua, „Kontraŭbarbaroj“ pritraktas batalon por „bona literaturo“, la dua estas „manlibro por kristana batalanto“, montranta, kiel dece (kristane) vivi: ĝia titolo enhavas vortludon, ĉar la greka vorto „enchiridion“, do „enmaniga-ĵo“ povas signifi ankaŭ manarmilon por la batalo, ponardon. Onidire, Erasmo skribis ĝin laŭ la peto de edzino de unu diboĉa armilfaranto. Ŝi nepre volis eduki sian edzon al pli deca konduto. La edzo, ricevinte la manlibron, dankis al la aŭtoro, donacante al li propramane produktitan ponardon. Laŭ la „Enmanigaĵo“ do batalu kristano kontraŭ siaj propraj malvirtoj, 3 Adagium (adagio?) estas komprimita, sprita eldiro pri memorindaĵo/ gravaĵo/ veraĵo - do proverbo, citaĵo, parolturno, frazeologismo ks. (vidu http://en.wikipedia.org/wiki/Adage)

Page 4: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

en la verko „Kontraŭbarbaroj“, kiun hodiaŭaj kritikistoj nomas „manifesto de humanismo“, batalas humanistoj kontraŭ ignorantoj. La laboron komencis Erasmo jam kiel juna monako, kunportadis ĝin al siaj vojaĝoj, montrante ĝin al la homoj, kiujn li admiris. La verko estas certasence biografia: ĝi atestas ribelon de junulo kontraŭ la rigida, skolastika, el lia vidpunkto do „barbara“ ĉirkaŭaĵo kaj pravigon de la elektita vojo al okupiĝo per humansciencoj. La barbaroj estas ne nur malkleruloj, sed ankaŭ homoj, kiuj rifuzas akcepti valorajn verkojn el antikvaj, klasikaj, do antaŭkristanaj tempoj, ĉar tio vidiĝas pagana kaj kontraŭkristana. Aliflanke ekzistas ankaŭ malutilaj nebarbaroj, kiuj pro nostalgio klopodas precizege revivigi antikvan Romon inkluzive de ĝia leĝaro kaj religio. Tiu ĉi blinda adoro de antikvaj tempoj sekve estis por Erasmo same rifuzenda kiel ties nekono kaj kontraŭado. La kontraŭbarbaroj jes ja havas bonajn konojn de pagana literaturo, sed scipovas ĝin kritike pritaksi. Se oni volus eviti ĉion el la paganaj tempoj, oni ja devus rifuzi ankaŭ latinan alfabeton, latinan lingvon kaj ĉiujn artojn kaj sciencojn! Kontraŭbarbaroj do havas la rajton uzi la tutan klasikan sciaron laŭ sia maniero. Sed, ĉar lernejoj kaj universitatoj de la 16-a jarcento estis en la manoj de skolastikaj barbaroj, kiuj opiniis poezion kaj literaturon neutila kromaĵo, havis kontraŭbarbaroj malfacilan vivon. La celo de la verko estis antaŭenigo de la klerigo, pli pre-cize transformigo de barbareco en kleriĝon, kies ilo estas la humanigo de edukado.

Doktorigan gradon, per kiu li iĝis serioza kunulo de teologoj, Erasmo atingis en la jaro 1506 en Torino dum sia restado en Italio. Li estis entuziasme akceptata ankaŭ en la universitatoj de Bolonjo, Padovo kaj Venecio. Tie li krome konatiĝis kun siatempe plej moderna eŭropa libropresejo de Aldus Manutius, kiun oni nomis “Academia Aldinica”, ĉar ĝi estis centro de intelektuloj, kiuj ofte bazigis sian karieron sur ampleksaj eldonoj de siaj verkoj. En adagio “Festina lente” (Hastu malrapide) Erasmo aprezis, ke la libropresistoj kiel Manutio ebligas al granda publiko aliron al libroj, tiuj do ne plu estas ornamaĵo de nobelulaj bibliotekoj, sed grava kaj utila perilo de scioj. La du tiam plej eldonataj verkoj de Erasmo, “Adagia” kaj “Colloquia familiaria”, kiuj siatempe apartenis al kutima latina legaĵo, atingis dum kvindek jaroj post la unua aperigo plurajn centmilojn da ekzempleroj. Erasmo estis bonvena ankaŭ en Romo: precipe la kardinalo Giovanni Medici, estonta papo Leo La Deka, volis lin engaĝigi kiel sekretarion, sed Erasmo ne akceptis la oferton.

Lia celo estis iĝi sendependa sciencisto kaj verkisto. En la jaro 1509 li eksciis de sia iama lernanto William Blount, lordo Mountjoy, ke sur la angla reĝa trono ektroviĝis Henriko La Oka, granda apoganto de sciencoj. Tial Erasmo decidis reviziti Brition. Mountjoy jam pli frue estis perinta al li kontakton al kelkaj famuloj en Britio, inter kiuj la plej grava estis Thomas More (1478-1535), estonta kanceliero, kiu iĝis plua modelo kaj persona amiko de Erasmo. Iliaj ŝatataj aŭtoroj estis, krom oratoro Cicerono kaj filozofo Seneko, kristanaj verkistoj, kiel t.n. „patroj“ Hieronimo kaj Origeno, sed ankaŭ satira aŭtoro Lukiano.

En la domo de Tomaso Moro, Erasmo verkis la „Laŭdon de stulteco“, kiu atingis dum lia vivo kvardekon da eldonoj kaj tradukoj. La aŭtoro mem asertas, ke tiu ĉi verko kaj „Enchiridion“ prezentas duoblan portreton de la mondo: „Laŭdo de stulteco“ ĝenerale, kaj „Enchiridion“ de la vidpunkto de unuopulo. En tiuj ĉi kritikaj verkoj ne troviĝas eĉ unu indiko pri konkreta persono: la principon “ne nomi nomojn” venas de klasika satira aŭtoro Lukiano, kies verkon Erasmo kune kun Moro pristudis. Kritikistoj trovas eĉ aliajn komunajn punktojn, kiel ekz. sisteman kritikon de ĉiu unuopa socia tipo. Erasmo trafe aplikis tiujn ĉi principojn al siaj samtempuloj.

En Anglio restis Erasmo kvin jarojn (1509-1514). Li prelegis en la universitato de Cambridge, reverkis kaj reviziis siajn pedagogiajn librojn. Li estis konata kiel eminenta stilisto kaj aŭtoro de lernolibro de stilistiko “De utraque verborum copia”, en kiu li klarigis, kiujn vortojn kaj manierojn uzi por interesigi sian aŭskultanton aŭ leganton. La libro enhavas aron da stilekzercaĵoj, ekz. ĉ. ducent eblojn diversstile esprimi unu frazon. Ĝi iĝis normiga verko por stilistiko kaj estis reeldonata ĝis la jaro 1824, kiam la aktiva uzo de la Latina malaperis.

Page 5: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

La atendata apogo de angla reĝo por sciencoj, klerigo kaj por humanisma programo, kiun Erasmo planis kun siaj amikoj John Colet kaj Thomas More, tamen ne realiĝis, la reĝo anstataŭ tio eniris militon kontraŭ Francio. Erasmo foriris al Baselo (1514-1516). En tiu ĉi universitata urbo kun bona libropresejo li estis bone konata kaj daŭre bonvena, ekz. ĉe humanisto Ulrich von Hutten, fama hebreisto Johannes Reuchlin kaj ĉe Sebastian Brant, kies verko “Stultulŝipo” (Stultifera navis) similis al “Laŭdo de stulteco”. Same ŝatata estis Erasmo en suda Nederlando (1516-1521). Ĉie li multe vojaĝis por viziti kolegojn kaj amikojn, bibliotekojn kaj presejojn, mecenatojn kaj scienculojn, de kiuj li esperis ricevi novajn informojn kaj instigojn. Li kutimis legi kaj verki ĉ. 14 horojn potage, skribante ĉiutage sesdekon da leteroj. Tiuj direktiĝis al ĉiuj konataj eŭropaj humanistoj, kaj ankaŭ al multaj ekleziaj kaj civilaj regantoj. Sian verkaron Erasmo opiniis ne definitiva, sed ĉiam perfektigebla: onidire li ne plene ĝuis sian gloron, ĉar li daŭre strebis plulabori kaj pluvojaĝi. Tial li rifuzis firmajn postenojn, ekzemple tiun de profesoro en la Universitato de Leipzig, la inviton de arciduko Ferdinando transloĝiĝi al Vieno, tiun de la franca reĝo resti en Parizo, eĉ oferton iĝi kardinalo.

La revo de Erasmo estis kunigi internacie rekonatajn, sendependajn kaj liberajn sciencistojn, kia li mem estis, en iu speco de virtuala ŝtato. La ideo de la “respubliko de kleruloj” , do de eŭropa organizaĵo de humanistoj, venis el Italio: ĝi menciiĝas i.a. ĉe Laurentius Valla, el kies verko “Elegantiae“ ĉerpis Erasmus la koncepton, prezentitan la unuan fojon en “Antibarbari“. En tiu internacia organizaĵo devintus unuiĝi kaj kunlabori humanistoj sendepende de sia deveno kaj religiaj/politikaj ideoj. Tiusence gravis ankaŭ ilia komuna interkompeniga lingvo, la Latina, kiu estis nenies denaska lingvo, do ne preferigis ajnan nacian aŭ ŝtatan apartenecon. La organizaĵo devintus esti loko de libera interŝanĝo de sciencaj ideoj por eŭropaj intelektuloj. Gravan rolon en ĝi ludis libroj, kies presejoj-eldonejoj iĝis spontaneaj, neformalaj centroj de renkontiĝoj kaj de idea interŝanĝo, kontraste al pli seriozaj kaj formalaj universitatoj. Alia tipe humanisma disvastigilo de ideoj kaj informoj estis leteroj. Erasmon oni nomas flanke de Petrarca kaj Voltaire la plej fekunda leterskribanto en la tuta historio de Eŭropo. Leteroj ne estis nur iloj de persona kontakto por interŝanĝi novaĵojn, ili havis, same kiel en antikvaj tempoj, literaturan valoron kaj estis eldonataj ankaŭ libroforme.

1517 komenciĝis en Germanio la reformacio de Martin Luther. Erasmo, ĝis tiam ka-rakterizata kiel kultura optimisto, nun spertis, ke la programo de humanisma klerigo kaj la revo pri “respubliko de kleruloj” ne povos realiĝi, ĉar inter eŭropaj kleruloj, kvankam unui-ĝintaj per komuna latina lingvo kaj komunaj interesoj pri antikvaj studoj, ekestas malkonsen-toj pro religiaj kialoj. Dum la bataleme reformaj ideoj hejmiĝis en la tuta Eŭropo kaj provokis religiajn kaj politikajn movadojn/kontraŭmovadojn, iĝis religie tolerema Erasmo izolita de-fendanto de ideo, ke la spirita kaj intelekta unuiĝo de Eŭropo estas kondiĉo por feliĉo kaj de unuopulo, kaj de socio. Li daŭre opiniis grava latinan lingvon kaj tradukis en ĝin la Novan Testamenton (1-a eldono 1516, pluraj aliaj ĝis 1532)4, dum Luther tradukis la Biblion en la Germanan por komprenigi ĝin al la simpla popolo. La Latina daŭre funkciis kiel lingvo de eklezio kaj de kleruloj, sed ofte en rigida formo, kiu sklavece sekvis la antikvajn modelojn. Tio, kion propagis Erasmus, estis vivanta lingvo, esprimanta la ideojn de la vivantaj verkistoj. En “Dialogus Ciceronianus” el la jaro 1528 li klopodis klarigi tion, sed, tute paradokse, li ne estis ĝuste komprenata de italaj humanistoj.

La lastan periodon de sia vivo pasis Erasmo denove en Baselo (1521-1529 kaj 1533-1536). En kunlaboro kun presejo-eldonejo de Hieronymus Frobenius ekestis granda grupo de liaj precipe sudgermanaj intelektulaj amikoj. Erasmo estis konata kaj estimata de gvidantaj eŭropaj politikistoj kaj sciencistoj; inter teologoj li famiĝis precipe pro sia eldono de ampleksa latina verkaro de ekleziaj patroj. Tamen li devis kun doloro konstati, ke religiaj bataloj tiom 4 Temis pri kritika eldono, celanta elimini erarojn, kiuj dum tradukado, interpretado kaj kopiado eniris la unuan tradukon de Hieronimo, nomatan „Vulgata“

Page 6: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

elĉerpigis eŭropan intelektularon, ke en la universitatojn venadis malpli kaj malpli da studentoj – en la jaro 1529 enskribiĝis en Baselo eĉ ne unu. Ankaŭ en Erfurto kaj Vieno estis foje pli da profesoroj ol studentoj. Erasmo pasis kvar jarojn en Friburgo, poste li revenis al Baselo, en la domon de sia amiko Bonifatius Ammerbach, kiu en la jaro 1535 iĝis rektoro de la universitato kaj esperis kunlabore kun Erasmo revivigi ĝin. La lastaj verkoj de Erasmo estis dediĉitaj al religia toleremo. Li mortis la 11-an/12-an de julio 1536 kaj estis entombigita en la katedralo de Baselo. 1.1. Vivo de Erasmo en datoj 28. 10. 1469 --- 1478 – 1484 1485 – 1487 1487 1492 1493 – 1495 1495 – 1499 1499 – 1500 1501 – 1504 1505 1506 – 1509 1509 – 1514 1515 1516 1517 1520 1521 – 1529 1522 1528 1529 – 1533 1533 – 1536

Erasmo naskiĝis kiel ekstergeedza infano de pastro Geert Rogers unua instruado en Gouda latina lernejo en Deventer, morto de gepatroj lernejo en s’ Hertogenbosch eniro en monaĥejon Steyn ĉe Gouda pastriĝo sekretario de episkopo de Cambrai teologiaj studoj en Parizo, konceptoj de unuaj humanismaj verkoj vizito de Londono kaj Oksfordo en Francio: verkoj „Adagia“ kaj „Enchiridion“, en abatejo Parc trovo de kelkaj verkoj de Laurentius Valla vizito de Cambridge doktoriĝo en Torino, restado en Bolonjo, Venecio (ĉe Aldo Manutio), Sieno kaj Romo denove Londono kaj Cambridge, verkado de „Laus Stultitiae“ kaj „Copia verborum“, preparo de kritika eldono de la Nova Testamento vojaĝo tra Germanio, restado ĉe eldonisto Frobenio en Baselo dispenso de la papo Leo X., prebendo de Coutray vivo en Belgio, teologiaj verkoj eldono de „Antibarbari“ vivo en Baselo, eldono de patrologiaj verkoj, reagoj al reformacio „Colloquia familiaria“ „Dialogus Ciceronianus“ loĝado en Friburgo, teologiaj kaj filozofiaj verkoj reveno al Baselo, morto la 11-an/12-an de julio

1.2. Noto pri verkaĵo de Erasmo

Baldaŭ post lia morto, inter 1538 kaj 1540, aperis kompleta verkaro de Erasmo en naŭ volumoj ĉe lia eldonisto Frobenio en Baselo, aranĝite laŭ gvidlinioj de la aŭtoro mem (ĉefa postulo estis, ke verkoj enhave similaj kolektiĝu en unu libro). La eldono dividiĝas al „ordines“, temaroj. Inter 1703 kaj 1706 eldoniĝis en Leideno la dua eldono, preparita de svisa teologo Johannes Clericus (Jean le Clerc). Tiu plejgrandparte respektis la aranĝon de la basela eldono. Kiel videblas el liaj rimarkigoj, li konsultis la unuan eldonon, tamen editoris pli zorgeme precipe la leterojn. Komence de la unua volumo oni trovos portreton de Erasmo kaj lian biografion. La listo, troviĝanta sur la paĝoj 5, 5a, 5b enhavas ĉ. 200 verkerojn (sed, ekz. kvarmilo da adagioj kaj dumilo da leteroj estas konsiderataj po unu ero). La temaroj de la naŭ volumoj jenas:

I. Filozofiaj verkoj II. Adagia III. Leteroj

Page 7: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

IV. Verkoj pri moralo V. Verkoj pri religio kaj teologio VI. Nova Testamento kun komentoj VII. Parafrazoj de la Nova Testamento VIII. Tradukoj de grekaj Patroj IX. kaj X. Apologioj.

Represigo de tiu ĉi eldono okazis en Hildesheim 1961-1962. Ekde 17-a jarcento krome aperadas diversaj elektitaj verkoj kaj ampleksaj katalogoj de eldonitaj erasmaĵoj. Nur por ekzemplo: „Bibliotheca Erasmiana“ de Van der Hachen, Gand 1893 enhavas 186-paĝan katalogon de „propraj“ verkoj de Erasmo, sen komentoj kaj tradukoj. Krom du specialiĝintaj revuoj (Erasmus in English Newsletter, University of Toronto Press UTP, kaj Erasmus of Rotterdam Society Yearbook, Ann Arbor Michigan, http://www.ingentaconnect.com/content/brill/erasmus) ekzistas centoj da tradukoj kaj faklibroj pri la vivo kaj verko de Erasmo, kiu do daŭre restas grava subjekto por historiistoj, teologoj kaj latinistoj. 2. Laŭdo de l’ stulteco

aperis ankaŭ en eminenta Esperanta traduko de Gerrit Berveling (Erasmo de Roterdamo: Laŭdo de l’ stulteco. Trad. Gerit Berveling. UEA Rotterdam 1988, 111 paĝoj), kun prefaco de Humphrey Tonkin, kiu prave substrekas la rolon de la latina lingvo dum humanismo: „Erasmo okupis tiun malgrandan tempospacon post la invento de la presmaŝino en Okcidento kaj antaŭ la disfalo de tiu internacia intelekta elito, kunligita de la latina lingvo, kiu establiĝis kaj daŭris en la kelkaj antaŭaj jarcentoj. Baldaŭ la kresko de nacilingvaj libromerkatoj detruos la lingvan unuecon de tiu elito, kaj vastiĝo de alfabeteco diluos kaj englutos tiun malgrandan grupon de internaciistoj kiuj moviĝis inter la eŭropaj universitatoj, interkorespondadis, kaj mirigis la ordinarajn homojn el tuta kontinento“ (p. 5).

Kiel jam menciite, temas pri la plej konata verko de Erasmo (fakte, en pluraj hodiaŭaj literatur-lernolibroj eĉ la ununura menciata). Oni apenaŭ konsciiĝas, ke ĝia originallingvo estas la Latina, ĉar ĝi estis plurfoje tradukita en multajn lingvojn, estas ofte citata kaj parafrazata. Ĝiaj motivoj reaperas en preskaŭ ĉiuj eŭropaj literaturoj (ni remerorigu almeaŭ la aventurojn de Gargantua kaj Pantagruel de Francois Rabelais, kaj la vojaĝojn de Gulliver de Jonathan Swift). Laŭ diversaj historiaj indikoj, precipe laŭ leteroj kaj laŭ la prefaco de la aŭtoro mem, la ideo naskiĝis dum vojaĝo el Italio al Britio en la jaro 1509 kaj antaŭ definitiva ellaboro de manuskripto en Britio ekzistis skizoj. La unua eldono okazis en la jaro 1511 en Parizo kaj tuj poste en Strasburgo kaj Antverpeno. Ĝi portis la greklingvan titolon Μοριας Εγκωμιον, foje kun latina transskribo „Moriae encomium“ kaj traduko „Laus Stultitiae“. Cetere, en la jaro 1518 Erasmo eldonigis ĉe Frobenio en Baselo du aliajn laŭdojn, de geedza vivo „Encomium matrimonii“ kaj de kuracado „Encomium artis medicae“, sed neniu el ili tiom famiĝis kiom tiu pri stulteco.

Konoj de latina kaj greka lingvoj, tiam kutimaj por la verkistoj, ebligis al Erasmo fari ŝercon pri la nomo de lia verko „Moriae encomium“, sugestita per la nomo de lia brita amiko Thomas More, al kiu la verko estis dediĉita kaj en kies domo ĝi estis skribita. Ĝiaj influoj montriĝas en la konata libro de Tomaso Moro mem, „Utopia“ (1516), kiu publikiĝis unue anonime, tial ĝi eĉ estis opiniata verko de Erasmo. Parencan temaron havis ankaŭ la jam menciita „Narrenschiff“ (Stultulŝipo) de Sebastian Brandt, kiu aperis en la jaroj 1497 kaj 1502 en latina traduko.

Erasmo mem atentigis, ke la satira laŭdo ne estas lia originala inventaĵo: jam al Home-ro oni aljuĝis aŭtorecon de la eposo „Batrachomyomachia“ (Ranomusobatalo), kiu iĝis pro-verbeca indiko por sensencaj kvereloj, Vergilio verkis plendoverkon pri la kuloj, simboloj de pika satiro, kiu ne lasas dormantojn trankvilaj, Seneko primokis en sia „Apocolocyntosis Divi Claudii“ la diiĝon de imperiestro Klaudio, kiu iĝis melonkukumo (simbolo de orgojla pufiĝo),

Page 8: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

kaj manpleno da aliaj, precipe antikvaj verkistoj jam ŝatis satire kaj alegorie primoki la mon-don. La plej grandan influon al la tekniko de Erasmo havis la verko de Lukianos el Samosata (ĉ.120-180) Μυιας Εγκωμιον (Laŭdo de la muŝo), kies komikeco montriĝas en grandioza, patetika stilo laŭdanta la bagatelan objekton – muŝon. La finan frazon de tiu ĉi laŭda oratoraĵo de Lukiano, ke li ĉesas laŭdi por ne fari el muŝo elefanton, transprenis cetere Erasmo en sian verkon „Adagia“, kaj ĝi proverbece uzatas eĉ hodiaŭ.

„Laŭdo de stulteco“ havas duoblan signifon: la Stulteco estas laŭdato kaj samtempe laŭdanto, en la alegoria formo de virino, kiu, laŭ la ilustraĵo de Hans Holbein (en la eldono el la jaro 1515), aperas kun tintilornamita ĉapo kaj feste vestita en oratora benko, por mem pro-nonci sian laŭdon kvazaŭ oratoraĵon laŭ la maniero de antikvaj ekzercaĵ-paroladoj. Tiu ĉi mem-ironio havas apartan influon al la antaŭvidata aŭskultantaro/legantaro, kiu senĉese devas demandi sin, ĉu nun fakte temu pri ŝerco aŭ tamen pri serioza afero. La oratoraĵo estas eldirata kvazaŭ spontanee, tial ĝi ne estas strikte homogena kaj pluraj invektivoj ripetiĝas: Moria laŭ-ŝajne lasas sin ofte delogi per okazaĵoj por eniri detalojn kaj poste, konsciiĝante pri la ĉefte-mo, ŝi reiras al sia ruĝa fadeno. En tiu punkto la aŭtoro do tamen devias de antikvaj modeloj, kiuj estis firme strukturitaj (exordium, narratio, partitio, confirmatio, peroratio) simile kiel hodiaŭ verkataj eseoj.

Komence de sia parolado, Moria (tiel oni nomu ŝin) konstatas: „..mi per mia sola ta-lento gajigas diojn kaj homojn; pruvas tion plej klare, ke tuj kiam mi aperis por paroli en ĉi homplena kunveno, ĉies vizaĝoj ekbrilis per ia nova kaj nekutima gajeco, la fruntoj subite sereniĝis, vi aplaŭdis al mi kun certa ĝojo kaj aminda rido...“(p. 19 de la Esperanta traduko) kaj karakterizas sin kiel „disdonantino de ĉiuj delicoj, kiun la Latinoj nomas Stultitia, la Grekoj Moria.“ Iom pli poste ŝi klarigas sian devenon de Plutono, patro de homoj kaj dioj, sian edukiĝon ĉe nimfoj, kaj prezentas siajn akompanantinojn, inter kiuj estas Flatado, Memamo, Forgeso, Mallaboremo, Ĝuemo, Drinkemo kaj Dormemo.

Plue ŝi atentigas, ke stultumadon apogas la Naturo mem. Stultumi oni kutimas en ĉiu aĝo, ekde bebo ĝis kadukulo, kiel detaliĝas pli poste, ekzemple: „olduloj de la aĝo de Nestoro ... tiom junulas, ke unu farbas la harojn, alia per peruko kaŝas la kalvecon, alia uzas la dentojn, kiujn verŝajne li pruntis de iu porko, jen tiu morte enamiĝas en knabinon kaj per siaj moraj frenezaĵoj li superas kiun ajn junulon. Ankoraŭ pli agrablas rimarki, ke oldulinoj ... ripetas, ke la vivo belas kaj ke ili ankoraŭ seksardas kaj ... pentras la vizaĝon per ruĝoj, neniam forpaŝas de l’spegulo...“ ktp. (p. 42). (Hodiaŭ ja sur tia konduto baziĝas la tuta kosmetikbranĉo kun multekostaj junigaj programoj kaj produktoj, kaj oni povas demandi sin, ĉu fakte ne estas stulte tiom laŭdi kaj sopiri la junecon.) Moria opiniis, ke tielkondutaj olduloj kaj oldulinoj ja kontentas, do: „Kiu tion ĉi opinias ridinda, pripensu tion ĉi, mi petas, ĉu iliaopinie oni prefere vivu tian mielan vivon en stulto, aŭ (laŭ la esprimo) serĉu trabon por pendigi sin.“ Prefere oni agrable stultumu, ĉar tia estas la vivo – „vi ja naskiĝis tiakondiĉe, tiel ekipitaj, tiel formitaj, tia ja estas komuna sorto de ĉiuj.“ (p. 43).

Iom post iom aldoniĝas argumentoj por montri, ke stulteco estas pli oportuna ol saĝeco: saĝulo atente esploras en libroj, serĉas konsilojn, ne aŭdacas ion riski per falsa aŭ nepreciza eldiro, timetas kaj hezitas, dum stultulon „fortimigas nek hezitemo, kiun li ne konas, nek la riskoj, kiujn li ne atentas“. Stultulo, kiu lasas sin senzorge, spontanee, nature kaj senbride regi de pasioj kaj instinktoj, agas libere kaj estas feliĉa. Saĝulo, kiu „fortenas ĉiujn spiritajn perturbojn kvazaŭ malsanojn“ estas kvazaŭ surda je ĉiuj naturaj sentoj – ĉu tian homon oni fakte dezirus havi kiel kunulon? (p. 40-41) Vidiĝas, ke stulteco havas avantaĝojn. Pli poste oni aludas, ke stultaj homoj estas naturaj kaj sinceraj: „Stultulo ja, kion li havas en la koro, portas antaŭ si vizaĝe ... sed ... la saĝulo havas du langojn, el kiu unu parolas la veron, la alia nur kion tiutempe oni juĝas oportuna.“ (p. 47) Fine, la stultuloj, kiuj „tre agrable pasigis sian vivon, sen ajna timo aŭ eĉ sento je la morto ili rekte transiras al la Elizeaj Kampoj por ankaŭ tie delekti per siaj ŝercaĵoj la piajn neni-farajn animojn.“ (p. 48) La saĝulo male faras al si zorgojn kaj fuŝas per tio sian vivon.

Page 9: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Opiniante stultulojn feliĉaj, Moria aŭdas voĉon de ĉikanuloj, laŭ kiuj „la homo havas kiel propraĵon, ekkoni la sciencojn, per kies helpo ĝi kompensas, kio laŭnature mankas“ (p. 43). Tial ŝi esploras la rolon de sciencoj kaj laŭvice pritraktas unuopajn intelektajn profesiojn, unu post la alia, ŝajne objektive priskribante, kion la koncernuloj kutimas fari. Kaj fakte, la leganto foje demandas sin, ĉu tia konduto vere ne estas stulta. El la lerta argumentado dum la tuta oratoraĵo poste pli kaj pli klaras, ke la stulteco estas esence normala fenomeno, kaj ke ĝenaj esceptoj estas male nestultuloj. Despli interese estas, ke pluraj ekzemploj estas trafaj kaj aktualaj eĉ por la hodiaŭa aŭskultantaro.

„Por krome diri iom pri la artoj kaj sciencoj: kio do instigis la homan sagacon por elpensi kaj publikigi por la posteularo tiom da eminentaj (iliapopinie!) fakoj – se ne soifo je gloro?“ (p. 38) La generacio de la antikva Ora Epoko vivis laŭ instinkto kaj naturaj emoj. Por kio ja necesus la gramatiko, se ĉiuj havis la saman lingvon? Por kio utilus la dialektiko, se ne ekzistis kvereloj? Kiun lokon havus retoriko, se neniu procesis kontraŭ la alia? Por kio oni serĉus jurisprudencon, se mankis malbonaj kutimoj? La homoj en tiu epoko estis tro piaj por serĉi la sekretojn de la naturo kaj universo. Kaj tiu ĉi pura stato malaperis per invento de sciencoj!

Moria jam komence de sia oratoraĵo parolis pri oratoroj mem: ili kredas sin preskaŭ dioj kaj ...“prenas por grandioza faro, ie tie (eĉ se tute ne konvenas) interteksti kelkajn grekajn vortojn en latinaj paroladoj – mozaike. Se foje mankas ekzotaĵoj, el putraj manuskriptoj ili elfosas kvar aŭ kvin praajn vortojn, per kies obskuro ili imponu al la leganto, kompreneble kun la intenco, ke kiuj komprenas, pli kaj pli plaĉu al si mem, kaj kiu ne komprenas, ju mapli ili komprenas, des pli tiujn admiru.“ (p. 21) (Nu, ĉu tio efektive kaj senkonteste ne validas eĉ hodiaŭ por tiuj, kiuj oratore agordigas la brustojn de nia fratar’? Nur, anstataŭ grekaj vortoj oni pli kutimas uzi la latinajn, mutatis mutandis, kaj eĉ multe pli volonte la anglajn: there is much reason in these words.)

Menciiĝis eĉ famaj grekaj filozofoj kaj antikvaj oratoroj por montri, ke „saĝo estas obstaklo por bona sukceso“, ĉar eĉ Sokrato, „filozofante pri nuboj kaj ideoj, mezurante la piedojn de pulo, admirante la voĉon de l’kulo, ja nenion lernis pri la ĉiutaga vivo.“ (p. 35). Laŭ Platono, „feliĉaj estos nur ŝtatoj, kie aŭ regas filozofoj aŭ filozofas la regantoj. Male: se oni konsultas la historion, oni trovas, ke neniu reganto pli malutilis al ŝtato, ol se hazarde la regado trafis en la manojn de iu filozofaĉo aŭ literaturamanto“ (p. 35) – asertas Moria, parolante, nota bene, pri ŝtatoj (ne pri organizaĵoj). Pri filozofoj ŝi poste diras, ke „ili diskonigas, ke nur ili saĝas, kaj ke ĉiuj ceteraj homoj estas vagantaj ombroj ... kaj ...pri ĉiuj unuopaj detaloj ili nekompreneble interbatalas.“ (p. 64)

Neniu alia profesio estas tiom estimata, kiom la kuracistoj – kaj ju malpli ili estas instruitaj, despli oni honorigas ilin. „Kaj tamen, certe kiel nuntempe pluraj praktikas la medicinon, ĝi estas nenio alia ol ero de la flatado – samkiel cetere ankaŭ retoriko“ (p. 44). „La dua loko apartenas al la leĝofaristoj .. ĉar ilian profesion ĉiuj filozofoj plen-unuanime kutimas moki kiel azenaĵon. Sed tamen ĉiujn aferoj oni reguligas .. laŭ la juĝo de tiuj azenoj!“ (p. 45)

Instruistoj estas, en la okuloj de Moria, „homspeco la plej mizera, la plej kompatinda“, kaj ili povas elteni la malfacilaĵojn de sia profesio, malbonajn salajrojn, ĉikanon de subuloj kaj primokojn de lernantoj nur pro tio, ke ili mem estas trafitaj de stulteco: „... ili oldiĝas pro zorgoj meze de gregoj da knaboj, ili surdiĝas pro la kriegoj, ... sed tamen ... ili konsideras sin unuarangaj inter la homoj ... kaj ... feliĉas pro admiro pri la propra scienco.“ (p. 61)

Kion Moria diras pri verkistoj? „Kiuj erudite verkas por prijuĝo de malmultaj doktuloj ... tiuj ŝajnas al mi pli kompatindaj ol feliĉaj, ĉar eterne ili sin torturas: ili aldonas, ŝanĝas, forigas, remetas, ripetas, revizias ... kaj neniam kontentas, kaj nur rekompencon plej bagatelan, nome laŭdon de et-eta grupeto, ili akiras tiapreze.“ (p. 63) Male, tia verkisto, al kiu la stulteco favoras, ne klopodas verki por elitoj, ĉar „sen ajna pristudo dumnokta, sed ekzakte laŭ la spirita ekpenso, kio venas en la plumon, ... tuj konfidas ĝin al la literoj, maksimume malŝparante la paperon, bone konsciante, ke ju pli sensence li verkas sensencaĵojn, des pli da

Page 10: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

homoj, t.e. des pli da stultuoj kaj nedoktuloj laŭdos lin. ... Valoras la penon, vidi, kiom ili plaĉas al si mem, kiam publike oni laŭdas ilin, kiam en homamaso oni montras ilin perfingre: jen ests tiu famegulo, kiam ĉe librovendistoj ili aĉeteblas, kiam sur la titolpaĝo legiĝas ilia plena nomo, prefere fremdlingve.“ (p. 63-64)

Same juristoj „arogas al si la unuan rangoj inter la eruditoj kaj ja tiagrade neniu plaĉas al si mem, ... dum unuspire ili interlaĉas sescent leĝojn, kiuj neniel rilatas al la afero, kaj dum glosojn ili metas sur glosojn, opiniojn sur opiniojn; tiel ili faras, ke ilia fako aspektas plej komplika. Ju pli komplike, des pli mirinde, ili opinias.“ (p. 64)

Multe da vortoj havas Moria ankaŭ por ekleziuloj, adorantoj de dioj ĝenerale kaj precipe por disputantaj kaj kverelantaj teologoj – ĉiuj laŭ ŝi iamaniere stultas aŭ stultumas. Cetere, eĉ korteganoj, oficistoj kaj mem regantoj kredas dece plenumi siajn taskojn, se „magistratojn kaj prefektecojn ili vendas siagajne, se ĉiutage ili elpensas novajn metodojn por malpezigi la riĉon de l’civitanoj por transigi tion en sian ŝtatkason, sed ja tiel, trovante decajn pretekstojn, por ke eĉ se plej maljustas, ĝi tamen montru certan ŝajnon pri justeco“ (p. 76), tiaj homoj tamen orgojle portas orajn ĉenojn kaj luksajn vestaĵojn, lasante sin flati de la popolo.

Entute, Memamo (Filaŭtia) havas grandan rolon en homa vivo. Jen vanta gloro: alprenado de nomoj kaj titoloj, publika diigo, kreado de civitoj (sic!), imperioj, magistratoj, religioj, kunvenoj ... kio „ĉio estas nenio alia krom certa ludo de stulteco“ (p. 38). La samo validas ankaŭ por nobelulaj titoloj, kies portantoj estas ofte adorataj – kial cetere? Pro kiuj meritoj? (p. 54-55) Eĉ unuopaj nacioj kutimas fanfaroni: „Britoj precipe pri beleco, muziko kaj bonprovizitaj tabloj, la Skotoj sin flatas pro sia nobeleco kaj reĝa parenceco, ... la Francoj prenas por si la bonmanierojn, ... la Italoj kaptas por si la beletron kaj la retorikon... la Grekoj fanfaronas sin inventintoj de l’ sciencoj ... la Germanoj plaĉas al si mem pro sia korpa alteco kaj magia scipovo.“ (p. 55)

Ankaŭ militistoj ricevas sian porcion de kritiko. Multe da loko estas ankoraŭ dediĉita al pripensoj pri la kristana vivo, pri korpo kaj animo, kaj la tuta abstrakta teoriumado finiĝas per reveno al realeco. Estas normale stultumi (precipe se oni estas virino); karaj legantoj /aŭskultantoj bonvolu cetere demandi sin mem, ĉu oni iam en sia vivo ne faras stultaĵon? Kaze ke ne, ĉu oni entute povas ĝui la vivon? Moria fine opinias, ke la aŭskultintoj ĉiukaze ne rememoras ŝiajn eldirojn, tial „saluton do, vi aplaŭdu, vi vivadu, vi trinku“.

Moria kvazaŭ antaŭtenas al la homoj spegulon, por kritike pensigi ilin mem pri tio, kion ili vidas. Kvankam ŝi klopodas veki aspekton de leĝereco kaj frivoleco, Moria ne estas tia, male ŝi tuŝas profunde filozofiajn demandojn. Erasmo kiel teologo kompreneble konis la dialektikon de saĝeco kaj stulteco/malsaĝeco, prezentitan en la biblio de apostolo Paŭlo (1.Kor. 1,18-23 kaj 2,14: Dio ja malsaĝigis la saĝecon de la mondo, ĉar ĝi ne konis lin, fine la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj. La natura homo ne akceptas la aferojn de Dia Spirito, ĉar ili estas por li malsaĝeco). Estas tre probable, ke li principe celis telologian-filozofian eksplikon, ĉar li mem en siaj leteroj menciis, ke ĝi estu kompletigo de „Enchiridion“ (regularo por kristana bonkonduto), sed la verko dekomence ne estis komprenata tiel. Liaj biografoj eĉ opinias, ke „Erasmo estis tre konzervativa homo, tial li apenaŭ konsciiĝis pri revolucia ĥaraktero de sia verkaro“ (Augustijn 1986, p. 169).

Intence li certe uzis la nomon „Moria“, kiu estas vastsenca – la fenomenon mem oni foje ŝatus priskribi ne per kruda esprimo „stulteco“, sed laŭ situacio per „malsaĝeco“, „neracieco“ aŭ „malprudento“, „nescio“ k.s., kaj en la Latina oni povintus uzi krom „stultitia“ ankaŭ pli precizajn vortojn kiel „stupiditas“, „ingenii tarditas“, „ineptia“, „absurditas“, „imbecillitas“, „barditas“, „ignorantia“ „imprudentia“, „molestia“, „nugae“, „insultiae“, „res ineptae“, „res fatuae“, „ingratia“, „stoliditas“, „fatuitas“. Sed tiajn detalojn devintus trovi la leganto mem. La aludoj de Moria estis foje tiom fajnaj, ke jam la fruaj eldonoj de la verko aperis kun komentaro (Listrius 1515), pri kiu Erasmo onidire rimarkis, ke nun finfine eĉ la plej stultaj povas kompreni. Baldaŭ aperis ankaŭ tradukoj: franca 1520, germana 1534, itala

Page 11: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

1539, angla 1549, nederlanda 1560. Kaj, kiel jam dirite, la libro furoras ĝis nun: tial, parolante pri Erasmo, oni nepre devas mencii ĝin. 3. Erasmo pri edukado kaj klerigo

Siajn unuajn ideojn pri tiu ĉi kampo notis Erasmo dum siaj studentaj jaroj en Parizo (1495-99). Ili koncernas precipe instruadon de la Latina. Kvankam li instruis nur private kelkajn unuopulojn, li interesiĝis pri la fenomeno de instruado mem. El la skizo de lia verko „De ratione studii“ (pri maniero de studado) klaras, ke li ne aprobis gramatikadon, sed koncentriĝis al enhavo de la tekstoj, preferante legadon de antikvaj filozofiaj kaj poeziaj verkoj. Por bone kompreni ilin, li opiniis necesaj la konojn de la Greka. Infanoj devintus unue lerni elementajn bazojn de la latina kaj greka gramatikoj, kaj tuj poste komenci legi tekstojn, surbaze de kiuj oni pli bone komprenu kaj ellernu la bezonatajn gramatikaĵojn, eventuale helpe de tradukoj. (Tradukoj do ne estis celpostulo de la instruado, sed nura rimedo de helpo kaj kontrolo dum la instru-procezo!) Tuj aldone oni povis mem esprimiĝi en la Latina. Tiujn ideojn oni konas ankaŭ el la privataj leteroj de Erasmo el Christian Northoff kaj Thomas Grey (komp. Stupperich 1977, p. 82).

Instruado kaj edukado estis jam en la tempoj de Erasmo komprenataj kiel unu unuo, tial la rilato inter instruisto-edukisto kaj infano tre gravis. Ĝi devus esti simila kiel inter patro kaj filo: la lernanto laboru celkonscie kaj libervole, ĉar li scias, ke la instruisto volas nur lian bonon. Se do la lernanto estas atentema kaj laborema, la instruisto ne devas lin puni, nur stimuli kaj instigi. Li kompreneble devas elekti la instruaĵon en kvanto kaj maniero adaptita al la aĝo kaj antaŭscioj de la lernantoj. Erasmo eĉ proponis, ke lernanto kaj instruisto elektu la instruaĵon kune. Oni devas lerni ne laŭeble multajn, sed laŭeble bonkvalitajn aĵojn.

La instruisto devas klarigi la lernitaĵon kompreneble. (Tiu ĉi postulo entute ne estis triviala, ĉar la retrokuplado dum la tiama instruado ne ekzistis kaj la instruistoj ne devis zorgi, ke ili estu komprenataj.) La lernanto, sekvanta la klarigojn, ne timu demandi pri aldona klarigo aŭ ripeto, se li ne komprenis, li krome devas havi tempon mem pripensi kaj pridiskuti la enhavon. Neniu devas honti, se oni ne komprenis aŭ faris eraron. Tiuj ideoj estas nepre aktualaj, same kiel rekomendoj, ke oni prefere ne lernu post manĝado kaj dumnokte, ĉar tiam oni bezonas ripozon.

La ideo de kleriga verko „De recta latini graecique sermonis pronuntiatione dialogus“, eldonita 1521, ekestis jam en Venecio ĉirkaŭ la jaro 1507, kie, en rondo de kleruloj ĉirkaŭ la presejo de Aldo Manutio, Erasmo havis okazon pridiskuti la ĝustan prononcon de la Latina kaj Greka. En la dialogo li rakontas, ke ilia amika grupo tralegis verkojn de Demosteno, Plutarĥo, Herodoto, Thukidido, Homero kaj Lukiano, kaj dum neformalaj renkontiĝoj interparolis en la antikva greka, pagante monpunon al komuna kaso, se oni eraris en gramatiko, uzis vorton latinan aŭ nacilingvan.

Oni observis, ke la prononco de la antikvaj greka kaj latina lingvoj devis esti alia ol la moderna, precipe pro transskriboj inter la du lingvoj: se ekzemple Cicero kaj Caesar en la greka transskribo aperadis kiel Kikero kaj Kaisar, la prononco do devis enhavi [k] kaj ne [c] aŭ [s] aŭ [ĉ]; simile se la greka nomo Paulos en la Latina estis Paulus, ĝi enhavis [au] kaj ne [af] kiel la moderna Greka. Hodiaŭ sonas kvin grekaj vokaloj/diftongoj kiel [i] kaj du kiel [e], sed iam estis diferencigita prononco de [e], [é], [ai], [ei], [oi], [y] kaj [i], kiel Erasmo taksis el latinaj ekvivalentoj. Surbaze de diakritikaĵoj li opiniis, ke la Greka havis tonan akcenton, taŭgan ekz. por kanti versojn, dum la Latina estis akcentita laŭ longeco de vokaloj. „Pronuntiatio Erasmiana“ eniris uzadon en lernejoj de granda parto de Eŭropo (komp. http://el.wikipedia.org/wiki/ Προφορά της κλασικής Αρχαίας Ελληνικής γλώσσας).

En Italio Erasmo okupiĝis ankaŭ per pedagogio kaj surbaze de rekomendoj de antikvaj aŭtoroj konceptis en la jaro 1509 libron pri edukado de knaboj „De pueris instituendis“. Ĝi komenciĝas per konstatoj, ke en junaĝo oni havas bonan memoron kaj facile lernas. Se oni juna povas lerni bonkonduton, oni sambone povas lerni sciencojn. Tio okazu ne per severa

Page 12: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

devigado, sed ĝoje kaj lude (Jen, ideo de „schola ludus“ cent jarojn antaŭ Komenio). Tial gravas, ke la patroj elektu por siaj filoj taŭgan instruiston. Ĝenerale kaj entute, la edukado estas afero de patroj (officium parentis), kiuj plene respondecas pri ĝi. Erasmo konstatas, ke la patroj pli zorgas pri havaĵo ol pri ĝusta eduko de siaj infanoj – la konstato certe valida ne nur en la 16-a jarcento! Erasmo montras ekzemplon, konatan el portreto de la familio Moro fare de Hans Holbein – Tomaso Moro havis altan postenon kaj multon da grava laboro, tamen li trovis sufiĉe da tempo por sia familio.

La instruado komenciĝu ludeme jam ĉirkaŭ la tria jaro de la infano, kiam oni plej bone lernas per imitado kaj memoro (imitatio et memoria). Tiam oni ankaŭ facile povas ellerni fremdajn lingvojn, precipe se kunludantaj infanoj estas malsamnaciaj. Jen, ideo, kiun oni hodiaŭ denove propagandas, enkondukante instruadon de la angla lingvo jam en infanĝardenoj. Laŭ Erasmo, oni ne eduku infanojn por iĝi nuraj sportistoj (pugiles), sed pli por iĝi filozofoj - inter korpa kaj anima edukado devas ekzisti ĝusta proporcieco. Tie Erasmo klare kritikas la antikvan grekan kulton de ideala korpo, eble pro tio, ke li mem estis malsaneta. Ironie, eĉ hodiaŭ sportistoj estas pli famaj kaj aprezataj ol filozofoj...

Erasmo revenas al la temo de laŭdoj kaj punoj, menciita jam en unuaj verkoj, kaj denove substrekas, ke en ideala kazo, „primus discendi gradus est preceptoris amor“ - la infanoj amu sian instruiston, lernu libervole kaj ne pro timo el punoj. Tio bedaŭrinde ne estis kutima kazo, kiel oni ekscias interalie en „Laŭdo de l’ stulteco“ (cetere, ankoraŭ en la 20-a jarcento en eŭropaj lernejoj oni kutimis puni lernantojn). Ankaŭ la profesio de instruisto devintus esti pli aprezata kaj konsciata kiel tre respondeca, ĉar ĝi igas bazojn por estonta vivo de la lernantoj (eĉ hodiaŭ estas instruistoj malbone traktataj kaj malmulte pagataj...).

Pedagogiajn ideojn oni trovas ankaŭ en „Colloquia familiaria“: en la unua aŭtorigita eldono el la jaro 1518 Erasmo klarigas, ke li kutimis praktiki tiajn dialogojn en Parizo kaj en aliaj landoj, kie dum manĝado en gastejoj kunvenis liaj kolegoj, konatuloj kaj studentoj. Ne temis nur pri ekzercado en latina stilo, sed ankaŭ pri temoj gravaj por la vivo, „ad vitam instituendam“. Pluraj rolantaj personoj de „kolokvoj“ reale ekzistis aŭ almenaŭ iĝis modeloj por la aŭtoro. Neformalaj interparoloj inter instruisto kaj lernantoj estis, laŭ Erasmo, same gravaj kiel la instruado mem, helpante memorigi instruaĵon, lerni argumentadon kaj inciti scivolon. 3.1. Colloquia familiaria

estas la plej konata lingvodidaktika verko de Erasmo, la plej legata kaj tradukata tuj post „Laŭdo de l’ stulteco“. Ĝi restas sprita, kleriga, inspira kaj amuza eĉ por hodiaŭa leganto. Kiam la aŭtoro, por financi siajn teologiajn studojn, private instruis la Latinan, li ne ŝatis uzi la kutiman metodon longe ripetadi gramatikajn regulojn kaj parkerigi elektitajn tekstpecojn de klasikaj aŭtoroj. Laŭ li, oni pli bone povas lerni la lingvon per pritrakto dum konversacio inter instruisto kaj lernanto. Li skizis lingvoekzercaĵojn en formo de simplaj dialogoj. Tiujn – sen lia scio – eldonis en la jaro 1518 presisto Hieronymus Frobenius en Baselo. Temis pri facilaj, praktikaj eldiroj pri diversaj familiaj okazaĵoj, kun ekzemploj de bonaj kaj malbonaj - “kuire-jaj” esprimmanieroj. La verko surprize bone vendiĝis, Erasmo do korektis kaj plibonigis ĝin por dua, aŭtorigita eldono en Loveno, kaj samtempe malkovris por sia metodo novajn eblojn. La komplete prilaborita eldono el la jaro 1522 enhavis la antaŭe publikigitajn simplajn kon-versaciaĵojn kiel unuan parton, dum en la dua parto estis pli larĝe konceptitaj dialogoj pri di-versaj aktualaj kaj ĝeneralaj temoj. Ilia celo estis provizi la lernantojn per latinaj esprimoj en ĉiutagaj situacioj, el kiuj multaj estas prezentataj leĝere kaj ŝerceme. Ankaŭ tiuj estis sukce-saj, tial samjare sekvis plilarĝigita eldono kaj ĝis la jaro 1533 dek unu novaj, kun ĉiam novaj aldonaĵoj. Dum la vivo de Erasmo estis „Colloquia“ reeldonitaj preskaŭ centfoje. Kvankam tre populara, la konversacia metodo estis kritikata precipe de teologoj, ĉar la formo de konversacio donas al la aŭtoro eblon priparoli aferojn de diversaj vidpunktoj, ofte neseriozaj (komp. Augustijn 1986, p. 143-152).

Page 13: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Latinistoj ĝis nun volonte legas tiun ĉi tipan erasman klasikaĵon, precipre pro ĝia klara esprimmaniero. Laŭ la formo temas pri dialogoj, kiel ili konatas el antikvaj tempoj ekz. de Platono, sed Erasmo intence nomis ilin „familiaraj5 konversacioj“ por apartigi ilin desde seriozaj literaturaj kaj filozofiaj dialogoj. Liaj modeloj estis, krom Lukiano kaj Horacio, precipe la komedioj de Terentio. „Konversacioj“ estas entute 81 interparoloj de preskaŭ ĉiam nur du personoj. La parolantoj estas lernantoj kaj instruistoj, gepatroj, monakoj, komercistoj kaj aĉetantoj, servistoj, soldatoj, metiistoj, gastejestroj kaj gastoj, geamikoj de diversaj profesioj kaj ĉe diversaj okazoj. Ili respegulas la tiatempan vivon kun ĝiaj tipaj temoj kaj problemoj. La unuopaj personoj estas trafe kaj sprite karakterizataj per siaj nomoj kaj per siaj eldiroj, tial la dialogoj taŭgas ankaŭ por teatra prezentado - ili estis jam en la jaro 1529 ludataj de lernantoj en Friburgo.

La enkonduka artikoleto „In primo congressu“ (ĉe unua renkontiĝo) klarigas bonajn manierojn dum salutado: ĝentila saluto faciligas bonajn rilatojn. Pri tio multaj nekonsciiĝas kaj eĉ ne respondas, estinte salutataj, ĉar ili ne estas bonedukitaj. Reciproka saluto apartenas al deca vivmaniero, oni do diru „salve“ aŭ „salve mihi“ (sanu - saluton, estu salutata), aldonante alparolon, do ekzemple „estu salutata, panjo“, „saluton, mia nepeto“ kaj simile. En familia rondo oni rekomendas ekzemple alparoli bopatrinon „patrino“ aŭ bofilon „filo“, por montri afablecon. Same afable oni diru al maljunulo ekzemple „saluton, bonega viro“ kaj ne nomu lin „oldulo“ – kvankam en antikva Grekio estis honoro esti alparolata precize tiel (ω γερον). Nekonatajn junulojn oni alparolu „juna viro“, plenkreskulon „sinjoro“. Funkciulojn oni alnomu per funkcio, do „salve, tribune, salve praefecte“, sed tio ne validas por metiistoj, do ne diru ekz. „saluton, ŝuisto“ – tiam sufiĉas simpla saluto. Sekvas ĉapitro „Auspicianti quidam“ kun aro da ĝentilaj esprimoj, per kiuj oni alparolu iun, kiu komencas laboron, Ekzemple: Sit felix et faustum reipublicae. Estu feliĉa kaj sukcesa por ĉiuj ĝenerale. Bono sit omnibus, quod instituis. Bonu por ĉiuj, kion vi entreprenas. Bene vertat quod agis. Bona iĝu via agado. Bene fortunet Deus tuos labores. Dio favoru al via laboro. Feliciter cedat, quod instituisti. Feliĉe efektiviĝu, kion vi ekfaris. Opto tibi felicem cursum et recursum feliciorem. Mi deziras al vi feliĉan vojaĝon kaj tre feliĉan revenon. Bonis auspiciis solvas ancoram. Levu ankron kun bondeziroj. Opto tibi reditum incolumen. Mi deziras al vi senĝenan revenon. Ĝentila respondo ne devas manki, ekzemple: Tantundem tibi reprecor. Samkvante mi deziras al vi. At ego vicissim tibi multa felicissima precor. Kaj mi miavice deziras al vi multan feliĉegon. Precor, ut hic sol tibi felix surrexerit. Mi preĝas, ke ĉi tago portu al vi feliĉon. Sit felix exortus huius diei. Estu feliĉa komenco de ĉi tago. En la sama maniero estas pritraktataj aliaj temoj, ekzemple esprimoj de konsento aŭ malkonsento, gratuloj al diversaj okazaĵoj, demandoj kaj respondoj pri la sano, kondolencoj, konsiloj, plendoj, ordonoj kaj rekomendoj, sciigoj kaj reagoj en familiaj, negocaj, privataj kaj oficialaj rilatoj k.s. Dum sekvaj kolokvoj renkontiĝas plej diversaj personoj: en „Militaria“ interparolas soldatoj, en „Convivium religiosum“ teologoj dum manĝado kaj promenado en ĝardeno, en „Epikureus“ amikoj en biblioteko, „Apotheosis Capnionis“ havas kiel temon ĉieliĝon de Johannes Reuchlin, amikinoj Eulalia kaj Xantippe klaĉas pri edzina vivo, soldato kaj karteziano pri avantaĝoj de siaj profesioj, junulo Sophronius vizitas prostituinon Lucretia, en „Γεροντολογια“ renkontiĝas maljunuloj dum vojaĝo al Antverpeno, en „Ιχτθυοφαγια“ babilas buĉisto kaj fiŝvendisto, Philodoxus kun Symbulus prikritikas gloravidecon, Harpalus

5 t.s. konfidencaj, intimaj

Page 14: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

kun Nestorius falsan nobelaron ktp., ktp.. La dialogoj estas fluaj, malenuigaj kaj mirinde aktualaj, se temas pri ĝeneralaj ideoj kaj kritikoj. La nomoj de agantaj personoj estas filologie karakterizaj: oni jam laŭ nomo „Xantippe“ povas diveni, ke ŝi estas kverelema edzino, kiel tiu de Sokrato, same „Hedonius“ estas vivĝua “hedona” filozofo, „Euglottus“ bonkora parolemulo k.s. Moralisma dialogo „De rebus ac vocabulis“ (pri aĵoj kaj vortoj) aludas tiajn „nomina omina“. 3.1.1. De rebus ac vocabulis La interparolantoj estas Beatus (t.s. feliĉega, riĉega) kaj Bonifatius (t.s. bone aŭgurita; belega)6. Inspiron por la dialogo trovis Erasmo ĉe siaj amikoj Beatus Rhenanus kaj Bonifatius Ammerbach. Simila dialogo fakte povintus okazi, almenaŭ en la letero de Erasmo al Rhenanus el 13.4.1515 troviĝas rimarko pri la signifo de lia antaŭnomo.

La amikoj ĝentile salutas sin kaj Bonifatius eksopiras, ke ili ambaŭ estu tiaj, kiel diras iliaj nomoj. Beatus: Saluton al vi, Bonifacio. Bonifatius: Ankaŭ vi estu multe salutata, Beato. Sed estu ni nur tio, kiel ni nomiĝas, vi riĉa kaj mi belega. Beatus: Ĉu ŝajnas al vi malmulte, havi belegan nomon? Bonifatius: Ja tre malmulte, se la aĵo mem ne ĉeestas. Beatus: Kaj pluraj mortemuloj emas ion alian. Bonifatius: Eble tiaj uloj estas mortemaj, sed homoj – mi ne kredas. Beatus: Ja, ili estas homoj, karulo, krome se vi opinias, ke nun sub homa aspekto promenas kameloj kaj azenoj. Bonifatius: Tion mi pli rapide kredus, ol ke estas homoj, kiuj pli ŝatas nomon, ol aĵon mem. Beatus: En certa speco de aĵoj, mi agnoskas, plej multaj preferas la aĵon al la nomo, sed multaj male.

La diskutindaĵo do estas, ĉu bela nomo estas grava. Beatus demandas, kion lia amiko preferus: havi malbelan vizaĝon aŭ havi alian nomon? Bonifatius preferas havi belan vizaĝon kaj ankaŭ Beatus diras, ke li pli volonte rezignus pri sia nomo ol pri sia mono. Li tamen scias, ke por multaj homoj estas tio, kiel oni nomas ilin, aŭ: kiel oni parolas pri ili, pli grava ol la realaĵo. Ambaŭ parolantoj serĉas ekzemplojn. Kiu estas nomata reĝo, tiu zorgu pri bonfarto de sia popolo, ne pri sia propra, kiu estas oficisto, zorgu pri publikaj aferoj k.s. Konklude, oni kondutu tiel, ke oni meritu sian nomon. Beatus: Ĉu ne ĉiuj malŝatas esti nomataj frenezuloj? Bonifatius: Jes ja, ege. Beatus: Ĉu ne estus frenezulo tiu, kiu fiŝus per ora hoko, ... kaj kiu pli amus ĉevalojn ol edzi-non kaj infanojn? Jes, tia homo estus freneza, opinias la amikoj kaj konstatas, ke tamen ekzistas homoj, kiuj havas ornamitajn vestaĵojn kaj belegajn domojn, sed koron malpuran kaj neglektitan, sed ilin oni ne kutimas nomi frenezaj, kvankam ili meritus tion. Homoj ja volas havi ĉiam bonan reputacion, eĉ se ili faras malbonaĵojn. Neniu volas esti nomata mensogulo, eĉ se li vere mensogas – li pretas eĉ dueli por ne esti ofendata. La interparolantoj serĉas aliajn ekzemplojn – ankaŭ diboĉulo aŭ ŝtelisto volas esti nomataj „ĝuanto“ kaj „pruntepreninto“. Pluaj komentoj tuŝas oficirojn, soldatojn, nobelulojn kaj kavalirojn, kiuj pro siaj titoloj sentas sin rajtigitaj fari militon kaj forpreni alies posedaĵojn. Sen nomi konkretajn personojn, oni konstatas, ke „tiaj ne malmultas en nia lando“ kaj, babilinte sufiĉe, disiras. Ambaŭ parolantoj havas dum la tuta dialogo similajn opiniojn, ili fakte ne kontraŭargumentas, sed ĉiu serĉas temeron, kiun la alia kompletigu, ili kvazaŭ reciproke helpas sin trovi la plej bonajn argumentojn kaj aprobi ilin – jen tipa ekzemplo de dialogo 6 anstataŭ [bonifatius] kaj boni fatum (bona aŭguro) Erasmo ŝerce aludas la prononcon [bonifacius] kaj bona facies (bona vizaĝo)

Page 15: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

konsenta, amika kaj ĝentila, montranta bonan volon, kunlaboron kaj simpation inter la roluloj. La komenca demando, ĉu nomo gravas, evoluiĝas dum la dialogo en moralan temon: homoj estu nomataj bonaj, oni parolu pri ili bone, nur se ili tion meritas. Poste la afero estas rigardata de alia flanko: al kio rajtigas nomo/titolo, ekzemple, ĉu oni estas pli valora homo, heredinte aŭ aĉetinte nobelulan titolon? Kaj, ĉu, portante faman nomon, oni rajtas orgojli, neglekti kaj mistrakti la aliajn? La temo estas profunde morala, sed la konversacio restas malpeza, sen bombastaj vortoj kaj – interese – sen ajnaj citaĵoj: por teologo kiel Erasmo ja estintus facile ornami la moralaĵojn per citaĵoj el biblio kaj paroli pri aro da historiaj ekzemploj. Sed tio ne okazas, la interparolantoj ŝajnas esti ne aparte kleraj (ja tamen sufiĉe, por preterpaŝe mencii du-tri antikvajn nomojn) aŭ ili ne ŝatas profundan filozofadon: ili nur serĉas, ekzempligas kaj kritikas personojn kaj aferojn, kiujn ili spertas dum ĉiutaga vivo: avarulojn, fanfaronulojn, mensogulojn. Beatus diras: „Se nur estus kun ni dialektikulo, kiu kompetente difinus... („Iam si quis nobis adesset dialecticus, qui scite definiret...“) kvazaŭ por pruvi, ke ambaŭ parolantoj estas simplaj homoj. Kaj tamen, ili argumentas precize kaj trovas taŭgajn ekzemplojn. Erasmo do intence montras, ke eĉ per nekomplikaj rimedoj eblas atingi konvinkan vortigon de grava temo. Instrua estas ankaŭ la konstruo de la dialogo. Beatus estas pli parolema kaj inventema, dirante pli multajn frazojn. Liaj eldiroj tamen ne iĝas monologoj, ĉar li ofte faras oratorajn demandojn, ĉu por aŭdi la aprobon de sia kunulo, ĉu por instigi lin ankaŭ diri kelkajn pli longajn frazojn. Kvankam la kutima respondo ĉiam estus „jes“, /„vere“, /„vi pravas“, Bonifatius uzas riĉan repertuaron da asertoj, ekzemple: „Assentior vera loquenti“ (Mi konsentas kun verdiranto). „Probabile est“ (Estas probable). „Videtur“ (Ŝajnas esti). „Ita pro-fecto“ (Fakte tiel). „Sane plurimum“ (Certe multon). „Expecto quid dicas“ (Mi atendas, kion vi diros). „Apparet“ (Aspektas). „Convenit sane“ (Klare taŭgas). „Prorsus intelligo“ (Mi tute komprenas). „Et quidem maxime“ (Eĉ multege). „Sic est profecto“ (Certe estas tiel). „Fateor“ (Mi konsentas). „Ita res se habet“ (Tielas la afero). „Frequenter“ (Ofte). „Planissime“ (Ege klare). „Opinor“ (Mi opinias). „Admodum“ (Ĝuste). „Maxime“ (Multege). „Dictu mirum“ (Mirinde). Jen, majstra ekzemplo de konversacia kulturo. 3.1.2. Abbas & Erudita

Ĝis hodiaŭ ofte legata, ludata kaj komentata (ekz. Stroh 2007, p. 193-194) estas la „feminisma“ dialogo de abato kaj klera virino „Abbatis et Eruditae colloquium“, kies specimeno aperis ankaŭ en Esperanto-traduko en la Germana Antologio (Brodt eld. 1985, p. 201-204).

Estas interese, ke Erasmo, kiu neniam havis edzinon kaj „malmulte zorgis pri Venuso“, t.e. pri am-aferoj ĝenerale (vd. Bainton 1969, p. 217), en tiu ĉi dialogo klare esprimis, ke li aprobas klerigon de virinoj. Jam en la traktaĵo „Pri kristana geedzeco“, Erasmo skribis, ke la edzo respektu sian edzinon kaj ne enmiksiĝu en ŝiajn aferojn (kiuj tamen tiam plej ofte estis mastrumado kaj edukado de infanoj), ĉar jam la Dio ordonis al Abrahamo respekti Sara-n. La edzino eduku precipe filinojn, sen korpe puni ilin, zorgante pri ilia evoluo kaj korpa, kaj spirita. Principe, filinoj ĝuu la saman kleriĝon kiel filoj, opiniis Erasmo, kiu persone konis kelkajn elstarajn virinojn: la menciitan traktaĵojn li dediĉis al Katerina Aragona, (edzino de la reĝo Henriko la VII-a, kiu volis eksedzinigi ŝin), alian traktaĵon „Pri kristana vidvino“ al Maria el Hungario, fratino de la reĝo Karolo la V-a. Ambaŭ virinoj onidire ŝatis latinajn librojn. Al Margareta, klera filino de sia amiko Tomaso Moro, Erasmo dediĉis unu el siaj eldon-komentarioj pri Prundentius. Li ĝojis pri latinaj leteroj de angla princino Mary, kiu studis evangeliojn, kaj laŭdis klerajn monakinojn Caritas kaj Clara Pirckheimer. Li gvidis ankaŭ fakan korespondadon kun Margareta Peutinger, kiu komparis germanajn, grekajn kaj latinajn tekstojn de Nova Testamento. (vd. Bainton, 1969, p.220).

Kontraŭ tiaspeca humanisme edukita virino nun starigis Erasmo unu el siatempe tute normalaj monakoj, kontentaj kun siaj bazaj konoj de la latina lingvo, kiuj igas ilin pli kleraj ol

Page 16: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

la ĉirkaŭa simpla popolo. Ili vidas sin kiel prototipoj de kleruloj kaj kompreneble ne ŝatas, se nura virino – kia skandalo! – montriĝas pli klera ol ili. La nomoj de la du roluloj sprite karakterizas ilin: „Antronius“ sonas simile kiel „Antonius“ - unu Antonius estis eminenta romia oratoro, alia fama politikisto, kaj ni ne forgesu la sanktulon Antonius de Padua. Sed, en la nomo oni aŭdas ankaŭ la grekan vorton „αντρον“ [antron], kio signifas kavernon, ekzemple tiun de stulta kiklopo Polifemo en Odisseo. „Antronius“ do povas esti oratorema, politikema, pia, sed samtempe primitiva, „elkaverna“. „Magdalia“ sonas iom kiel „Magdalena“, do la prototipo de pekulino el la Biblio, kaj iom kiel „Magalia“, luksa urbokvartalo en iama Karthago. Ŝi do povas esti riĉa urbanino iel pekanta, almenaŭ laŭ la prijuĝo de aliaj.

Jen la enhavo: abato Antronius eniras la ĉambron de Magdalia kaj miras, ke ĝi estas aranĝita nekutime por virino, nome plena da libroj. Kaj tuj komenciĝas vigla dialogo, en kiu la ironieco de Magdalia kontraste montras, kiom konservativa kaj rigida estas la opinio de la abato: Antronius.: Kian ekipaĵon mi vidas ĉi tie? Magdalia: Ĉu ne elegantan? A.: Mi ne scias, ĉu elegantan, sed apenaŭ taŭgan kaj por junulino, kaj por matrono. M.: Kial? A.: Ĉar ĉio plenas je libroj. M,: Ĉu vi, tiom aĝa, abato kaj kortegano, neniam vidis librojn en domoj de damoj? A.: Vidis, sed nur france skribitajn, ĉi tie mi vidas grekajn kaj latinajn. M.: Ĉu nur francaj libroj instruas saĝecon? A.: Nu, decas ke damoj havu ion por amuziĝi dum nenifarado. M: Ĉu nur damoj rajtas kleriĝi kaj agrable vivi? A.: Vi malbone kunmetas la aĵojn: kleriĝi kaj agrable vivi. Kleriĝi ne estas virina afero. Da-moj vivu agrable.

Evidente, en la rememoroj de la abato kleriĝo estas pena afero, akirita en severaj kaj malkomfortaj monaĥejoj. Ĝi havas nenion agrablan en si. Bonan vivon li imagas al si aliel. Li do ne povas kompreni la demandon de Magdalia: M.: Ĉu ne ĉiuj vivu bone? A.: Miaopinie. M.: Sed kiel povas vivi agrable, kiu ne vivas bone? A.: Male, kiel povas vivi agrable, kiu vivas bone? M.: Do vi aprobas tiujn, kiuj vivas malbone, tamen agrable? A.: Mi kredas, ke bone vivas tiuj, kiuj vivas agrable.

Plue li klarigas, kion por li signifas agrabla kaj bona vivo: dormado, regaloj, libereco fari kion oni volas, mono, honoroj. Tio ja estas ĝenerale akceptata kredo. Li ne povas kom-preni, ke legado de libroj povus esti pli agrabla ol ĉasado, drinkado kaj kubludado. La abato cetere ne ŝatas, ke liaj monakoj tro legu, ĉar ili iĝas malobeemaj. Studado de libroj estas por li tempoperdo kaj krome li ne komprenas, kial tio povas esti utila por virino, kiu zorgu, se jam ne pri mastrumado kaj infanoj, do almenaŭ pri siaj roboj. Ĉiukaze ne decas por virino posedi latinlingvajn librojn: A.: Ĉar tiu lingvo ne taŭgas por virinoj. M.: Mi atendas kialon. A.: Ĉar ĝi malmulton faras por protekti ilian ĉastecon. M.: Sekve tiuj francaj libroj, plenaj da stultaĵoj, subtenas ĉastecon? A.: Estas alia afero. M.: Diru klare, kia. A.: Virinoj estas pli sekuraj antaŭ pastroj, se ili ne scipovas la Latinan. M.: Pro via klopodo de tie ne venas danĝero; vi ja tiom penas, ke vi ne konu la Latinan. A.: La homoj opinias, ke estas malofte kaj nekutime, se virinoj scipovas Latine.

Page 17: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Antronius serĉas diversajn argumentojn por montri, ke la konoj de la Latina estas nek kutimaj, nek utilaj, nek decaj por germana virino. Li rekomendas al ŝi, lerni la francan kaj ŝi miretas: M.: Ĉu estas dece, ke virino naskiĝinta en Germanio lernu la Francan? A.: Certe. M.: Kial? A.: Por ke ŝi parolu kun tiuj, kiuj konas la Francan. M: Kaj por mi, viaopinie, estas maldece, se mi lernas la Latinan, por ke mi ĉiutage okupiĝu per aŭtoroj tiom lertparolaj, eruditaj, kleraj, fidindaj, konsultantaj? A.: La libroj forprenas de virinoj multon da racio, da kiu ili ĉiukaze havas tro malmulte.

Magdalia ne kontraŭas, sed klopodas klarigi, ke ŝi do preferas tiun peceton de sia racio uzi por studado de libroj, sed la monako opinias, ke libroj malsaĝigas. Li kiel viro neniam dezirus havi kleran edzinon. Onidire, klera edzino estas duoble stulta. Tion li kredas kaj pli-malpli lerte elturniĝas, kiam Magdalia aludas la sanktulinon Maria: M.: Kion vi pensas pri Virgulino patrino? A.: La plej bonan. M.: Ĉu ŝi ne okupiĝis per libroj? A.: Okupiĝis, sed ne pri tiaj. M.: Kion ŝi do legadis? A.: Kanonikajn horpreĝojn. M.: En kiu uzadformo? A.: De benediktina ordeno. M.: Estu tiel...

Laŭ la abato, kleraj virinoj estis kaj estas esceptoj. Magdalia atentigas lin, ke eĉ en Ita-lio kaj Hispanio estas kleraj virinoj, en Britio tiuj de la familio Moro kaj en Germanio tiuj de Pickelheimer kaj Blarer. Ŝi antaŭvidas eĉ disvastigon de la klereco inter virinoj kaj sekve, iliajn eniron en la klerigejojn, kie ĝis tiam regis nur viroj. Tian aŭdacaĵon la abato prefere ne plu komentas – li adiaŭas kun rimarko, ke se Magdalia venos viziti lin, li ne bonvenigos ŝin per diskutoj, sed, kiel decas al riĉa virino, per dancado, trinkado, ludado kaj ridado. Li do ne lasis sin konvinki – por li la kleriĝo ne estas afero agrabla kaj li ne komprenas, kial la nobelulino, kiu havas rimedojn por agrable vivi, entute donas al si la penon okupiĝi pri libroj. Tion li esprimis jam sur alia loko de la dialogo: A.: Oni akiras erudicion per grandegaj laboroj, kaj poste oni devas morti. M.: Diru, eminenta viro, se vi devus morgaŭ morti, ĉu vi preferus morti pli stulta aŭ pli saĝa? A.: Se la saĝeco akiriĝus senlabore.

Dum la tuta dialogo oni klare povas vidi, ke la du personoj havas malajn opiniojn kaj vane klopodas konvinki unu la alian pri sia vero. Tiu de la abato estas tradicia, konservativa kaj certe reprezentanta opinion de la plejmulto ĉu vira, ĉu virina – ni eĉ povas demandi nin, kiom da homoj en hodiaŭa mondo pensas same, se temas pri klerigo de virinoj, do la ĉefa temo de la dialogo. Ankaŭ la je la fino nur preskaŭ marĝene esprimita prognozo de Magdalia, ke virinoj iam eniros postenojn de kleraj viroj, ne evoluiĝis konvinke: kiom da virinoj ni havas ekzemple en akademioj, sciencaj institucioj kaj en similaj postenoj, kompare kun la vira plejmulto?

La dua opinio de la abato estas, ke la lernado ne estas amuza afero. Oni povas kompreni lin, imagante al si nur tiamajn bazajn lernejojn, kie infanoj estis batataj kaj punataj, devis dum horoj laŭtlege ripeti kaj parkerigi longajn tekstojn: ne gravis, ĉu oni enhave komprenis la lernitaĵon aŭ ne. Nek universitataj instruhoroj estis agrablaj – la docento malrapide laŭtlegis latinan tekston, kiun la studentoj devis laŭeble fidele noti kaj poste reprodukti. Ĉe la monakoj (simile kiel ĉe virinoj), kiel en la dialogo montriĝas, oni preferis piecon, ĉastecon kaj obeemon al klereco; malkleraj abatoj ne estis escepto.

Page 18: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Magdalia klopodas per spritaj eldiroj kaj ironiaj rimarkoj atingi, ke la abato kritike pripensu sian veron kaj komprenu la ŝian, sed tio estas vana laboro, li ne emas, eĉ ne kapablas aŭskulti argumentojn de virino. Foje ŝi rimarkas tion kaj ne plu gvidas la diskuton en la komencita senco, kiel ekz. post la supre menciita eldiro, ke la Virgulino certe legis benediktinajn preĝojn, ŝi rezigne diras „estu tiel“. Kiam la monako ripetas la kutiman onidiron, ke virinoj havas malmulte da „cerbo“, do racio, ŝi eĉ ne kuraĝas protesti. Se ŝi iel volas akiri, ke la abato almenaŭ aprezu ŝian argumentadon, ŝi missukcesas. La tempo ne estis matura por kleraj virinoj. Kaj sincere, kiu hodiaŭa viro dezirus havi partnerinon – eĉ nur disputpartnerinon pli saĝan ol estas li mem? En tiu ĉi sprita dialogo neniu estas la venkinto, eĉ se la klera virino havas la lastan vorton.

Ĉi dialogo estas unu el emientaj ekzemploj por observi la elekton de lingvaj rimedoj: kvankam temas pri polemiko kaj interŝanĝo de opinioj, oni ne renkontas retorikaĵojn, citaĵojn kaj entute ne longajn frazojn, tiom tipajn por literaturaj verkoj. La interparolantoj ofte interŝanĝas nur du, tri vortojn. Preskaŭ komplete mankas „plenigaj“ vortoj (jen, do, kaj do, ĉu, ĉu ne, vere, nu, ja, vidu, atendu, verdire, fakte k.s.), kiuj kutime troviĝas en teatraj tekstoj kaj en lernolibroj de retoriko. Tial la dialogo estas flua, la vigleco de interŝanĝataj eldiroj helpas konstante teni la atentemon de la leganto/aŭskultano. La enhavo ne estas komplika, oni povas tre facile sekvi kaj memorteni ĝin: teme enestas nur du variaĵoj de la ĉeftemo klereco (ĉu ĝi taŭgas por virinoj kaj ĉu ĝi estas amuza), kiuj estas pritraktataj ne nur ĉiam alterne, rilate al la konstruo de la dialogo, sed ankaŭ per diversaj esprimmanieroj. Ĉio tio donas impreson de bunteco, freŝeco kaj spriteco, kiun oni akiras ne nur per simpleco de la temo, sed ankaŭ per simplaj lingvaj rimedoj, kiuj tamen ne estas primitivaj: la vortoj estas uzataj tiom taŭge kaj precize, ke ili abunde informas pri la intencoj de la parolantoj. Abato kaj nobelulino fakte kverelas, sed ili neniam uzas maldecajn, vulgarajn aŭ primokajn esprimojn, ili ĉiam restas ĝentilaj kaj uzas decajn vortojn. La dialogo estas duoble valora: pedagogie, por montri, kiel oni kondutu dum inteligenta disputo, kaj lingvoinstrue, prezentante aron da facilaj esprimoj kaj parolturnoj, kiuj ebligas riĉan konversacion, restante tamen mallongaj, gramatike travideblaj kaj enhave trafaj. 3.2. Adagia

aperadis ekde la jaro 1501 en multaj sinsekvaj eldonoj kiel „Adagiorum collectanea“, „Adagiorum epitome“, „Adagiorum Chiliades“ k.s.. Tiuj ĉi memorindaĵoj estis ĉerpitaj el verkoj de antikvaj aŭtoroj, kelkaj estis kolektitaj jam en antikvaj tempoj, ekz. de Zenobio, Gellio kaj Makrobio, kelkaj de Apostolius Byzantius en la 15-a jarcento, kelkaj troviĝas en leksikonoj. Erasmo do devis havi profundajn konojn de tiaj verkaĵoj kaj krome de historiaj cirkonstancoj de ilia ekesto, ne parolante pri filologia erudicio necesa por klarigi la nuancojn de la enhavo kaj pruvi ekzistantajn interpretaĵojn. Memkompreneble li ĉiam kontrolis la devenon en originalaj verkoj, ĉerpante praktike el tuta konservita klasika antikva literaturo, el greka kaj latina patrologio kaj kompreneble el biblio. Mezepokan literaturon li evitis, ĉar tiu ne favoris antikvajn tempojn (detaloj troviĝas en „Dialogus Ciceronianus“), sed renesancajn verkistojn li opiniis dignaj stari apud la antikvaj. La rezulto estas kvazaŭ kompendio de antikvaj scioj, plaĉe aranĝita, prezentita kun humuro kaj kun paraleloj al aktualaj okazaĵoj, aldone kun instrua kaj pedagogia efiko: se la leginto uzas adagiojn en sia parolado aŭ skribado, li scias, kion ili precize signifas kaj en kiu situacio ili taŭgas.

Adagioj ne estas ordigitaj, nek laŭ deveno, nek alfabete, nek laŭ temoj, sed tiu ŝajna senplaneco estas intenca, por eviti enuigon de la leganto. En bunta miksaĵo do aperas sentencoj kiel „Plures adorant solem orientem quam occidentem“ (pluraj preferas sunleviĝon al sunsubiro) aŭ „Evitata Charybdi in Scyllam incidi“ (evitite Charybdis mi falis en Scylla) apud klarigoj de deveno de simplaj esprimoj kiel „Labyrinthus“ (labirinto), „Tragicum malum“ (tragiko), „Panicus casus“ (paniko) „Colossi magnitudine“ (kolosa) kaj nocioj kiel „Tantali poenae“ (puno de Tantalo), „Magis mutus quam pisces“ („muta kiel fiŝo“), „Iustitiae

Page 19: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

oculus“ (okulo de justeco), „Nudo capite“ (kun nuda kapo), „Palpari in tenebris“ (palpi en mallumo) kaj popolaj proverboj, ekz. „Ne sutor ultra crepidam“ („Restu, tajloro, ĉe via laboro“), „Praestat canem irritare quam anum“ (pli bone iriti hundon ol oldulinon).

Aliaj ekzemploj: Cygnea cantio (cigna kanto) Corvus albus (blanka korvo) Quot homines, tot sententiae („Kiom da kapoj, tiom da ĉapoj“) Nolens volens (vole – nevole) Umbram suam metuere (timi la propran ombron) Aureos montes polliceri (promesi orajn montojn) Elephantum ex musca facis (vi faras el muŝo elefanton) Cantilenam eandem canis (vi kantas ĉiam la saman kanton) Vestis virum facit („vesto homon prezentas“) Contra torrentem niti (naĝi [apogi sin] kontraŭ fluo) Assidua stilla saxum excavat (guto konstanta ŝtonon kavigas) Colubrum in sinu fovere (dorloti serpenton ĉe la brusto) Piscis primum a capite foetet (fiŝo komencas fetori de kapo) Equi dentes inspicere donati (rigardi la dentojn de donacita ĉevalo)

Erasmo kolektis ilin praktike dum la tuta vivo, ili estis lia hobio kaj pasio. En la unua eldono enestis 818 unuoj, en la lasta 4658, dum la vivo de Erasmo nombro da eldonoj atingis 27 kaj ili aperas ĝis nun en diversaj elektoj, ekz. 2005 en populara germana eldonejo Philipp Reclam. En poemeto „Erasmus loquitur“ (eld. Welzig 1975, p. 360) montriĝas la kerna punk-to : Perfacile est, aiunt, prouerbia scribere cuius; Haud nego, sed durum est scribere Chiliadas.

Facilas onidire por ĉiu, proverbojn skribi. Ne negas mi, sed milojn da ili, jen peno.

Qui mihi non credit, faciat licet ipse periclum Mox fuerit studiis aequior ille meis.

Kiu min kredi ne volas, mem faru, baldaŭ li samon ja spertos.

Kiel atestas refoja eldonado de „Adagia“, ili iĝis granda modo, tipa por humanisma

kleriĝo7. Kono de citaĵoj atestas pri alta kulturnivelo de parolanto/skribanto. Vera humanism(ec)a klerulo do ne nur senprobleme orientiĝas en verkoj de antikvaj aŭtoroj kaj scipovas komprenige interpreti ilin, li povas ĉe taŭga okazo lerte aludi, elegante rememorigi aŭ precize citi ilin; li kapablas klarigi devenon kaj filologiajn fajnaĵojn de tiaj eldiroj; li aplikas ilin en konkretaj situacioj, uzas ilin dum argumentado, ornamas per ili siajn skribaĵojn kaj oratoraĵojn; li per tio pruvas, ke li estas erudita kaj havas bonan stilon. Uzado de citaĵoj kaj aludoj apartenis dum humanismo al fajnaj manieroj kaj eleganta stilo, ili ne rajtis manki en sciencaj verkoj, solenaj paroladoj, eĉ ne en politikaj diskutoj. Dum la fluo de jarcentoj, ili iĝis parto de eŭropa kulturo kaj enankriĝis en frazeologio de multaj lingvoj. Oni hodiaŭ memkompreneble skribas aŭ parolas pri „ruĝa fadeno“ de la rakontado, pri „krokodilaj larmoj“ de malsincerulo, oni kunsentas, se oni „estas en la sama boato“, ne fermas sin en „ebura turo“, kompatas iun, kiu „aspektas kiel vivanta kadavro“ ktp., sen konsciiĝi, ke novepoka uzado de tiaj diraĵoj estas merito de Erasmo. Li mem priskribis sian agadon en adagioj „Herkula laboro“ kaj „Hastu malrapide“. 3.2.1. Herculei labores, Ηρακλειοι πονοι

apartenis, laŭ greka mitologio, al heroo Heraklo (latine: Hercules), kiu devis laŭ ordono de sia kuzo Euristeo plenumi dekdu malfacilegajn taskojn, i.a. mortigi danĝeran leonon kaj naŭkapan akvoserpenton Hidron, kapti sovaĝan apron kaj rapidan cervinon, ŝteli

7 Kolekto de Polydor Virgilius „Proverbiorum Libellus“, enhavanta 316 antikvajn proverbojn, publikiĝis 1498

Page 20: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

orajn pomojn el gardata ĝardeno kaj tutan bovaron de giganto, ktp.. Jam en antikvaj tempoj „Herkulaj laboroj“ signifis ion penan kaj malfacilan8. En tiu senco ili estas citataj de Katulo, Propercio kaj Cicerono. En la koncerna adagio, Erasmo kolektis eldirojn de diversaj aŭtoroj ankaŭ koncerne de unuopaj „laboroj“, do ekzemple en leteroj de Horacio estas „aĉa Hidro“ simbolo de envio, li parolas pri „dento de envio“ (laŭ venenaj dentoj de Hidro) kaj en tiu signifo aperas la citaĵo i.a. ĉe Pindaro kaj Ovidio.

Erasmo komentas, ke eĉ nun multaj faras enorman laboron kaj spertas nur envion: „Kio estis eminenta, estis jam ĉiam suspektinda“. Tio nun validas eĉ ĉe kleruloj: „La kleruloj, kun escepto de kelkaj malmultaj eminentaj, estas aŭ enviaj, aŭ ili obstine pikmokas, neglektante ĉion, kio estas ĝusta, sed ekpikante, se la aŭtoro unu-dufoje eraris – kiu ne foje eraras? – tion ili notas kaj rememorigas“ (Adagia 2005, p. 126). Ĉu oni do fakte, same kiel Heraklo, pluagu kaj suferu? – plu demandas Erasmo, kaj daŭrigas en ĉarma miksaĵo de elegantaj frazoj kaj popolesprimoj: „Ĉi medito ete movigis mian animon (Commovit haec cogitatio nonnihil animum meum), ... kiam mi pripensis, kiom malice oni pritraktas emientajn virojn de hodiaŭa epoko ... kiom senrespekte ili estas rigardataj de tiuj, kiuj – kiel oni diras – ne estas dignaj teni ilian pispoton (qui illis matellam, ut dicitur, porrigant).“ Precipe duonkleruloj, kiuj ne scipovas aprezi, kiom da laboro kaŝiĝas en certaj verkoj kaj kiuj mem ne kapablas produkti ion similan, montras sin specialistoj, fakuloj kaj kritikuloj – diras Erasmo, kaj kiel ekzemplon montras sin mem: ĉu iu povas imagi, kiom da malnovaj manuskriptoj li devis trakribri por trovi originon de siaj adagioj? Ĉu iu havas ideon, ĉe kiuj aŭtoroj oni serĉu ilin? En kiu tipo de literaturo? Ĉu ĉe gramatikistoj, oratoroj, dialektikistoj, sofistoj, matematikistoj, historiistoj, filozofoj, teologoj?

Adagioj estas malgrandaj juveletoj, kiujn oni ofte preterrigardas en plenŝtopitaj paĝoj, kie ili estas kaŝitaj kaj malfacile troveblaj. Oni devas serĉi ilin atenteme, kaj tio ofte estas „Sizifa laboro“. Sed malkovri la devenon ne estas ĉio, nun sekvas traserĉado da interpretaĵoj, kiuj estas foje supraĵaj kaj malzorgemaj, eĉ nekomprenantaj la esencon, nur malofte oni „trovas oreron en rubaĵo“. Jam ĉe antikvaj aŭtoroj troviĝas erara citado kaj kopiado, misaj tradukoj el la Greka – kaj nun oni esploru, kiu kopiis ĉe kiu kaj kiel ekestis eraro. Aldona problemo estas, ke multaj antikvaj originaloj, en kiuj oni devintus kontroli la ĝustecon de citaĵoj, ne plu ekzistas. Malaperis ĉiuj grekaj komedioj krom Aristofano, ĉiuj romiaj tragedioj ĝis Seneko. Foje ne konserviĝis originalaj verkoj pro tio, ke oni preferis uzi antologiojn faritajn de postaj aŭtoroj, tiel ekzemple la kodekso de Justiniano kaŭzis malaperon de pli fruaj romiaj leĝaroj. Aŭ, se originalo ekzistas, ĝi estas malbone legebla pro malpuraĵoj aŭ lezitaĵoj. Nek traduki el la Greka en la Latinan estas facile.

Kial Erasmo do faras tian neaprezatan Herkulan laboron? Ĉar ĝi ne estas enuiga, male, ĝi alportas ekscitiĝon kaj ĝojon, se li trovas ion vere interesan kaj zorgeme prilaboras tion por la legantoj. Por legantoj de aliaj literaturaj ĝenroj estas legado pena afero, ĉar ili ofte devas diveni, kion la aŭtoro volis diri. Ĉe adagioj estas legado agrabla, ĉar enestas klarigo, kiu ŝparas al leganto la penon. Gravas la tasko de la aŭtoro skribi kompreneblan komenton: nek tro mallongan kaj supraĵan, nek senutile detalan, nek enuan... Montriĝas, ke tio ne estas facila kaj Erasmo klarigas sur multaj ekzemploj, kial li tiun aŭ alian adagion konceptis pli aŭ malpli larĝe. Oni rigardu ekz. adagion pri „sardona rido“ (Risus sardonicus), ridaspekta kramfo de vizaĝo: certe ne taŭgus, se la aŭtoro kopius geografian kaj demografian priskribon de Sardinio, same estus troigite elserĉi ĉiujn medicinajn kaj kuracistajn komentojn al tio, kiel ekestas tiu rido ĉe mortantoj, kio kaŭzas la kramfon, kiel ĝi malbeligas vizaĝon, ĉe kiu oni unuan fojon ĝin observis, kion diras pri ĝi ĉiuj moralfilozofoj kaj poetoj – tiel eblus skribi tutan libron. Sekve Erasmo atentigas, ke lia laboro ne konsistas nur el kolektado de citaĵoj, li mencias siajn aliajn verkojn kaj tradukojn, ĉefe la kun „Adagia“ samtempan eldonon de

8 Verdire temis plej ofte pri krimoj, murdoj, ŝteloj kaj trompoj, sed tiun signifon „Herkulaj laboroj“ neniam havis

Page 21: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

kompleta verkaro de Hieronimo, klarigante, ke ĉiu nova eldono devas esti senerarigita kaj reprilaborita. Li mem havis komence je dispono nur la bibliotekon de Aldo Manutio – la plej riĉan ekzistantan, tamen ne elĉerpigan, kaj ne sukcesis havigi al si kompletan materialon. Eble li mem ne aŭdacus eldoni sian kolekton, sed liaj amikoj, kaj precipe lia lernanto kaj meceno lordo Mountjoy kuraĝigis lin komenci Herkulan laboron – restas nun espero, ke la legantoj aprezos ĝin. 3.2.2. Festina lente, Σπευδε βραδεως „Hastu malrapide“ estas enigma diraĵo, interesa pro la kontraŭa signifo de siaj partoj, simile kiel „infelix felicitas“ (malfeliĉa feliĉo, „feliĉo en malfeliĉo“). Ĝi ekestis (almenaŭ Suetonio asertas tion,) kiel ŝerca reago al Σπευδε ταχεως, (hastu rapide) kiu troviĝas en la komedio de Aristofano „Rajdantoj“. La diraĵo estas simpatie mallonga kaj samtempe esprimpova, ĝia signifo tamen grava. Ĝi devus esti skribita sur la pordoj de nobeluloj kaj en la ringoj de reĝoj, diras Erasmo. Jam ĉe ordinaraj homoj ekestas malutilo aŭ damaĝo pro hasta nepripensita agado, despli multe da malbono ĝi kaŭzas ĉe potenculoj. Oni konas historiajn ekzemplojn de ambaŭ komponantoj: Agamemnono estis karakte-rizita de Homero en Iliado kiel homo trankvile malhasta, kiu ne faris ajnajn heroaĵojn, male ĉiam batalpreta Aĥilo estis homo senkonsidere hasta. Simile kiel Aĥilo, Aleksandro la Granda ofte senpripense ekscitiĝis. Erasmo donas aliajn ekzemplojn de famaj Persoj kaj Romanoj. La vortoj „festina lente“ estis multe aprezataj de du romiaj imperiestroj. La unua estis Cezaro Aŭgusto, kiu eĉ en siaj leteroj admonis, ke en ĉio farata devas esti kaj streba rapido kaj diligenta malrapido. Oni agu mature, pripensite, ĉar senkonsidero malornamas nobelulon. La dua fama imperiestro, Tito Vespasiano, lasis stampi monerojn kun simbolo de „festina lente“: ankro kun enplektita delfino. Delfino estas la plej rapida fiŝo, ĝi do signifas haston, rapidon; ankro, kiu tenas ŝipon senmova, signifas halton, malrapidon. Tiaj simboloj estis tipaj por hieroglifoj (Erasmo uzas la okazon por instrui ion pri hieroglifoj), krome ili troviĝas jam ĉe grekaj historiistoj – tie estas ankro kaj delfino ĉirkaŭitaj per cirklo, simbolo de eterneco (ĉar ĝi havas nek komencon nek finon), kaj la signifo estas „Semper festina lente“, ĉiam hastu malrapide (nun Erasmo faras ekskurson al Aristotela fiziko por klarigi rilatojn inter spaco, movo kaj tempo, kaj al zoologio por diri ion pri delfinoj). Ĉar tiu ĉi simbolo estas tiom saĝa, ĝi iĝis presista signo (logoo) de Aldo Manutio, ĝi troviĝas sur ĉiuj de li presitaj libroj, kiuj havas en tuta Eŭropo eminentan reputacion. En la unua eldono de adagioj sekvis laŭdoj ne nur al Aldo Manutio (1449-1515) mem, sed ĝenerale al libropresado, kiun Erasmo opiniis mirakla disvastigilo de informoj (same ni hodiaŭ entuziasmiĝas pri interreto). Post la morto de Manutio li faris malbonan sperton kun aliaj presistoj kaj ĉe posta eldono enŝovis en la koncernan adagion plendon: Ĉar tiuj famaj bonkvalitaj Manutiaj libroj venis el Venecio, oni aŭtomate opinias ĉiujn en Venecio presitajn librojn bonkvalitaj. Tion misuzas kelkaj presistoj kaj produktas aĉajn, neglekte presitajn kaj eĉ nekorektitajn tekstojn. „Ili aŭ estas pigraj korektigi, aŭ pro avareco preferas lasi en bona libro sesmil preserarojn, ol por kelkaj ormoneroj dungi korektanton:“ Se oni vendas ŝtofon, kies koloro estas fuŝita, la aĉetinto rajtas ĝin redoni, la fuŝulon oni rajtas puni – sed kontraŭ fuŝado de libroj neniu protestas! Ne ĉiu povas iĝi bakisto, sed en presejo rajtas labori ajnaj sentaŭguloj! Krome, la riĉuloj fordiboĉas sian monon, anstataŭ sponsori bonajn presejojn. Senkonkurenca do restis la „Academia Aldinica“, presejo, biblioteko kaj internacia renkontejo de kleruloj. Manutio zorgeme editoris kaj kompletigis librojn latinajn, grekajn, hebreajn kaj ĥaldeajn, lasis ilin revizii kaj korekti, neniam eldonis senpripense kaj haste. Eĉ el Pollando kaj Hungario oni sendis al li malnovajn manuskriptojn kaj malavare pagis por bonkvalita presado. Manutio krome larĝanime disponigis al Erasmo sian valoran bibliotekon. Ankaŭ aliaj kleruloj9, kiujn Manutio atentigis pri la laboro de Erasmo, alportadis al li librojn

9 menciitaj: Johannes Lascaris, Baptista Egnatius, Marcus Musurus, Frater Urbanus

Page 22: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

kaj manuskriptojn, kiuj estis por li utilaj, tiel ke ene de naŭ monatoj estis la verko skribita kaj eldonita. Erasmo krome kun fajna ironio mencias unu amikon, „kiu ĝis nun estas mia amiko, ĉar la karakteron de amiko oni ja konas“, kiu rifuzis al li pruntedoni libron – temis pri rara kodekso, sur kies rando estis manskribitaj proverboj. Amuzinte la leganton per tiuj ĉi freŝaj informoj, Erasmo revenas al la temo mem: „festina lente“ oni povas uzi en tri tipoj da situacoj:

I. Oni volas iun peti, ke li prenu al si tempon por pripensi kaj prepari, antaŭ ol ekagi, kiel diras Sallustius: „Antequam incipias, consulto: ubi consulueris, mature facto opus est.“ (antaŭ ol vi komencas, serĉu konsilon: kiam vi prikonsiliĝis, verko mature farendas). Tiu citaĵo venas de Bias kaj simile uzis ĝin jam Aristotelo, Publiano, Sofoklo, Platono kaj Kvintiliano.

II. Oni volas iun admoni, ke li ne agu afekcie, sed racie. Ekzemplon oni vidas ĉe Homero: ekscitita Aĥilo jam-jam elujigas sian glavon, kiam diino Pallas Atena retenas lian manon. Pri afekcia agado skribis ankaŭ Platono kaj Seneko.

III. Oni volas al iu riproĉi malpaciencon. Katono diris „Sat cito, si sat bene“ (sufiĉe rapidas, se sufiĉe bonas). Similaj eldiroj troviĝas ĉe Horacio, Pindaro kaj Hieronimo.

Tiel, konkludas Erasmo, se iu eraras pro senzorgemo aŭ maltaŭga urĝado, li pensu al la devizo de Aŭgusto, Vespaziano kaj Aldo Manutio.

3.3. Dialogus Ciceronianus sive de optimo dicendi genere „Cicerona dialogo, alinome, pri la plej bona dirmaniero“ - tiu ĉi apologio de bona latina stilo ne estis konceptita por vasta publiko, kiel „Adagia“ kaj „Colloquia familiaria“, sed por fakuloj, do por klerula elito kun bonaj konoj de klasika lingvo. Erasmo montris en ĝi sian starpunkton, kiun li defendis per raciaj argumentoj, foje kun amuza ironio, por pruvi sian memstarecon kaj sendependecon. Lia persona devizo „concedo nulli“ (al neniu mi cedas), signifas, ke li ne volis aparteni al ajna skolo, ĉu scienca, ĉu religia, sed esti libera kaj agi laŭ propraj decidoj, ankaŭ koncerne de latina stilo. Oni riproĉis al li, ke li ne estis originala aŭtoro kaj ne skribis iun revolucian verkon – kaj pri stulteco, kaj pri proverboj, kaj en dialogoj verkis jam antikvaj aŭtoroj – sed tion li entute ne celis (komp. Weiland 1988, p.50).

La ĉefa punkto de tiu ĉi dialogo estas „imitatio“, do imitado de klasikaj modeloj, kiu ekzistis jam en antikvaj tempoj. Jam en Grekio ekde la dua jarcento a.K. estis „aticismo“, do la sobra kaj klara stilo de aŭtoroj el Atiko, preferata al plumpaj aziaj oratoraĵoj. La latina literaturo staris komence sub greka influo, ĝis ĝi, en la unua jarcento a.K. evoluiĝis al propra perfekteco, kies reprezentanto estas Cicerono. Kristana kaj mezepoka literaturo neglektis liajn „paganajn“ verkojn, ĝis tiuj estis retrovitaj kaj rehabilititaj de Petrarko. Tiu opiniis Ciceronon la plej bona proza verkisto, samkiel Vergilion la plej bona poeto. Li admiris ilin kiel modelojn kaj fontojn de inspiracio, sed mem ne intence kopiis ilian stilon.

„Skribi kiel Cicerono“ sopiris ankaŭ aliaj humanistoj, por kiuj tamen estis pli facile transpreni la formon ol la enhavajn ideojn, tial la „ciceronismo“ koncentriĝis al analizo kaj preciza imitado de vortprovizo, frazeologismoj kaj stilaj subtilaĵoj. Tion majstris i.a. Gasparino Barzizza, Guarino di Verona kaj Gianfrancesco Poggio Bracciolini, kiu nomis Ciceronon „mia patro“. Pluraj humanistoj tamen preferis eklektikismon kaj iĝis „anticiceronanoj“. La rivaleco daŭris du jarcentojn. En la jaro 1512 ekis kverelo de eklektikisto Pico della Mirandola kontraŭ kardinalo Pietro Bembo, pinta ciceronano.

En tiu tempopunkto komenciĝis la kritiko de Erasmo, kiu malŝatis ĉiujn ekstremojn. La citadelo de ciceronismo estis la Roma Akademio, kiu sin komprenis legitima heredantino de antikvaj literaturaj kaj ideaj valoroj. La Latino de Erasmo, kvankam ĝi estis same bona kiel tiu de la Italoj, estis tie vidata kiel barbaraĵo. Eble li sentis sin ofendita per tio, sed ĉiukaze li la kulton de pura cicerona formo opiniis troigo, precipe kiam kardinalo Bembo en oficialaj ekleziaj dokumentoj nomis Kriston „heros“ (heroo), Marian „dea“ (diino) kaj Dion „dii

Page 23: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

immortales“ (dioj nemorteblaj). Erasmo komence skribis al la Akademio kritikajn leterojn kaj fine ellaboris sian „Dialogus Ciceronianus“, eldonitan en la jaro 1528. Li inspiriĝis precipe ĉe Cicerona verko „Orator“.

Ankaŭ nun estas la nomoj de la roluloj karakterizaj. Erasmo mem estas Bulephorus („konsilon portanta“, konsilanto), lia kunulo (kiu parolas tre malmulte) estas Hypologus („subparolanta“, kunparolanto), kaj la kontraŭulo, „infektita“ de ciceronismo, estas Nosopo-nus („dolorhavanta“, suferanto). Sub la figuro de Nosopono kaŝiĝis konatulo de Erasmo, Longolius (Christophe de Longueil, 1488 – 1522), franca juristo kaj membro de la franca par-lamento, kiu, rezigninte pri sia bona posteno kaj sia patrujo, transloĝiĝis al Romo por efekti-vigi tie la vivon de ciceronano, pri kia li estis revinta ekde junaĝo. (komp. Payr en Welzig eld. 1972, p. XLIII).

La dialogo komenciĝas interesokapte (Welzig eld. 1972, p. 2-7): Bulephorus: „Kiun mi vidas promeni tie ĉe la fino de portiko? Se miaj okuloj bone vidas, tio estas Nosoponus, nia malnova amiko kaj studkolego“. Hypologus: „Aĥ, ĉu tiu Nosoponus, kiu estis la plej bela el nia bando, rozvanga, diketa, feliĉa? Bulephorus: „Estas li persone.“ Hypologus: „Sed de kie venas lia nuna aspekto? Li ja similas pli al fantomo ol al homo. Ĉu lin turmentas iu malsano?“ Bulephorus: „Eĉ ege grava.“ Hypologus: „Kiu, mi petegas vin? Ĉu hidropso?“ Bulephorus: „Ne, la malsano sidas pli interne sub haŭto.“ Hypologus: „Ĉu tiu nova speco de lepro, kiun oni eŭfemisme nomas ekzemo?“ Bulephorus: „Ne, tiu ĉi infekto sidas pli profunde.“ Hypologus: „ Ĉu ftizo?“ Bulephorus: „Ne, la malbonaĵo sidas pli ene ol en pulmoj.“

Bulephorus lasas sian kunulon divenadi aron da malsanoj de ĉiuj eblaj korpaj organoj, ĝis li malkaŝas, ke Nosoponus suferas pro danĝera imitadinfekto. Nosoponus mem atestas, ke neniu homo povas plu kuraci lin. Li havas portretojn de Cicerono ĉie en sia domo, Cicerono venas eĉ en liajn sonĝojn. Nenie estas iu alia libro ol tiuj de Cicerono, kiujn li daŭre relegas ĝis parkerigo kaj ĉiun unuopan vorton li zorgeme notas en alfabeta indekso: Bulephorus: „Tio devas esti grandega libro.“ Nosoponus: „Du robustaj, fortegaj portistoj apenaŭ povas portaĉi ĝin.“ Bulephorus: „Mire! Kaj en Parizo mi vidis tian (portiston), kiu kapablis porti elefanton!“ Nosoponus: „Verdire, mi havas ankaŭ alian libron, kiu estas eĉ pli granda, kaj en tiun mi notis laŭalfabete ĉiuj unuopajn diraĵojn, karakterizajn por Cicerono.“ Bulephorus: „Nun mi komencas honti pri mia pigreco.“ Nosoponus: „Aldoniĝas la tria.“ Bulephorus: „ Mire! Eĉ la tria?“ Nosoponus: „Ĝi necesas. En tiun mi notis ĉiujn metrikajn skemojn“...

La rezulto estas, ke la notoj de Nosoponus estas pli ampleksaj ol la tuta verko de Cicerono. La elĉerpiga labormaniero estas priskribata sur multaj paĝoj. Poste Bulephorus sur kelkaj praktikaj ekzemploj kaj kun multaj argumentoj konataj el du jarcentoj de kontraŭciceronismo klopodas klarigi, ke, unue, perfekte Ciceronon imiti ne eblas, ĉar lia stilo havas individuan karakteron, kiu estas neripetebla. Oni eĉ ne povas lerni parkeri ĉiujn liajn verkojn, ĉar ne ĉiuj konserviĝis. Due, oni Ciceronon imiti ne rajtas, ĉar la tempo, loko kaj cirkonstancoj estas nun tute aliaj ol dum lia vivo. Krome, skribante kiel iu alia oni ja subpremas sian propran individuecon. Trie, oni ja hodiaŭ Ciceronon imiti ne bezonas, ĉar lia parolarto ne plu taŭgas por niaj problemoj, nek lia vortprovizo por hodiaŭaj subjektoj, oni esprimas sin aliel.

Page 24: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Post tiu ĉi teorio sekvas historia pruvo pro tio, ke praktike ankoraŭ neniu sukcesis nek atingi, nek eble eĉ superi la kvalitojn de Cicerono. Ambaŭ ĉefparolantoj elbuŝigas longajn listojn de nomoj, kvazaŭ ili parkerus aŭtorajn katalogojn ekde antikva ĝis nuna tempo, montriĝas tre bone infomitaj pri la stilo de unuopaj aŭtoroj kaj kapablas eĉ kritiki kelkajn eminentulojn.

Fine, Bulephorus resumas siajn opiniojn pri imitado kaj donas jenajn rekomendojn: unue oni devas alproprigi al si ĝeneralan kleriĝon kaj lingvokonojn, surbaze de legado de pluraj aŭtoroj, ankaŭ malpli famaj, nur poste oni povas pensi al imitado. Se oni komencas skribi, oni lasu sin gvidi de la temo mem kaj koncentriĝu al la enhavo. Modelon por la stilo oni povas akcepti kiel helpon, kondiĉe ke la stilo de la modelo korespondas al la kapabloj kaj karaktero de la skribanto. Tia modelo povas esti Cicerono, sed ankaŭ iu alia bona aŭtoro. Ĉe imitado oni evitu malperfektaĵojn de la modelo, transprenu perfektaĵojn kaj fine klopodu evoluigi sian propran stilon, eble eĉ pli bonan ol tiu de la modelo.

La pozicio de Bulephorus-Erasmo montriĝas pli klare en konstrasto kun principoj de ciceronano Nosoponus: Lingvokonon oni povas atingi nur per perfekta imitado. Se oni volas atingi unuecan stilon, oni devas imiti nur unu aŭtoron, do tiu, logike, estu la plej bona. Ĉar Cicerono ja estas la plej bona, oni devas imiti lin en ĉiuj detaloj inkluzive de liaj malperfektaĵoj. La celo estas atingi lian nivelon, nur poste, eventuale, strebi superi lin.

Ambaŭ aliroj havas sian avantaĝojn – tiu de Bulephorus sonas racie, tiu de Nosoponus konsekvence. La koncepto de „imitatio“ estas ĉe la unua pli larĝa, ĉe la dua pli strikta. La unua preferigas la enhavon laŭ la devizo „rem tene, verba sequentur“ (priatentu la temon, vortoj sekvos mem), la dua koncentriĝas al la formo, dum kio la enhavo povus suferi. Je la fino de la dialogo, Nosoponus estas preskaŭ saniĝinta, li tamen sentas sekvojn de sia grava malsano.

Verdire, konsekvenca cieronismo estis pena afero, kiun ne ĉiuj kapablis majstri. Tio sekve faciligis la vojon al uzado de etnaj lingvoj kaj tial, paradokse, ciceronismo eĉ malutilis al la Latina. En l528 oni ankoraŭ ne konsciiĝis pri tio, do la reagoj al la eldonita dialogo estis plej ofte negativaj. Precipe en Italio aperis kontraŭskribaĵoj, kiel „Cicero relegatus et Cicero ab exilio revocatus“ (Cicerono relegata k. Cicerono el ekzilo revokita) de Ortensio Landi kaj „Bellum civile inter Ciceronianos et Erasmicos“ (civitana milito inter ciceronanoj kaj erasmistoj) de Gaudentio Merula. En „Defensio pro Italia ad Erasmum Roterodamum“, Pietro Corsi da Carpi eĉ akuzis Erasmon el atakoj kontraŭ Italio, komprenu kontraŭ itala nacia fiereco (komp. Payr en Welzig eld. 1972, p. L). La kverelo daŭris eĉ post la morto de Erasmo, ĝis la plendvoĉoj de ambaŭ partioj malaperis dum kreskanta prestiĝo de etnaj lingvoj. 3.4. De utraque verborum ac rerum copia

Materialon por la duvoluma lernolibro „pri riĉeco10 de vortoj kaj aĵoj“ t.e. pri riĉa stilo, ekkolektis Erasmo kiel juna latin-instruisto en Parizo, kie aperis antaŭ la jaro 1500 la unua eldono. En la jaro 1511 li instruis la Grekan en la universitato de Cambridge, kaj sam-tempe plu interesiĝis pri materialo ankaŭ por latina instruado. Riĉeco de vortoj rilatas al gramatiko, riĉeco de aĵoj kaj nocioj al dialektiko. Por montri, kiel ĝuste utiligi la gramatikan kaj vortaran riĉecon de la lingvo, Erasmo elpensis aron da stilekzercaĵoj: por ke la parolanto kaptu intereson de aŭskultantoj, li devas havi multajn eblojn variigi sian eldiron, uzante ĉiam alian esprimmanieron.

La inspiro estis por li la 12-libra verko de Marcus Fabius Quintilianus (30 - 96) „Institutio oratoria“ (oratora trejnado), laŭ kiu la metodika preparo de oratoro baziĝu sur ampleksa ĝenerala kleriĝo. La trejnado de oratoro konsistis en antikvaj tempoj el kvin partoj: „inventio“, invento, trovo de konvinkaj argumentoj (la kvara kaj kvina libroj de Institutio oratoria), „dispositio“, disponigo, taŭga aranĝo de la tuta materialo en la oratoraĵo (la sesa

10 „copia“ signifas: provizo, riĉeco, abundo, amaso, aro, stoko

Page 25: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

libro), „elocutio“, eldirado, kultivita prezentado (libroj 8-10), „memoria“, memorado, trukoj helpantaj la oratoron memori la enhavon, kaj „pronuntiatio“, prononco, efektivigo de oratoraĵo (libro 11).

La deka libro komenciĝas per ĉapitro „De copia verborum“ kaj alportas ekzemplojn de riĉa stilo, atentigante, ke ĉiu individua kazo bezonas propran solvon. En la deka libro krome troviĝas rekomendoj de legindaj verkoj por estontaj oratoroj, servante kiel konciza historio de antikva literaturo. Tiu ĉi verko estis „remalkovrita“ en 1350 de Petrarko kaj 1406 de Poggio Bracciolini, kaj ĝi havis al humanistoj profundan influon (vd. http://www.questia.com/PM). Erasmo mencias ĝin plurfoje en siaj verkoj, precipe en „Dialogus Ciceronianus“. Lia dua fon-to estis verko atribuita al Cicerono „Rhetorica ad Herrenium“, kiu priskribas stilajn ornama-ĵojn, figurojn kaj tropojn.

Praktikan spronon por plilarĝigita eldono de „Copia“ donis al Erasmo John Colet, kiu tiatempe instruis en Londono kaj petis sian amikon pri iu manlibro de retoriko. La prilaborita versio, dediĉita al Colet, eldoniĝis en la jaro 1512. La lernolibro, populariĝinta ĉefe en Britio, estis uzata ĝis la 19-a jarcento. Dum la vivo de Erasmo ĝi eldoniĝis 85-foje kaj ĝis 1824 ankoraŭ 180-foje (vd. Weiland 1988, p. 30). La unua volumo, tiu pri „copia verborum“, riĉeco de vortoj, en la eldono el la jaro 1512 enhavis 153 ĉapitrojn, Erasmo dum pluaj eldonoj aldonis novajn, tiel ke lia lasta versio kompletigita antaŭ lia morto havis 206 ĉapitrojn. La unuaj dek ĉapitroj estas dediĉitaj al diskuto pri esenco kaj valoro de riĉa stilo: kial estas danĝere sopiri pri riĉa stilo, kiu evoluigis kaj kiu praktikis ĝin, kiel dediĉis sin aŭtoroj al ĝia disvastigo, al kiu oni riproĉis troigon de riĉa stilo, kiel la sama aŭtoro verku kaj koncize kaj riĉe, kiu stulte strebas pri koncizeco aŭ riĉeco de sia stilo, kial la riĉeco koncernas kaj vortojn kaj aĵojn, al kio bonas stilekzercaĵoj, kion oni atingas per ili kaj kiuj estas metodoj de stilo-variado. Ĉapitro 11 priskribas la unuan metodon de variaĵoj helpe de sinonimio, apogante sin evidente sur Kvintiliano – Erasmo uzas eĉ la samajn ekzemplojn „ensis - gladius“ (glavo). En la eldonon el 1534 la aŭtoro enŝovis admonon, ke oni dum serĉado de sinonimoj evitu uzon de vortoj tro ordinaraj, nekutimaj, poeziaj, arkaikaj, obsoletaj, krudaj, fremdaj, obscenaj, novaj, kaj de vortoj specifaj por certa aĵo. La 12-a ĉapitro prezentas variaĵojn de numero, persono, voĉo, kazo, tipo kaj formo. Sekvas analizo de tropoj kaj figuroj: antonomasio, perifrazo, metaforo, reciproka metaforo, alegorio, katakrezo, onomatopoeo, metalepso, sinekdoko, ekvipolento, komparo, rilato-ŝanĝo, amplifiko, hiperbolo, malpliigo k.s., en la 33-a ĉapitro listiĝas 195 variaĵoj de la frazo „tuae litterae me magnopere delectarunt“ (via letero ege ĝojigis min) kaj preskaŭ tricent de „semper dum vivam, tui reminero“ (mi memoros pri vi dum mia tuta vivo), frazo adresita onidire al Tomaso Moro. Komencanto povas diri ekzemple: „Numquam, quoad victurus sum, me tui capiet oblivio“ (neniam, dum mi estos vivanta, kaptos min forgeso pri vi), progresintoj diru ion pli elegantan, kiel „ Eadem me lux exanimem videbit, quae tui conscipiet immemorem“ (la sama tago [=lumo] vidos min morta [=senanima], kiu min rigardos forgesintan vin).

Ĉapitroj 34-94 prezentas variaĵojn de gramatikaj kaj sintaksaj formoj, la plej longa inter ili (ĉapitro 46) okupiĝas pri metodoj de varia uzado de superlativoj kaj absolutivoj, enhavante stokon de esprimoj kiel „pli dolĉa ol mielo“, „hatata pli ol morto“, „pli saĝa ol Nestoro“ k.s., la 66-a ĉapitro montras dudekon da diversaj manieroj, kiel citi alian aŭtoron. Ĉapitroj 94 – 206 estas mallongaj, iuj nur kelkliniaj; ili listigas uzeblajn vortojn kaj frazojn en la formo de iaspeca nealfabete ordigita enciklopedio. La dua volumo, „copia rerum“, ne estas subdividita. Ĝi priskribas riĉecon da aĵoj, do subjektoj, kaj dekunu metodojn por atingi ĝin. Tio ĉi estas la dialektika parto de la libro, Erasmo ĉiam lanĉas kelkajn teoriajn frazojn kaj riĉe ilustras ilin per ekzemploj el klasika literaturo. Enestas ankaŭ konsiloj, kiel kolekti kaj klasigi elskribaĵojn el klasikaj verkoj por povi uzi ilin dum propra skribado. Elektitaj ekzemploj el klasika literaturo estas diskursoj unue pri historia temo - la morto de Sokrato, alia pri teknika temo navigado, kaj la tria,

Page 26: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

plurajn paĝojn longa, pri la filozofia temo nestabileco. La verko finiĝas per konsiloj, kiujn erarojn la oratoro evitu. Tiu ĉi dua parto de la lernolibro estis aprezata pro aro da citaĵoj de klasikuloj, inter kiuj la plej konataj estis Apulejo, Aristofano, Aulus Gellius, Euripido, Hieronimo, Homero, Horacio, Livio, Luciano, Makrobio, Martialo, Ovidio, Persio, Plauto, Salustio, Seneko, Terencio, Varono, Vergilio kaj, la plej populara apud Cicerono, kompreneble, Kvintiliano, de kiu venas pli ol duono de la citaĵoj. Tiu ĉi verko de Erasmo iĝis grava materialo por lerneja uzo. Jam dum lia vivo ĝi estis uzata kaj diverse modifata por lernejaj bezonoj (vd. King&Rix 1999, p. 6-9): en la jaro 1526, lernejestro Georg Major reduktis la esencajn ĉapitrojn 11-32 el la unua kaj tutan duan libron en tabelan superrigardon, presigeblan sur 12-15 oktavo11-paĝojn. Tiu ĉi kompendio estis parto de libro krome enhavanta resumojn de retorika verko de germana humanisto-teologo Philipp Melanchtchon (1497-1560) kaj superrigardon de vortfiguroj, faritan de Petrus Mosellanus. La lernolibro estis uzata dum sekvanta duonjarcento. Alia interesa traktaĵo de anonima aŭtoro, kiu plilongigis ĉapitrojn 11-33 en eble trioblon de originala amplekso, tamen nomante ĝin „epitomo“, aperis en la jaro 1527 kaj ofte estis publikigata kune kun la Erasmo-originalo. Eĉ pli prestiĝa estis prilaboro far de M. Veltkirchius, amiko de Melanchtchon: li aldonis al la unuaj 32 ĉapitroj de la unua libro kaj al ĉiuj sekcioj de la dua libro resumojn de enhavo kaj klarigon de retorikaj terminoj kaj aludoj al klasikaĵoj. Tiuj ĉi komentoj, kiuj havis la amplekson de pli ol duono de la originalo, estis integritaj en la tekston de Erasmo. La unua eldono okazis 1534 en Hagenau; la manuskripton liveris Melanchtchon post la morto de Velt-kirchius. Laŭ specialistoj pri renesanco kaj humanismo (vd. King&Rix 1999, p. 7), „Copia“ estas ŝlosilo al humanisma literaturo. Ĝi prezentas metodon de kreema verkado, dum „Adagia“ portas la fruktojn de tia metodo, kaj fine, „Colloquia familiaria“ kaj „Laus stultitiae“ estas ties fina produkto. 3. 5. De conscribendis epistolis Estas memkompreneble, ke al Erasmaj lernolibroj pri bona stilo kaj oratora klerigo aldoniĝas libro pri ĝusta skribado de leteroj. En la epoko de elektronika poŝto ni simple tajpas, kion ni volas diri, zorgante nek pri tajperaroj, nek pri gramatiko, ni ne perdas tempon per alparolo aŭ ĝentila saluto, kaj al redaktado de la letero ni eĉ ne pensas. Poŝtelefonaj mesaĝoj kutime estas nekultivitaj krudaĵoj, kiuj havas nenion komunan kun la tradicio de leteroj. Tiel perdiĝis parto de eŭropa kulturo, kiu estis evoluigata kaj respektata ekde antikvaj tempoj, kaj al kiu Erasmo grandparte kontribuis; leteroj tiam ne estis vidataj kiel nuraj sciigoj, ili atestis pri klerignivelo de siaj aŭtoroj, estis relegataj kaj publikigataj, iĝante memstara literatura ĝenro, epistolografio. Eble estus interese scii ion pri tiu ĉi malaperinta fenomeno (vd. Smolak en Welzig eld. 1980, p. X-LXXXVI): En antikva Grekio estis kiel literatura verko rekopiataj leteroj de Aristotelo (384 – 322 a.K.), kies eldonisto verkis la probable unuan teorion de epistolografio. Pli profunda teorio de Demetrios el la 2-a jc. a.K. distingis 21 tipojn da leteroj (τυποι επιστολικοι) kaj prezentis por ĉiu tipo unu modelleteron. Simila verko de Libanios el la 4-a jc. p.K. kaj ties varianto de Proklos el la 5-a jc. p.K. enhavas jam 41 leterformojn (επιστολιμαιοι χαρακτηρες). Tiu ĉi verko estis konata kaj citata de humanistoj. Inter klasikaj latinaj verkoj estis konata teorio de Cicerono, kiu distingis du bazajn letertipojn „genus familiare“, familiaran, kaj „genus seve-rum“, seriozan, simile faris Seneko kaj Kvintiliano. Pli longan teorion de leterskribado „De sermocinatione, de epistolis“ (pri interparolado, pri leteroj) verkis Iulius Victor kiel parton de sia retoriko. Li parolis pri leteroj familiaraj (familiares) kaj oficialaj, negocaj (negotiales); la unuaj havu simplan, la duaj flegitan stilon. Bazaj postuloj por skribi leterojn estis mallongeco (brevitas), klareco (lux), gracieco (gratia), kaj en familiara stilo ŝercemo (iocus). Kristanaj

11 foliego, kiun oni faldas trifoje pro ricevi ok librofoliojn

Page 27: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

verkistoj ne produktis teoriajn verkojn, kvankam epistolografio estas grava parto de kristana literaturo (Kipriano, Hieronimo, Ambrosio, Aŭgustino, Paŭlino de Nola k.a.). Kreiĝis eĉ speciala formo de „litterae negotiales“, nome papaj leteroj, kiuj estis publikigitaj en kolektoj. En mezepoko, la antikvaj teorioj ne plu konformis al praktiko, ĉar, pro dekadenco de kleriĝo, „genus familiare“ malaperis, kaj por skribi oficialajn leterojn oni dungis notariojn. Tiuj uzis stereotipajn parolturnojn, „formulae“, kiuj aperadis en kolektoj. Teorio de epistolografio koncentriĝis al instrukcioj por produktado de konvenaj oficialaj leteroj, kiujn skrib(ig)is specialaj diktantoj, instruitaj pri „ars dictaminis“ (arto de diktado). Ekde la 12-a jc. „ars dictaminis“ instruiĝis kiel lernejfako. Laŭ ĝi, la letero havas kvin partojn: „salutatio“ (saluto), „captatio benevolentiae“ (atentokapto), „petitio“ (aspiro), „narratio“ (rakonto, prezento) kaj „conclusio“ (konkludo). Pri reflorado de epistolografio dum humanismo havas meritojn Francesco Petrarca, kiu (kiel supre menciite), trovinte en la jaro 1345 en Verono kolektojn de privatleteroj de Cicerono, kopiis ilin kaj inspiriĝis pri propra epistolografia verkado. La restaŭrita prestiĝo de privatleteroj ebligis publikigi i.a. kolekton de leteroj de Aeneas Silvius Piccolomini (papo Pius II) „Rerum familiarium epistolae“ el la jaroj 1405 – 1464. En la jaro 1514 eldonis Johannes Reuchlin kolekton de la plej famaj humanistaj leteroj “Epistolae clarorum virorum” (leteroj de kleraj viroj), al kio reagis la rondo de erfurtaj kleruloj per “Epistulae obscurorum virorum”12 (leteroj de obskuraj viroj, 1515 – 1517), kiuj en intence fuŝa latina stilo parodiis la kontraŭulojn de Reuchlin. La epistolografia13 kaj teoria verko de Erasmo estas senkonteste la plej ampleksa inter la koncerna literaturo de lia epoko, tial decas almenaŭ ĵeti okulon al ĝi.

Lia libro „De conscribendis epistolis“ (pri skribendaj leteroj, 1522) komenciĝas per aŭtentika letero al Nicolaus Beraldus, eldonisto en Orleano. Ĝi mem jam povas servi kiel modelo. Alparolo laŭ antikva maniero, kiun cetere uzas ankaŭ hodiaŭaj latinistoj, estas: „Desiderius Erasmus Roterodamus Nicolao Beraldo S.P14.“ Komence do staras nomo de la skribonto kaj tiu de la adresato: Erasmo (kompleta nomo) al Beraldo (kompleta nomo) multajn salutojn [sendas, skribas]. Intimaj amikoj kutime uzas antaŭnomon kaj posesivon; do se ili estus intimaj amikoj, starus komence: „Desiderius Nicolao suo S.P.“ (Desiderio al sia Nikolao diras multajn salutojn). Direkta alparolo ne necesas, sed ĝi povas – bonstile – aperi eĉ plurfoje en la teksto, kiel ĉi tie: „ Post la morto de karmemora Holonio, klerega Beraldo, miaopinie mi ne devis timi, ke iu eldonos miajn verketojn...“... „ Mi tre petas vin, mia Beraldo, influi tiun junulon...“. La verkanto ĉiam alparolas la adresaton per „ci“, ĉar klasika latino ne konis gramatikan formon de ĝentileco, eblas do diri ekz.: „tu, mi professor egregie“, (ci, mia elstara profesoro). La stilo de tiu ĉi letero estas konciza, sen apartaj formuloj aŭ ornamaĵoj. Erasmo unue sciigas sian eldoniston, ke aperis neaŭtorigitaj eldonaĵoj de kruda manuskripto de lia epistolografia regularo. Erasmo nun kritike prilaboris kaj kompletigis la verkon kaj petas sian eldoniston malebligi, ke oni aĉetu la fuŝaĵojn. Tio estas la esenca parto de la letero (ĉ. tri kvaronoj). Sekvas iom da klaĉo pri politika situacio, kiel kutimas inter viroj (virinoj certe elektus alian temon), kaj fina salutformulo. Plej oftas „vale“, „vale mihi“, vale quam optime“ (bonfartu, bonfartu pro mi, bonfartu plej bone eble). Ĉi tie staras „Quare valebis vir humanissime, simulque quum dabitur oportunitas, Budaeum, Deloinum, Brixium ac reliquos amicos meo nomine salutabis diligenter. “ Do, vi bonfartu15, ege humana viro, kaj ĉeokaze bonvolu saluti en mia nomo [sinjorojn] Budé, Deloynes, De Brie kaj aliajn amikojn.“ Je la fino staras loko kaj dato laŭ romia-kristana maniero: „Basileae VIII. Cal. Iun. Anno M.D.XXII“ (en Basileo, okan tagon antaŭ juniaj kalendoj, en la jaro 1522). Alia, ĝis nun uzata maniero estus: „Dabam Basileae, die 25. Maii, A. D16. MDXXII. ([mi skribis] en Baselo, la

12 apud “Laŭdo de stulteco” la plej influhava humanisma satiro 13 konserviĝis ĉ. dumil leteroj 14 mallongigo por „salutem plurimam“, alia kutimaĵo estas S.P.D., „salutem plurimam dicit“ 15 futuro estas kvazaŭ ĝentila imperativo 16 Anno Domini

Page 28: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

25-an de majo, en la jaro de Sinjoro 1522). Je la fino de la letero povas stari propramana subskribo, ĉi tie ĝi ne estas, kio eĉ ne necesas, ĉar la nomo de la skribinto ja aperis tute komence. Post la letero venas la vera komenco de la lernolibro, enkonduko „Quis epistolae character“ (kia estas karaktero de letero), do ĝenerala karakterizo de la letero kaj ĝiaj stilaj apartaĵoj. Sekvas unuopaj nenumeritaj diverslongaj ĉapitroj. Kontraste al flegitaj mezepokaj modelleteroj, Erasmo pledas pri „illaborata epistola“, do letero spontanea. Sekve li okupiĝas pri oficiala letero, respektante la ciceronecajn dividon al „genus familiare“ kaj „genus severum“. Grava eco de ambaŭ estas „perspicuitas“, lingva kaj stila klareco. Pluaj ĉapitroj pritraktas subjektojn rilatajn al ĉiaspecaj leteroj: „compostitio“ (kunmeto de la letero), „habitus“ (lingva „vestaĵo“, t.e. elekto de vortoj), „peculiaris character“ (aparta karaktero, de altnivela ĝis simpla ), „elegantia“ (eleganteco) k.s. Erasmo rifuzas rigidajn formulojn kaj substrekas, ke la karaktero de la letero dependas de ĝia celo, de la nivelo de adresato kaj de individua dispono de la skribanto. Longa ĉapitro „Exercitatio et imitatio“ (ekzercado kaj imitado) estas skribita por la uzo de instruistoj, kies nivelo en tiuj tempoj ne estis tro alta. Por lerni skribi leterojn oni povas elekti ajnan temon, t.e. leterojn eblas skribi pri ĉio17, diras Erasmo. Lernantoj laboru sub la gvido de instruisto, kiu poste korektu sub aspekto de la celo, do gramatikaj eraroj ne estu tiom grave riproĉataj kiom mistrafo de la temo. La tuta libro estas kompletigita per multaj ekzemploj el antikva literaturo. La lasta triono de la libro estas praktika receptaro por leterskribado. Unue pritraktiĝas (denove kun aŭtentikaj ekzemploj) alparolo, saluto kaj adiaŭo, kiuj estas firmaj partoj de la letero, kaj poste „ordo epistolaris“, enhavaj partoj, kiuj varias laŭ temo kaj celo. Sekvas detala divido de leteroj laŭ enhavo, kun difinoj. Krude dividite apartenas leteroj al kvar grupoj:“genus deliberativum aut suasorium“ (leteroj konsilaj, ekz. konsilo kaj malkonsilo, rekomendo kaj malrekomendo, peto, rifuzo, postulo, pardonpeto, konsolo, amikecpropono, amdeklaro), „genus demonstrativum“ (leteroj prezentaj, ekz. priskriboj de personoj, objektoj, pejzaĝoj, kasteloj, fontoj, ĝardenoj, montoj, vojaĝoj, regaloj, konstruaĵoj, transloĝiĝoj), „genus iudicale“ (leteroj juĝejaj: akuzo, plendo, defendo, postulo, riproĉo, minaco, atako, pardonpeto, senkulpigo), „genus familiare“ (leteroj intimaj: rakontado de okazaĵo, sciigo pri novaĵo el publika, privata aŭ familia sfero, gratulo, aflikto, danko, laŭdo, peto pri komplezo, persona komisio, ordono, ŝerco). Aldoniĝas praktikaj reguloj kaj modeloj de unuopaj letertipoj, kiuj estas aŭ ĉerpitaj el epistolografia literaturo, aŭ venas de Erasmo mem. La skemo estas jena: (1) ĝenerala karakterizo, (2) modela letero, (3) kolekto de materialo el antikvaj aŭ propraj leteroj. La lernolibro estas tre detala, la instruistoj do havis sufiĉe da materialo por elekto kaj ekzercado. Celo de la epistolografia instruado, laŭ Erasmo, ne estu atingi formalan perfektecon en leterskribado, sed evoluigi kultivitan personecon de leterskribanto. La lernolibro, pro sia alta nivelo, estis uzata en universitata instruado, ekzemple ekde 1538 en Krakovo. Diversaj instruistoj produktis kompendiojn surbaze de ĝi, ekz. en la jaro 1556 aperis en Antverpeno „Epitome ex opere Erasmi Roterodami de conscribendis epistolis“ de Johannes Nemius. Ankaŭ postaj aŭtoroj de manlibroj pri leterskribado, kiel Johannes Monheim, Iovis Wybo, Magnus de Ramlot, Henri du Four, Simon Verepaeus k.a. ĉerpis pli aŭ malpli el la libro de Erasmo, kies influo daŭris dum kelkaj jarcentoj. La tuta verkaro de Erasmo estas riĉa fonto, el kiu ĉerpis filozofoj, teologoj, enciklopedistoj kaj pedagogoj, perante liajn ideojn kaj sciojn, kiuj iĝis parto de humanisma - kaj sekve eĉ de la hodiaŭa - eŭropa kulturo.

17 memkompreneble, LATINAJN leterojn eblas skribi pri ĉio!

Page 29: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

Literaturo: Allen P.S. & H. M. (ed.): Opus epistularum Desiderii Erasmi Roterodami. Oxford 1906-1958 Augustijn, Cornelis: Erasmus von Rotterdam. Leben – Werk – Wirkung. C.H. Beck Mün-chen 1986 Bainton, Roland H.: Erasmus. Reformer zwischen den Fronten. Vandenhoeck&Ruprecht Göttingen 1969 Brodt, Ortwin (eld.): Germana Antologio. Bleicher Verlag Gerlingen 1985 Desiderius Erasmus of Rotterdam: On copia of words and ideas. Transl. Donald B. King & H. David Rix. Marquette University Press Milwaukee Wisconsin 1999 Erasmus Roterodamus: Opera Omnia. Ed. Johannes Clericus. Lugduni Batavorum 1703-1706, Reprint Hildesheim 1961-1962 Erasmo de Roterdamo: Laŭdo de l’ stulteco. Tradukis Gerrit Berveling. UEA Rotterdam 1988 Erasmus von Rotterdam: Adagia. Philipp Reclam Stuttgart 2005 Erasmus von Rotterdam: Colloquia familiaria/Vertraute Gespräche. Philipp Reclam Stutt-gart 2006 Erasmus von Rotterdam: Lob der Torheit. Übers. Heinrich Hersch. Anaconda Köln 2006 Gail, Anton J. (Hrsg.): Erasmus von Rotterdam. Ausgewählte pädagogische Schriften. Ferdi-nand Schöningh Paderborn 1963 Gail, Anton J. : Erasmus von Rotterdam. Rowohlt Reinbek bei Hamburg 1974 Stroh, Wilfried: Latein ist tot, es lebe Latein! List Ullstein Buchverlage Berlin 2007. p. 190-204 Stupperich, Robert: Erasmus von Rotterdam und seine Welt.Walter de Gruyter Berlin /New York 1977 Weiland, Jan Sperna u.a.: Erasmus von Rotterdam. Die Aktualität seines Denkens. Friedrich Wittig Verlag Hamburg 1988 Welzig, Werner (Hrsg.): Erasmus von Rotterdam: Ausgewählte Schriften. Lateinisch und Deutsch. Wissenschaftliche Buchgesellschaft Darmstadt (Erster Band: Epistola ad Paulum Volzium, Enchiridion militis Christiani 1968. Zweiter Band: Μοριας Εγκωμιον sive Laus Stultitiae, Carmina selecta 1975. Sechster Band: Colloquia familiaria 1967. Siebenter Band: Dialogus cui titulus Ciceronianus sive de optimo dicendi genere, Adagiorum Chiliades 1972. Achter Band: De consribendis epistolis 1980) Zweig, Stefan: Triumph und Tragik des Erasmus von Rotterdam. Fischer Taschenbuch Ver-lag Frankfurt 200620 Interretaj paĝoj je 2008-05-11: http://www.fullbooks.com/The-Cloister-and-the-Hearth1.html http://www.questia.com/PM.qst?a=o&d=5928302 http://www.ingentaconnect.com/content/brill/eras;jsessionid=33hrarrtti9oj.alexandra http://www.vivariumnovum.it/_pdf/GAthparte1.pdf http://el.wikipedia.org/wiki/ Προφορά της κλασικής Αρχαίας Ελληνικής γλώσσας Kontroldemandoj (bv. respondi al: [email protected]) 1) Kion vi en via lando eksciis pri Erasmo? Pri kiuj verkoj de li? Ĉu oni instruas prie en lerne-jo? Ĉu vi konas iun biografian verkon pri li ? 2) Kiajn konsekvencojn havis en la 16-a jc. ekstergeedza deveno kaj kiel ĝi influis la decidojn de Erasmo? 3) Kial Erasmo (kaj tiatempe talentitaj malriĉaj junuloj ĝenerale) iĝis pastro ? 4) Kiun signifon havas la termino « bonae litterae » kaj kies verkoj estis modelaj por ili ? Kio estis humanismo? 5)Kiujn laborojn ampleksas kritika eldono de manuskriptoj ? Kio estas paleografio? 6) Kiun signifon havis libropresado por humanistoj ? Kio estis « Academia Aldinica » ?

Page 30: la plej famaj verkoj de erasmo - w3.forst.wzw.tum.dew3.forst.wzw.tum.de/~quednau/AISKURSOJ/VBF/Erasmus_BARAN.pdf · naŭa filo de la familio, kiu laŭ tiama kutimo antaŭvidis por

7) Kiuj du humanistoj estis modelo por Erasmo kaj kial ? 8) Kiun funkcion havis en la 16-a jc. la pariza universitato kaj kiaj estis ĝiaj instrumetodoj? 9) Pri kio temas en la verkoj « Antibarbari » kaj « Enchiridion » ? 10) Kion volis Erasmo atingi per « respubliko de kleruloj » kaj kial ĝi ne realiĝis? 11) Kiuj du instancoj gravis por Erasmo dum lia vivo en Baselo kaj kial? 12) Kiuj estas la ĉefaj tem-grupoj de la verkaro de Erasmo ? 13) Kiuj verkoj inspiris Erasmon por skribi « Laŭdon de l`stulteco » ? Kion ĝi kritikas ? 14) Kion Erasmo celis per « Laŭdo de l`stulteco » ? Kial li elektis formon de satiro? Ĉu vi konas similajn verkojn el via nacilingva literaturo ? 15) Nomu kaj mallonge karakterizu kelkajn verkojn de Erasmo pri instruado kaj edukado. 16) Kiaj estis liaj pedagogiaj rekomendoj? 17) Kiucele ekestis « Colloquia familiaria »? 18) Kiuj estas stilrimedoj de dialogo konsenta kaj malkonsenta? 19) Kiun specifaĵon havas nomoj de roluloj en la dialogoj de Erasmo? Sub kiu nomo kaŝiĝis li mem ? 20) Kiucele Erasmo kolektis « Adagia? » Ĉu en via nacia lingvo ekzistas ekvivalentoj de menciitaj parolturnoj? 21) Pri kio oni ekscias el komentoj al « Herkulaj laboroj» kaj « Hastu malrapide»? 22) Por kiu estis skribita «Cicerona dialogo» kaj kion ĝi pritraktas? 23) Kion signifas « riĉeco de vortoj kaj aĵoj »? Kial ĝi estas « ŝlosilo al humanisma literaturo » ? 24) Kio estas epistolografio kaj kiuj estis teoriaj vekoj pri ĝi? 25) Kiun rolon havis dum humanismo leteroj?