o dia regno - dli-daten.de · strui la bazilikon de sankta petro en romo. kvankam tio estis el la...

24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 3 (906) • 2014 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Baptujo en somera vojkirko En Klippan, en la suda regiono de Svedio, troviĝas interesa kaj moderna preĝejo. La baptujo en la preĝejo estas impresa konko.

Upload: others

Post on 01-Feb-2020

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 3 (906) • 2014 •

DIA

REG

NO

ISS

N 0

167-

9554

Baptujo en somera vojkirkoEn Klippan, en la suda regiono de Svedio, troviĝas interesa kajmoderna preĝejo. La baptujo en la preĝejo estas impresa konko.

Page 2: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

50 DIA REGNO 2/2014

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420311241406;

: [email protected]: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS

* Klauzál utca 32,HU 1072 Budapest, Hungario

) +36 302 000 306;: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj

per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEA­poŝtĝirkonto

(informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de

'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;

IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaŭ la ttt-paĝon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Nygatan 10 A; SE-281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Éva FARKAS-TATÁR, Pavel POLNICKÝ

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady, Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.

ENHAVO

De konflikto al komuneco 51Arne Lundkvist 95-jara 53La kaprica sorto de Pro Iŝtar 54Kial kriadas la homoj, se ilifuriozas?

56

Tuchoměřice 57Jesuo Kristo ankoraŭ relevigas lamortintojn

58

20-a Ekumena Esperanto-Kongreso

62

Financaj raportoj 64Informetoj 66Åke Ahlrén - nekrologo 70Tra nokt-malhel' 72

REDAKTORAJ VORTOJ

Ankaŭ ĉi­jare mi vizitis “someranvojkirkon”. Ĉiam interese. La

vizito donas la eblecon vidi lokankulturon kaj kiel la loka kaj antaŭaparoĥo en sia komunumo, ekzempleper artaĵoj kaj arĥitekturo, volis laŭdiDion. Krome la vizito ĉiam donastrankvilecon kiam oni kelkminute sid-iĝos en benko kaj iom meditas. Aliaflanko ĉe niaj vojkirkoj, kiun mi multeaprezas, estas la ebleco simple kaftrinkikaj iom konversacii kun la grupo kiuprizorgas la vizitojn – kroma dimensio.

La nuna gazeto kiel kutime enhavasvariajn artikolojn sed ankaŭ la kuti­majn raportojn por la jarkunveno dumla ekumena kongreso en Trento. Ensekvonta numero mi espereble havosmaterialojn por publikigi POST lakongreso. Mi multe ĝojus se multajlegantoj sendos al mi materialon de siajvizitoj kaj vojaĝoj kaj someraj spertoj.Ĝuu la someron!

Page 3: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 51

Post tri jaroj, oni memorfestos la500­jariĝon de la agnoskita datode la komenco de la Reformacio,

nome la afiŝado de la tezoj de MartinLuther.

Post 50 jaroj da teologia dialogo interla Luterana Monda Federacio kaj larom-katolika Eklezio sekve de la duaVatikana Koncilio, estis decidite ke tiudatrevena jubileo estu memorfestata deambaŭ eklezioj, kune. Surprize, ĉu?

Cele al tiu baldaŭa komuna evento,la komuna luterana rom-katolika komi-siono pri unueco publikigis komunantekston, kiu rigardas al la lutera refor-macio per la nunaj okuloj kaj post lateologiaj diskutoj kaj esploroj. Tiuntekston mi komentas.

Ĝia analizo de la eklezia situacioprezentas unue la kondiĉojn de la bal­daŭa memorfestado kompare kun laantaŭaj. Ĝi poste rigardas la historiajnstudojn pri Martin Luther kaj la Refor-macio, kaj ĝiaj evoluoj. Per nova ri­gardo, ĝi prezentas laŭ diversaj vid­punktoj la historion de la luteranareformacio kaj de la katolika respondo.Detale temoj de la lutera teologio estasanalizitaj, ekde la religia kaj mistikagrundo de lia kompreno, kiel li klarigistiel gravajn temojn kiel pravigo, eŭka­ristio, servado (ministry), Skribo, kajkiel ili estis tiam klarigitaj de la rom-katolika eklezio, kiuj estis la konfuzoj,

kaj kio restas kiel malsamaj komprenojaŭ diroj.

Por komuna memorfesto kaj unueco,la bazo povas esti komuna kompreno dela bapto, al kiu aldoniĝas kvin ekumenajdevigoj.

Tiel tra la evoluo dum la kvinjarcentoj depost la Reformacio, ladokumento volas aperigi kio estasefektive komuna – kaj fakte estis jammalgraŭ la malsamaj dirmanieroj – kajkiamaniere oni povas antaŭenigi unu­econ.

Mi do levos el tiu teksto kelkajntemojn.

Pravigo kaj sanktigo

Tiu ĉi temo estis jam pritraktita deantaŭa dokumento (1999) kiun ankaŭ nien niaj ekumenaj kongresoj pristudis,nome la Komuna deklaro pri pravigo.

Kompreneble tiu nova teksto aludasal la antaŭa. Ĝi substrekas ke en tiu afero,temas precipe pri signifo de vortoj, sedĝenerale ne pri teologia diferenco. Kiamprotestanto aŭdas la vorton “pravigo”,li ne komprenas la samon kiel povuskompreni rom-katoliko. Ekzemple en§37, oni parolas pri procezo de pravigo,kio estas bone komprenata de katoliko,sed tute ne de protestanto, kiu asertas kela pravigo venas de Dio, estas aljuĝitaal la homo per graco, ke tio ne venas deli, ke tio estas “forensika”. Tamen, la

De konflikto al komunecoPhilippe COUSSON, FR

Page 4: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

52 DIA REGNO 2/2014

fenomeno kiu estas la aludita procezo,estas kun kvazaŭ la sama enhavo nomitade la protestantoj kiel sanktigo. Krome,la katolikoj agnoskas ke tiu procezo nepovas komenciĝi sen la graco de Dio,kaj povas disvolviĝi nur per ĝi. Finfine,ambaŭ diras la samajn aferojn, sed permalsamaj vortoj.

Indulgencoj

Longe oni diris ke la kaŭzo de la protestode Luther estis la vendo de indulgencojfare de la monaĥo Tetzel, por i.a. kon­strui la bazilikon de Sankta Petro enRomo. Kvankam tio estis el la riproĉojde Luther, tio estis nur unu el la aspektojde la tuta afero, la plej videbla tamen.Li pensis ke tiaj indulgencoj, monaj aŭaliaj, malhelpos al la spirita vivo. Ĉarliaj tezoj diskonigitaj pli kaj pli ĝenis lamonkolekton pro indulgencoj, li estisakre atakata. Li provis defendi sin,fokusante pli ĝuste per la teksto “Pre­diko pri indulgencoj kaj graco”. Sed tiotute ne sufiĉis, kaj li estis ekskomu­nikita. La kardinalo Cajetan, bona teo-logo pridemandis Luteron, sed ĉar jamenestis miskomprenoj, ne eblis starigidialogon, eĉ en postaj jaroj.

Evoluo en la deziro de Luther kaj liajkunuloj

Malgraŭ la riproĉoj, kiujn Luther farisal Romo kaj la papo, lia unua intencone estis krei novan eklezion, sed strebial reformo de la Eklezio. Sed la reagojde la roma kurio kaj de la tuta ekleziasistemo puŝis lin al disiĝo. Tamen posteestis klopodoj por akordiĝo, kiuj nesukcesis. Unu el ili estas la Aŭgsburgakonfesio, ĉefe verkita de Melanchton.

Ĉar ĝi estis rifuzita de Romo, ĝi fariĝisla ĉefa resumo de la luterana komprenode kristanismo. Poste, eĉ Calvin sub­skribis tiun tekston.

Kaj en tio: politiko

Tiu nova movado devis organiziĝi, kajen tio gravan rolon prenis la princoj.Sed poste tio havis aliajn konsekven-cojn, nome militojn kaj la principon de“en ĉiu regno la religio estas tiu de laprinco”. Krome okazis militoj eĉ kon­traŭ aliaj protestantoj, nome la ana­baptistoj. Pri tio ankaŭ, en la fino de lateksto la luterana parto petas pardonon,same kiel pri la milito kontraŭ la kam­paranoj. La milita periodo finiĝis per lapaco de Augsburg en 1555. Tamen, niscias ke Eŭropo konis poste aliajnmilitojn, el ili kelkaj ligitaj al la religiaproblemo.

Kion efektive diris Trento

Dum evoluis la protestantismo, sam-tempe evoluis la rom-katolikismo. Onifoje parolas pri “kontraŭ­reformacio”,aŭ pri “katolika reformacio”. La ĉefalaboro estis farita dum la koncilio enTrento. Ĝi kaj insistis pri diferencoj kunla Reformacio protestanta, kaj establisteologian grundon kiu, laŭ nuntempaanalizo, ne estas tiel for de protestant-ismo, kaj ankaŭ multe reformis la pro­pran eklezion. Ĝi insistis pri la rolo detradicio, sed ne klare indikis la rilatoninter la Skribo kaj la Tradicio (§80). Ĝirifuzis la savon per la fido sola, ĉar ĝikomprenis la fidon kiel aliĝo al doktrino.Tamen, ĝi estis “protestanta” ĉar ĝideklaris ke la origino de la pravigo estas“la justeco de Dio... per kiu li igas nin

Page 5: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 53

justaj” (§82) Ankaŭ “La eterna vivoestas graco, ne nur rekompenco”. Pri lasakramentoj, ĝi fiksis la postan pozicionde Romo, malsimile al la protestanta.

Servado kaj sacerdoteco

Inter tiuj teologiaj disputitaj temojtroviĝas kelkaj kiuj restas ĝis nun, kajinter ili la ligoj inter la sacerdoteco dela kristanoj, de la baptitoj, kaj la ordinitaservado. Por Luther, ĉiuj kristanoj estassacerdotoj. Sed ne ĉiuj estas servantoj,pastoroj. La pastoroj estas servantoj. Ili,ordinitaj, estas vokitaj al publika servopor la tuta eklezio. Ili estis ordinitaj, ĉarvokitaj de Dio kaj sendataj. Sed tio neestas sakramento. Ĉar ne troviĝis tiamepiskopo kiu akceptis ordini pastorojn,Luther kaj la reformatoroj elektis laordinon per la pastoroj (presbiteroj).Krome, parte bazante sin sur mezepokajtekstoj, ili diris ke ne ekzistas apartaordino por la episkopoj (§171), kaj ketiu, kiu ricevas la ŝarĝon de kontrolo nericevas kroman ordinon.

Poste (Vatikano 2a) la rom-katolikojparolas pri la sacerdoteco de la baptitoj,

kaj daŭre insistas pri la rolo de laepiskopo en la unueco de la Eklezio.Ambaŭ eklezioj difinas la servadon kielservadon de la Parolo kaj de la Sakra-mentoj. Kaj estas ankaŭ aliaj komunajkomprenoj, malgraŭ ekzemple la rolode la episkopo de Romo.

Kio restas antaΩ ni

La diskutoj duflankaj kaj plurflankaj enla lastaj jardekoj permesis interkom-preniĝon pli kaj pli grandan. La diversajdisputoj de la antaŭaj jarcentoj estas iompost iom solvitaj. Ĉiu eklezio, ĉiukonfesio, bezonas penti pri la pasinteco,pri la reciprokaj suferoj kaj kondamnoj.Tamen restas kelkaj elementoj, kiujnoni devas profunde esplori.

La teksto proponas en la fino plurajnmetodo-punktojn, kiujn ili nomas“devigoj”.

Unue, labori cele al la unueco kaj alkomunaĵoj, anstataŭ el la apartigavidpunkto. Ni agnoskas unu la alian kielkristanojn.

Due, la renkonto kun la alia trans-

Arne Lundkvist95 jara

Arne Lundkvist, iĝis 95 jara la 14:an de majo. Li festissian 95-jariĝon unue la 14:an de majo enMissionskyrkan en Värnamo kaj poste kun pliproksima rondo la 17:an de majo. Ĉeestantareprezentanto de KELI kaj SEF ankaΩ gratulis lin.

/red

Page 6: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

54 DIA REGNO 2/2014

formu nin per mutuala atesto pri fido,Trie, ni serĉu videblan unuecon en

konkretaj ŝtupoj.Kvare, por ne refali en la antaŭajn

konfesiajn kontraŭstarojn, Luteranoj kajRomkatolikoj kune malkovru la povonde la Evangelio, ankaŭ per komprenode la ekleziaj tradicioj.

Kvine, la komuna atesto pri la gracode Dio per proklamo kaj servo al lamondo estas la misia tasko de ekume-nismo, por ke la mondo kredu.

Kio pri la aliaj eklezioj(aliaj protestantaj, ortodoksaj kaj orientaj)Tiun tekston verkis Luterana kaj Rom-katolika komisiono. Kompreneble, iliatasko rilatis al ilia komuna historio kaj

disputo. Tamen, ili ambaŭ rilatas al aliajeklezioj. Ekzemple, la komuna deklaropri pravigo estis poste (2006) subskribitaankaŭ de la Metodistoj.

Kiam oni prilaboras tiajn doku-mentojn, oni ĉiam devas pripensi ke onihavas ankaŭ rilatojn kun aliaj, kaj lakomuneco (“koinonia”) kiun oni havaskun ili ne estu detruata de tiu teksto. Tiosignifas ke eĉ ne ĉeestante, la aliajkristanaj eklezioj estas almenaŭ parteinkluzivitaj en tio.

Kompreneble, la pintoj de la diskutojestus eble aliaj, sed la spirito restu. Niĉiuj estas kristanoj, kiel diras laparagrafo 220, kiuj estas baptitaj kajkredas en Kristo.

En la jaro 1924 aperis ĉe la eldo­nejo Ferdinand Hirt en Leipzigla originala Esperanto-romano

Pro Iŝtar de la aŭtoro H.A. Luyken. Elvidpunkto de merkatiko* ĝi havis dumalfortaĵojn.

En la nomo de la verkisto troviĝis lalitero y, kiu ne apartenas al la Esperanto-alfabeto. Kiel oni devas prononci ĝin?Esperantistoj ŝanceliĝis inter Luken,Leuken, Lauken kaj Lu-iken. Bona

solvo estus, adapti sian nomon al laInternacia Lingvo kiel faris Kabe, Lanti,Verda Majo; hazarde Jung kaj Engholmjam posedis de si mem elparoleblajnnomojn.

Due, eble pli malklara estis la titolode la libro. Kion signifas Pro Iŝtar?Malmultaj homoj scias, ke oni adorisen Babilono la diinon Iŝtar dum latempo, en kiu la juda popolo estisdeportita al Mezopotamio longe antaŭ

La kaprica sorto de PRO IŜTAREd Borsboom, NL

Page 7: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 55

la naskiĝo de Jesuo Kristo. Sed en latitolo eĉ pli ĝenis la vorto “pro”. Kieltraduki?

Ĝenerale tiu prepozicio enkondukasmotivon aŭ kaŭzon de agado. EkzemplePro la pluvo mi ne iris al la festo. Prola fulmotondro arboj falis sur la vojon.Sed la vorteto pro havas ankaŭ tute aliansignifon. Ekzemple Pro Dio, mi nemortigis lin. Pro ĉiuj anĝeloj, mi ĵuras,ke mi nepre pagos. Tiun aplikon oniindikas en la gramatiko per “potencoalvokata”. Zamenhof ofte praktikis tiunfraz-konstruon en sia traduko deHamleto.

Kroma obstaklo bremsis la disvast-iĝon de la romano. En la komenco dela 20-a jarcento gravaj esperantistojkontraŭis la ligon de la nova lingvo alreligio. Konate estas, ke en Boulognesur Mer en 1905 gvidantaj kongresanojvolis malpermesi al la majstro lianreciton de la poemo “Preĝo sub laverda standardo”. Ankoraŭ en 1924 iujrecenzantoj atakis la tro religian enha-von de la esperant-lingva Pro Iŝtar.

Sed ne venis fino al ĝia suferado.Dek jarojn poste la faŝistoj en Germaniodecides detrui esperantajn librojn.

Andreo Cseh last­minute aĉetis i.a. lastokon de Pro Iŝtar kaj transportis ĝinal Hago. Dum la nazia okupado deNederlando 1940­1945 la romano kaŝetransvivis sur subtegmento en iu lernejo.

El la ne favoraj artikoloj pri laromano sekvis, ke antaŭ multaj jaroj mine legis ĝin. Tamen antaŭ kelkaj mona­toj mi malfermis en la IEI-oficejo** larestantajn skatolojn kun la bele kajprofesie presitaj volumoj. Subite jukisla fingroj por legi kaj kontroli la kreaĵonde Luyken. Ĉu efektive tiel malbonaprodukto? Okazis revelacio!

La enhavo temas pri la konspiro deIŝtar­pastroj kontraŭ ali­religianoj,precipe judoj en Babilono. ĈefpastrinoZalmuna enamiĝas al juna hebreo kajtio kondukas al streĉaj intrigoj. Kaptasmin la rakonto kun la ĝuste dozitasuspenso. Kaptis min ankaŭ la modelalingvaĵo, kiu faras la verkon rekomend­enda al komencintoj de nia lingvo. Ĉiujfrazoj, eĉ la plej freŝe uzataj, ŝajnasmalnovaj kaj konataj, tiel klare travidajkaj nature kompreneblaj ili renkontasnin. Teo Jung en sia iama pozitivarecenzo – sufiĉe escepta tiam – notisVereco de la historieca fono, majstrecakarakterizado de la personoj kajeleganteco kaj brileco de stilo kaj lingvoenvicigas la romanon en la unuanrangon. Li pravis. Ĉu ne estas nun lamomento, rehabiliti unu el niaj valorajbeletraĵoj, al kiu la sorto ne ridis?

Jam temp’ esta !

*) fako, en kiu oni studas kiel plejefike vendi varojn

**) Int. Esperanto-Instituto estas laeldonejo de Pro Iŝtar

Page 8: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

56 DIA REGNO 2/2014

Instruisto apud la rivero Gango, antaŭ sia rita baniĝo, ekaŭdis kiammembroj de unu familio furioze kriadis inter ili. Ridetante lidemandis de siaj disĉiploj:

– Kial kriadas la homoj, se ili furiozas?

La disĉiploj pensadis, poste unu el ili diris:– Kiam ni perdas nian sinregon, ni kriadas.– Sed kial oni devas krii, kiam tiu, al kiu vi parolas staras apud vi?Eĉ tute mallaŭte vi povus diri al li, kion vi volas – diris la instruisto.

La disĉiploj ne trovis la respondon. Do, la instruisto tiel klarigis laaferon al ili:

– Kiam la homoj koleras unu kontraŭ la alia, siaj koroj malprok­simiĝas. Pro tiu malproksimeco ili devas kriegi, ke ili aŭdu unu laalian. Ju pli koleraj ili estas, des pli forte ili devas krii, ĉar des pligranda estas la malproksimeco.

Kiam du homoj ekamas unu la alian, ili ne kriadas, sed tre afable,softe ili diskutas, ĉar iliaj koroj estas tre proksimaj, inter ili ne estasdistanco.

Kiam ili eĉ pli forte amas unu la alian, siaj koroj troviĝas samloke,jam eĉ mallaŭte ili ne bezonas paroli, ĉar nur rigardante jam ilikomprenas unu la alian. Tiel proksime ni staras unu apud la alia, kiamekzistas amo.

La instruisto rigardis al siaj disĉiploj kaj tiel finis la klarigon:– Kiam vi disputas, ne permesu al via koro malproksimiĝi. Ne uzutiujn vortojn, kiuj malproksimigas vin unu de la alia, ĉar tiamalvenos tiu tago, ke la distanco iĝos tiel granda, ke vi ne plu trovosla rekondukantan vojon.

(Donace ricevita teksto)Sigmond Julia

Kial kriadas la homoj, se ili furiozas?

Kontribuis Julia SIGMOND, IT/RO

Page 9: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 57

Mi ĉeestis en Tuchoměřiceapud Praha ekumenajn Bib-liajn tagojn en Esperanto.

Kunvenis 34 esperantistoj el ses nacioj.10 partoprenantoj estis membroj deKELI (Kristana Esperantista Ligo Inter-nacia), ceteraj estas membroj de IKUE(Internacia Katolika UnuiĝoEsperantista). Ĉefa programo en 4 tagojde kuna vivo estis ekspliko de laepistolo far apostolo Paŭlo al Galatanoj(benediktano Wilibald Kuhnick) kaj dela epistolo al Efesanoj (pastoro WolframRohloff). Inspira estis restado en iamakastelo kaj posta jezuita rezidejo.Hodiaŭ denove revivigita monumentaĵoapartenas al ekumene celata komunumoLe chemin neuf – Nova vojo. En la

komplekso de konstruaĵoj funkcias novakatolika ordeno, la komunumonkonsistigas du monakinoj, du francajpastroj (parolantaj ĉeĥe) kaj 5 geedzajparoj. Pluaj membroj vivas en proprajloĝejoj. La komunumo vivas laŭ la vivode la unua eklezio en Jerusalemo, ĝihavas ĉiujn posedaĵojn kaj rimedojnkomunajn (tutmonde – ĉirkaŭ 2000membroj). El laborakiritaj kaj ricevitajrimedoj de siaj favorantoj ĝi subtenasla komunumojn en Afriko kaj SudaAmeriko, ekhavas kaj riparas proprajndomojn. Ĝi organizas spiritajnrenkontiĝojn de geedzaj paroj kajgeadoleskuloj. Mi rekomendas ĉi tiunkomunumon al via atentemo.

TuchoměřiceVáclav POSPÍŠIL, CZ

Page 10: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

58 DIA REGNO 2/2014

Ĉiujare, la kristanoj ĉirkaŭ la mondocelebris la releviĝon de JesuoKristo. Dum la tri jaroj kaj duono

de sia tera pastreco, Jesuo relevigis:knabinon 12 jaran kiu ĵus mortis (Marko5, 21­43); junan viron kiu mortis antaŭkelkaj horoj (Luko 7, 11-17); sianamikon Lazaron kiu estis morta kvartagojn (Johano 11, 1-44); kaj multajnaliajn mortintojn (Mateo 11, 1-6).

Sed se Jesuo Kristo vere relevigis lamortintojn en tiu tempo, ni rajtas esperike Li faru tiajn miraklojn hodiaŭ. Fakteekzistas multaj, multaj rakontoj dehomoj kiujn Jesuo relevigis en lamoderna tempo. Mi nur prezentas tri eltiaj okazoj en ĉi tiu artikolo.

Knabeto relevigita en Hindujo

Je la dek oka horo en la tago de aprilode 2001, kvin jara Arjun hazarde estiselektro-mortigita en Novdelhio, Hind-ujo. Liaj gepatroj portis lin al kliniko kiela homoj laboris kun la kadavro duhorojn, sen sukceso. La kuracistopostulis de ili 5.000 rupiojn kaj diris keili devas alvoki sepultiston.

Anstataŭ fari tion, la gepatroj tele­fonis al Rodrick, pastoro de proksimaevangelia preĝejanaro. Li venis al lahejmo de la familio, kune kun Savitri,el la personaro de la paroĥo, kaj du aliajkristanoj. La grupeto komencis preĝiĉirkaŭ la kadavro je la 22­horo kaj ili

preĝis ses horojn. Je la kvara matene,Arjun subite releviĝis – sen iu cerbadifekto.

James Rutz raportas ĉi tiun okazaĵonen sia libro “Mega Shift” ('Mega Ŝanĝo',paĝoj 3 & 4). S­ro Rutz persone havisrenkontiĝon kun Arjun, lia patrino,Mina, kaj Savitri. (Iliaj fotoj aperas interla paĝoj 136 & 137.) Arjun estas normalaknabo; li nur portas malaspektan cika-tron malantaŭ sia maldeksta orelo kie laelektra drato frapis lin.

Savitri estas 60 jara vidvino el la'Dalits' ('netuŝebluloj', la plej malaltakasto el la hinda societo). Ŝi pasigis sianvivon balaante la stratojn. S-ro Rutzdemandis ŝin kiom da releviĝoj en kiujŝi partoprenis dum siaj ses jaroj en religiaservo. Ŝi trankvile (sen fiereco) respon­dis 'dek ses'! Pripensu, ĉi tiu humila,analfabeta virino kiu konvertiĝis al JesuoKristo el la hindua religio, estas valorailo de Dio por relevigi dek sesmortintojn! Ŝi montras la veron de tio,kion la apostolo Paŭlo skribis en 1­aepistolo al la Korintanoj 1, 27-29:Sed Dio elektis la malsaĝajnobjektojn de la mondo, por hontigila saĝulojn; kaj Dio elektis lamalfortajn objektojn de la mondo,por hontigi la fortajn; kaj lamalnoblajn objektojn de la mondo,kaj la malestimatajn Dio elektis, kajeĉ la nerealajn, por neniigi la

Jesuo Kristo ankoraŭ relevigas la mortintojnVilĉjo GOLDSMITH, Usono

Page 11: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 59

realajn; por ke neniu karno fieruantaŭ Dio.

Tia miraklo kiel tiu, kiun mi raportassupre, ne okazas nur en Hindujo. Negravas la lando, la kulturo, la lingvo, laekonomia stato, sinceraj kristanoj kiujfidele obeas la Vorton de Dio, spertasmiraklojn kiel normalaj eventoj en siajvivoj.

Kristo relevigas mortintojn enKongolando

Mi ĉerpis la sekvan informon el intervjuokun s-ro Craig Keener, kiu aperis en latre konata revuo “Christianity Today”(“Kristanismo Hodiaŭ”), la eldono eldecembro de 2011. S-ro Keener estasprofesoro de Nova Testamento enAsbury Theological Seminary (AsburaTeologia Seminario) en la urbegoWilmore, en la ŝtato Kentucky. S­roKeener estas tre klera homo: li verkis 15librojn kaj pli ol 100 liaj artikoloj estispublikigitaj en diversaj gazetoj.

La edzino de s­ro Keener nomiĝasMe'dine Moussounga; ŝi devenas elKongolando – Brazzaville. Dum vojaĝokiun s-ro Keener faris kun Me'dine alKongolando, ili vizitis ŝian preĝejanaronkiu apartenas al la “Eglise Evangeliquedu Congo” (Eklezio Evangelia deKongolando). S-ro Keener interparoliskun la anoj el la preĝejanaro. Sep (7) elili rakontis ke ili individue observisreleviĝojn de mortintoj.

Unu el tiuj personoj estis la bopatrinode s-ro Keener. Parolante per triba lingvokaj Me'dine tradukante, la bopatrinorakontis ke antaŭ kelkaj jaroj alia filino

Therese estis mordita de venena ser-pento. Kiam la patrino atingis Theresen,la knabino jam ne spiris. Ĉar medicinahelpo ne estis disponebla, la patrino ligisla senvivan knabineton al sia dorso kajŝi kuris al najbara vilaĝo. Tie amiko kiuestas evangelisto preĝis por la knabinokaj ŝi ekrespiris. S­ro Keener demandisla bopatrinon kiom da tempo Therese nespiris. Ŝi pensis: “Mi kuris supren tiunmonteton kaj mi kuris malsupren tiunmonteton.” Tiam ŝi respondis ke Theresene spiris dum tri horoj. La bopatrinokuris TRI HOROJN meze de la teruraafrika varmego! Kaj Therese suferisneniun difekton de la menso. Ŝi iĝisplenaĝulo, studis en la universitato, kajricevis la magistran diplomon.

Kiam s-ro Keener estis juna viro, liestis ateisto. Li postulis pruvon ke Dioekzistas. Dio donis al li tiun pruvon; laĉeesto de Dio subite estis tie en laĉambro. Du tagojn post sia konvertiĝo,s­ro Keener timis ke li ne faris tion ĝuste;tial li petis ke pastoro preĝu kun li.Denove la majesta ĉeesto de Dio subigislin. Mankis al li sufiĉaj vortoj por laŭdikaj danki Dion. Tiam li komencis parolien nekonata lingvo. S-ro Keener neniamsciis pri tio antaŭe. Sed la parolado en

Sed se Jesuo Kristo vererelevigis la mortintojn entiu tempo, ni rajtas esperike Li faru tiajn miraklojn

ankaŭ hodiaŭ.

Page 12: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

60 DIA REGNO 2/2014

nekonata lingvo estis kutima evento enla tempo de la praeklezio kaj ĝi ofteokazas nuntempe. (Agoj 2,1-13; 10,44-46; 19,1-6; 1 Korintanoj 14,1-40).

Virino mortinta 44 minutojn,relevi¸inta

Mia edzino kaj mi ĉeestas la diservojnde evangelia paroĥo ĉi tie en nia urboWatonga, en la ŝtato Oklahoma. Dummultaj jaroj, s­rino Ŝaron Lee estas lapastorino de la malgranda preĝejanaro.

S-ro Guy Peh estas evangelisto elKameruno, Afriko. Ekde 17 jaroj, liloĝas en la urbego Dallas, Teksaso. Liestis predikinta en serio de diservoj dela preĝejanaro de s­ino Lee. La lastanparton de oktobro 1999, li telefonis alŜaron kaj diris ke li dezirus veni alWatonga por prediki en aliaj diservoj deŝia paroĥo. Ŝaron klarigis al s­ro Peh kemankas mono por pagi por lia vizito. Laevangelisto respondis ke tio ne gravas,kaj li insistis veni.

La diservoj kun s­ro Peh komenciĝisla unuan parton de novembro. S-ino Leeestis flegistino en rifuĝejo de maljunulojen alia urbeto. La 6-an de novembro, laestraro de la rifuĝejo ne volis doniliberan tempon al Ŝaron por ĉeesti ladiservon de ŝia preĝejanaro. Tial ŝisurmetis sian blankan uniformon kajprepariĝis por iri al sia laborloko. (Ŝialabortempo estis de la dek kvina horoĝis la dudek tria horo.)

Subite la koro de Ŝaron komencispulsi tre strange. “Mi ne sentis doloron,”Ŝaron diris, “nur ke mia spirito drivasfor el mia korpo.” Ŝi haltis ĉe la prok­sima hejmo de sia fratino Janet. Ŝaron

petis ke Janet portu ŝin al la krizĉambrode la malsanulejo en Watonga. Survoje,Ŝaron telefonis al anoj el sia preĝejanarokaj petis ke ili preĝu. Ŝi ankaŭ telefonisal sia edzo Larry kaj petis ke li veniguGuy Peh al la malsanulejo.

Kiam Ŝaron, ŝiaj familianoj kajgeamikoj alvenis la malsanulejon, d-roAshfaq renkontis ilin. “Ŝi tre ŝvitis kajsubite ŝi forpasis,” diris la kuracisto.D-ro Ashfaq kaj la flegistinoj laboriskun Ŝaron, donante al ŝi oksigenon kaj20 elektrajn ŝokojn. Proksimume 100personoj ĉeestis tie en la malsanulejo.Evangelisto Peh gvidis la preĝadon. Litiam bone komprenis kial Dio forte pelislin por ĉeesti en Watonga je tiu tempo.S­ro Peh laŭte preĝis, riproĉante “laspiriton de morto.” D-ro Ashfaq, kiuestas islamano, diris ke li neniam estisaŭdinta tian preĝadon.

Doninte al Ŝaron oksigenon kajelektrajn ŝokojn dum 10 aŭ 15 minutojsen sukceso, d-ro Ashfaq deziris haltigila penadojn por revivigi ŝin. La kuracistoklarigis ke post tiom da tempo, la difektode ŝia cerbo certe estas neinversigebla.Janet (la fratino de Ŝaron) ege insistiske la penadoj daŭrigu. Kiam evangelistoPeh eksciis pri la certeco de difekto alla cerbo, li metis siajn manojn sur lakapon de Ŝaron kaj komencis preĝadike Dio revigligu ŝian cerbon.

Post 44 minutoj, la koro de Ŝaronmirakle komencis funkcii normale. Mal-graŭ ke d­ro Ashfaq kaj alia kuracistoavertis la familianojn de Ŝaron ke ŝiacerbo certe estas 'morta' kaj ke ŝi nepovos vivi normalan vivon, ili insistiske ŝi estu transportita al malsanulejon

Page 13: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 61

en la ĉefurbego Oklahoma City (pli ol100 kilometrojn for). Tie en la urbego,Ŝaron estis operaciita kaj du tubetoj estismetitaj en ŝian koron. Ŝi restis enkomato. Larry (la edzo) rakontis al mike post sep tagoj de komato, li kaj Janetkonversaciis flanke de la lito de Ŝaron.Ili forgesis la nomon de persono pri kiuili parolis. Ŝaron, meze de sia komatoilin aŭskultis, kaj ŝi subite vekiĝis kajprovizis la nomon de tiu persono.(Multfoje personoj en komato povas aŭdition, kion oni diras proksime.) Morta ŝiacerbo? Certe ne!

Du ĵurnaloj de nia regiono raportispri la morto kaj la releviĝo de s­ino Lee.Mia edzino kaj mi nur loĝas en Watongaekde 2009, sed mi konas kelkajn perso-nojn kiuj ankoraŭ memoras pri ŝia mortokaj ŝia releviĝo. Dek kvin jarojn poste,Ŝaron havas 66 jarojn kaj ŝi estas tre

inteligenta kaj tre vigla virino. Vere, ŝiestas piediranta miraklo.

Jesuo Kristo ankoraŭ relevigas lamortintojn!

El Preĝo por ĉiu Tagode Jelly Koopmans-Schotanus

Mendu tiun­ĉi libreton ĉe sekretario Pavel Polnický (adreso sur paĝo 26).Tiel Vi subtenos la agadon “Stichting Zienderogen” iniciata de J. Tuinder.

23. junio

Sankta Patro, benu min por ke mi estu benopor aliaj. Torentoj de vivanta akvo eliru elmi. Mi portu al la homoj en malfacilaj cir-konstancoj veran ĝojon. Mi estu kiel fonto,kiu refreŝigas la soifantan vojaĝanton.

Preĝoporĉiu

Tago

Jelly Koopmans-Schotanus

S-ro Guy Peh

Akce

la ma

terial

o de

www

.guyp

eh.co

m/mi

nistry

pictur

esfor

book

ing/gu

y-an

d-ilk

e-pe

h/

Page 14: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

62 DIA REGNO 2/2014

Karaj

vi havas la eblecon ĉijare ekumene kongresi en Italio, en urbo grava en la ekleziahistorio, en Trento. Se vi ankoraŭ ne konsideris la aliĝon, pripensu vian sintenon.Krome, ĉijare estas organizita la akceptado de infanoj, kun propra programo.

Do, vizitu la retpaĝaron de KELI aŭ de IKUE, kaj ne forgesu ke vi estasatendata tie en aŭgusto.

Eble vi intencis partopreni la italan kongreson. Tiam, se vi povas veni la antaŭansemajnon, vi ankaŭ partoprenu la ekumenan kongreson.

Plej korePhilippe COUSSON

Prezidanto de KELI

20-a Ekumena Esperanto-Kongreso

Precizajn detalojn informis CentroMariapoli ĉe Cadine. Tio povasesti interesa por familioj:

La infanoj ĝis tri jaroj partoprenassenpage. Tiuj ĝis ok jaroj rajtas 30%rabaton de plenkreska kotizo (€46,00),la pliaĝaj pagos la tutan kotizon. Tamenneniu infano pagos aliĝkotizon. LaCentro Mariapoli disponas je ĉambrojpor familioj: 3 ­4­5­ĝis 8 litaj (ĉi­kaze:2 aŭ pli da normalaj litoj kaj tri aŭ plida kastelaj litoj) .

Tiuj kiuj alvenos per trajno aŭ busopovas anonci al mi aŭ pere de Karl­Heinz ([email protected]) jekioma horo ili atingos la fervojan/busanstacidomon por ke mi povu esti surloke

por akcepti ilin. Tiuj kiuj alvenos unutagon aŭ pli antaŭ la komenco dekongreso bv same sciigi min kelkajntagojn pli frue por ke mi povu antaŭ­mendi tranokton/jn ĉe hoteloj aŭstudenta domo. Somere kutime plurajturistoj vizitas la urbon, precipe enaŭgusto.

Se mi havos aliajn interesajnnoticojn, mi tuj informos vin kaj se vihavas aliajn petojn mi estas ĉiamdisponebla. Bonan daŭrigon de vialaboro kaj korajn salutojn.

Norma CESCOTTI,LKK

[email protected]

Informo pere de Karl-Heinz Schäffer pri infanaj familioj

Page 15: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 63

Tagordo por la jarkunveno de KELI 2014

1 Malfermo 2 Elekto de kunprotokolantoj 3 Akcepto de la tagordo 4 Komunikoj 5 Funebra memorigo 6 Sekretaria jarraporto 7 Kasista jarraporto 8 Raporto de la kaskontrolantoj 9 Diskuto kaj akcepto de la raportoj 10 Buĝetoj 11 Raporto de la redaktoro de DR 12 Estrarelekto 13 Kongresplanoj 14 Proponoj kaj sugestoj de la membroj 15 Fermo

Klarigoj:

(12) Ĉi­jare finiĝas la 3­jaradeĵorperiodo de VáclavPospíšil, Pavel Polnický kajÁgnes Ráczkevy-Eötvös

034 Benedek RÁCZKEVY-EŐTVÖS Hungario035 Ágnes RÁCZKEVY-EŐTVÖS Hungario036 Éva FARKAS Hungario037 Éva FARKAS-TATÁR Hungario038 Marta KEPEŇOVÁ Slovakio039 Mária BELÁŇOVÁ Slovakio040 Pavol PETRÍK Slovakio041 Carlo SARANDREA Italio042 Miloslav ŠVÁČEK Ĉeĥio043 Wolfram ROHLOFF Germanio044 Elisabeth ROHLOFF Germanio045 Theodora ROHLOFF Germanio046 Gloria ROHLOFF Germanio047 Stefan LEPPING Germanio048 Serio BOSCHIN Italio

049 Endel OJASILD Estonio050 Joonatan OJASILD Estonio051 Giuseppe QUARANTA Italio052 Veronika KIRSCH Hungario053 Ágota KIRSCH ROJIK Hungario054 Gottfried NOSKE Germanio055 Paola GIOMMONI Italio056 Ugo TONINI Italio057 Mirosława KUBICKA Pollando058 Teresa POMORSKA Pollando059 Tibor KEPENCAY Slovakio060 Arcangelo DI SERIO Italio061 Michele DI SERIO Italio062 Francesco DI SERIO Italio063 Paola AMBROSETTO Italio

Kompletiga listo de la aliĝintoj ĝis 2014/05/31

20-a Ekumena Esperanto-Kongreso

Page 16: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

64 DIA REGNO 2/2014

Financa raporto de KELI 2013 (Ĉiuj sumoj en EUR)

Bilancoj fine de la jaroj 2012 2013

Aktivoj Stokoj de libroj 5.260,75 4.925,03 Stoko de kasedoj, E-Misio 116,00 116,00

Provizo 5.376,75 5.041,03

Postuloj (IKUE, UK-lukosto) 0,00 0,00 Kasista kaso 29,00 0,00 Sekretaria kaso 464,80 2.520,00 CIC ĝir­konto 731,69 763,98 CIC ŝpar­konto 35.235,04 31.866,54 UEA-konto kelk-p 7.179,66 10.020,74

Monrimedoj 43.640,19 45.171,26

Sumo de aktivoj 49.016,94 50.212,29

Pasivoj Kapitalo 18.623,14 20.246,27 Rezulto de la jaro 1.623,13 1.263,85

Kapitalo entute 20.246,27 21.510,12

Dumvivaj membroj 2.211,26 2.094,88 E-Misio 6.894,51 6.894,51 Helpa kaso 3.412,60 3.340,48 Kongresa rezerva kaso 1.823,48 1.823,48 Literatura/Himnara kaso 12.941,57 12.941,57

Fondusoj entute 27.283,42 27.094,92

Evidente 1.242,00 1.262,00 Kreditoroj (brita kaso) 95,25 345,25

Kongresaj kotizoj 150,00 0,00 Antaŭricevitaj kotizoj 0,00 0,00

Transitaĵoj kaj pasivoj 1.487,25 1.607,25

Sumo de pasivoj 49.016,94 50.212,29

Page 17: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 65

Klarigoj kaj rimarkoj pri la bilanco 2013-12-31

AktivojStokojĈi­jare ni vendis 44 Bibliojn, tiel malaltiĝis iom la sumo de Stoko delibroj. Estus bone pripensi la veran valoron de nia stoko, kaj eble plimulte sendi al malriĉaj, ne fortaj kristanaj landoj per la uzado de laLiteratura / Himnara kaso.

PostulojEn 2013 KELI ne havis postulojn de IKUE pro la lu-kosto de la salonodum la Universala Kongreso.

MonrimedojKasista kaso estas ĉe Ágnes Ráczkevy­Eötvös HU, kutime kunmalalta sumo. Sekretaria kaso estas ĉe Pavel Polnický CZ, kiu zorgaspri la presado kaj dissendado de Dia Regno. La monrimedoj estas enkaso kaj bankkonto de ĉeĥa sekcio de KELI. KELI havas bankkontojnĉe la franca CIC banko kaj ĉe UEA (kelk­p).

PasivojKapitalo

En 2012 la estraro decidis, ke estonte la legacojn ni montros apartedum tri jaroj. Estis decidita, ke kune kun la sumo de laInformada/Varbada kaso, ankaŭ la legacoj estu montritaj en la sumode la Kapitalo. La rezulto de la jaro 2013 estis 1.263,85 Eŭroj.

FondusojEn 2012 la estraro decidis, ke estas vane aparte montri la sumon dela Junulara Helpa Kaso, ĝi estu kunigita kun la sumo de la HelpaKaso.La Helpa Kaso estas por la helpo al nepagipovaj membroj partoprenikongreson.

Transitaĵoj kaj pasivojEVIDENTE: 1.262 Eŭrojn la membroj donacis al Evidente en la jaro2013. La sumo jam estas transkontigita al la fonduso Zienderogen.La brita sekcio pagis antaŭ jaroj 95,25 Eŭrojn, ili ankoraŭ ne decidispri la konkreta celo de tiu ĉi mono. Dumjare okazis erara transfero elFinlando de 250 Eŭroj. La mono estos reen­sendata.

Page 18: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

66 DIA REGNO 2/2014

Rezulto 2013 kaj buĝetoj 2013, 2014 kaj 2015 (Ĉiuj sumoj en EUR)

Buĝeto Rezulto Buĝeto Buĝeto 2013 2013 2014 2015EnspezojKotizoj/Abonoj 2.750 1.992,78 2.200 2.000Kotiz- kaj kursdiferencoj 0 0 0 0Adopta Kaso 700 1.241,28 1.000 1.000

Kotizoj entute 3.450 3.234,06 3.200 3.000

Librovendado 100 0,00 100 100Rentumoj 600 631,50 600 600Profito el kongreso 200 703,00 200 200

Aliaj enspezoj 800 1.334,50 900 900

Enspezoj entute 4.350 4.568,56 4.100 3.900

ElspezojPresisto kaj sendado de DR 3.200 2.599,00 2.700 2.800Perantoj 10 0,00 10 10

Revuokostoj 3.210 2.599,00 2.710 2.810

Prezidanto 20 0,00 20 20Sekretario 70 70 70 70Redaktoro 250 0,00 250 250Kasisto/Matrikulisto 20 0,00 20 20

Estrarkostoj 360 360 360 360

UEA-kotizo 60 61,00 60 60Kaskontrolo 50 0,00 0 0Bankkostoj 130 284,71 290 300Merituloj 60 0,00 40 40UK Lukostoj 70 0,00 70 70

Ĝeneralaj kostoj 370 345,71 460 470

Librovendado (kostoj) 90 0,00 20 20Varbado (Inf./varba kaso) 20 0,00 20 20Rabatoj de Perantoj 10 0,00 10 10

Aliaj elspezoj 120 0,00 50 50

Elspezoj entute 4.060 3.304,71 3.580 3.690

Saldoj 290 1.263,85 520 210

Page 19: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 67

Klarigoj kaj rimarkoj pri la Rezulto 2013 kaj la Buĝetoj 2014/2015

EnspezojKotizoj

La Kotizoj estis malpli ol planitaj, sed al la Adopta Kaso alvenis plimultaj mondonacoj. La Adopta Kaso estas mondonacoj de la KELI-membraro por membroj, kiuj ne povas pagi la kotizojn aŭ nur parte.Ili estas petataj kontribui “laŭforte”. Koregan dankon al ĉiujdonacintoj kaj donacontoj. En 2013 enfluis 1.241,28 Eŭroj.

Aliaj enspezojLa sumo de Rentumoj estis kiel ni planis, sed la Profito el kongresoestis pli alta ol la planita sumo.

ElspezojRevukostoj

La kostoj de Dia Regno enhavas kaj la presadon kaj la dis-sendadon. Ĉar ni bezonas malpi grandan nombron da Dia Regno,la prezo de presado iomete altiĝis.

EstrarkostojEn 2013 la kostoj estis la planitaj sumoj.

Ĝeneralaj kostojTiu ĉi kategorio enhavas en 2013 UEA­kotizojn kaj la Bankkostojn.

Aliaj elspezojEn la jaro 2013 KELI ne pagis aliajn elspezojn.

SaldojLa saldo de la jaro 2013 estis multe pli alta ol ni kuraĝis plani, kaj lasingarde planita saldo por la jaroj 2014 kaj 2015 montras, ke lafinanca bazo de KELI daŭre estas kontentiga.

BuĝetojLa Buĝeto de la jaro 2014 estas modifita en la Enspezoj pro la plimalalta sumo de Kotizoj en la jaro 2013, kaj en la Elspezoj pro lamalmultigado de ekzempleroj eldonitaj de Dia Regno kaj pro tio, kela kaskontroloj estonte okazos dum la kongreso, antaŭ lajarkunveno.

Page 20: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

68 DIA REGNO 2/2014

informetoj

Bo√idar Leonov malsaniĝis

Laŭ peto de la filoj de prof. Boĵidar Leonov, mi informas vin, kela 1-an de junio B. Leonov ricevis akran cerbatakon kaj falis

surstrate. En la hospitalo oni konstatis, ke li suferis de duobla sangelfluoen la cerbo kaj oni faris urĝe senprokrastan operacion.

Post kvin tagoj oni denove faris duan operacion kaj nun li estas daŭreen senkonscio, kiun oni subtenas artefarite pro malfavoraj vivindikoj dela organismo....

La filo Dimiljan petis min doni mallongan tekston kaj li persone per Facebooksciigis, ke la du forumoj ne okazos. Li same petis min sciigi se eble al plej multajeventualaj partoprenontoj kaj amikoj de B. Leonov pri lia sanstato kaj pri laneokazigo de la simpozio kaj la seminario, kiujn B. Leonov planis ...

La kuracistoj ne estas entuziasmigitaj pri lia baldaŭa resaniĝo kaj ni povas nurpreĝi pri tio.

Nikola UZUNOV

!

www.foto-retejo-de-bibliaj-tagoj.estranky.cz/

Estimataj, laŭ instigo kaj komisio de frato Stefan Lepping mi iniciatis novanretejon (vidu la ligon supre) kie mi intencas kolekti ligojn al ĉiuj fotografioj,filmetoj, tekstoj kaj aliaj rilataj informoj, kiuj rilatas al BIBLIAJ TAGOJ, kiuj

okazis, kaj kiuj ankoraŭ okazos.Se vi jam ie en la interreto alŝutis viajn fotojn, viajn preleg­tekstojn pri BIBLIAJ

TAGOJ, sendu ilin al mi, kaj mi publikigos ilin en la nova retejo.Se vi povas, skribu viajn artikoletojn, sendu ilin al mi, por publikigi ilin.Mi petas vin, se vi fotis iam dum BIBLIAJ TAGOJ, aŭ dum Ekumenaj Kongresoj,

kaj ankoraŭ ne publikigis viajn fotojn, sendu ilin al mi, kaj mi alŝutos ilin, por kela aliaj partoprenintoj povu vidi ilin....

Per tiu ĉi publikigado de niaj aktivecoj ni povas akiri novajn fratojn kaj fratinojn,kaj pli entuziasmigi la ĝisnunajn partoprenintojn.

Mi antaŭdankas vin por via eventuala kunlaboro. Dio benu!Johano JOSEFO

[email protected]

Page 21: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 69

informetoj

Dankvortoj pro mondonaco

La prezidanto de Evidente (Zienderogen, nuntempe), sendis dankvortojn alKELI por la mondonaco. Li eĉ uzis kelkajn esperanto­vortojn. Jacquesiomete instruis lin. Iam mi renkontis George de Jong dum mia vizito alJacques kaj Vera.

Kore salutas, Els

Estimataj samideanoj, la poemon “DerBote”, kiu aperis en la ĉi­jara numero

2 de DIA REGNO, mi enigis – kune kunmia ĵus farita esperantigo – en mian retanpoem-kolekton “www.poezio.net”.

Mi ne estas certa, ĉu mi esperantigis lapoemon adekvate, sed mi tamen sendasĉi­kune elpresaĵon de ĝi. En mia retapoem­kolekto troviĝas jam diversajpoemoj de la poeto Joseph von Eichen-dorff, interalie ankaŭ tiu, kiun tradukis L.L. Zamenhof.

SalutasManfred Retzlaff

P.S.: En la lasta linio de la tria strofode la poemo, sur paĝo 48 de DIAREGNO n­ro 2 (905) 2014, mankas ĉela vorto “Gibt” la komenca litero.

Ĉe la jena ligo vi trovas pli da poemoj de Joseph Freiherr von Eichendorff:http://www.poezio.net/version?poem-id=-1&poet-id=157

!

Page 22: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

70 DIA REGNO 2/2014

Åke Ahlrén25 majo 1918 – 6 aprilo 2014

Åke Ahlrén, mia patro, naskiĝis en Stokholmo, kaj loĝis en la urbomem aŭ suburbo dum sia tuta vivo. Li konatiĝis kun esperantopost kiam li konatiĝis kun mia patrino, Anna­Lisa. Ŝi lernis

esperanton jam kiel knabino, kaj rapide ricevis plurajn korespondamikojnen diversaj landoj.

Foje ŝi estis ricevonta viziton de leteramiko de Nederlando. Åke, kiuparolis la anglan, kaj sufiĉe bone la germanan lingvojn, pensis ke li devushelpi al ŝi traduki – ”tiu artefarita lingvo ja ne povus funkcii”…

Sed la nederlanda amiko venis, kaj la artefarita lingvo funkciis – kajÅke komprenis nenion, dum Anna­Lisa kaj ŝia amiko babilis kaj ridis..!

Tuj post tio li aĉetis lernolibron en esperanto, kiun li diligente studisdum la lunĉpaŭzoj en la laboro. Li sukcese trapasis la altan ekzamenon deesperanto, kaj baldaŭ komencis skribi kaj traduki. Li tradukis multajnsvedajn himnojn kaj kantojn en esperanton, kaj ankaŭ verkis mem.

Multajn jarojn pli poste li estis membro de la komitato (kune kun AdolfBurkhardt, W J Downes, H A de Hoog kaj Hans Amund Rosbach) kiulaboris kun la himnaro Adoru Kantante, kiu estis prezentata ĉe la KELI­kongreso en Abingdon en 1971.

Grava okazintaĵo en la esperanto­vivode miaj gepatroj estis la KELI-kongresoen Debrecen en 1966. Tiam la tri infanoj(Lennart, Birgitta kaj Hans) estis sufiĉegrandaj por resti kun la geavoj, dumAnna­Lisa kaj Åke vojaĝis al Hungario.Tie ili renkontiĝis kaj amikiĝis inter aliekun multaj esperantistoj el Hungario kajĈeĥoslovakio. Eble tiam naskiĝis laintereso por orienta Eŭropo kiun ambaŭmiaj gepatroj havis.

Åke laboris kiel oficisto en inĝenierafirmao kiu faris testmaŝinojn porpaperfabrikoj. Preskaŭ hazarde, ĉar iualia malsaniĝis, la firmao sendis lin al

Page 23: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

DIA REGNO 2/2014 71

foiro en Ĉeĥoslovakio en la fino de la 60­aj jaroj. ”Kaj la resto estas historio”,kiel oni diras. Åke dum multaj jaroj vojaĝis profesie en Ĉeĥoslovakio kajaliaj landoj malantaŭ la ”fera kurteno”.

Li volonte rakontis pri sia unua vizito en Prago. Tiam li alvenis al laflughaveno, unuafoje en la lando – kaj pro ia miskompreno neniu renkontislin. Li tiam prenis la Jarlibron de UEA, serĉis delegiton en Prago, kaj telefonisal tiu fremda persono – kiu tuj diris: ”Restu tie! Mi venos post duonhoro!”

Bona reklamo por nia lingvo!Ankaŭ post sia pensiiĝo Åke multe vojaĝis, ofte al orienta Eŭropo. Dum

periodo en la 80­aj jaroj li vojaĝis regule al Pila en Pollando kun la aŭtoŝarĝita kun manĝaĵoj kaj vestoj, kiujn li liveris al monaĥejo, kiu postedistribuis ilin.

Ĝis antaŭ nelonge li partoprenis en pluraj ekumenaj kongresoj. Ĉiaminteresis lin kunlaboro kaj interkonatiĝo – trans kiuj ajn limoj.

Kiun ajn diskuton li povis konkludi dirante: ”Ja temas pri homoj!”

Åke trankvile mortis en sia hejmo post kelkaj monatoj de malfortiĝo, enla aĝo de preskaŭ 96 jaroj.

Mi ricevis la sciigon kiam mi kaj unu el miaj filinoj estis en Prago, laurbo kiun ankaŭ patro amis..!

Birgitta Gunnarson

1. Floradas nun la terokun granda bel' kaj ben'.Vi venas, ho somero,ekĝermas herb' kaj gren'.Pro varma sunradiojam cedis frost-steril'.Kun ĝoj' vigliĝas ĉioal renaskiĝ-jubil'.

2. Herbejaj flor-bukedoj,kampara nobla gren',la riĉaj ĝarden-bedojkaj arba verdo-plen'jen signoj al memoropri l' vasta Dia bon'kaj Lia grac-favoroen ĉiu jarsezon'.

3. AΩdiĝas birdoj trilekun mult-varia son'.Do kantu ni simileal la ĉiela tron'!Animo, gloru Dion,ĝoj-kantu Lin sen lim'!Li donas al ni ĉionpor korpo kaj anim'.

Floradas nun la teroADORU 616

Sveda teksto: Israel Kolmodin (1643-1709)Esperantigis: Åke Ahlrén (1918-2014)

Page 24: O DIA REGNO - dli-daten.de · strui la bazilikon de Sankta Petro en Romo. Kvankam tio estis el la riproĉoj de Luther, tio estis nur unu el la aspektoj ... proksima rondo la 17:an

72 DIA REGNO 2/2014

BIG BEN • TRA NOKT-MALHEL' • M (el la horloĝ-bato de Big Ben) kajE (originale verkita): Albrecht Kronenberger 2014-04-13

Big Ben estas la populara nomo de la plej granda sonorilo,kiu batas la horojn el la turo de la Palaco de Westminster,Londono. Sed ankaŭ la turon mem oni nomas tiel.

Tra nokt-malhel'BIG BEN