monato 1991 n01 jan · 2020. 1. 25. · reviziita kaj ampleksigita versio de eseoj iv. 320 paĝoj,...

32
Maandelijks - Antwerpen X - ISSN 0772-456 X Monata revuo en Esperanto - 12a jarkolekto, maio »91 - n-ro 5 SOVETIO Turkio sirio TEHRANO RAELO OlfAS \ O. V AGDADO

Upload: others

Post on 26-Jan-2021

2 views

Category:

Documents


1 download

TRANSCRIPT

  • Maandelijks - Antwerpen X - ISSN 0772-456 XMonata revuo en Esperanto - 12a jarkolekto, maio »91 - n-ro 5

    SOVETIO

    Turkio

    sirio TEHRANO

    RAELO

    OlfAS

    \ O. VAGDADO

  • 3 0 -05- 1991

    SCIENCA REVUOvoi. 42 (1991)(1) - 158

    1991 — kajero 1 aperas maio 1991

    Temoj: Vancuvera Deklaro pri PluvivadoI. Koutny: Komputila ParolekkonoJ. L. Besada: La Praloĝantoj de Kubo -

    Konsideroj pri Vivo kaj LingvoK. Szczurek: La BibliofilioL. Kovacs: Pri FeromonojR. Hauger: De Antikva Incenso al

    Moderna Parfumo

    ISAE Jarkotizo 1991: 20.— CHFSvisa Poŝtĉekkonto 80—5909—5 ĉe UEA: isae—z kun samtempa informo al

    Sekretario-Kasisto: R. Hauger, Ringstrasse 13, CH 8172 Niederglatt

    Gesamideanoj! Helpu, laŭ ebleco, per nutraĵo al Esperanto-familio en St. Peter- burgo, kie limigita monata normo por homo estas 1 kg da kuirita kolbaso, 1 kg da grio, 0,5 kg da faruno, 10 ovoj, 1.5 kg da viando kun ostoj. 0.5 kg da butero, 0.25 kg da sunfloroleo. K. Ju. Aristarhov, poŝtfako, SU-190000 Leningrad. USSR.

    Atlasojn pri historio kaj geografio, en ĉiuj lingvoj kaj el ĉiuj landoj, mi deziras aĉeti. Bonvolu ne tuj sendi ekzempleron, sed unue postulu mian informilon/demand- ilon: Uwe Joachim Moritz, Im Romer- feld 44, D-VV-5180 Eschweiler (FRGerma- nio), tel.: xx 49-2405-66888.

    Prezo por anoncetoj (nur teksto sen fotoj, desegnajoj aŭ kadroj): 40 belgaj frankoj* (BEF) por ĉiu linio (minimume 240 BEF*). Sama anonceto kvinfoje: triobla tarifo. Por pli grandaj anoncoj petu la tarifon de la eldonejo, Frankrijk- lel 140, B-2000 Antvverpen, Belgio. • Por Belgio + 19% AVI.

    “Stafeto”-serio prezentas:

    1887kaj la sekvo

    Gaston Waringhien

    Dudek kvin artikoloj kaj prelegoj de Gaston Waringhien kiuj rilatas al la historio de nia lingvo, al la lingvo kaj stilo de Zamenhof, al la farado de vortaroj, al neologismoj ktp.

    Reviziita kaj ampleksigita versio de Eseoj IV. 320 paĝoj, for- mato DIN A5; bindita; ISBN: 90-71205-33-9; Serio Stafeto n-ro 11. Prezo: 630 BEE. Mendu ĉe via kutima libroservo an rekte ĉe Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.

    renkontos sian legantaron en la giĉeto de Flandra Esper- anto-Ligo dum la 76a Univer- sala Kongreso de Esperanto en Bergeno (27a de julio ĝis 3a de aŭgusto 1991). Profitu tiun idealan okazon por peti informojn, (re)aboni, konatigi viajn dezirojn, kritiki aŭ pri- diskuti alternativajn abonebl- ecojn por legantoj el nepagi- povaj landoj.

    Nepre vizitu nin!

    Jus aperis

    La septaga murdenigmode Roland C. Gates

    80paĝa romaneto, facile legebla en unu-du vesperoj, pri murdo okazinta en aŭstralia universitato. Sed pli ol krimrakonto la libro pentras la so- cian vivon de universitato.

    Mendu ĝin ĉe FEL, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio, je la prezo de 210 BEF + afranko aŭ ĉe via kutima libroservo.

    La (gazetosendependa

    mondkultura esperantisma

    revuo

    provekzemplero kaj abono: 39, rue Joseph Henot

    F-57070 - Metz -Francio

  • internacia magazino sendependa por politiko, ekonomio kaj kulturo

    monata revuo en la internacia lingvo Esperanto • legantoj en 80 landoj • 12a jarkolekto • aperas la 15an de ĉiu monato • abontarifo varias laŭlande; petu ĝin de la eldonejo • eldonejo: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antvverpen, Belgio; te- lefono 32-3-234 34 00, telekopiilo: 32-3-233 54 33; poŝtĉekkonto Bru- selo n-ro 000-0265338-43 nome de Vlaamse Esperantobond, Ant- vverpen • valida anonctarifo: n-ro 5 • kompostita kaj presita en la eldo- nejo • por adresŝariĝoj nepre menciu la kodon kiu troviĝas dekstre sur la adresslipo redaktoro: Stefan Maui, Pferseer Str. 15, D-W-8900 Augsburg, FRGermanio • telefono kaj telekopiilo 49-821-520385 • 200 konstantaj kunlaborantoj kaj kores- pondantoj en 40 landoj • aperas nur originale en Esperanto verkitaj arti- koloj (ne tradukoj) • represoj kaj tra- dukoj el Monato nur kun indiko de la fonto • kopi-rajto ĉe la eldonejo • bonvolu sendi registritajn leterojn nur se nepre necese • kun la redaktoro korespondu nur pri redak- ciaj aferoj, kun la eldonejo nur pri administraj aferoj (abonoj kaj anon- coj) • novelojn kaj poemojn sendu rekte al la prizorganto de tiu rubriko: S-ro W. Auld, 20 Harvies- toun Road, Dollar, Clackmannan- shire, Scotland FK14 7HG • verant- woordelijke uitgever: Paul Pee- raerts, Frankrijklei 140, B-2000Antvverpen • la enhavo de signitaj artikoloj ne nepre kongruas kun la opinio de 1’ redakcio

    enhavo 12a jarkolekto, n-ro 5, majo 1991leteroj 4-5noticoj 6raportoj 7-22Krom la apude menciitaj i.a.: Ar- gentino: infano naskiĝas kun ŝuldo (p. 7) - Svislando: For- timigi azilpetantojn (p. 7) - Italio: Mafio: la vera vizaĝo (p. 8) - Japanio: Ofero ne pridankita (p. 9) - Zairo: Strikoj (p. 12) - Histo- rio: Restarigo de germana res- publiko (p. 13)

    eseo 23Meditado pri mallonga milito de Eskil Svane

    kuirrecepto 24novelo 25lnfano en malliberejode Simone Boniol

    hobio 27kurso 28Ludi gitaron sen notoj

    satiro 29enigmo 30

    Nia frontpaĝa bildo: maljuna kurdo en kampadejo de rifuĝ- intoj. La golfa milito havis apartajn sekvojn por la kurda popolo, loĝanta en Irako, Irano kaj Turkio. Pri sekvoj kaj kon~ sekvencoj de I’ golfa milito vi povas legi plurajn artikolojn sur la paĝoj 9~12 kaj la eseon sur p. 23.

    Litovoj, kiel aliaj baltaj popo- loj, ne cedas al la premo de I’ sovetia armeo. Legu pri la evo~ luo diversajn artikolojn, inter- alie sur p. 20.

    Jen triciklo, kiu uzas baterion kaj homan povon. Pri veturiloj, kiuj evitas la kutiman venenon de karburaĵo, vi povas legi sur p. 20-21.

    Estimataj gelegantoj,

    por eŭropano, kiu neniam esti tie, tutmonata vojaĝo tra Brazilo kom- preneble estas ege interesa. Kaj por eŭropa esperantisto kompreneble an- kaŭ kaj precipe renkontiĝo kun la brazila Esperanto-movado estas aparte interesa kaj spertiga.Eĉ kvarsemajna restado en tiel gi- ganta lando kiel Brazilo ne sufiĉas, por vere ekkoni ĝin. Tio validas an- kaŭ por la Esperanto-movado. Ta- men kelkajn karakterizajn trajtojn mi jes povis sperti, kaj estis aparte faci- Ie eltrovi la diferencojn al la eŭropa movado. Ekzemple mi antaŭe ne konsciis pri grava fakto, kiu influas la brazilan Esperanto-movadon: en Brazilo, kaj en la tuta sudamerika kontinento, oni praktike ne havas lin- gvoproblemojn, ĉar la portugallin-

    gvaj brazilanoj kaj la hispanlingva anoj de la ceteraj 'andoj tute bone povas interkompreniĝi sen iu inter- lingvo. Do la problemoj de Eŭropo kun ties multegaj landoj kaj land- etoj, parte tre malgrandaj, kun la plej diversaj lingvoj, estas nekonataj al sudamerikanoj.Krome al brazilaj esperantistoj tre ofte mankas la kontaktoj kun ali- lingvaj esperantistoj: ili mem nur malmulte kaj malofte povas vojaĝi al aliaj kontinentoj, kaj inverse ili ankaŭ ne povas saluti multajn esperant- istojn el Eŭropo kaj aliaj kontinentoj en Brazilo. Sekve brazilaj esperant- istoj estas en situacio de certa izolit- eco. Tion oni devas bedaŭri, i.a. pro tio, ĉar en Brazilo aktivas multaj el- staraj esperantistoj, viglas libro-el- donado kaj regas tute alia etoso. Sajnas al mi, ke brazilanoj ĝenerale,

    kaj do ankaŭ esperantistoj, aliras problemojn ne kun tiom da racio, kiom eŭropanoj, sed kun multe pli da emocio; tio foje impresis min stran- ge. Tamen, eble, ni eŭropanoj povus iomete lerni de brazilaj esperant- istoj. (Certe ankaŭ inverse.)Entute: denove mi spertis la feliĉon kaj bonŝancon, kiujn ebligas la inter- nacia lingvo dum tiaj vojaĝoj. (Bra- zilanoj simple dirus: Vivu Esper- anto!)

    Sincere via Stefan Ma ul

    MONATO - majo 1991 ENHAVO 3

  • -------------1 ete roj------------------------------------------------------------Sendanka japanoLa letero de s-ro Niigata (Monato, 1991/2, p. 5) iomete trankviligis min, kiel japanon el la urbo Niigata. Pro la menciita artikolo de s-ro Yamasaki (MONATO, 1990/12, p. 7) ankaŭ mi ekscitiĝis. Tamen mi ne kuraĝis tuj skribi al la redakcio, ĉar mi timis, ke mia pensmaniero eble ŝanĝiĝis dum mia 30jara restado en Germanio. Certe ni devus esti dankemaj al Uso- no, sed ni ne bezonus nin humiligi pro tio. Rokuro Makabe, Germanio

    Japana dankemoLa kolera letero (MONATO, 1991/3, p. 5) fare de iu anonima japano (la sub- skribo Niigata ne estas personnomo sed tiu de urbo aŭ gubernio en Japa- nio), akuzanta mian artikolon pri la sendankaj japanoj, devas esti amuz- inta la legantojn kiel rara specimeno de la mondfifama japana senhumu- reco. La opinio kiun li tiel arde ata- kas ne estas mia, sed la supozebla reago de usonaj politikistoj. Tio estas perfekte klara per la kuntek- sto. Mi ne esprimas mian opinion en la rubriko ..Raportoj", kio estas ABC de ĵurnalismo, kiun tamen, estas vero, ne malmulte da korespondantoj de Monato ne observas.

    Yamasaki Se iko, Japanio

    Kebekia respondoMi trovis interesaj la komentojn de VV.D.B. Hackett pri mia artikolo (Mo- NATO, 1991/1, p. 5): ili bildigas ian kanadan senton pri la afero. Kom- preneble mi celis ĉefe la kebekiajn politikistojn, kiuj realigu la dezirojn de la kebekianoj. Pri la leĝo pri du- lingvismo: ĝi celis haltigi kebekian naciismon, per klopodo igi Kanadon, „de mar' ĝis mar”’ hejmlando ankaŭ por franclingvanoj. Tio fiaskis, ĉar neniu kanada politikisto pretas ag- noski, ke temas pri du popoloj, ne pri popolo kun du lingvoj. Se kanadanoj sentas sin angla popolo, nu bone! Sed mi ne estas ano de ĝi. Pri bruli- go de standardoj, Hackett citas onidi- ron. Jen alia onidiro: dum la mon- treala 500 000-homa para- do (90/06/25). kanada ŝtata televido dissendis bildojn de bruligo de kanada standardo. Sed oni diras ke iniciatis ĝin la raportistoj mem... Ja. tutcerte troviĝas stultuloj en ĉiuj tendaroj.

    Sylvain Auclair, Kanado

    Subteni etnojnAperis artikolo de Vinko Oŝlak (MONATO, 1990/2, p. 7) sub la titolo „Kiu subtenas etnojn?” Ĝi konkludas

    per la sugesto, ke UEA gratulu al ĉiuj nove fonditaj ŝtatoj pro la atingo de sendependeco. Sendube regas mal- samaj opinioj pri la efektivigeble de tiu sugesto, pri kiu la aŭtoro verŝajne celis instigi al diskuto. Sed bedaŭr- inde li mem detruis la bazon por dis- kuto, ĉar la sugeston sekvas insulto, kiun li direktas al la sama UEA. Eĉ sendepende de tio, ke li ne nomas la kulpigitajn funkciulojn de UEA nek precizigas, kiam aŭ kie ili ..pli ĝuas en la ombro de iu totalisma diktato- ro", mi povas nur konstati, ke s-ro Oŝlak ne povas atendi de insultito seriozan trakton de sia sugesto.

    Ulrich Lins, Vicprezidanto de UEA

    Mallongigo ĝis nerekonebloLa redakcio de MONATO rajtas mal- longigi leterojn de kunlaborantoj. Sed mallongigi, ne reverki! Mi verkis res- pondon al NikSt (Ĉu diskriminacio?) por la rubriko ..Opinio”, sed la redak- cio decidis meti ĝin en la rubrikon ..Leteroj”. El 7 grandaj alineoj rezultis unu. Se oni tiel draste tranĉas, ĉu oni ne devas konsulti la aŭtorinon? Kun teruro mi legis mian leteron (Mona -1Q 1991/2 p 4. Ŭj vere ni dri ion tian:... kun ŝtataj lingvoj kaj kul-turoj?” Pardonu, sed tio ja estas skandala mallongigo. En la originalo estas .Kreiĝos novaj ŝtatoj. Kun ŝtataj lingvoj: ukraina en Ukrainio, taĝika en Taĝikio, uzbeka en Uzbe- kio ktp. Ĉu tio tuj implicas diskrimi- nacion kontraŭ minoritatoj (rusoj k.a.)? Tute ne. Minoritatoj havos kaj siajn lernejojn, kaj teatrojn, kaj gaze- tojn ktp. Multo iam ekzistis, multo jam estas farita. Sed gazetaro ne emas raporti pri tio.” Kial ridindigi aŭtorinon per mallerta kompilado? Se ies artikolo tro longas, ne konve- nas, bv. sciigi pri mankoj aŭ almenaŭ prezentu al aŭtoro vian resumon antaŭ publikigo. Tio ŝparos nervojn al verkintoj kaj lokon en MONATO - ne necesos publikigi protestojn de ŝok- itaj aŭtoroj. Mi protestas kontraŭ tia mallongigo. Olga Kerzjuk, Britio

    (n.d.l.r.: Decidi kie aperos kio, ak- cepti aŭ rifuzi artikolojn estas mai- facila kaj diplomata tasko, ĉu ne aperigi artikolon, kaj riski la aŭto- ran koleron: ĉu aliien ĝin meti kaj mallongigi? Certe ni nepre devas ĝuste revortumi la originajn ideojn, sed ankaŭ ĉe ni miskomprenoj po- vas okazi. Korespondi pri artikoloj tamen praktike ne eblas. Verk- antoj tamen povas esti certaj pri tio, ke Monato ne „celas" ridindigi

    siajn altetaksatajn kaj valorajn kunlaborantojn. Se vi. Olga, tamen tiel vin sentas, bonvolu akcepti niajn pardonpetojn.)

    Malkomunisma fantomoNikSt asertis (MONATO, 1990/6, p. 18) ke tra Eŭropo vagas fantomo de malkomunismo. Li evidente malpra- vis. Komunismo neniam ekzistis en Sovetio post la mortoj de Lenin kaj Trotski. Stalinismo tie regis ekde 1924. Stalin enterigis komunismon kiam li fariĝis ĝenerala sekretario. Kio ŝanĝiĝis kun la elekto de Gorbaĉov?

    Lorenco Humphries, Britio

    Dia povoAperis artikolo (MONATO, 1990/8, p. 11) „Kio permesatas al dioj...” Temis pri arbitra ..fermiteco” por ekster- landanoj viziti siberian urbon Tomsk. Se invitas viziti ĝin ordinara civitano - malpermes’, se iu altrangulo - es- cept’. Tamen, por esti pli ĝusta, eĉ tiuj esceptoj komenciĝis post 1985, starta jaro de perestrojko kaj glas- nost. Do. aperis artikolo kaj..., kaj eventoj kvazaŭ ektorentis. Fine de oktobro 1990 urba konsilio voĉdonis por malfermi la urbon por ekster- landanoj (antaŭe tabuita temo) kaj tiun ĉi decidon sendis por aprobo al Moskvo. Novembre eri Tomsk gastis grupoj el Svedio, Pollando, Britio. Mi minimume riskas, se dirus, ke tiu evento okazis la unuan fojon dum lastaj 50 jaroj en historio de Tomsk ke alilandanojn invitas ordinaraj civit- anoj, des pli esperantistoj. Decem- bre 1990 en amasgazeto Argumen- toj kaj Faktoj aperis listo de novmal- fermitaj urboj, inter ili Tomsk. Okci- dentaj aferistoj tuj ekinteresiĝis kaj jam en februaro estas atendata vizi- to de eksperta komisiono pri turismo el Svislando. Ankaŭ en februaro de- vas veni de OVIR (ruse: fako pri vi- zoj kaj registrado) oficiala permeso por privataj invitoj de eksterland- anoj. Mi esperas, ke ankoraŭ unu bastiono de stalinismo falos definiti- ve. Kaj ni, tomskanoj, povus sen iuj mallogikaj obstakloj inviti alilandajn amikojn. En Tomsk estas kion mon- tri. Kvankam ekonomia stato, kaj per- sona kaj ŝtata estas malstabila. Sed tio estas alia temo. BGE Sovetio

    Radio Pekino (1)Reage al la publika respondo de RP (Monato, 1991/3, p. 4) mi ne plu po- vas silenti. RP fakte nomiĝas RP lnternacia. En tiu internacia radiofo- nio la Esperanto-elsendo apartenas

    4 LETEROJ majo 1991 - MONATO

  • al la minoritataj lingvoj kaj tial en ĉinaj ĵurnalismaj artikoloj oni ĝin ne mencias. ESRP estas eta kaj ne gra- va kiel sekcio, tamen samcele funk- cias kiel la internacia propagandilo; gi funkciis normale, ankaŭ dum la jaroj, kiam ĉinaj esperantistoj estis persekutataj. Evidente la pozicio de ESPR estas kompatinda. La angla lingvo estas en la lando fakte la internacia lingvo. Do nature kaj logi- ke, kompreneble ankaŭ finance, estas ke tiu internacia radiofonio de- vas presi anglalingvan kalendaron kaj tiun sendi kiel donacon amik- ecan por ĉiuj diversaj aŭskultantoj. Tiun veron ESPR ne volas klare mencii en sia respondo. Mi same ne trovas en la publika respondo kion pli ESPR planas fari perfektige rila- te la servo al siaj aŭskultantoj... male ESPR sisteme malakceptas kritikon. Mi mem foje aŭskultas RP... Mi infor- mis ilin ke belga leteramiko mia ofte aŭskultas. En la sama letero mi de- mandis kiun eksterlandan Esper- antan elsendon en nia lando eblus bone aŭskulti. Sed mi ne ricevis res- pondon. Mi aŭdis plurajn plendojn ke ESPR ne aŭdas enlandajn aŭskult- antojn. Mi zorge aŭskultis la progra- mon ..Leter-kesto". Neniam mi aŭdis pri letero ricevita de ĉinaj aŭskult- antoj. Estas strange, ke «Leter-kes- to" rifuzas la ĉinajn leterojn. Almenaŭ mensogete estas diri «ĝenerale ni respondas ĉiujn leterojn”; kial ne aŭ- tente aldoni, «escepte de ĉinoj"?

    Zhang Shize, Ĉinio

    Radio Pekino (2)Laŭ mi s-ro Maui tute pravas ke en kalendaro estas lingva diskrimina- cio, ĉar oni devas konsideri tion ke iu mia samlanda esperantistino, kiu bone scias anglan kaj ĉinan lingvojn, diris ke se eŭropano parolas angle al ĉino, tiu ne komprenas la lingvon, dum la eŭropano ne komprenas la anglan kiun parolas la ĉino. Oni ta- men devas konsideri ke la angla sek- cio de Radio Pekino estas la plej granda, kaj do ankaŭ havas la mo- non. Kial ili ne fordonas la monon al aliaj redakcioj? Tial, ĉar la lando es- tas socialista kaj la registaro menso-

    gas al la popolo? Ke Radio Pekino (ĉu la Esperanta sekcio?) ricevis multajn leterojn kiuj laŭdas la ĉi-jaran kalendaron laŭ mi estas nur klarig- eble pro tio ke tiujn leterojn skribis anglalingvanoj. S. Pietilainen, Suomio

    Radio Pekino (3)Karaj ĉinaj amikoj, ankaŭ mi ne volas anglalingvaĵojn kaj pastaĵojn, kiujn mi energie rifuzas. Sed tio ja tute ne signifas rifuzi vian amikecon! Ami- kojn oni ja rajtas kritiki, ĉu ne? Kaj ankaŭ se temas pri donacoj! Mi vere ĝojus pri malmultekosta poŝtkarto bondezira en la internacia lingvo, aŭ pri la samo per via radia elsendaĵo. Cetere, la unuan fojon (por 1989) mi donace ricevis belegan, vere artan kalendaron dulingvan (ĉina-Esper- anto). Tian ege valoran kalendaron mi estas preta eĉ aĉeti ĉiun jaron. Simile valoraj germanaj kalendaroj kostas ĉirkaŭ 50 DEM. Je tiu prezo mi estus ne rifuzema, sed dankema al la ĉinaj esperantistoj pro ilia amik- eco sin montranta tra ilia bona labo- ro. Vilhelmo Lutermano, Germanio

    Malpaca sintenoMi ne komprenas kiel Jean Martignon (MONATO, 1990/7, p. 5) neniel kriti- kis Marcon Lejeune kaj ties «distan- con”, aŭ almenaŭ klarigis ĝin. Mia in- tenco, pere de la fina demando, estis instigi al la penso ke li. Marc Lejeu- ne (kaj ĉiu franco sendistinge, kaj ĉiu kanadano kompreneble) estas ja ano de la homaro, do la «distanco" reduktiĝas nur al persona sinteno. Estas eble pli tia persona sinteno kiu kondukas al la malpaco ol mia «fiskribaĉaĵo”. V.P.E.

    FlegmuloĈu vere la brita ĉefministro (Monato, 1991/3, p. 6) post teror- ista atenco elbuŝigis:... ni devos re-komenci ie alie"? Se vere, la teror- istoj estus ja atingintaj almenaŭ gravan celon: ŝanĝi la britan politi- kon. Aŭ ĉu la ministro diris «(ie) al- iie” (alie = alimaniere; aliie = aliloke; ĉar ali- ja estas simpla radiko, ne ta- belvorto). V. Lutermano. Germanio

    Alianca kondutoĈu oni neniam lernas de la historio? Se la aliancanoj agus en la ja- roj 1933-36 nur duone tiel kuraĝe kiel nun, tiam ne estus okazinta la dua mondmilito kaj ne estus murditaj tiom da milionoj da homoj sur ambaŭ flankoj, ĉar tiam la Tria Regno an- koraŭ ne estis tiel kapabla militi kiel nun Sadam. B. Fischer, Germanio

    Demokratio estas demokratioPri via redaktorkomento en la nume- ro de marto 1991 : Ĉu vi vere kre- das ke Usono eraris, kiam ĝi devigis Japanion kaj Germanion transpreni «usonan percepton de demokratio"? Eble estis eraro de usona vidpunkto, pro tio ke la du kompatindaj landoj nun venkas nin ekonomie, sed, en la landoj mem, mi devas kredi ke vi te- nas malplimultan opinion. Kiom el viaj samlandanoj elektus alian siste- mon? Pri via opinio ke «por araboj ĝi taŭgas absolute ne”: Ĉu vi opinias ke araboj posedas «kontraŭdemokratiajn genojn"? Pli ol du milionoj da araboj loĝas en Usono, evidente feliĉe. Post unu generacio, araboj, kiel germanoj, vivus feliĉe demokratie, kaj batalus por konservi demokration. Certe, res- tus esceptuloj (kiel vi!), sed, plejpar- te, post kiam homoj gustas demokra- tion, ili ne volonte forlasas ĝin. De- mokratio estas demokratio ... Gi be- zonas universalan voĉdonrajton, kun almenaŭ du partioj. La leĝo devas regi ĉiujn, eĉ la landestron. Gi bezo- nas ankaŭ liberajn verkadon kaj pa- roladon. Tiuj ne estas «usonaj per- ceptoj”, sed nepraĵoj de vera «demos kratios" (rego de la popoloj). Laste, permesu, mi petas, ke mi analizu vian situacion. Vi preferus multe pli socia- listan registaron en Germanio, sed vi scias ke la plimulto el viaj samland- anoj malkonsentas ... tial, «usona demokratio” ne taŭgas. Ĉu vere?

    Robert Simmonds, Usono

    Komento de S. Maui: Mi ne kritikis, ke Usono devigis Germanion trans- preni demokration, sed „la usonan vojon de vivmaniero". Demokration Germanio havis jam antaŭe, kvan- kam malstabilan: la germanoj feliĉe lernis el la katastrofo de la reĝimo de Hitler kaj post la milito kon- struis pli, tre stabilan demokration. Sed kiel vi venas al la konkludo, ke mi deziras por nia lando pli social- istan registaron, restas por mi en- igmo: mi tute ne skribis pri tio. - Pri Japanio prefere reagu japanoj. Sed mi kontestas vian aserton, ke demokratio estas demokratio: ĉu vere en Ateno antikva estis „rego de la popoloj", kvankam ekz. la sklavoj ne havis voĉdonrajton? Pri la temo, ĉu vere la okcidenta demo- kratio taŭgas por ĉiuj aliaj kulturoj, eble relegu la artikolon ..Partioj - fremda elemento en Afriko" en MO- NATO 1990/9, p. 7.

    MONATO - majo 1991 LETEROJ 5

  • noticoj

    Kap-impostidoDe dom-imposto al kap-imposto, kaj ree al hibrida dom/kap-imposto: jen resume sagao pri brita oficiale no- mata komunum-imposto, pri kiu deta- le raportis MONATO (1990/4). Plej lasta ĉapitro: pro tutlandaj protestoj kontraŭ vulgare abomenata kap-im- posto kaj pro troa rikolto de kon- traŭaj krombalotaj voĉoj, la registaro lastatempe decidis redukti ĉies kap- imposton je 140 britaj pundoj - sed samtempe altigi nacian aldonvalo- ran imposton (AVI) je 2.5 % kaj re- lanĉi miksitan dom- kaj kap-impos- ton (moke: kap-impostidon), pli mal- pli tian dom-imposton, kian la regist- aro dum jaroj insultas kaj nigrigas kaj finfine aboliciis.Sagao pri konfuzo kaj kontraŭdiro, kiu ridindigas la registaron de la en novembro enpostenigita ĉefministro, s-ro John Major (Gon Mejĝel kaj plene perpleksigas britojn. Atendite estas, ke tiuj voĉdone sin venĝos kontraŭ ĉefministro ĝuanta - kon- traste al lia antaŭulo s-ino Thatcher [TaĉrJ - plurajn plusojn, sed kies bas- kula imposto-reformo senpacienc- igas eĉ plej fidelajn amikojn de la registaro.GUBBINS Paŭlo

    lnternacia socia diplomoLa Universitata Altlernejo de Korko (lrlando) inaŭguris novan kurson por tiel nomata bakalaŭreca diplomo pri socia laboro. La universitato jam ri- cevis aliĝilojn kaj inform-demandojn de studentoj el diversaj landoj kaj kontinentoj inkluzive de Sud-Ameri- ko kaj Afriko. La kurso ofertas inter- nacian perspektivon kaj inkludos stu- dadon de problemoj kiel la situacio de turkoj en Germanio, malriĉeco en Brazilo, rasaj interrilatoj en Sud-Afri- ko. ktp. GMA

    Lingva fiaskoAŭstrio eble baldaŭ estos membro de la Eŭropa Komunumo. Tial oni planis en Bruselo kurson por ofic- istoj kun la celo alkutimigi ilin al la eŭropa administrado. Kvankam oni serĉis dum naŭ monatoj kandidatojn por tiu kurso, trovigis neniu por la partopreno. Unu el la ĉefaj kialoj: ne eĉ unu havis sufiĉan konon de la franca lingvo, kion oni (kontraŭleĝe) postulis. En Aŭstrio la unua kaj dev- iga fremdlingvo en la lernejoj estas la angla. Por la lernado de aliaj ling- voj ĝenerale mankas tempo. Interal-

    ie sekvas el tio, ke preskaŭ neniu en Aŭstrio parolas almenaŭ iom la hun- garan, ĉeĥan aŭ slovakan aŭ povas senerare prononci nomojn aŭ vortojn de la najbaraj lingvoj.Klag Walter

    Golfa solvo por Nord-IrlandoLa komandanto de la brita armeo en Nord-Irlando deklaris post la fino de la golfa milito, ke la tiea venko igas la britan armeon eĉ pli neŝanceleble decida venki terorismon en Nord-lr- lando. Tamen, post 21 jaroj de bomb- atencoj, britaj militistoj ne sukcesis solvi la sociajn kaj ideologiajn pro- blemojn de tiu teritorio. En ĉi tiu sen- co ĝi similas Irakon... GMA

    Kataluna lingvo agnoskitaPer 188 voĉoj favoraj, neniu kontraŭ kaj tri sindetenoj, la Eŭropa Parla- mento aprobis rezolucion petantan de la komisiono kaj de la konsilio la agnoskon de la kataluna lingvo. Tiu decido respondas al peto farita de la kataluna kaj baleara parlamentoj, pri- laborita de la kristan-demokrata de- putitino Vivian Reding el Luksembur- go, kaj apogita de aliaj parlament- anoj. En la praktiko, tiu agnosko ne signifas la uzadon de la kataluna lin- gvo kiel oficialan aŭ laboran lingvon de la komunumo, sed ĝi agnoskas ke estas eblecoj uzi tiun lingvon por la publikigo de la traktatoj kaj funda- menta leĝaro de EK, en la programo Lingua por lernado kaj perfektigado de eŭropaj lingvoj, tiel kiel uzi tiun lin- gvon en la parolaj kaj skribaj rilatoj kun la publiko en la oficejoj situantaj en la aŭtonomaj komunumoj de His- panio.URUENA M.R.

    Major - ne marionetoPost 100 tagoj kiel nova brita ĉef- ministro, s-ro John Major (Gon Mejĝel sukcese sin distancigis de la politi- ko de sia antaŭulo, s-ino Thatcher [Taĉrl. Tiu, konata malamiko de eŭro- pa integrigo, estas forte rebatita, kiam Major, en grava parolado en Germanio, substrekis sian volon kun- labori kun eŭropaj partneroj. Evident- igas. ke Major ne farigas simpla Thatcher-marioneto, kiel prognozite. Aliaj pozitivaĵoj: post la armea (sed ne socia, homa) „venko" en la Golf- milito, Major nur malvolonte perme- sis oficialan londonan paradon - jen multe pli digna sinteno ol tiu de sang- avida s-ino Thatcher post la t.n. Falk- landoj-milito en 1982. Plue: post ka-

    sacio de fiverdikto pri ses „teror- istoj". kiuj pasigis 16 jarojn maljuste enkarcerigitaj, Major anoncis t.n. ..reĝan komisionon" por esplori just- econ kaj la rolon de la polico en Bri- tio. Rimarkinde estas, ke dum la ..Thatcher-reĝimo” enketis nenia reĝa komisiono. Ekblovetas nova vento... Gubbins Paŭlo

    Protekto de artaĵojLa parlamento, ĉefa defendanto de la libera cirkulado de varoj ene de EK post la 1-a de januaro 1993, kiam efektiviĝos la interna merkato, estas ankaŭ konscia ke la artaĵoj kaj kul- turaj riĉaĵoj devas resti for de tiu li- bereco. Por eviti trafikon de tiuj art- aĵoj. kiu kaŭzos perdon de la eŭropa kultura riĉaĵo, la Eŭropa Parlamento plenkunsido aprobis informon pro- ponantan i.a. la starigon de kontroloj en la eksteraj landlimoj de la komu- numo, fortan kontrolon de la merka- to de ĉi tiuj artaĵoj kaj la kunordigadon de la kontrolprocedu- roj.URUENA M.R.

    Litovaj aŭtoŝildojEn ĉiuj respublikoj de Sovetio ekzis- tis unueca sistemo de aŭtregistrado. Privataj aŭtoj surhavis ŝildojn kun unu litero antaŭ kvarcifera numero kaj du post gi, ŝtataj aŭtoj - tri literojn post la kvarcifera numero. Oni uzis lite- rojn de rusa aboco. Tamen ekde ĉi- jara februaro Litovio komencis uzi latinajn literojn:por privataj aŭtoj: A 00 00 LL, por ŝtataj: 00 00 LLL.Tio estas nur komenco de propra sistemo, kiu estos realigita, kiam de- finitive solviĝos la afero de nova ad- ministra disdivido de Litovio.Notinde, ke ĝis la jaro 1940 Litovio uzis proprajn aŭtoŝildojn kaj ekde 1927 ĝi estis ano de internacia aŭto- kluba asocio. LAST

    Aerbalona prezentadoDe 26a de julio ĝis 4a de aŭgusto 1991 okazos en Metz (orienta Fran- cio) internacia prezentado de aerba- lonoj. Jam enskribiĝis pli ol 3000 el la tuta mondo, lli glisos matene kaj vespere. Dum la tuta tago estas an- taŭviditaj animadoj: sportaj renkont- iĝoj, spektakloj, ekspozicioj, prelegoj ktp. Esperanto ĉeestos per budo sed ankaŭ kiel helplingvo. Vizitantoj (es- perantistoj aŭ ne) estos bonvenaj. In- formoj: Jean-Paul COLNOT, 15 rue de Lavaux, F-54520 Laxou, Francio.

    6 NOTICOJ majo 1991 - MONATO

  • raportoj

    ARGENTINO

    lnfano naskiĝanta kun ŝuldoEn Argentino estas malnova aserto, ke infano naskiĝas kun pano sub la brako, por certigi ke de la momento kiam ĝi venas al mondo, jam estas certigata ĝia vivo-eltenado. Tamen en la lastaj jardekoj ekzistas faktoj, kiuj kontraŭas la diraĵon.Laŭ raporto elfarita de Fonduso de UN por Infanaro, ĉiu bebo naskiĝanta en tiu lando, de la momento mem de la naskiĝo, jam persone respond- ecas pri miloj da dolaroj, ĝia parto en la egaj enlanda kaj eksterlanda ŝuldoj. La malfacile kredebla ŝuld- ego, simile kiel en aliaj latinamerikaj landoj, devenas de la 70aj jaroj, kiam la okcidentaj bankoj ne sciis kion fari per tiom da disponebla kapitalo, kaj tiam pruntedonis al tiuj landoj, kiuj avide akceptis ĝin.

    Kulpo duflankaOni ne povas aserti ke la kulpo estas sammerita por prunto-donantoj kaj prunto-akceptantoj. sed ke la res- pondeco, aŭ manko de respondeco, estis komunaj al ambaŭ, jes. Al la akceptintoj ĉar ili akiris kompromi- son ne plenumeblan, kaj al la don- intoj ĉar ili ne mezuris la eblecon pa- gipovan de la unuaj, kiel estas kuti- mo ĉe ĉiuj financaj interkonsentoj.La investoj de la kapitaloj ricevitaj estis diversaj, luj landoj aplikis ilin por modernigi industriajn instalaĵojn, sed aliaj kiel Argentino, frivole uzis la rimedojn por detrui sian indus- trion. Per tiu alfluo de valutoj, Argen- tino permesis ke lavango da import- ajoj invadu la merkaton, kaj la landa industrio teknike kaj maŝine ne pre- parita, tute ne kapablis konkurenci kaj bankrotis. Dum la tempo, kiam la eksterlandaj pruntoj alvenadis, la ar- gentinanoj sin sentis riĉuloj, ĉar la alilandaj produktaĵoj estis facile akir- eblaj kaj la landa mono estis forta kompare kun eksterlanda malforto. Sed la destino de tiu amaso da valu- to en pruntoj, estas granda mistero, kaj ties profitantoj restis kaj restas en la mallumo.La ŝuldo estis kvazaŭ neĝa bulo, la interezoj ne pagitaj akumuliĝis sur la kapitalo, kaj malmultaj jaroj estis be- zonataj por ke ĝi fariĝu giganto pied- premanta la ŝuldanton. Tiam ekestis terura senelira cirklo en kiu la landoj suldantaj ne nur ne povis amortizi, sed ili estis finance senpovaj por

    evolui, kaj ne nur por pagi, sed preci- pe por sin eltenadi, kaj ili merĝiĝis en mizeron.Jam oni provis ĉion. la kreditoroj kelkfoje plialtigis la interezojn, kaj la konsekvenco estis kresko de la kvanto de ŝuldoj. Estas neimageble ke ili iam kvitiĝos, dume estas mal- espero ĉe la pruntistoj, kaj malsato ĉe la ŝuldantaj popoloj.KOHEl Enrigue

    SLOVAKIO

    AmastombojBaze de la kolektita materialo, pre- zentis sekretario de la distrikta kon- federacia komitato de politikaj arest- itoj de Slovakio en la urbo Presov akuzon ĉe la Ĝenerala Prokuraturo de ĈSFR, por tribunala persekuto de unuopuloj kaj partizanaj armitaj gru- poj, pro krimaj agoj de terorismo, mi- naco de vivo kaj amasmurdoj en la jaroj 1943-45.En tiu akuzo oni citas 14 kazojn de likvidado de civitanoj de slovaka, germana kaj ukraina naciecoj. Trov- iĝas amastombo en tombejo antaŭ ..Frauenberg" en urbo Banska Ĝtiav- nica kun 72 viktimoj. Atestantoj de tiu tragedio ankoraŭ vivas kaj iliaj no- moj staras je dispono en redaktejo de slovaka tagĵurnalo Slovensky Dennik en Bratislava.Laŭ la iniciato estas en la vilaĝo Sklabina sep amastomboj kun 116 viktimoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ membroj de la germana milita misio, mortpafitaj per stilo Kopfschuss (germane: kappafo) kaj ne kiel oni certigis, ke ili pereis en interpafado. En la urbo Handlova estas kvar amastomboj kun 30 viktimoj, sed oni devas ankoraŭ difini lokon de tombo kun 130 mortintoj. En la vilaĝo To- masovce 68 ukrainaj rifuĝintoĵ trovis lokon por sia lasta ripozo ankaŭ en amastombo. Fuĝintaj germanaj loĝ- antoj el la urbo Dobsina, en nombro de 80-120 personoj, estis masakritaj kaj entombigitaj en la urbo Prerov, en loko nomata Sedske Sance. En ĉir- kaŭaĵo de montoj Slanske Hory, en katastroj de vilagoj Petrovce kaj Her- manonvce estas du amastomboj kun pli ol 100 viktimoj.

    Onidire je ordono de G. Husak, post la eksplodo de SNP (Slovaka Nacia Ribelo) estis en la kastelo Slovenska Lupea instalita koncentrejo por 850 malliberuloj pri kiuj estas konataj 12 kazoj de perforto kaj mortigo de ju- naj virinoj. Antaŭ okupo de la urbo Banska Bystrica, oni volis submini la kastelon kaj detrui ĝin. Feliĉe tio ne okazis.Entute temas pri tre gravaj akuzoj, kiuj, se veraj montriĝos, metos tute alian lumon sur la historion de parti- zana movado en Slovakio kaj eĉ mem sur la Slovakan Nacian Insurek- cion.MATIRKE Eugen

    SVISLANDO

    Fortimigi azilpetantojnPrecipe pro sia politika libereco kaj ekonomia bonfarto, Svislando estas unu el la plej allogaj ŝtatoj de la mondo. Ĉiujare inundas Svislandon miloj da homoj, kiuj rifuĝas de sia patrujo, ĉu pro vere politikaj kialoj, ĉu sole pro ekonomiaj kialoj. Generale la svisa politiko ĉi-rilate procedas tiel, ke personoj persekutataj en sia patrujo efektive pro politikaj aŭ simil- kategoriaj kialoj havas ŝancon ĝui politkan azilon en Svislando, se ili kredinde povas pruvi sian persekuti- tecon. Tamen la pliparto de la ĉu leĝe ĉu malleĝe alvenantaj rifuĝantoj vidas en Svislando taŭgan lokon por atingi pli bonan vivon. Tiujn homojn oni nomas ..ekonomiaj rifuĝantoj”. kaj ili apenaŭ havas ŝancon esti akcept- itaj kiel veraj azilantoj.

    47procenta kreskoEn la jaro 1990 la nombro de azil- petantoj forte kreskis. En la jaro 1988 estis transdonitaj al la koncer- naj svisaj aŭtoritatoj entute pli ol 16700 azilpetoj. En 1990 oni kalku- lis jam pli ol 24400, kaj en la pas- inta jaro la nombro atingis pli ol 35800. Tio egalas al kresko je 47 procentoj rilate al la jaro 1989. Inte- resa estas la nacia konsisteco. En la jaro 1989 devenis 38 procentoj de la azilpetoj de turkaj civitanoj. En 1990 tiu procentaĵo falis al 20 pro- centoj. Rimarkinde kreskis la azilpe- toj de jugoslaviaj civitanoj, llia parto estas 16 procentoj. Klare grandiĝis ankaŭ la azilpetoj de libanaj civit-

    MONATO - majo 1991 RAPORTOJ 7

  • anoj. De 1989 al 1990 la cifero pli ol duobliĝis, tiel ke en 1990 temas pri 5500 personoj, fakte tre forte kreskis la petoj de personoj el Ruma- nio kaj Hindio.La plej granda parto de la azilpetoj estas transdonitaj ne ĉe la limpunk- toj aŭ ĉe la landaj reprezentejoj, ĉar tre multaj venas ĉe la tiel nomata ..verda limo". Alivorte, la plimulto de la azilpetantoj atingas Svislandon sen esti rimarkitaj de limkontrolistoj kaj doganistoj. Post la transpaŝo de la limo ili petas azilon. Pli malpli ek- vilibre la alveno de azilantoj divid- iĝas laŭ la sekvantaj limregionoj: en Bazelo kaj Kreuzlingen en norda Svislando ĉe la limo kun Francio kaj Germanio; en Chiasso apud la itala limo kaj en Ĝenevo apud la franca limo.La akcepta kvoto de azilpetantoj estas tre malgranda, nome nur ĉirkaŭ 2,5 procentoj, en absolutaj cife- roj 883 personoj en 1990. Tiel nom- atan restadpermeson pro humanaj kialoj ekĝuis ĉirkaŭ 4800 personoj. Samjare 1750 rifuzitaj azilpetantoj libervole reveturis al sia patrujo, ĉir- kaŭ 1350 estis peraŭtoritate forigitaj el Svislando, 6800 rifuzitaj azilpet- intoj eskapis de la svisaj aŭtoritatoj. Oni supozas, ke ili restadas nigre en Svislando. Resume por la jaro 1990 la statistiko montras, ke ĉirkaŭ 100mil personoj aziljure restadis en Svislando.

    Pli striktaj leĝojKiel solvi la drastan azilproblemon en Svislando? Oni povus diri. ke de- vas aplikiĝi koncepto, kiu transfor- mas la landon en malpli allogan ŝta- ton por azilpetantoj. Tiel pasintjare en Berno estis akceptita nova azil- leĝo, kiu permesas pli rapidan trak- ton de la azilpetoj, nome ene de ses monatoj. Tiu leĝo estas ligita ankaŭ kun sesmonata labormalpermeso por ne agnoskitaj azilantoj. Malgraŭ pli striktaj leĝoj. Svislando deziras kon- servi sian liberalecan azilpolitikon pro la humanisma tradicio de la lan- do. Krome, la koncernaj respondec- uloj de la svisaj azilinstancoj aten- das senteblan efikon de la tiel noma- ta eŭropa kontrakto pri unuafojaj azilpetoj. Tio signifas, ke la kontrak- to povas elimini plurfojajn azilpetojn. Ĝi reduktus la azilpetojn en Svislan- do takseble je unu triono. Sed tiu ĉi kontrakto devas unue esti subskrib- ita kaj ratifita de la ŝtatoj aliĝintaj al Eŭropa Komunumo. Antaŭ ekvalidiĝo de la kontrakto ĝi ne povas esti dis- ponigita al triaj ŝtatoj, kiel ekzemple Svislando. La svisa ŝtata ĉefres- pondeculo por azildemandoj. Peter Arbenz, antaŭvidas, ke Svislando al-

    iĝos al tiu kontrakto ne antaŭ la jaro 1993.Aparte drasta ekzemplo por ilustri la azilproblemon en Svislando kapti > la atenton de la svisoj komence de 1991. Temas pri pluraj kurdaj fani- lioj. kies azilpeto estis decidita nega- tive, t.e. ili devas forlasi Svislandon. Ĉar la kurdoj ne volis akcepti tiun aŭtoritatan decidon, ili komencis mal- satstrikon. Ankaŭ tio ne impresis la svisajn aŭtoritatojn, kaj la svisa deci- do ne estis revokebla. La svisa ĉefargumento por la decido estis, ke post detala analizo la koncernaj kur- doj ne devenas de la kriza regiono en Turkio, kie la kurdoj efektive estas persekutataj. Kaj kvankam la svisa registaro pro la Golfa Milito klasili- kis Turkion en la momento kiel kri- zan regionon, tiu klasifiko tuŝas nur la eksporton de armiloj, sed ne la azilpolitikon. Alia ne malpli decidiga argumento de Svislando estis, ke ankaŭ Germanio, Aŭstrio, Svedio. Norvegio kaj Nederlando pro la mili- to ne decidis interrompi la forigon de kurdoj el la lando.Nu, kiel intertempe konkludiĝis la afero? Kiam la tempolimo de la fori- go de la 17 kurdoj alvenis, ili subite submergiĝis. Fakte la loka polico ha- vis la planon, en surpriza interveno frumatena kapti la kurdojn kaj trans- porti ilin al la Zurika flughaveno. Post tiu incidento ekstartis polica perse- kutado, kaj tiuj, kiuj helpis ilian mala- peron, devas kalkuli je puno.KUNZLI Andy E.

    ITALIO

    Mafio: la vera vizaĝoLa vorto .mafio' eble estas konata en la tuta mondo. Plejofte oni ne tradu- kas ĝin. Gia etimologio estas an- koraŭ necerta, kio validas ankaŭ por ties signifo. La vorto mafio kondu- kas onin al suda Italio, ĉefe al Sici- lio, kie ĝi eble naskiĝis. Vidinte fil- mojn, oni pensas ke mafio estas se- kreta organizaĵo kiu vivtenas sin vendante narkotaĵojn al grupo da ge- junuloj kiuj sin dediĉas al krimoj. Ambaŭ ideoj estas nur parte veraj. Mafio estas momente mult-vizaĝa konstruaĵo, kaj oni ofte konfuzas unu vizaĝon kun la tuto. Ekzistas pluraj rimedoj per kiuj mafio avertas ĉiujn ke ĝi ekzistas. La plej .alta’ estas la financa: .purigado' de mono kiu deve- nas de krimoj aŭ - pli ofte - de fanto- maj firmaoj, ofte kun sidejo en Svis- lando aŭ Luksemburgo. Pri tiu agado respondecas relative malmultaj per- sonoj kaj ĝi koncernas nur malgran- dan parton de la popolo. Pri alia as-

    Aŭtomobiloj bruligitaj de mafiuloj. Ofte tio estas unua minaco, kiam oni ne pagas sian ..protektadon".

    pekto multe pli da homoj kunlaboras kaj suferas: la t.n. .protektado’. Oni iras ĉe komercistoj kaj minacas ilin. Se ili pagas, la mafio .protektas' ilin - se ne. la vendejo riskas eksplodi, aŭ oni ekminacas familianojn, ĉefe infa- nojn. Kelkaj komercistoj kiuj rifuzis sin submeti al tiuj minacoj, estis mort- igitaj. ĉe aliaj eksplodis la aŭtomo- bilo aŭ en la vendejo okazis forrabo. Oni tuj komprenas ke la loĝantaro preferas ne denunci la minacantojn al la polico. Krome tiu polico ŝajnas tute ne efika plu. Lastatempe mafio faras plian paŝon: ĝi ne plu kontent- igas pri la profitoj de la .protektado', sed ankaŭ agas kiel deviga agentejo de diversaj servoj. Ofte, tiuj kiuj ĉiu- monate enkasigas la monon de la protektatoj, volas ankaŭ partopreni en la komerca agado de la viktimoj, lli devigas multajn nepre aĉeti varojn ĉe vendejoj konsilitaj de la persekut- antoj.Lastatempe en Palermo, ĉefurbo de Sicilio, la asocio de komercistoj star- igis sekretan telefonlinion, al kiu ĉiu minacata komercisto povas turniĝi kaj diri siajn problemojn. La anonime- co estas garantiata. Danke al tiu ini- ciato, oni povis fari taŭgan statis- tikon, kiu donas tragikan ideon pri la maniero kiel oni vivas en tiu regiono kie ŝtata aŭtoritato preskaŭ ne ek- zistas. Fine de 1990 aperis libro kun la atestaĵoj pri tiu ĉiutaga tragedio, el kiu ni sube ĉerpas kelkajn. Por havi ideon pri la petoj de ia .protektantoj', oni sciu ke unu miliono da italaj liroj egalas al proksimume 25 MONATO- abonojn.Jen kion diras kelkaj komercistoj:- Mi estas farmaciisto. Dum pasinta jaro mi spertis kvar rabojn dum unu monato, ĉiam fare de la sama perso- no. Mi denuncis tion al la polico, sed ili faras nenion. Poste mi ricevis tele-

    8 RAPORTOJ majo 1991 - MONATO

  • fone kelkajn .konsilojn’. Nun ĉiumo- nate mi pagas sumon al iu eksenkar- cerigito, kaj mi plu ne havis rabojn.- Mi havis vendejon en centra strato. La profitoj permesis al ni sufiĉe bo- nan vivon. Poste, .ili’ vizitis nin. Mi ri- fuzis pagi kaj tuj oni rabis mian buti- kon. Mi denuncis la rabiston, kaj li estis arestita. Sed post tri tagoj li estis denove liberigita. Komence li petis de mi 5 milionojn da liroj mona- te. En la dua monato mi ne povis pagi tiel altan sumon. Pro tio ili venis por rabi min, sed en la kaso estis nur kel- kaj miloj. Pro tio ili batis min sur la vizaĝo, je la kruroj kaj la vagino. Mi devis urĝe iri al hospitalo pro interna hemoragio. Mi nun elspezas multon por medikamentoj. La vendejo? Mi ne havas ĝin plu. Mi vendis ĝin por pres- kaŭ simbola kotizo. Ĉu tio ne estas hontinda? Kiu protektas nin?- Mi de 13 jaroj havas vendejon. Nun mi ne plu scias kion fari. Ni devus fermi je la 19a 30. sed ĉiuj fermas

    -------------o pini o—

    Neniu parolas pri la viktimojEstas eraro kompari la irakan es- tron kun Hitlero (same oni povus kompari la israelan registaron kun la nazia politiko), sed Usono finis sian taskon tre rapide. Nu. baldaŭ oni devos paroli pri nova Hiroŝimo: kiom da civilaj kadavroj aldone al la 50000 aŭ 100000 disbombitaj aŭ forbruligitaj irakaj soldatoj: Mi vidis surloke en Libio la rezulton de la provo sendiktatorigi la landon. Poste sekvis Panamo. Nun Irako: la diktatoro eble restos, sed la popo- lon oni ne kompatis, oni simple ĝin masakris. Tuta lando detruita por k e ni plu vivu en la unua aŭ dua mondo.Verŝajne, tiu ĉi batalo antaŭas pli- ajn batalojn de pli daŭra milito. Mi nenie/ povas danki Usonon. En Ku- vajto ree regas diktatoroj. Usono provas igi la tutmonda policisto, kaj dume ĉiujn arabojn (ĉefe palestin- anojn) (olni diplomatie kaj un(u)ece bugras. Mi nur esperas ne vidi, kiel Usono trudproponas sian Novan Ordon Mondan (nomo elpensita de nazioj) aŭ Mondan Ordon Novan (mono mondon regas).Dume nia movado, teorie pacmova- do, pli kaj pli stinkas je ideologio praviganta la eŭropecigon aŭ okci- dentecigon de la tuta mondo, se

    antaŭe, ĉar oni timas rabojn. Unu ra- bon mi spertis jam. Tiam mia 10jara filino ĉeestis. Nun, ŝi ĉion timas. Ŝi ne plu kapablas dormi ĉar ŝi ĉiam kredas vidi tiujn ..aĉulojn kiuj batis paĉjon". Ĉu tion oni povas nomi vivo?Sed la aŭtoritatoj ĉion neas. La iama urbestro de Palermo diris: ..Palermo estas tute trankvila urbo. laborema. La mafio estas nura inventaĵo de la nord-itala gazetaro". Fama sicilia po- litikisto. membro de la eŭropa parla- mento respondis al ĵurnalisto: „Ma- fio? Kio estas tio? Marko de nova trinkaĵo?”La veran problemon trafis skota membro de la eŭropa parlamento: „La eŭropa parlamento ne estos vera reprezentejo de la eŭropa popolo, tiel longe ke ne sidas tie sufiĉaj mafiuloj el Sicilio. Nun estas tie nur du.” Neniu scias kiuj ili estas. Ĉu eble tiu kiu ne havas sperton pri trinkaĵoj? CERRETINI Paolo

    necese per justaj (t.e. sanktaj) mili- toj, en kiuj oni dekomence senigas ontajn viktimojn je ĉiaj homaj rajtoj. Miloj da babiloj pri Salman Rush- die [Ruŝdij. muto kaj silento pri la murdo de dekmiloj da personoj en Irako (jes, pri Kuvajto mi jam aŭdis, tion ne cenzuras la Granda Buŝo - la Granda Buŝo rigardas vin). Me- moru la edzinon de Lot (Sankta Luko 17 32). Memoru ankaŭ Gene- zon (19, 17 24-26): la fuĝantoj el Kuvajto nek rigardis malantaŭen nek haltis en la tuta ĉirkaŭaĵo, sed la Sankta Alianco pluvigis sur la aŭtovojon sulfuron kaj fajron kaj feron el la ĉielo, kaj la Alianco rui- nigis ĉiujn aŭtojn kaj la tutan ĉir- kaŭajon kaj ĉiujn personojn en la aŭtoj (infanojn kaj soldatojn kaj ti- mulojn) kaj la kreskaĵojn de la tero. Kaj multaj ekrigardis malantaŭen, sed multaj ne turnis la kapon: ta- men ĉiuj, unuj kaj aliaj, fariĝis ko- lonoj el cindro, sango kaj karno.Mi povus plu skribi pri tio, sed ne- niu atentos la verajn viktimojn, oni parolos nur pli la mortintoj en Is- raelo kaj pri liberigita usona pilot- ino. Dume eblas kontentigi sin per tio, ke la nova cenzuro ne ĉiam suk- cesas forkaŝi nian propran mer- don: ni sciiĝas pri draŝado de nigr- ulo fare de usonaj policistoj, pri profitigaj negocoj en Pekino kaj plu simile...KamaĈO Georgo

    JAPANIO

    Ofero ne pridankitaLa registaro de Kuvajto aperigis kun danko liston de la landoj kontribu- intaj al ĝia liberigo en plenpaĝa rek- lamo en Washington Post, Time kaj Newsweek, kaj aliaj gravaj ĵurnaloj kaj gazetoj. La listo inkluzivas tridek landojn sed ne Japanion kaj Koreion. Japanio donacis naŭ miliardojn da dolaroj, definitive la plej grandan su- mon inter ĉiuj.Pro tiu fideleco al la komuna afero, Japanio ne nur ne ricevis dankon. Dankon? Pri kio vi parolas? La uso- na registaro ne ĉesas akuzi ĝin pro la avareco, kiun ĝi montris per la malrapideco en la transdono de la mono, por ne paroli pri ĝia rifuzo par- topreni en militaj agoj. La japana po- polo estas la due plej aĉaj friponoj post Sadam Husejn kaj kompanio.Germanio, kiu ne sendis armeon, kiel Japanio, kaj nur helpis per financaj ri- medoj. rikoltis merititan laŭdon en la supre menciita anonco. Ties gvid- antoj digne demandis, je la postulo por fizikaj asistoj, ĉu Usono kaj ali- anculoj volas ke la germanoj pruvu sin plian fojon superaj soldatoj kaj havu kapablon operacii eksterlime, kiun la okcidento klopodis per tuta sia forto elimini post la dua mondmi- lito. La germanoj estas nun respekta- taj de la usonanoj kaj aprecataj de la kuvajtanoj.

    Sklavece sekvi UsononJapanaj aŭtoritatuloj penis sklavece plaĉi al la usona registaro kaj mal- graŭ tio, aŭ pli ĝuste pro tio, estas atakataj de la profitantoj mem. Tiuj naŭ miliardoj estis konsentitaj en Vaŝingtono fare de la financa minis- tro sen ia ajn rezisto, je la embaraso de la ministrejo de la eksteraj aferoj. Multaj el la klaso politika kaj la pro- fesiaj oficiroj de Japanio forte kriti- kis tiun sintenon de pure ekonomia kunlaboro kaj obsedite insistis milit- istaran engaĝiĝon, kiel infanoj kun siaj amataj ludiloj. Kontraŭe, iuj japanaj parlamentanoj, interalie Go- toda, eminentulo griza de la japana politiko kaj unu el la aŭtoroj de la nuna japana armita tartaro, kies tas- ko estas rigore restriktita al la de- fendado de propra teritorio, oponis al ekspedicio de japanaj trupoj al la Persa Golfo. Laŭ li. tio perfidas la spiriton de la defenda sistemo nacia. Por multaj japanoj, la respondeculoj de tiu milito estas tiuj advokatoj de la libero de la okcidento kaj eksport- antoj de revolucioj de la eksaj aŭ eksiĝantaj socialismoj. La industrie

    MONATO - majo 1991 OPINIO 9

  • evoluanta Irako ne estus povinta akumuli tian teruran murdan poten- cialon sen dorloto de industriaj lan- doj kapitalismaj kaj komunismaj. La kulpuloj pagu. Japanio tenis sin al la politiko de neniu eksporto de arm- iloj. Nun estas raportate, ke Usono planas vendi dek ok miliardojn da do- laroj al najbaroj de Irako, aldone al 1,6 miliardoj jam prezentitaj en la Kon- greso, laŭpretende por ekvilibrigi mi- litajn kapablojn en la regiono. Ĝi iras la saman vojon kiel antaŭe. Kiu povas nei eblecon, ke iun belan ta- gon en unu el tiuj landoj malmergiĝus dua Sadam?

    Riĉaj japanoj?Multaj rikanas ke naŭ miliardoj estas nenio por japanoj, lli ja estas riĉaj. La japana registaro dume decidis multigi imposton por financi ĝin. Estas la plebo kiu subportas la pe- zon, ne tiuj babilemaj magnatoj jete trakurantaj la ĉefurbojn transmarajn. La japanoj ne estas riĉaj, lli laboras plej multajn horojn en la mondo por gajni panem suum quotidianum (lati- ne: panon sian ĉiutagan), lli loĝas en domoj, kiujn iu raporto de la Eŭropa Komunumo moke baptis ..kuniklaj ka- banaĉoj", de kiuj al la laborejo kaj re- turne ili enmetas pli ol tri horojn tage (tio estas kial ili malemas gastigi fremdlandanojn en sia hejmo: ili sim- ple hontas).Pro kio la japanoj estas tiel persiste malestimataj? Ne nur tio, ili estas nun malbenitaj de la araboj kiel malami- koj, pro tiuj laŭ okcidentanaj kriterioj bagatelaj naŭ miliardoj. En la japana leĝfarejo estis diskutate, ĉu oni ne povas limigi la uzojn de la monofero al pacaj celoj. Memkompreneble, la koalicio neniel atentis tian absurd- ajon. La araboj juĝis, tute prave, ke Japanio ĉeestis, se ne senpere, en batalado. Parioj kie ajn ili iras. Pro- bable pro la dua- aŭ triaranga kvali- to de ĝiaj politikistoj.Kiu scias la nomon de ilia ĉefo de la registaro? Kiu ne scias Francois Mitterrand IFransŭa Mitero! aŭ Hel- mut Schmidt IŝmitJ? Grandkalibraj ŝtatistoj internaciaj ĉantaĝas ilin per eltordi denarojn kaj forgesi la sek- van momenton. Kiam generalo De Gaulle IDe Goi! nomis la siatempan japanan ĉefministron Ikeda „kolport- isto de transistoroj”, la tuta mondo ridegis kaj aplaŭdis. Alia kialo de la ridindigo de la japanoj estas, kredas multaj japanoj, la fakto ke ili estas kolorhaŭtuloj, parencoj de tataroj kaj ciganoj (kvankam tiuj lastaj estas hindeŭropanoj), brunhaŭtaj indiĝenoj, kiujn oni povas indiferente ekstermi, kiel en Hiroŝimo kaj Nagasako.La japanoj ne estas kartezianoj, al ili

    —d o k u m e n t o-------------------------------

    Laŭ la germana konstitucio neniam plu ekokazu milito ekde germana te- ritorio. La golfa milito tamen montris aliajn faktojn. Estas nerefuteble ke - denove! - germanaj armiloj kaj militaj instalaĵoj grave kontribuis detrui fremdajn landojn kaj murdi ties civit- anojn.Ne nur plenkreskuloj, ankaŭ infanoj sentas abomenon kaj honton pri tio ĉi. Jen publika letero verkita de ger- manaj gelernantoj:

    Demandoj al la germana industrioNi, gelernantoj de Bertha-von-Sutt- ner-Lernejo* skribas al ĉiuj, kiuj igno- ris la ekonomian kaj armilan embar- gon. Estas krimo, kio okazis dum la lastaj kvin monatoj en la golf-regi- ono. Ĉiam vi devas konscii ke la B- kaj K-armiloj liveritaj kaj ankoraŭ liverataj de vi al Irako kontraŭleĝe, povas esti uzataj de teroristoj en la tuta mondo, ankaŭ ĉe ni en Ger- manio. Nur helpe de viaj liveritaj kon- strupecoj por maŝinoj Sadam Husejn havis la eblecon produkti B- kaj K- armilojn. Pro tio antaŭ ĉio vi kulpas pri tiu terura milito. Nur pro vi Sa- dam Husejn sentis sin tiel forta. Ĉu vi ne scias, kiom teruraj estas tiaj arrn- iloj?

    * Bertha von Suttner. 1843 - 1914, fon- dis en 1891 en Vieno la asocion de la pacamikoj, en 1905 ŝi ricevis la Nobel- premion por paco, si verkis i a. la libron „For la batalilojn", tradukitan ankaŭ en Esperanton.

    Ni demandas: Kiel la estroj de la ger- mana industrio ne partoprenantaj en tiaj liveroj prijuĝas tiujn ..kolegojn”?

    La milit-profitantoi

    Ni demandas: Ĉu vi planas la eks- igon el viaj asocioj de tiaj ignorantoj de leĝoj?Ni demandas: Ĉu vi subtenas la jug- ejojn en la malkovro de tiaj krimoj kontraŭ la humaneco?Ni demandas: Kiujn klopodojn vi fa- ris por helpi fini la militon en la golf- regiono laŭeble tuj?Ni demandas: Ĉu vi estis pretaj meti vian politikan influon por la fino de la konflikto?Ni demandas la liverantojn de la por- militaj produktoj: Kiel oni sentas sin kiel murda helpanto?Ni demandas la liverantojn de fabri- kaj instalaĵoj por la produktado de kemiaj kaj bakteriaj armiloj: Ĉu vi po- vas ankoraŭ kviete dormi akirinte monon tiamaniere?Ni postulas:Finu la produktadon de militaj armiloj! Ĉu vi ne timas?

    NI ĈIUJ TIMAS!

    La gelernantaro de Bertha-von-Sutt- ner-Schule en Morfelden-VValldorf ĈARAGEA Nora

    10 DOKUMENTO majo 1991 - MONATO

  • mankas memfido en logika argu- mentado kaj kono de grandaj lingvoj, dum neniu civilizito konas ilian lin- gvon, kaj ili eksilentas kiam la aliaj ilin kondamnas. Tiu senvorteco an- kaŭ estas plia kaŭzo de suspekto - la komplotema, inscrutable Japane- se (angle: nepenetrebla japano). YAMASAKI Seiko

    KURDOJ

    La mortado daŭrasMiloj da kurdoj mortis pro atakoj de la iraka armeo, milionoj fuĝis al Turkio kaj Irano, ĉiutage mil homoj mortas pro malsato kaj malsano. Usono ĉesis provizi rifuĝintojn en montaraj regionoj ĉe la limo inter Ira- ko kaj Turkio, por devigi ilin reiri al norda Irako, kie usonaj soldatoj kon- struis kampadejojn. Ankaŭ la franca kaj brita armeoj helpas konstrui tend- arojn - sed ĉu tio estas solvo?Militistoj agadas nur laŭ la volo de la registaro, do laŭ politikaj interesoj sed ne laŭ humaneco. Usono, FR Germanio kaj aliaj okcidentaj ŝtatoj ne agnoskis la rajtojn de I’ kurdoj, kaj ankaŭ nun volas solvi tiun proble- mon laŭ propraj interesoj.Katastrofa estas la situacio en Tur- kio. Laŭ informoj de esplorkomisiono de germana Asocio por Minacataj Popoloj, nur kelkaj rifuĝintejoj estas iomete provizitaj. Helprimedoj estas transportataj nur prokraste, kaj la ar- meo - anstataŭ fortikigi montarajn vojojn - malhelpas kurdojn transpasi la limon.Pro atakoj per gasbataliloj kontraŭ kurdaj urboj kaj vilaĝoj en norda Ira- ko en 1988. de tiam ekzistas kelkaj rifuĝintejoj en Turkio. Sed Turkio ĝis nun malebligis helpsendojn kaj miloj da homoj mortis pro la mizeraj viv-

    •z .v

    Tiu ĉi kurda junulino savis siajn dekorajojn, belecon kaj ĉarmon. Sed kian estontecon ŝi havas?

    Plej multe - kiel ĉiam en tiaj situacioj - suferas la infanoj: kampadejo de rifuĝintaj kurdoj en norda Irako.

    kondiĉoj. Pri la novaj rifuĝintoj turka registara oficisto diris: „Ni ne volas la rifuĝintojn, tiel kiel ankaŭ aliaj ok- cidentaj ŝtatoj." Do oni devas timi, ke ili estos traktataj malbone. Tial nece- sas publika premo por instigi la tur- kan registaron, humane trakti la kur- dojn. Vi povas skribi al la turka ĉef- ministro aŭ turka ambasadoro en via lando, postulante - ke oni permesu al ĉiuj kurdoj transpasi la limon de Tur- kio kaj malsupreniri de la altmontaro en la valojn, kie ili pli facile povas esti provizataj:

    ahaa komunumoalvokas..Preĝi kaj manifestacii por paco kaj interkompreniĝo estas bone, tamen ne sufiĉas,” Per tiuj vortoj komenc- iĝas publika letero al la germana parlamento kaj registaro verkita de la ,.Nacia spirita asembleo de la ba- haanoj en Germanio”. Tiu plej alta in- stanco de la germana bahaa komu- numo alvokas pripensi la jenajn te- zojn:1. Mondpaco bezonas mondinstitu- ciojn. La superrego de unuopaj na- cioj devas esti finita kaj nacia suve- reneco limigita favore al institucioj kiuj reprezentas egale ĉiujn popolojn kaj al kiuj estu lige cedataj la decidoj pri ĉiuj internaciaj kaj tutmondaj afe- roj: precipe la gardo de paco devas iĝi la ekskluziva kompetento de tiuj institucioj.2. Krudmaterialoj estas posedajo de la tuta homaro. La minacantaj distri- bu-bataloj kaj ekologiaj detruoj evit- eblas nur per tutmonda sistemo de

    - ke internaciaj he Ipo rgan i zajoj rice- vu aliron al tiuj ĉi homoj kaj ankaŭ al la rifuĝintoj, kiuj estas tie jam de 1988, kaj ke la organizaĵoj povu la- bori senobstakle;- ke Respubliko Turkio validigu la Rifuĝ-Konvencion de Ĝenevo ankaŭ rilate al la kurdoj (en Turkio la kon- vencio ĝis nun validas nur por fuĝ- intoj el eŭropaj ŝtatoj).MORDZIOL ChristophSkribu al: Ekscelenco Vildirim Akbulut, ĉefministro de Respubliko Turkio. Basba- kanlik. 06573 Ankara, Respubliko Turkio.

    administrado kaj distribuado de la al ĉiuj apartenantaj krudaĵoj de I’ tero.3. Interreligia paco kiel vojprepar- ado al monda paco. Kompreno de la komuno kaj kunligo de la diversaj re- ligioj povas iĝi decida por la atingo de monda paco.4. ..Unueco de I’ homaro” kiel nova mondcivitana konscio. La ĉie pli kaj pli fortiĝantaj tendencoj al tutmond- iĝo devas esti portataj de homoj komprenantaj sin mondcivitanoj, kon- sciaj pri la valoroj kaj gravecoj de ĉiuj diversaj kontribuoj al la ekaperanta mondkulturo.La letero finiĝas per la vortoj: „La pacprogramo de la bahaanoj estas longe malaprobita kiel utopio. Hodiaŭ estas klaraj signaloj ke la mondevo- luo strebas en la direkto de homara unueco. Multaj iam .utopiaj’ evoluoj iĝis memkomprenebla realo. Ni tial ĉiujn kore invitas plie ekzameni tiun koncepton.”La tuta teksto de la letero haveblas (en germana originalo aŭ Esperanto-traduko) de Bernhard VVesterhoff, Ulrichstr. 20. D- VV-6000 Frankfurt 50, Germanio.

    MONATO - majo 1991 RAPORTOJ 11

  • ZAIRO

    e

    Nigriĝinta mevo

    Mi estas:Nigriĝinta mevo. Viktimo de I’ fi-revo.De l’ regiono-krevo, ĉu defenda devo?

    Mi estis;Birdo blank-kolora, Sur la sablo ora, Ĉiam bonkora. De I' politiko fora.

    Min nigrigis:la petrol-tuba rompo. Tiu malica trompo, La fluo de l' pompo. La minaco de I’ atombombo.

    Mi vidis:Okupantaran feston. Fremd-armean ĉeeston. Armilan prov-teston. La dezertan tempeston.

    Mi atentigas ke:La teron skui,Ĉion detrui.Morton ĝui. Kiel rekonstrui?

    Mi aŭdis:Sprucantan petrol-puton, les balbuton,Alies malmuton.La vanan tuton.

    Min mirigas:La eksplodo de l' dinamito. Orgojla kreito.La petrol-milito,Kies profito.

    Mi rakontas pri la: Senmotivaj soldatoj, Ligo inter ŝtatoj. Armitaj Tom-katoji* Malfeliĉaj atakatoj.

    Min suferigas: Neniiĝo de ĉio, La petrol-industrio, Mort-ceremonio. Ĉu nova Vjetnamio?

    Min maltrankviligas: Misilo-donaco. Pro la sama minaco. Ĉiama malpaco. Kio estas la kuraco?

    Mi traktas:Konsciencan malforton, Malfortulan morton. Fru-mortan sorton, Pri-sortan vorton.

    Mi opinias pri l’ petrolo: La riĉeca fetiĉo. La kaŭzo de nia riĉo. Kaj ankaŭ malfeliĉo, Plej bonas la sufiĉo.

    Mi pensas pri:La Homaj Rajtoj. Kies rajtoj? Ruinigantaj kajtoj, Ĉu futuraj Kuvajtoj?

    MEVo.Februaro 1991

    * Tomcat usona ĉasaviadilo.

    StrikojEn Zairo, perestrojko de Gorbaĉov eĥis kaj kondukis al ŝanĝoj, kiuj ekis la 24an de aprilo 1990 per parolado de s-ro Mobutu Sese Seko, estro de tiu lando. La zairanoj multe interes- iĝis pri tiu parolado, ĉar ili esperis fine vivi en demokratio. Sed multaj zairanoj forgesis, ke oni ne iras de diktaturo al demokratio dum unu tago. Jam la sekvantajn tagojn oni trovis multajn novajn partiojn, multajn revuojn, ktp. Tio alportis konfuzojn. Vidinte tiun situacion, la zaira estro paroladis la 3an de majo antaŭ la deputitoj. Li kvalifikis ĝin parolado de klareco. Li diris ke la vera demo- kratio venos nur post unu jaro.La 5an de majo, la kinŝasaj studentoj tondis harojn de kelkaj deputitoj, ĉar ili aplaŭdis dum la parolado de la es- tro. La studentoj ĉikanegis tiujn de- putitojn. En Lubumbaŝo, due plej granda urbo de Zairo, studentoj ĉi- kanegis prezidantajn spionojn, ilin akuzis antaŭ multaj aliaj studentoj. En la nokto de la 8a al la 9a de majo, bedaŭrinde por la studentoj, koman- do venis el Kinŝaso fermi la universi- tato de Lubumbaŝo.

    Koleraj studentojAŭdinte tion, ĉiuj zairaj studentoj koleriĝis. En Kisanganio, la studentoj eliris la universitaton, kaj en la cen- tro de la urbo ŝtonumis kelkajn ma- gazenojn, bruligis du veturilojn kaj kantegis por la demokratio. Pro la agresa interveno de la armeo, multaj studentoj vundiĝis. Dum preskaŭ unu monato, la studentoj en Zairo ne stu- dis, ili funebris pro la morto de siaj kolegoj.Pro tiu studenta striko, la demokra- tio venis en multaj entreprenoj de Zairo. La laborantoj insiste postulis siajn rajtojn. Estis multaj strikoj en Zairo. Ekzemple, la kisangania poŝt- oficejo strikis dum tri semajnoj.En oktobro la zaira ekonomia situa- cio iĝis tre kriza. La kapturniga altiĝo de la prezoj de havendaĵoj en vendejo fariĝis alarma. En Gomo, Bu- tembo. Bunio, Buto, Mbanzo, Ngungo kaj Lubumbaŝo. urboj en zairo, stu- dentoj prirabis multajn magazenojn. En Kisanganio la studentoj baris la vojon kiun la regionestro uzas, dum tri tagoj kaj demandis sur afiŝo: ..Altiĝo de la prezoj - kial kaj ĝis kiam?"Ĝis nun neniu scias, ĉu vere demo- kratio envenos Zairon. La prezid- anto de la politika partio nomata Unuiĝo por demokratio kaj sociala

    12 RAPORTOJ majo 1991 - MONATO

  • progreso UDSP s-ro Liahu (Liaŭl, ve- nis en Kisanganion kaj diris ke, se oni deziras demokration en Zairo, estas necese ke la estro Mobutu eliras la regadon, ĉar tiam oni pasas de la diktatoro al la demokrato. La zair- anoj suferas, diris li, sed la Zairo- amikoj, la usonanoj kiel Bush (Buĉi. ne komprenas tion. Kompreneble la zaira politiko ne povas marŝi sen Usono. Verdire, Mobutu estas la zai- ra malbono kun siaj amikoj, la usona- noj, li diris.En Kisanganio kaj aliaj urboj de Zai- ro, la urboj disfalas, ĉiuj vojoj detru- iĝas, eĉ en la interno de la regiono la vojoj detruiĝas; kiel oni povas trans- porti nutraĵajn produktojn, kiel vivos la zairanoj en la venontaj jaroj?

    Poŝt~katastrofoZairo havas multajn poŝtoficejojn tra la lando. Ilin kreis belgoj dum la kolo- nia tempo. Tiam malmultaj zairanoj komprenis la gravecon de poŝto, ja antaŭ 1885 nur tre malmultaj zaira- noj sciis skribi kaj legi. La plej gravaj rimedoj de komunikado estis tambu- ro kaj kurieroj. Tial, dum la kolonia tempo, ili ankoraŭ ne kutimis uzi la poŝtoficejojn.Post la belga koloniado, la zairanoj ekkomprenis la gravecon de poŝt- oficejoj. Sed oni rimarkis malbonan organizadon, ĉar la leteroj malfrue alvenis al la adresitoj aŭ tutsimple perdiĝis survoje. Dum la 80aj jaroj oni reorganizis la poŝton. La prezoj altiĝis. Ekzemple en 1980, poŝtmar- ko por sendi leteron kostis unu zai- ron (la mono de Zairo nomiĝas ..zairo") kaj jam en 1981 ĝi kostis sep zairojn.Depost 1985. la zaira situacio ekono- mia iĝis tre kriza. La zaira mono devalutiĝis kaj ankaŭ la sociala si- tuacio de zairanoj estiĝis malbona. Malmultaj uzis postservojn ĉar ili ne havis monon. En 1989 poŝtmarko por sendi leteron en Zairo kostis cent zairojn kaj ducent en 1990.La plej granda katastrofo estigis en januaro 1991. Poŝtmarko kostas nun ses cent zairojn ene de Zairo kaj kvin fojojn pli por eksterlando. La luo de poŝtfako (dumil okcent zairoj en 1990) nun kostas sesdek mil.

    Kiu helpos?En decembro 1990, la estro de la zaira poŝto ŝtelis ses miliardojn da zairoj kaj malaperis kun tiu sumo en la naturo. La laboristoj de preskaŭ ĉiuj poŝtoficejoj ne ricevis salajrojn dum tri monatoj. Kaj la inflacio antaŭ- eniras: en septembro 1990 unu uso- na dolaro kostis kvincent zairojn, en januaro 1991 tio estigis dumil zairoj.En multaj ĵurnaloj oni skribas pri la

    granda zaira ekonomia krizo. Usono ne plu ŝatas helpi Zairon, la kunlabo- ro kun Belgio ankoraŭ malsanas; la Monda Banko, la lnternacia Mona Fonduso kaj la Eŭropa Komunumo ekspluatas la trian mondon, skribas la gazetoj. znz

    KOMERCO

    Kio al unudonas forton......al alia donas morton: kaj se finan- caj krizoj, maldungoj, frostigoj de evoluo-planoj ne signifas ja morton, oni tamen scias ke okcidentaj flug- kompanioj fariĝis iasence strangol- ataj .viktimoj' de la Golf-milito. Multaj firmaoj ja malpermesis al dungitoj veturi aviadile pro timo de teroristaj atencoj. Usona entrepreno; ekzem- ple, kun filioj en Britio kaj en Italio, ĉartis aŭtobusojn por ebligi al staba- noj veturi inter Manĉestro. en norda Anglio, kaj la itala ĉefurbo Romo: kutime la stabanoj flugas.Tamen la Golf-milito donis forton - plej verŝajne provizoran - ne nur al aŭtobuso-kompanioj sed ankaŭ al nova speco de entrepreno: al tiu, kiu

    HISTORIO

    Restarigo de germana respublikoLa 1 lan de marto 91 en Moskvo ko- mencis sian laboron la unua kunveno de sovetiaj germanoj. Ĉefa celo in- ter multaj estas restarigi iaman ŝta- ton de germanoj ĉe rivero Volgo.En 1941 Stalin ordonis ekzili germa- nojn, kiuj havis propran ĉevolgian respublikon, pro elpensita perfido kaj imagita mallojaleco. Por tiu ĉi fiago li kaj liaj ĉirkaŭuloj jam havis grandan sperton, kaj poste faris sammaniere - sammanie ne lastan fojon rilate al aliaj popoloj. Nur pro aparteno al ger- mana nacio, absolute senkulpajn-ho- mojn oni sidigis en vagonojn, kiuj ser- vis iam por transportado de brutoj, kaj elvagoniĝis ilin en Siberio, Kaza- ĥio kaj Altajo.Preskaŭ 50 jarojn tiu nacio kvazaŭ ekzistis. Jes. kvazaŭ ĉar multaj per- eis en tiel nomataj „laboraj armeoj", plej parte viroj, aliaj familianoj en kolĥozoj pro malsato. (Ne estas tro- igo pri malsato.) Armitaj soldatoj ĉir- kaŭis la vilaĝojn en la respubliko kaj por kolekti minimuman havaĵon, nutr- ajon donis al la homoj nur 2 - 3 ho-

    specialiĝis pri telekonferencoj. La tekniko estas abc-simpla: konferenc- anoj - kie ajn en la mondo - komunik- iĝas per kameraoj kaj ekranoj tele- fondrate interligitaj. Ĉiu do vidas, aŭdas la alian, kiu sidas eble milojn da kilometroj for.Samtempe enbilanciĝas granda pluso por ŝparemaj firmaoj: kompare kun internacia, vizaĝ-al-vizaĝa kon- ferenco, la kostoj de telekonferenco ridinde malaltas. Ekzemple, aviadila, t.n. komerco-klasa revenbileto inter Londono kaj Novjorko sumas por per- sono 2122 britajn pundojn (120 MONA- TO-abonojn); duhora telekonferenco, en kiu partoprenas ĝis 6 homoj, kos- tas ĉ. 2400 pundojn. Krome ŝparataj estas hotelkostoj kaj malproduktiva vojaĝo-tempo. Ne mirige, ke firmaoj pli kaj pli turnas sin al tekniko, kiu lastatempe grandpaŝe pliboniĝis, kvankam la kvalito de la ekranobildo ankoraŭ ne atingis tiun de privata, hejma televidilo kaj la kameraoj iom ĝene pro-sone aktiviĝas. Kulero-kir- lo en taso da kafo aŭ hazarda seĝo- skrapado povas altiri kameraon al konferencano buŝ-ferma... Tamen oni alkutimiĝas al tiaj teknikaj mal- ebenaĵoj, kaj atendate estas, ke eĉ nun post la Golf-milito la nunaj, 2000 tage, mondaj telekonferencoj konsi- derinde kreskos.GUBBINS Paŭlo

    rojn. Survoje sola provizo estis bol- igita akvo kaj tio, kion homoj kunha- vis. Oni forpelis ĉiujn - gevirojn, infa- nojn. maljunulojn, ĉiujn. Kiam en fina punkto malfermiĝis pordoj, antaŭ ho- moj estis nur ege malgranda vilaĝeto, ofte simpla stepo. Komencu novan vivon. Sen ilaro, sen provianto.

    Kaŝi sian naciecon

    Tiu kiu pluvivis kaj eltenis, ofte de- vis kaŝi sian naciecon. Ekzemple se oni laŭ patro estis germana, oni pre- fere uzis la familinomon de neger- mana patrino. Post deviga reloĝigo al vastaj teritorioj de Siberio k. a., labo- rema germana popolo poiomete reviviĝis, lli konservis lingvon, mo- rojn, neoficialajn naciajn festojn, reli- gion kaj mirindan germanan labore- mon kaj akuratecon. Sed multaj estis disigitaj kaj asimilitaj.Dum periodo de Brejnev germanojn oni iel-tiel agnoskis kiel popolon, estis eĉ eldonita ĵurnalo en germana lingvo „Neues Leben" (nova vivo).

    MONATO - majo 1991 RAPORTOJ 13

  • Sed ve, nova generacio ofte ne sciis gepatran lingvon.Bone konata situacio - almigrintaj sovetiaj germanoj en FRG ne scias la lingvon kaj devas lerni ĝin en specia- laj kursoj kiel fremdan lingvon. Lerni la lingvon kiu devus esti ilia gepatra. Dum lastaj jaroj pro malstabileco de ekonomio, pro reala timo de asimil- ^do. perdo de gepatra lingvo, tradi- pioj kaj moroj, elmigrado iĝis pli kaj pli amasa. Tio kaŭzas multegajn pro- blemojn kaj por tiuj, kiuj elmigras, kaj por tiuj kiuj akceptas ilin, kaj ... por tiuj kiuj restas. Ankaŭ estiĝas proble- moj por Sovetio el ŝtata vidpunkto. Estas bone ke finfine sovetia germa- na problemo komencis moviĝi. Ape-

    -------------o pini o—Stranga apartigoLa apartigo de eklezio kaj ŝtato estas nocio, kiu rilatas al libero konfesi kiun ajn religion aŭ esti senkonfesa. La religia konfeso aŭ senkonfeso apartenas al rajtoj, ne al devoj de regnano de moderna demokratia ŝtato. Tiel estas en ŝtatoj, kie la apartigo estas farita konsekvence, kio praktike signi- fas, ke dikredantoj aŭ ne(ali-)kred- antoj mem financas siajn institu- ciojn plene kaj neniu povas al ili malhelpi en tio.En Ĉeho-Slovaka Federacia Res- publiko tamen oni iam havas impre- son, kvazaŭ naskiĝus, aŭ eble jam estus naskiĝinta, aparta fenomeno, kiu formale nomiĝas apartigo de eklezio kaj ŝtato, sed efektive pre- pariĝas aŭ jam funkcias kutima ŝtata subteno por eklezioj, kvazaŭ ĉiuj regnanoj estus devigataj kaj komplezaj por apogi ĉi tiujn ekle- ziojn. pagante impostojn por ili. Jen kelkaj ekzemploj: Dum solena pre- zentado en la nacia teatro aperas inter invitataj gastoj katolika pas- tro kaj aktoro bonvenigas lin laŭ- vorte per: ..Denove estas kun ni dio." (Kio krome signifas ke tiu ak- toro pli frue - kontraŭe al sia kredo - sentis, ke dio „kun li" ne estis.) Alia konata aktoro deklaras en la televido, ke nur ..malĝentilulo ne havas kredon" (kompreniĝas kredo al dio), sed kial la nekredanto estas malĝentilulo, tion la sinjoro videble ne kapablis pruvi.Nova rektoro de universitato dekla- ras, ke en ĉi tiun altlernejon estas revenonta ..eŭropa klereco, kiu baziĝas sur la kristanismo". Ĉu tio signifas ke oni rifuzos la leĝon de Arĥimedo, la teoremon de Pitago-

    ris kaj aktivas tutsovetia asocio de germanoj ..Renaskiĝo”. En gazetaro labora grupo de organiza komitato de la unua kunveno publikigis kel- kajn projektojn: „pri ŝtataj garantioj de germana nacia renaskiĝo". „de- klaracio de la kunveno”, k.a. gravaj dokumentoj kiujn devas pridiskuti kaj eventuale akcepti la dua kunveno planita por majo. Tamen en germana nacia movado nun estas du ĉefaj linioj. Laŭ unu oni proponas laŭ- etapan renaskiĝon de germana res- publiko ĉe Volgo, la alia, ultimata, proponas en la kunveno proklami ek- ziston de germana respubliko. Poste la sovetunia registaro devas aprobi tiun-ĉi decidon dum duonjaro. La las-

    ro. la teoremon de Eŭklido, la teorion de la relativeco de Einstein ktp., ĉar ties aŭtoroj ne estis krist- anoj? Ĉu la sinjoro eble sopiras je jezuitoj kaj la Sankta Inkvizicio? Mirinde ke la sinjoro ne menciis preskaŭ centprocentan partopre- non de la kristanoj en ĉiuj militoj en Eŭropo kaj aliaj kontinentoj tut- monde ekde la komenco de la kristanismo, pri la kristana ruinigo de originaj kulturoj de afrikaj kaj amerikaj loĝantaroj kaj pri ties kristana genocido.Ekzistas opinio, ke la apartigo ne enhavas apartigon de la eklezio disde la socio. Estu tiel. Tamen en tute ne eblas konsenti kun la ideo k e laŭdire en ĈSFR oni ne povas enkonduki la apartigon tiel konsek- vence kiel ekzemple en Usono, ĉar en ĈSFR estas multaj malgrandaj eklezioj, kiujn ties anoj solaj ne po- vas finance teni. Tio do signifas, ke la nekredantoj devus helpi al la kredantoj kaj konstrui kaj kon- servadi kune kun ili iliajn ekleziojn. Kial, se la nekredantoj havas ne- niun utilon el la preĝejoj kaj se la religia ideo daŭre trompas espe- ron de la tutmonda paco? Vidu ankaŭ la ĵusan militon en la persa golfo.La saĝeco kaj logiko de kelkaj pastroj estas senlima. Unu el.ili ek- zemple, demandite kial dio perme- sas la militojn, se dio estas plej supra graco, deklaris ĉi tiun de- m a ndon same stulta kiel demando kial ĉiu homo havas alie formitajn sulketojn en manplatoj. Sprite, ĉu ne? Sed pri la dia graco kaj la mili- toj la televidaj spektantoj eksciis nenion per tiu ĉi respondo-neres- pondo.KAISAR Emil

    ta vojo aspektas alloge - tiom longe ili atendis justecon, sed ĝi povas pli- grandigi la kontraŭgermanan sinte- non de loĝantaro ĉe Volgo. Povas aperi aliaj neantaŭviditaj problemoj, krom evidentaj - iuj homoj ne volos aŭ ne povos denove reloĝiĝi, dume ne estas ŝtataj garantioj, helpoj por substrukturo - naciaj lernejoj, kulturaj centroj k. a.La registaro de unuiĝinta Germanio pretas helpi, sed ĝi povas disponigF helpon nur laŭ ŝtataj strukturoj, ek- zemple por soveto (konsilio) de na- cia memregado kiun elektos la kun- veno. Estas komprenebla situacio, unuiĝinta Germanio ŝatus esti certa pri racieco de helpo. Krom tio, kiel antaŭkondiĉo, la helpo devas esti distribuata en teritorio de estonta germana respubliko inter loĝantaro sendepende de ilia nacieco.Tre longe en tiu lando oficialaj ideo- logioj sugestadis, ke naciaj proble- moj estas solvitaj. Nun oni havas san- gajn vundojn de Karabaĥ, Cĥinvali, Baltio. En ŝtato, kiu proklamis en 1917 principojn de humanismo, estas ekzilitaj tutaj popoloj - germanoj, kim- reaj tataroj, turkoj-mesketoj (dufoje!) k. a. nur pro delira imago pri perfido kaj kunlaborado kun nazioj de ..gvidanto de ĉiuj popoloj” - de Stalin. Oni esperu ke venos tempo kiam oni ne plu aparte traktos homon nur pro lia aparteno al iu nacio kaj inverse.

    BGF

    UKRAINIO

    Krimeo nun aŭtonomaMeze de februaro la Supera Konsi- lio (parlamento) de Ukrainio decidis renovigi la Krimean Aŭtonoman Res- publikon enkadre de Ukrainio. Por tiu voĉdonis plimulto de duoninsula loĝ- antaro dum la referendumo.Dum multaj jaroj en Krimeo loĝis helenaj koloniistoj, eĉ nun signoj de ilia mastrumado konserviĝis en la multaj nomoj. En la 12a-13a jarcen- toj mongolaj kaj tataraj triboj okupis Siberion kaj proksimiĝis al la slavaj landoj. En la sama tempo aperis la unuaj loĝlokoj de tataroj en Krimeo. Kaj tiu duoninsulo transformiĝis al Tatario. Nur antaŭ cent jaroj kelkaj rusoj ekloĝis tie. En sovetia tempo tataroj akiris sian aŭtonomion en Krimeo.La jaro 1944 estis la plej tragika en historio de tiu azia popolo. Nur dum unu nokto ili ĉiuj estis deportitaj en Siberion kaj Mezazion. „La patro de

    14 OPINIO majo 1991 - MONATO

  • popoloj" - J. Stalin - nomis tatarojn f iperf iduloj. faŝistaj kunlaborintoj. Post tio grandskale rusaj vilaĝanoj el Smolensk-provinco alvenis por kon- stanta loĝado (ankaŭ laŭ ordono de Stalin). Sed ilia apero ne plibonigis la staton de tiu tero, eĉ male. Nur en la jaro 1954. kiam Rusa Federacio do- nacis Krimeon al Ukrainio okaze de 300jariĝo de unio inter Ruslando kaj Ukrainio, komenciĝis relativa renask- iĝo de duoninsulo. Nur relativa.Nun oni denove permesis al tataroj reveni al patra lando, sed tiu estas nuda permeso, kiu ne estas subten- ata de iuj kondiĉoj por amasa trans- lokiĝo tatara, malgraŭ ke la ŝtato ŝul- das kaj devas fari ĉion necesan por tiu popolo.

    Rusa ŝovinismo prosperasKaj nun, kiam komenciĝis la reveno de tataroj kaj kiam en Krimeo loĝas 60 % da rusoj kaj 35 % da ukrainoj, kiam en duoninsulo sukcese prospe- ras rusa ŝovinismo (ekzistas nek unu ukraina nek unu tatara lernejo, radio kaj televido preskaŭ ne elsendas ukraine kaj tatare), oni organizis re- ferendumon pri estonteco de Kri- meo. Kiel rezulto - Krimeo akiris aŭtonomion, tamen ne nacian kiel iam, sed nur teritorian. Kaj komun- ista provinca (nun aŭtonoma respub- lika) konsilio deklaris, ke se Ukrainio foriros el Sovetio, Krimeo restos ene de USSR. Aliloke, demokratiaj orga- nizajoj ukrainaj, tataraj kaj eĉ rusaj bojkotis referendumon, sed ili ne po- vis konvinki loĝantaron, ĉar ĉiuj ko- munikiloj estas en la manoj de pro- vinca komunista komitato. Araneo

    TTT infiTi

    -

    Prezo por anoncetoj (nur teksto sen fotoj, desegnaĵoj aŭ kadroj): 40 belgaj frankoj* (BEF) por ĉiu linio (minimume 240 BEF*). Por pli grandaj anoncoj petu la tarifon de la eldonejo, Frankrijklei 140 2000 Antwerpen. Belgio * Por Belgio +19% AVI.

    4::p

    t- ....

    U

    ĈINIO

    lli reviviĝasLa 6an de marto en ĉina urbeto ĉiuj lernejanoj surstrate manifestaciis por ..lerni de Lei Feng”. Lei Feng reviv- iĝas kaj revenas.La 5an de marto estas rememordato de Lei Feng. En tiu dato en 1963 la eksprezidanto Maŭ Zedong alvokis la tutan Ĉinion ..lerni de Lei Feng", kiu estis fama soldato pro bonfaremo.

    Brava soldato Lei Feng

    sindediĉemo kaj fidelemo al la ĉina kompartio.Lei Feng jam mortis antaŭ 30 jaroj, 30jaraĝe. Dum 1963 - 1978 li estis modela persono famkonata de ĉiu. Dum 1978 - 1989 oni ne plu kaj ne ankoraŭ aŭdis nomon de Lei Feng, nek vidis en gazetoj. Sed Lei Feng nun reviviĝas pro ĉefsekretario Jiang Zeming. Kiel la eksprezidanto Maŭ realvokis la superajn gvidantojn ..lerni de Lei Feng” ... nun la nomo estas aŭdata en radio, legebla en ga- zetoj kaj vidata en televido. Ne nur gvidantoj devas «lerni de Lei Feng", sed ankaŭ ĉiuj lernejanoj devas kanti pri Lei Feng, pentri lin, fari bonon kiel Lei Feng, vidi filmon pri Lei Feng kaj legi libron pri Lei Feng. Laŭ raportoj troviĝas multaj .modeloj’ por L-mov- ado. Oni esperas ke la lernejanoj fariĝos Lei-Feng-oj kaj ke ekzistos pli multaj vivantaj Lei-Feng-oj. Esper- eble pli multaj bonfarantoj kaj malpli multaj monrabistoj.Oni diras ke ĉefsekretario Tiang Ze- ming iras laŭ Maŭ Zedong, dum la popol(an)o(j) laŭ Lei Feng. Espereble L-F-klerigo povos estingi flamon de maĝono (vetlud(il)o disvastigita).Tan Dehong

    JURO

    Longa sagao de irlandaj kondamnitojDum longa tempo la irlanda publiko profunde maltrankviliĝis pri granda nombro da ordinaraj irlandanoj, kiuj individue kaj grupe estis arestitaj en Britio, kaj plurfoje estis kondamnitaj kiel supozitaj teroristoj, al malliber- eja puno. Ni jam raportis en antaŭaj numeroj de MONATO pri tri grupoj tiaj, kiuj post longa enkarcerigo en anglaj malliberejoj kaj intensaj kampanjoj or-

    ganizitaj de simpatiantoj en Britio, Ir- lando kaj Usono, estis liberigitaj, ĉar reesploro de la respektivaj atestaĵoj montris, ke ilia kondamno estas ne- pravigebla. Eĉ post tiuj spertoj, la malĝoja sagao de irlandanoj daŭris. Unu el la plej lastatempaj kaj fifamaj kazoj estis tiu de la tiel nomata „ses- opo de Birmighamo”, grupo kiu en 1975 estis kondamnita post kruela bomb-atenco en trinkejo, en la jaro 1974. La tiama argumento de la juĝa persekutisto estis stranga, bazita precipe sur la rezulto de Griess-tes- to' de la manoj de la akuzitoj, kiuj laŭ jura scienculo, d-ro Frank Skuse [Skjusl, pruvis, ke la sesopo verŝajne manuzis eksplodaĵojn, do kulpis pri la trinkeja atenco, kvankam oni sam- tempe konstatis per aliaj eksperi- mentoj (ne malkaŝitaj dum la pro- ceso), ke la Griess-provo estigis po- zitivajn rezultojn ĉe homoj, kies ma- noj tuŝis ordinarajn neeksplodemajn materialojn, ekzemple, celulozan glu- bendon, ludkartojn, cigaredojn, aŭ eĉ sapon. Plie, la defendantaj advokatoj pledis (kaj poste pruvis), ke la polic- anoj, kiuj pridemandis la virojn, frap- egis kaj alie mistraktis ilin, ĝis ĉiuj, krom unu, konsentis subskribi konfe- sojn.Posta esplorado fare de alia polica instanco demonstris, ke oficialaj do- kumentoj kaj protokoloj pri la pride- mandado estis ŝanĝitaj kaj falsitaj de la originalaj policanoj. Nun finfine, post nova apelacio kontraŭ la kon- damno, kortumo en Anglio esprimis bedaŭron kaj liberigis la ses virojn, llia oreskaŭ 16jara kampanjo por justeco finiĝis. Sed ankoraŭ ne rice- vis la justecon, kiun ili meritas, la fa- milianoj de la viktimoj pro la terura bomb-atenco. la malhonestaj „pro- tektantoj" de la leĝo, kaj la veraj te- roristoj, kiuj eble daŭrigas siajn fi- agojn, danke al oficialaj fuŝaĵoj, ko- rupteco kaj kaŝado. Vera greka tra- gedio... GMA

    SINDIKATOJ

    Davidoj kaj GoljatojApenaŭ kredeble estas, ke en Eŭro- po ekzistas plenrajtigitaj sindikatoj kun tute kontrastaj membraroj: en Britio, ekzemple, troviĝas sindikato havanta 14 membrojn, dum en Ger- manio ĵus kreiĝis monstra sindikata unuiĝo kun 3.5 milionoj da membroj. Do nanoj kaj gigantoj. Davidoj kaj Gol-

    I.Griess-testo: kemia provo (nun senkre- ditigita) por konstati ĉeeston de eks- plodajoj sur la haŭto.

    MONATO - majo 1991 RAPORTOJ 15

  • -

    jatoj; kaj kvankam ne estas tipa en Britio la naneco de la 14membra sin- dikato por lantondistoj aŭ la 16mem- bra sindikato por naveto-farantoj (ambaŭ parto de iam kerna, nun om- brita nacia tekso-industrio), oni ne povas ne miri, ke tiaj sindikatoj or- ganismetoj travivas ĝis en la nunaj integriĝemaj tempoj. Ĉi-jare la nave- to-farantoj celebras sian centjar- iĝon, almenaŭ post granda-frakaso- en-malgranda-taso-disputo pri kon- vena konferencejo por jarkunsido: jen almenaŭ pruvo, ke eĉ - honeste dirite - sensignifa organizaĵo ne per- dis sian polemikemon.Tamen, dum vortbatalis britaj lan- tondistoj, establiĝis en Germanio la plej granda eŭropa sindikato, pro kuniĝo de iama okcident-germana IG Metall (sindikato por laboristoj en metalindustrio) kaj ties orient-germa- na ekvivalento. La nova sindikata kunfandaĵo, kun 3.5 milionoj da anoj kaj 2500 dungitoj, ĝuas jaran spe- zon de 700 germanaj markoj kaj ce- las, inter aliaj, plialtigon de salajroj ĝis okcident-germana nivelo por rne- talistoj en la iama orienta parto de Germanio.Domaĝe, ke la lantondistoj kaj nave- to-farantoj neniel povos profiti de la sindikata muskolo de la germanaj ge- fratoj, ĉar individueco kaj ekscentr- eco, kiuj ofte altiras ĵurnalistojn, mal- ofte altiras riĉecon. Jen dilemo por ĉiu sindikata fokseno: ĉu, por plej efike servi la membraron, reteni tra- dicion kaj apartecon, aŭ ĉu mergiĝi en anonimaj akvoj de povo, potenco kaj progreso?Parenteze: ĉu floras en iu alia lando eĉ pli nanaj sindikatoj ol tiuj en Bri- tio?Gubbins Paŭlo

    RITIO

    Variaj poŝtkestojEn lando kiu eble la unua kreis la pa- peran poŝtmarkon, estas supozinde ke ekzistus ankaŭ granda variado in- ter poŝtkestoj. Kaj tiel estas.lu s-ro Roland Hill [Roland Hill star- igis kaj raciigis la sistemon de leterli- verado en Britio, kaj statuo honora al li staras ekster la plej centra poŝt- oficejo en Londono. En tiuj tagoj oni povis aĉeti poŝtmarkon | penco - tiam oni ricevis 240 pen- cojn kontraŭ unu brita pundo - kaj tiu marko sufiĉis por pagi la portadon de onia letero ien ajn en la lando. La nuna minimuma kosto estas 40oble tiom! De tiu periodo oni multe provis por trovi la plej taŭgan formon por

    r unu

    1. Plej malnova sesedra el la perio- do de reĝino Viktoria.

    6. Tiu moderna formo staras ek- ster la katedralo Sankta Paŭlo'.

    poŝtkestoj. Kelkaj el la fruaj formoj ankoraŭ ekzistas, eĉ estas uzataj, malgraŭ pli ol centjaraĝo.De la komenco, teorie, la poŝta servo apartenis al la reganto, kaj pro tio ĉiu kesto estis ornamata per krono. Nun ankoraŭ ornamas ĉiun keston la sig- lo de la reganto normale per du inter- plektitaj literoj. Unu litero estas la komenclitero de ties nomo, la alia le- tero estas R = Reganto. Kiam koinci- dis literoj de pli ol unu reganto ties numeron indikis romiaj ciferoj - ek- zemple II (2) aŭ VI (6). Krome, ĉiukesto devas •Mrti la vortojn POSTOFFICE (Poŝta Servo).La plej malnovaj solstaraj estis sese- draj kun beletaj ,,ĉapeloj”. Tiuj rilatas al la reĝino Viktoria. Tre malmultaj ankoraŭ restas en uzado.Baldaŭ la formo evoluiĝis al cilindro. En muroj ili estas plataj. Aliaj formoj ekzistas por konformi al bezonoj, kaj kelkaj en vilaĝoj eĉ havas dekora- cian aspekton. La nuna plej kutima

    2. Unu el la kestoj en Warwick kun vertikala truo... ankaŭ de la viktoria periodo.

    7 Statuo de Roland Hill en Londono.

    formo en Britio estas la ronda, kun horizontala truo. lli havas tabulon sub la truo por indiki la horojn de forpre- no de la leteroj el tiu kesto. Du ne- normalaj troviĝas en la mezangla urbo Warwick: la truo estas vertika- la anstataŭ horizontala.GREEN Will

    Ni memorigas pri nia instigo, sendi por la rubriko LETEROJ fotojn de poŝtkestoj el la diversaj landoj.

    16 RAPORTOJ majo 1991 - MONATO

  • »

    3. Malnova murkesto - denove vik- toria.(ĉiuj tri havas pli ol cent jarojn.)

    4. Pli modernaj: maldekstre de per- iodo de reĝo Edvardo 7a: dekstre de Georgo 6a.

    5. Plej ofta en Britio nun. de la per- iodo de Elizabeto 2a.

    SOVETIO

    Nigra merkato pli vigla ol iamLaŭdire ĉinoj uzas novan sakron: „Vi iam spertu perestrojkon!” estas teru- ra malbeno tie. La kialo estas facile trovebla. La laŭdita perestrojko post 70 jaroj da komunisma eksperiment- ado ŝovis Sovetion eĉ pli en la ĥao- son. La plej forta burokrataro en la mondo senĉese hezitas fari deci- dojn. timante perdi siajn privilegiojn. Forlogita per .pacbatalo’ kaj per fla- taj eksterlandaj vojaĝoj, ties gvidanto kaj' administranto - ĉefarkitekto de perestrojko - tro malfrue agis en tiu ĉi tre danĝerpromesa kampo. La sekvoj - naturo venĝas sin - ne prok- rastiĝis aperi. Komerca mafio kaj nigra merkato, .normalaj’ dum la t.n. stagna periodo, nun ekkreskis ek- ster ĉiuj proporcioj.Mafio havas grandegan kaj firmegan financan bazon kaj la skalo de ties ekonomia agado nun iĝas preskaŭ egala al tiu de la ŝtato mem.Sovetiaj fabrikoj senĉese funkcias, sed tamen la bretoj de vendejoj res- tas malplenaj, ĉar la mafio vendas rekte al la publiko. Opinisondado konfirmas tion; 30 elcentoj de la loĝ- antaro konfesas aĉeti siajn varojn de spekulantoj kaj akaperantoj. 40 el- centoj planas aĉeti varojn laŭ la pre- zoj de la nigra merkato, kiuj ja signi- fe superas tiujn de la ŝtato: subvest- aĵoj kostas en la nigra merkato ĉ. 70% pli, ŝuoj 83%, elektrovaroj kaj radioaparatoj 150% kaj trikotaĵoj 200%! En la opinisondado montriĝas

    ke el 60 varoj oni aĉetas 56 prefere en la nigra merkato: ĉefe temas pri modernaj artikloj kiel vidbend-apara- toj kaj kompakt-diskoj.Laŭ modesta takso de la opinisond- ada instituto VNIIKS, la tuta profito de la spekulistoj atingis en 1990 25 mi- liardojn da rubloj. La ministerio pri internaj aferoj konfirmis, ke la kvan- to de akuzitoj pro spekulado altiĝis per 40% kompare al 1989. La gran- da plimulto inter tiuj estis akuzitaj pro,,grandskala spekulado".Kuraĝo por ion entrepreni momente mankas. Nur la estonto klarigos kiel evoluas la sovetia ekonomia sis- temo. NikSt

    MEKSIKO

    Mediprotekta programoTiom terure en marto altiĝis la mal- pureco de la aero en Meksiko-urbo, plej loĝata urbo de la mondo, ke mal- sanoj multiĝis kaj la urbanoj ege kon- sterniĝis. Finfine prezidanto Carlos Salinas agis kaj ordonis tion, kion antaŭaj prezidantoj ĉiam rifuzis or- doni, ke tuj fermiĝu kaj estu malmunt- ita la granda petrol-rafinejo lokita en la urborando, kiu grandkvante ĵetis malpuraĵon en la aeron. En ĝia loko oni plantos arbojn kaj florojn.Plue la prezidanto promesis fari pro- gramon celantan igi ke fabrikoj, aŭto- busoj kaj aŭtomobiloj funkciu sen ĵeti malpuraĵon en la aeron, kaj ke novaj industrioj aliloke en la lando ankaŭ obeu tiujn regulojn.

    luj supozas ke prezidanto Salinas tiel agis ankaŭ por mallaŭtigi kon- traŭargumentojn al la por li ege de- zirata proponita ..Komerca Akordo” inter Usono, Kanado kaj Meksiko, ĉar fabrikoj en Usono devas multe el- spezi por purigiloj, kaj pro tio suferus malavantaĝon kontraŭ similaj fabrikoj meksikaj.REGAL Julie

    RUMANIO

    Prez-problemoj„Ne donu Dio tion, kion povas elteni la rumano”, estas laŭ jarcenta prover- bo. Ĉar la dua etapo de la prez-pli- altigo je 316 % kompare al plialtigo je 50 % de la salajroj ŝajnas esti la lasta frapo. Unue la plej frapataj estas la familioj kun beboj, la senla- boruloj, la pensiuloj kaj la gestuden- toj, ĉar por ili la ĉiutaga pano ses- oble plimultekostas, aliaj manĝaĵoj inter kvaroble kaj sesoble, dum la kompenso sumiĝas je 750 leoj. La solaj privilegiitoj estas la kampar- anoj el montara regiono, kiuj mem produktas en siaj farmoj la necesajn laktaĵojn kaj viandaĵojn kaj ankaŭ vendas en foiroj laŭ novaj prezoj. Kvankam ili devas vendi du litrojn kaj duono da lakto por aĉeti panon, anstataŭ unu litron por unu pano kaj duonon kiel antaŭe, unu kg da sukero ŝanĝe al kvin litroj, unu kg da sala- mo rekompence al 28 litroj. Sed kompare al urbano devigata aĉeti eĉ akvon, la kamparano ne plu bezonas aĉeti porkaĵon, buteron, terpomojn, legomojn, precipe la cepojn valor-

    MONATO - majo 1991 RAPORTOJ 17

  • antajn ses litrojn da lakto (en Buka- reŝto oni postulas dolarojn!). Ke urb- anoj manĝu nur terpomojn kun fro- maĝo kaj acidlakto, ŝercas la mont- aranoj, sed oni tamen ne malsatmor- tas, sed ve al urbano kiu havas nek parencojn, nek konatojn el vilaĝo! Ve al urbano devigata aĉeti de la ruzaj kamparanoj en bazaroj.La prouloj opinias, ke tiu ĉi fenome- no devigas pensiulojn kaj senlabor- ulojn farmi terenon eksterurbe por kultivi ĉiu sian ĝardenon. Sed de kie preni terenon, se nur la heredantaj personoj rajtas posedi ĝin? Ke iam la mallaboremaj aĉetis panon kaj viand- konservajon por iom da mono, sed nun ili devos labori por manĝi. La ideo ne plu validas en kondiĉoj, en kiuj eĉ la labordezirantoj ne certas pri laboreblecoj. Ke oni ne plu ŝakros tri-kvaroble la salamon en Hungario, ĉar ĝi nun multekostas preskaŭ kiel tie. Ke finfine tiamaniere malaperos la nigra merkato. Ĉu?MACOVEI Nicolae

    LITOVIO

    Gazetar-problemojAntaŭnelonge naskiĝinta libera ga- zetaro en Litovio ekspertis seriozajn problemojn. Ĵurnalistoj iĝas senlabor- uloj en la provinco, pro malklaraj kaŭ- zoj oni reorganizas informagentejon ELTA maldungante tri ĝiajn estrojn, profesiajn Ĵurnalistojn, spite al la le- go oni malpermesas gazeton pro troe pornografia enhavo, oni malper- mesas konstruadon de propra pres- ejo al gazeto Respublika, malgraŭ ke la sola gazetpresejo restas okupita de sovetia armeo...La plej brua fakto verŝajne estas juĝproceso de ĵurnalisto kiu laboras en populara gazeto Respublika. En siaj artikoloj li penis montri, ke unu deputito de litova supera konsilio vere estas plagiatisto. Tiu ĉi apela- ciis. Kaj jen verdikto: .Jurnalisto es- tas punata je unu jaro por korektiĝ- laboroj en aliaj lokoj, dekalkul- ante 20 procent