new nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/forumo145.pdf · 2018. 8....

12
1 LSG-jarkunveno 2011 en Kopenhago foto: rolf “MI VOLAS INSTIGI LA MEMBROJN” FORUMO parolis kun la nova prezidanto Bonvolu prezenti vin mem. Kiu vi estas? De kie vi venas? Kiom da jaroj vi havas? Kiamaniere vi venis al Esperanto? Mi estas Randy Dean. Mi venas el Uso- no. Mi nun loĝas en Atlanto, en antaŭ- urbo de ĝi, kiun neniu konas ekster Usono. Mi havas 42 jarojn – mi foje pro- vas forgesi tion. Mi ĉiam havis intereson pri lingvoj kaj aliaj kulturoj. Plurfoje mi vidis Esperanton, kaj finfine mi trovis vortaron kaj povis lerni iom de la lingvo. Ne multajn lingvojn ni povas lerni nur per vortaro, kaj tio ankaŭ donis al mi la intereson por Esperanto. Mi sentis min ĉiam tute akceptita en Esperantio. Do kiam mi fine konstatis, ke jes ja mi estas samseksemulo, mi havis problemojn en kelkaj kampoj de mia vivo, sed neniam en Esperantio kaj tio eĉ pli profundigis mian amon al Esperanto. nr-o 145 (1/2011)

Upload: others

Post on 25-Oct-2020

1 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

1

LSG-jarkunveno 2011 en Kopenhago foto: rolf

“MI VOLAS INSTIGI LA MEMBROJN”FORUMO parolis kun la nova prezidanto

Bonvolu prezenti vin mem. Kiu vi estas?De kie vi venas? Kiom da jaroj vi havas?Kiamaniere vi venis al Esperanto?Mi estas Randy Dean. Mi venas el Uso-no. Mi nun loĝas en Atlanto, en antaŭ-urbo de ĝi, kiun neniu konas eksterUsono. Mi havas 42 jarojn – mi foje pro-vas forgesi tion. Mi ĉiam havis interesonpri lingvoj kaj aliaj kulturoj. Plurfoje mividis Esperanton, kaj finfine mi trovis

vortaron kaj povis lerni iom de la lingvo.Ne multajn lingvojn ni povas lerni nurper vortaro, kaj tio ankaŭ donis al mi laintereson por Esperanto.Mi sentis min ĉiam tute akceptita enEsperantio. Do kiam mi fine konstatis, kejes ja mi estas samseksemulo, mi havisproblemojn en kelkaj kampoj de miavivo, sed neniam en Esperantio kaj tio eĉpli profundigis mian amon al Esperanto.

nr-o 145(1/2011)

Page 2: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

2

Rakontu ion pri via vivo en Esperantio.Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kajmesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas retpaĝojn, kiel tiuj de UEA, LiberaFolio ktp. Granda parto de mia Esperantavivo estas virtuala. Loke ni havas mona-tan kunvenon, kiun mi plejparte ĉeestas.Mi ne ofte iras al la landa kongreso, veremi renkontas aliajn esperantistojn plejofte ĉe la Universala Kongreso. Mi havasspecialan intereson pri Eŭropo, do ĉiammi provas, sed ne ĉiam sukcesas,partopreni la UK, kiam ĝi estas enEŭropo. Tio estas la ”fizika” parto de miaesperanta vivo.Kiamaniere vi trovis la vojon al LSG?Mi estis varbita de membro de LSG, ki-am mi partoprenis landan kongreson enSan Francisko. Tiu membro vizitis Uso-non pro la kongreso tie. Li tuj notis, kemi estas gejo kaj alparolis min kaj niamikiĝis. Li diras: ekzistas ja tiu organizoLSG – kial ne aliĝi. Mi membriĝis, seden la komenco estis iom nebuleca aferopor mi ĝis kiam mi venis al mia unua UKen Berlino en 1999. Tiam mi spertis tutansemajnon kun grupo da amikoj. Neniammi estis sola dum la kongreso. Denove tiuakceptemo de mia gejeco profundigismian amon al Esperanto kaj tio donisspecialan parton de mia koro al LSG.Kaj de ordinara membro vi nun trovis lavojon al prezidanteco. Kia organizo estuLSG laŭ vi post 5 jaroj?Mi esperas viglan organizon, viglan kon-stante aperantan revuon kaj ke daŭreekzistu tiuj renkontoj dum UK kaj ebleankaŭ ĉe aliaj kongresoj. Mi esperas viglekreskantan membraron kaj ke la membrojsentas sin parto de ĝi. Mi ŝatus, ke lamembroj ne nur pagas la kotizon kaj foje

ricevas ion, sed ke ili sentas sin parto devivanta organizo.Kiamaniere ni atingas tion?Mi volas instigi la homojn. Se ĉiuj, aŭalmenaŭ granda parto de ni, faras etanlaboron ni povas realigi tion kaj finfine ĝiokazos. Espereble mi povas pensigi lahomojn kaj finfine ni povas krei la celon.Kio estos via kontribuo por atingi tiuncelon?Nu, mi certe konstante faros ion porForumo. Mi ne estas verkisto, sed iel mipovas verketi. Mi ankaŭ volas enketi lamembraron pri interesoj. Ofte estas aferode persona peto, do mi multe petasspecife – tio ankaŭ povas havi alianefikon, do ni vidu, ĉu mi sukcesos aŭ ne.Ni ankaŭ havu rilatojn kun ILGA(Internacia Lesba kaj Geja Asocio) kajaliaj tiaj grupoj tra la mondo. Kielprezidanto estas mi, kiu faras tiunkontakton, se ni pluigas.Kie vi vidas LSG en Esperantio?Momente mi ne vidas specifan kunlabo-ron kun aliaj grupoj, sed certe mi nekontraŭas tion. Certe ni havas ion komu-nan kun la feminista movado – eble nipovas fari ion kun ili. Ankaŭ estas iutermina problemo ĉe ni - ĉu diri samseks-ema, geja, kvira, do eble ni povaskontribui al la terminologia fakoBone, ĉu ni vidos vian kunulon dum lasekvontaj kongresoj?Lastatempe mi havas kunulon, kiu anko-raŭ ne parolas Esperanton. Li estasmuzikisto kaj tio estas lia persona aliro alEsperanto. Li nun estas komencanto kajmi esperas, ke ni estonte povas vojaĝi trala mondo per Esperanto. Bedaŭrinde li nepovis esti ĉi-tie, sed espereble venontfojeni kongresos kune.

Page 3: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

3

LA PREZIDANTA RUBRIKOSaluton karaj gesamideanoj, samliganoj,kaj legantoj de Forumo!Mi nomiĝas Randy Dean kaj mi estas lanova prezidanto de LSG. Unue mi volasdanki al mia antaŭulo Francis el Francio,speciale pro tio ke li restos en la estraro,por helpi nin. Mi ankaŭ volas danki laceterajn estraranojn, kiuj bonvolis resti enla estraro: Arnold el Usono, Harry elBritio, Rolf kaj Sebastian el Germanio.Ankaŭ estas ĝojo por mi prezenti lanovan teamon de Forumo. Wolfgang elDanio, Paweł el Polando kaj Robb elUsono estas redakcianoj, bedaŭrindeankoraŭ vakas la posteno de ĉef-redaktoro.

Bonvenon al la nova prezidanto foto: randy

En ĉi numero de Forumo vi legos multajnraportojn pri LSG-aj aktivecoj dum laUniversala Kongreso en Kopenhago.Unu eble ne tiom amuza, sed espereblepozitiva parto estis laborkunsido, laŭ ideode Paweł. Ni diskutis la nunan staton kajestontecon de LSG. Inter la temoj estisForumo mem, inkluzivemo de LSG, niaTTT-ejo, eksteraj rilatoj, varbado, ktp.Mi esperas, ke LSG kreskos kaj servosbone al la membraro. Tiucele estas en ĉi

tiu numero enketo pri LSG kaj Forumo.Donu vian voĉon al via organizo. Laŭ mipli inkluziva organizo pli bonas.Bonvolu kontribui al la organizo. Kajdankon al tiuj, kiuj jam faris. Mi ŝatushavi pli da virinoj, junuloj, ambaŭseks-emuloj, kaj transseksuloj inter ni. Ĉiujsentu sin bonvenaj. Estus bone laŭ mi seni havus rilaton al internaciaj grupoj, kielILGA.Mi ĝojis vidi multajn el vi en la UK.Espereble mi renkontos eĉ pli da LSG-anoj kaj amikoj ĉe la 2013-a UK enRejkjavik. Eble eĉ antaŭ tiam!Ĉu vi havas komentojn por mi? Kromrespondi al la anonima enketo, vi ĉiampovas e-poŝti al mi. Ĝuu la numeron, kajĝis poste! Randy

LA PREZIDINTO SALUTASKiam mi akceptis prezidi nian ligon dumties jarkunveno 2008 en Roterdamo, mi(eble naive) opiniis, ke mi akceptis hono-rigan postenon, sed mi pli kaj pli konsci-iĝis, ke ĝi postulas agemon en plurajkampoj.Post mia reelektiĝo dum la jarkunveno2009 en Bjalistoko, mi malgaje konstatis,ke mia akcepto denove prezidi ĝin plibremsis ol akcelis ĝian evoluon.Tial mi sciigis al nia liganaro en laantaŭkongresa numero de Forumo, ke mine akceptos trian prezidentan mandaton,emfazante ke LSG bezonas novan sangonal- kaj elfluanta el sia kapo kaj donantepreferon al an(in)o de la juna generacio.Mi ĝojas, ke Randy Dean akceptis estimia posteulo: mi certas, ke lia agemoestos pli vigla ol la mia, kaj mi esperas,ke li kontribuos al pli granda videblecode nia ligo, precipe internaciskale, per

Page 4: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

4

teksado de personaj interrilatoj kunestraranoj de ILGA.

Francis kantis dum arta vespero foto: randy

Kopenhage mi plezure restadis duafoje enjulio 2011 post mia unua fojo en oktobro2005 okaze de la 50jariĝo de la EurovidaKanzonkonkurso kaj, malgraŭ la aŭtun-eca vetero, mia dua restado en la danaĉefurbo restos eĉ pli agrabla en miamemoro ol la unua: kiel prezidinto deLSG, mi laŭdis la gastamon de LGBT-Danmark, kaj kiel unuopulo, mi ĝojiskanti mian esperantigon de lakorsiklingva kanzono reprezentintaFrancujon en la ĉijara eldono de la jammenciita konkurso dum la Internacia ArtaVespero de la Universala Kongreso deEsperanto 2011! Francis

foto: rolf

Protokolo de la ĝenerala kunvenode LSG dum la UK en KopenhagoLa kunveno okazis 24-an de julio 2011ekde 16-a ĥoro en UK-kongresejo ensalono „Noll“1. La tagordo estis akceptita sen ŝanĝoj.2. Protokolisto: Kiel protokolisto sinproponis kaj estis akceptita Arnold.3. Kiel raportistoj por la UK-kurieroestis akceptita Arnold.4. La protokolo de la lasta kunveno enBjalistoko estis akceptita.5. La kasisto Rolf donis ampleksanaktualan financan raporton de la ligo. Laraporto per voĉdono estis akceptitaunuanime. La kotizoj restas kiel en lalastaj jaroj (vidu kovrilpaĝo).6. Landaj raportoj: Traktiĝis landaraporto el Pollando pri nia emblemomontrita en multelingva programo demanifestacio en Varsovio.7. Ĝenerala agado kaj estonteco de LSG:Ĝisnuna prezidanto Francis ankoraŭfojeklarigis sian longe antaŭe anoncitandemision.Krome la ĉeestantoj tute surprizitaeksciis, ke kelkaj horoj antaŭe perretmesaĝo la ĝisnunaj redaktantoj de niamembrobulteno “Forumo” Maŭro elItalio kaj Juan el Hispanio kun tuja validodemisias. Longe la ĉeestantoj diskutis prinovan prezidanton kaj Forumo-redak-tanton. Finfine Randy el Usonokandidatiĝis kiel prezidanto. Robb elUsono ofertis rete, kunlabori por Forumo- tial la ĉeestantoj akceptis la propononde Arnold, demandi Robb, ĉu li pretastranspreni la respondecon por niamembrofolio.Ofertis sin Wolfgang (Danio), Paweł(Pollando) kaj (rete) Thomas (Germanio)

Page 5: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

5

active kunlabori por Forumo, sed ili nevolis transpreni la respondecon por ĝi.Estis denove propono, serĉi kontaktonkun ILGA. La kunveno decidis, neoficiale kunveni en Hanojo. La estrarodecidos 2012 pri loko de sekva jarkun-veno (post Hanojo).8. Estis pritraktita sub punkto 5.9. La elektoj pri jenaj estraranoj estisunuanime:Prezidanto kaj retprizorganto: Randy(Usono)Sekretario kaj kasisto: Rolf (Germanio)Estrarano pri varbado: Sebastian(Germanio)Estraranoj: Arnold (Usono), Paul Harry(Britio), Francis (Francio)10. Rezolucioj ne estas.11. Rolf informis pri la lunda kunvenokun la dana gej-lesba organizaĵo LBGT,pri la merkreda LSG-ekskursi kaj la jaŭdabudo en kongresejo. Randy invitis allaborkunveno por jaŭdovespero.12. Tradicia unuminuta silenta omaĝo alforpasintaj LSG-anoj.La kunsido estis fermita. laŭ Arnold

ORFA FORUMOMalpli ol 24 horoj antaŭ la ĝeneralakunveno la redaktintoj de FORUMOdecidis demisii de siaj postenoj. Iliskribis en mesaĝo al la interreta grupo deLSG inter alie:Dum la unua jaro [la laboro] funkciis, nine renkontis teknikajn problemojn, sedjam de la komenco aperis klare, ke ni nesukcesos plenumi la taskojn: decidi laartikol-temaron, trovi artikolojn, trovifotojn, traduki al Esperanto el lingvoj,kiujn ni ne bone regas (precipe laanglan)... Ni fiaskis, ni ne sukcesis

aperigi nian revueton kiel indus; dum lalasta jaro (pro diversaj kialoj) ni eĉ nesukcesis aperigi ĝin entute. Neniu aliaredaktanto aŭ helpo (plurfoje petata)intertempe sin prezentis, sed ni estis nurprovizoraj redaktantoj por ke FORUMOne malaperu. [...]Reaperu FORUMO kajrefloru nia Ligo.

LSG bezonas vin!Mi ne scias, kial necesas tian bombon,ĉar jam en la lasto eldono de Forumo,antaŭ la kongreso, povintus aperi tiaanonco: nun per drameca gestoFORUMO fariĝis senredaktora.Kompreneble tio estis vaste diskutatadum la ĝenerala kunveno. Inter alieanoncis sin pluraj helpantoj deFORUMO. Nun ni havas plurajn manojn,sed neniun kapon por fari la laboron. Protio LSG bezonas nepre vin – se vi havas

Page 6: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

6

emon por doni vizaĝon de LSG, tiamnepre anoncu vin.Mi redaktis FORUMOn dum kelkaj jaroj,foje kun sukceso, pli ofte sen, sed neniamestis teda tasko. Nuntempe mi ne povas /volas transpreni ian respondecon pri io enEsperantujo, sed mi povas esti en la fono,cetere vi havus vian aron da kapablajkunlaborantoj aldone kun la aktivasubteno de la estraro.Ĉiuj scias, ke redaktanto de LSG estasnemalhavebla posteno. Sen FORUMO laLigo ne povas ekzisti, do nepre anoncuvin al la prezidanto.PS: LSG ne povas ekzisti nur en lavirtuala mondo, ĉar ĉ. kvarono de niamembraro loĝas en izolitaj lokoj kaj prodiversaj kialoj ne alkroĉas sin al interreto.Por tiuj liganoj LSG ofte estas la solakonekto al la geja mondo. Se ni ekzistusnur en la reto, ili perdus sian solankontakton al la geja mondo kaj ni perdusilin, kio estus nedezirinda situacio.Dependas de vi, kiom longe daŭras laprovizora stato. Wolfgang

VARMA AKCEPTO EN MAL-VARMA SOMERTAGOLa 1an de aŭgusto pli ol 30 LSG-anoj,kiuj partoprenis la UK–on en Kopenhago,en la vespero vizitis la sidejon de LGBT,la dana organizo por lesbaj, gejaj,biseksamaj kaj transseksaj homoj. En laurbo tiutempe okazis manifestaciokontraŭ la amasmurdo en Oslo fare deekstremdekstrulo. Ekzistas ja ankoraŭĉiam menstorditaj figuroj, kiuj ne hezitasterori siajn samlandanojn.Ĉe LGBT Vivi Jelstrup akceptis nin.Estis la intenco de 96-jara fondinto de laorganizo Axel Axgil veni al la kunveno,

sed pro aŭdproblemoj li rezignis pri tio.Li estis unu el la pioniroj de la danamovado por la rajtoj de samseksamuloj.La ĉeestantoj subskribis salutkarton al li,kiun Sven poste persone transdonis al li.Jam en 1930 en Danlando oni forigissamseksamon el la krima sfero de juro.Kaj en 1989 Danio estis la unua lando enla mondo, kie gejoj kaj lesboj povisregistrigi sian partnerecon. Ankaŭ la unualando kie okazis seksŝanĝa operacio laŭdeziro de la paciento. Tamen ne eblasoficiala edziĝo en Danlando por paroj dela sama sekso. Tion ĝis nun malhelpis lakonservativa plimulto en la parlamento,sed LGBT daŭre strebas al tia oficialigo.Lesbaj virinoj povas adopti infanon kajĝenerale samseksaj paroj povaskandidatiĝi por adoptaj gepatroj.Ekzistas pluraj centroj de aktivado deLGBT en Danlando, sed plejparte en lagrandaj urboj de la lando. Lamembronombro de LGBT fluktuas en ladaŭro de la tempo. En la sidejo enKopenhago estas librejo, kunvenejoj kajebleco por persona konsultado kajkonsilado.Nuntempe, la plej gravaj celoj estasbatalo kontraŭ malamaj krimoj (atencoj jegejoj kaj lesboj), akiri la rajton jesamseksedz(in)iĝo en la luterana (ŝtata)eklezio, edukado en la lernejoj pri seksajaferoj kaj samseksamo kaj subtenado debatalantoj por samseksamaj rajtoj entriamondaj landoj.Fakte ne estas konate, ĉu la nombro daatakoj kontraŭ gejoj kaj lesboj kreskas aŭne, ĉar la polico laŭ Vivi Jelstrup neserioze okupiĝas pri tiaj aferoj kaj emasrigardi en alian direkton kaj prisilentitiujn atakojn. Tial oni ankaŭ volas

Page 7: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

7

konvinki policanojn pri tio ke necesasfari ion kontraŭ tio.La eduka laboro estas grava ankaŭ enDanlando, ĉar ofte junaj homoj havasantaŭjuĝojn kontraŭ gejoj kaj lesboj prosia hejma eduko. La kleriga laboro enlernejoj okazas dank’ al volontuloj deLGBT, kiuj duope vizitas la lernejojn kajkomencas diskuton pri samseksamo kunla lernantoj.

Aktivuloj de LGBT en Kopemhago kunLSG-anoj Sven kaj Helen foto: randy

La LSG-anoj povis starigi multajndemandojn pri la situacio en Danio, kajWolfgang lerte tradukis inter la dana laEsperanto. Poste alvenis multaj picaoj,tortoj kaj fruktoj, kiujn oni kun grandaapetito formanĝis. Estis bonega regalokaj ni multe ĝuis la etoson en lamansardo. Ĉe la fino, nia nova LSGprezidanto Randy dankis al Vivi,Wolfgang kaj Sven pro la bonega akceptoen Nygade 7.Koran dankon al LGBT pro la varmaakcepto! Raportis Bert

NOVAJ VENTOJ EN KUBOLa socialista revolucio en Kubo estismalbona por gejoj – la nova registaro

lanĉis persekuton de gejoj. Speciale lasocialistoj malŝatis transvestitojn. Kun aŭsen procezo gejoj estis senditaj al karceroaŭ al laborkampoj. En 2010 Fidel Castro,la tiama revoluciestro, transprenis laresponson por tiuj hontindaĵoj. ”Antaŭkvin jardekoj, pro gejfobio, gejoj mar-ĝeniĝis en Kubo. Multaj estis senditaj alagrikulturaj aŭ militistaj laborkampoj,akuzitaj esti 'kontraŭrevoluziuloj'. Nihavis tiom da problemoj tiam, problemojpri vivo kaj morto kaj ne sufiĉe atentis.”Laŭ raportoj de rifuĝintoj el Kubo, Raúl,la frateto de Fidel havis specife sadismangejfobian sintenon. Espereble tiu baldaŭapartenas al la sterkejo de kuba historio.Ĉu estas ironie, ke ĝuste la filino de Raúl,Mariela Castro, estras la Nacian Centronpor Seksa Edukado (Cenesex). Tiu centroklopodas klerigi kaj eduki la kubanojn prila antaŭhaltigo de Aidoso kajkontraŭkoncipo. La agado inkluzivasankaŭ transseksulojn, ĉar ekde 2008seksŝanĝo estas senpage en Kubo.

Dum la tago kontraŭ gejfobio la sloganoestis: Ne gejoj estas la minaco – gejfobioestas.La 7an de majo 2011 Mariela Castromalfermis la aranĝon ”Seksa diversecosen diskriminacio” en Havano. Inter alieŝi diris jenon:”Gejfobio estas relative nova termino, kiuindikas kaj sintezas la abomenon, mal-amon, timon, antaŭjuĝon kaj diskrimina-cion kontraŭ gejoj, lesboj, ambaŭseksem-uloj, transseksuloj kaj interseksuloj. Ta-men, ĝia radikoj estas malnovaj kaj nemalsimilas al aliaj diskriminacioj, kiujmakulis la homan ekziston ĉie en la kona-ta mondo.

Page 8: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

8

Tiuj formoj naskis en la mezo de sociojkies ekonomioj baziĝis sur homeksplua-tado, kaj kies socia organizo estis establi-ta sub la kontrola povo de malplimulto.

Mariela Castro partoprenis la marŝonkontraŭ gejfobio en HavanoKiam la disdono de rimedoj estas arbitrakaj ili ne sufiĉas por ĉiuj, la plejsenskrupulaj malplimultoj alpropigas ilinal si mem kaj disdonas ilin laŭ siajpropraj profitoj kaj privilegioj. Tielkreiĝis malegalecoj kune kun antaŭjuĝojkaj tial ankaŭ kreiĝis argumentoj porpravigi kaj altrudi la subigon de ‘aliuloj’,‘malsimiluloj’. Tio, okazas nuntempeinter alie kun la suda kaj neurba loĝant-aro, virinoj, neblankuloj, malriĉuloj,samseksemuloj, transseksuloj.La pli ol dudeka sperto kun lesboj, gejoj,ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj en lascienc-humanisma kadro de Cenesex, ninpermesas certigi, ke se la socio nekonfirmas politikon konforme al tiurealo, tiuj personoj estos daŭre viktimojdum sia tuta vivo. La plej komunajesprimoj de diskriminacio transiras deagresemaj eldiroj, de ekskludo de lafamilia medio ĝis la fizika agreso,mortigo, penigo en 76 landoj kaj la aplikode mortopuno en 5 landoj de la mondo.

Ĉi tiu estas unu el la motivoj, kiukompromitas al Kubo kun la LGBTaloĝantaro kaj al senpatologigo detranssekseco.Ni petas, ke ne perdu tempon eltrovi,kial homoj estas diversaj kaj neimageblaj.La nura fakto, ke ili ekzistas postulas labezonon krei respektemajn kunvivajnmanierojn. [...]”

Laŭ informo el Kubo,aldona materialo de Wolfgang kaj Arnold

Aldona noto de ArnoldEstinte fonto de supra rimarko pri RaúlCastro mi aldonas, ke la subpremo degejoj en socialismaj landoj ne estasekskluzive atribuebla al ekpluato derimedoj per antaŭe priveligiita sociatavolo. La gvidantoj de socialismaj sociojmem gvidis tiun diskriminacion, aparteRaúl Castro, do, tiu diskriminacio neokazis pro neglekto kaj deviigaj pezajtaskoj.Sole en Kubo oni konstruis koncentrejojnpor suferantoj de AIDSo. Internaciajsanorganizoj konsilis kontraŭ tiakonstruado. Eventuale ankaŭ Kuboforlasis tiun unikan kuban specon dediskriminacio.Mi mem bonvenigas ŝanĝon en lakonduto de kuba registaro. Mi bon-venigas ŝanĝon en konduto de kubajregistaranoj. Sed kiel amiko de gejajkubanoj fuĝintaj el diskriminacio, misentas devon atesti pri alia versio de tio,kio okazis en Kubo antaŭe. Mi estas pretasendi al petontoj plenan tekston deGabriela Castro kaj en la hispana kaj entraduko de kuba esperantisto. Mia e-poŝtaadreso estas en kolofono.

Page 9: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

9

TRA LA MONDOEkvadoro: 30 klinikoj de "kuracistojde gejeco" fermitaj (15.08.2011)Ekde jarkomenco la aŭtoritatoj enEkvadoro fermis 30 klinikojn, en kiujsamseksemuloj devis esti "sanigataj".Tion raportas la ĉiutaga gazeto "ElDiario". La klinikoj pekas kontraŭ lamalpermeso de diskriminacio en lakonstitucio de Ekvadoro, deklaris prokla-misto de la ministrejo por sano. Fono: Lalando de 14 milionoj da enloĝantoj en lajaro 2008 akceptis novan konstitucion, enkiu la unan fojon estis malpermesata lamalprivilegigo pro seksuala orientiĝo.Ekde tiam ankoraŭ ne plu estas permesatatrakti samseksemon kiel malsanon.Gegejaj grupoj tamen supozas, ke lafermoj nur estas "akvoguto sur ardantaŝtono": Dise en la lando laŭfame ankoraŭekzistas 200 pluaj de tiaj klinikoj. Prokla-mistino de la gegeja grupo "FundaciónCausana" deklaris, ke multaj "kuracistojde gejeco" laboras en resanigaj centrojpor drogodependuloj. La medicinistojprocedas en tio tre brutale, kiel raportasPaola Ziritt, hodiaŭ 28-jaraĝa, kiu estis"terapiita" dum du jaroj. "Mi pasis trimonatojn tute sola en unu ĉambro, nehavis lumon, kaj estis katenita permankaptiloj" Ŝia propa patrino liverisZiritt'on en la klinikon.Tra la tuta mondo unuiĝoj de psikologi-istoj kritikas la t.n. "konversigan terapi-on", ke ĝi esti danĝera, ĉar laŭ ili la seksaorientiĝo ne estas ŝanĝebla – kaj ĉar la"kuracistioj de gejeco" per siaj traktadojkaŭzas je junaj homoj psikajn proble-mojn, kiuj ofte finiĝas en memmortigo.Tamen ankaŭ ekz. en Germanio oni

ankoraŭ aplikas similajn metodon, plejofte surbaze de religiecaj argumentoj.Tiel, la unuiĝo de katolikaj kuracistojrekomendas, kuraci gejojn kaj lesbojnhelpe de naturkuracaj rimedoj.Informis Bernvardo

Britio: Gejoj post unu jaro de ĉastorajtas donaci sangon (06.09.2011)La brita ministrejo por sano proklamis, kegejoj ekde nun rajtas donaci de sia sango– kondiĉe ke ili dum unu jaro ne amorissamsekse.La nova regulo ekvalidos en Anglio,Kimrio kaj Skotio je la 7a de novembro.Ankoraŭ ne certas, ĉu la ŝtatopartoNordirlando aliĝas al la regulo. Ĝis nunen la Unuiĝinta Reĝlando tute ne rajtisdonaci de sia sango, sen konsidero kiomofte ili amoris aŭ amoras. La malpermesoestis establita en la 1980aj jaroj kadre dela aidoso-kulmino.Faka komisiono de la registaro estisdiskutinta dum 18 monatoj pri lanovreguligo de la malpermeso por gejojdonaci sangon. Unue, en aprilodiskoniĝis, ke la registaro alstrebispermesi al gejoj la donacadon, kiuj dumdek jaroj ne estis amorintaj.Gegejaj grupoj aplaŭdis la anoncitanliberumigon. Ili tamen kritikis, ke jamnun gejoj estas alie taksataj ol malgejoj:"Estas misproporcio, ekskludi dum unujaro ĉiun viron, kiu amoris kun viro. Lamalpermeso validas, eĉ se nur okazisorala amoro", deklaris Ben Summerskillde la grupo "Stonewall". Li postulis, keĉiuj sangodonacantoj – sendepende desiaj seksaj orientiĝoj – estu taksata

Page 10: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

10

individue laŭ la infektiga danĝero.Ekzistas pluraj ekzemploj de landoj, enkiuj gejoj devas submeti sin al periodo deĉasto por kvalifiki sin donaci sangon. Tiella atenda tempo en Nov-Zelando amplek-sas dek jarojn, en Sud-Afriko kvin. EnUsono nur viroj rajtas donaci sangon, kiujpost 1977 ne amoris geje – do de 34 jaroj.

Informo de Bernvardo

Ugando: Ministraro haltigas mort-punon por gejoj (19.08.2011)La Uganda ministraro haltigis la "leĝonkontraŭ homoseksualeco", kiu dediĉis lamortpunon por gejoj – tamen kelkaj par-lamentanoj ŝajne volas plu batali pro ĝi.Kiel raportas la "Daily Monitor", laregistaro estas maltrankvila, ke akrigonde la leĝoj kontraŭ samsekuloj povusfortimigi helpdonantajn landojn kajpartojn de la populacio. Adolf Mwesige,la advokato de la registara partio NRM,laŭ nekonata fonto deklaris dumministara kunsido, ke Ugando povasrealigi la jam ekzistantajn leĝojn plirestriktive, ne endanĝerigante laevoluigohelpajn monojn. Post tio laministraro kunsentis la malakcepton de laleĝo.Jam nun en Uganda eblas malliberejapuno de 14 jaroj por "kontraŭnatura amo-ro". Per la nova leĝo oni celis enkondukila mortpunon por "grava" homoseksu-aleco. Krome, ĉiuj personoj aŭ organizoj,kiuj faras "varbadon por homoseksu-aleco" estu punataj – per tio ekzemple lalaboro de aidoso-helpoj estus senebla.Aparte perfida estas la parto de la leĝo,kiu minacas ĉiun homon per malliberejapuno ĝis tri jaroj, kiuj ne anoncas gejojnaŭ lesbojn ĉe la administracio.

La aŭtoro de la leĝo, David Bahati, spitene volas rezigni pri "leĝo kontraŭhomoseksualeco" kaj riski disputon kunla ekzekutivo. Bahati estas membro de laregistara partio NRM. Li eksplikis dumintervjuo, ke nur kun la nova leĝoUganda estus morale armita: "La futurode la infanoj en tiu ĉi lando dependas detio, kiel voĉdonas la reprezentantoj de lapopolo en la parlamento". La delegitoOtto Odonga deklaris, leĝokonceptopovus esti proponita ankoraŭ en aŭgusto.Tamen ŝajnas neverŝajne, ke la delegitojpovas akiri aprobon kontraŭ la registaro.

La leĝo unue en la jaro 2009 estisdebatata de Bahati en la parlamento. Eltio sekvis pasia kritiko en Eŭropo kajAmeriko. Pluraj landoj minacis, ke ilimalgrandigos la evoluigan helpon. En laloĝantaro tamen la strikta sinteno kontraŭgejoj kaj lesboj estas tre populara. Tielrespondis je internacia enketo de la PewResearch Center lastjare 79 % de laUgandanoj, ke samseksemo estas "moralemalĝusta". Tamen, la nombro de lamalamantoj de gegejoj laste malgrand-iĝis. Je enketo de la sama instituto en lajaro 2007 ankoraŭ 96 % de la enloĝantojesprimis sin kontraŭ samseksemo. Informo de Bernvardo

Page 11: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

11

Novjorko: Geja edziĝoPost longedaŭra kaj diligenta laboro, nov-jorkanoj atingis sukceson. Post facilaaprobo inter la malsupra leĝodonantaro,ŝtata senato per eta plimulto aprobisagnoskon de edziĝo ankaŭ por gegejoj.Tri respublikanoj voĉdonis por aprobo,do, la plimulto estis 33-29. Unudemokrato voĉdonis kontraŭ. Antaŭe, eĉkiam estis plimulto de demokratoj,plimulto pora ne estis atingebla. Evidenteen respublikanaj distriktoj estiĝis fortapremo favora al la propono.

Kvankam la lastaj guberniestroj aprobisĝin, ili nenion efikis. La nuna, novaguberniestro Andrew Cuomo sukcesegvidis la aprobon. Li subskribis ĝin ĵuspost aprobo, ĝustatempe por laŭta laŭdodum marŝado kape de sekvataga gejfieraparado tra Nov-jorkurbo.La urbestro Michael Bloomberg,longedaŭra apoganto, petis permeson degeja stabano, ke li mem gvidu tiesedziĝfeston, do, la urbestro mem havigisal si rolon en la unua ceremonio, kiuokazis kelkajn semajnojn post oficialaaprobo. La lasta urbestro RudolphGiuliani ankaŭ apogis gejan edziĝon postsia embarasa divorco. Li devis lasiedzinon kaj filon en urbestra domo kaj

mem transloki al loĝejo de amikoj, gejaparo, kun kiu li feliĉe loĝis dum kelkajmonatoj.

Informis Arnold

Memoro pri 9-11Antaŭ preskaŭ dek jaroj mi verkisartikolon pri afiŝoj sur la muro de mialoĝdomo. Ili restis tie dum monatoj, posteestas translokigitaj al portiko de trastratamalsanulejo, kiu kuracis vunditojn dumla katastrofo. Finfine ĉifriĝis la paperopor vetero, kaj ili finfine translokiĝis porkonservado al muzeo.Por mi la plej kortuŝa estis: "Ni scias, kemortis nia patro, sed ni petas iun ajninformon pri io dum lia lasta horo."Tiutempe ankaŭ pendis sur ĉiu eldekkelkaj arboj laŭlonge de tiu strato fotode patrino portanta bebon en siaj brakoj.Sube estis peto por informo pri ŝi. Mimemoris la nomon kaj, kiam "New YorkTimes" verkis serion de nekrologoj priĉiu pereinto, mi serĉis ŝian nomon kajleksciis ŝian sorton: La 11-a deseptembro, 2001, estis la unua lernejatago por la filo. Lastamomente ŝi decidislasi al la patro sian taskon konduki filonal lernejo, kaj anstataŭe ŝi iris al laboroen alta etaĝo de Monda merkata centro.Semajnon post la evento en montro-fenestro de vendejo en apuda strato aperispeto por la familioj de fajrobrigadistoj. Eldekunu, kiuj iris al Monda merkatacentro, revenis kvar. Pro tio, ke perdiĝisankaŭ la fajrovagono, la brigadejo neuziĝis dum kelkaj monatoj. Monteto defloroj konstante ornamis ties vojeton al lastrato. Tiu eta brigado gardis min dum 35jaroj tie loĝantan.

Arnold el Novjorko

Page 12: New nr-o 145 (1/2011lsgesperanto.org/wp/wp-content/uploads/2018/08/Forumo145.pdf · 2018. 8. 17. · Ĉiutage mi interŝanĝas e-poŝtojn kaj mesaĝas ekzemple ĉe Ipernity. Mi spek-tas

12

La COC-manĝoklubo en HarlemoNe ni ne manĝas COC, nek ion kio simi-las. Ni manĝas en restoracioj aŭ ĉe lamembroj hejme, ĉu vegetare aŭ nevege-tare.La ideo de manĝoklubo por gejoj kajlesboj venis fakte de mi, kiel ne troserioza sugesto ĉe iu enketo de la lokaCOC-grupo en Harlemo, Nederlando.COC estas la organizo por emancipiĝo degejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kajtranseksuloj en Nederlando.En 2005 mi sugestis en la enketilo ke onistarigu manĝoklubon kiu kunvenu ekz.unufoje monate por manĝi en iurestoracio ne tro kosta en Harlemo aŭ enla apudaj urbetoj kaj vilaĝoj.Oni petis al mi komenci realigi la ideonkaj helpis per anonco en la loka retejo deCOC. Mi memoras ankoraŭ, ke kvaropeni kunvenis la unuan fojon en iurestoracio, kie oni preparas rapidfritatanmanĝon. Estis tri viroj kaj unu virino.La ideo de la manĝoklubo estas simpla:ni kunvenas en fiksita tempo (unuavendreda vespero de la monato) kaj nielektas restoracion kiu ne estas tro kosta.Sugestoj por restoracioj estas bonvenaj.Se ne estas sugestoj, mi elektas du eblajnejojn kaj oni montru sian preferon. Ĉiuhavas retadreson, ĉar alie oni ne povasfacile interkonsenti pri lokoj k.t.p.Kelkfoje ni kunvenas ĉe membroj hejme,ekzemple ĉar ili festis sian naskiĝdat-revenon. Tiam ĉiuj kunportas ion por lavespermanĝo, ĉu memfaritan aŭ ne.Pasintan 3an de septembro ni kunvenis12-ope ĉe lesba paro kiu invitis lagrupon. La plej granda nombro dapartoprenantoj estis 16 personoj. Nedevas esti ankoraŭ pli, ĉar tiam oni

fariĝas kvazaŭ vojaĝagentejo… La aĝoestas inter 40 kaj 70 jaroj (ne intence).En 2009 la prezidantino de la loka COC-klubo venigis min kaj kelkajn aliajnmembrojn de la manĝoklubo al Harlemarestoracio kaj kun aliaj invititoj ŝi oficialehonoris min per “Oscar”-o. Statueto deviro en roza koloro, kun orumita kravatokaj la subskribo “eetclub-Bert”. Mi nepovas nei ke mi estis agrable surprizitapri tio kaj la roza Oskaro nun staras enmia ŝranko.Jen, kiel ni manĝas kaj manĝas konstantekaj havas agrablan vesperon kune. Bert

KOLOFONO:Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

interretejo: http://lsg-esperanto.orgmembriĝo: ĉe la sekretariokotizoj: 12 € por 1 jaro / 30 € por 3 jaroj / 300 €

por dumviva membrecoPrezidanto:Randy DEAN [[email protected]]Sekretario kaj Kasisto: [[email protected]]

[[email protected]]LSG, Rolf KÖHLER, Bergstr. 78,DE - 01069 Dresden, Germanio

Estrarano por varbado: Sebastian KIRF[[email protected]]

Kromaj Estraranoj:Arnold VICTOR [[email protected]]Harry BARRON [[email protected]]Francis SOGHOMONIAN[[email protected]]

Sendu abunde kontribuojn por via membrogazetoFORUMO antaŭ la 30a de novembro 2011 al:

[[email protected]]aŭ al la helikpoŝta adreso de la sekretario.

Nepre ne kontaktu la ĉeĥan personon surla etikedo de la koverto. La persono neestas ligano. Nur pro la pli favoraj poŝt-tarifoj ni forsendas la gazeton el Ĉeĥio.