salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por berlin kaj brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 karaj...

16
por Berlin kaj Brandenburgio 65-a jaro n-ro 664, 02-03/2015 K araj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo de Berlino kaj Brandenburgio, kiuj signifas novajn defiojn por ĉiuj. La nova jaro komen- ciĝis kiel la pasinta finiĝis, kun diversaj surprizoj kaj novaj ideoj. I.a. nia prezidanto Felix Zesch mal- membriĝis subite kaj pro tio mi, kiel anstataŭanto, transprenis la negocojn. Tiukadre mi dankas al li pro la bona laboro. Li simple portis freŝan venton en nian asocion, por kelkaj eĉ tro freŝan. Li havis multajn interesajn ideojn, el kiuj ni ne sukcesis realigi ĉiujn. Alia grava afero estas la pasintjara decido de Germana Esperanto-asocio transloki la oficejon el la Esperanto- domo al iama vendejo en Katzbach- straße. Nun okazas la realigo de tiu ĉi decido kaj tio kaŭzas demandojn, kiuj rilatas nin ĉiuj. Ekzemple, kio okazu kun la granda projekto Esperanto- domo, speciale kun la ĉambroj, kiujn uzadis ankaŭ ELB kaj EABB por kun- venoj kaj aranĝoj? Ĉu ni povos uzi la ĝardenan domon por niaj celoj, kiu be- zonas debazan rekonstruiĝon? Malgraŭ ĉio ni denove havos di- versajn aranĝojn, kiujn ni mem orga- nizos aŭ simple partoprenos. La unua evento jam estos la jara ĉefkunveno 2015, kiu okazu dum februaro (la invitilon kaj informojn vi trovas ĉi- kajere), kaj dum kiu ni ankaŭ elektu novajn estrarojn por EABB kaj ELB. Ekzemple ni festu sur la Esperanto- placo en Berlin-Neukölln kaj ĝuos interesan Zamenhof-feston dum decembro. Multaj el ni certe parto- prenos la Germanan Esperanto- Kongreson en Hameln. La franca urbo Lille invitas al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto kaj niaj amikaj grupoj en Pollando kiel ankaŭ de la najbaraj federaciaj landoj invitas al diversaj interesaj aranĝoj. Grava tasko estas la regula aperado de nia informilo, kiu raportu pri niaj celoj kaj atingoj. Same gravas la prezen- tiĝo en la interreto, kies daŭra aktualigo ankaŭ i.a. helpu al la informado pri kaj disvastiĝo de Esperanto en nia regiono. Ni uzu ĉiujn eblecojn, kiujn donos al ni la estonteco kaj mi esperas, ke ĉiuj samideanoj kunlaboru. La estraro mem ne kapablas fari ĉion. Ĝi nur povas doni la bazon. Amike, Ronaldo Salutvortoj 2015 La nova jaro komenciĝis kiel la pasinta finiĝis, kun diversaj surprizoj kaj novaj ideoj.

Upload: others

Post on 10-Mar-2020

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

por Berlin kaj Brandenburgio65-a jaro n-ro 664, 02-03/2015

K araj membroj de EABB kaj ELB,nuntempe regas kelkaj grandaj

ŝanĝoj en la Esperanto-vivo de Berlinokaj Brandenburgio, kiuj signifas novajndefiojn por ĉiuj. La nova jaro komen-ciĝis kiel la pasinta finiĝis, kun diversajsurprizoj kaj novaj ideoj.

I.a. nia prezidanto Felix Zesch mal-membriĝis subite kaj pro tio mi, kielanstataŭanto, transprenis la negocojn.Tiukadre mi dankas al li pro la bonalaboro. Li simple portis freŝan ventonen nian asocion, por kelkaj eĉ tro freŝan.Li havis multajn interesajn ideojn, elkiuj ni ne sukcesis realigi ĉiujn.

Alia grava afero estas la pasintjaradecido de Germana Esperanto-asociotransloki la oficejon el la Esperanto-domo al iama vendejo en Katzbach-straße. Nun okazas la realigo de tiu ĉidecido kaj tio kaŭzas demandojn, kiujrilatas nin ĉiuj. Ekzemple, kio okazukun la granda projekto Esperanto-domo, speciale kun la ĉambroj, kiujnuzadis ankaŭ ELB kaj EABB por kun-venoj kaj aranĝoj? Ĉu ni povos uzi laĝardenan domon por niaj celoj, kiu be-zonas debazan rekonstruiĝon?

Malgraŭ ĉio ni denove havos di-versajn aranĝojn, kiujn ni mem orga-nizos aŭ simple partoprenos. La unuaevento jam estos la jara ĉefkunveno2015, kiu okazu dum februaro (la

invitilon kaj informojn vi trovas ĉi-kajere), kaj dum kiu ni ankaŭ elektunovajn estrarojn por EABB kaj ELB.Ekzemple ni festu sur la Esperanto-placo en Berlin-Neukölln kaj ĝuosinteresan Zamenhof-feston dumdecembro. Multaj el ni certe parto-prenos la Germanan Esperanto-Kongreson en Hameln. La franca urboLille invitas al la 100-a UniversalaKongreso de Esperanto kaj niaj amikajgrupoj en Pollando kiel ankaŭ de lanajbaraj federaciaj landoj invitas aldiversaj interesaj aranĝoj.

Grava tasko estas la regula aperadode nia informilo, kiu raportu pri niajceloj kaj atingoj. Same gravas la prezen-tiĝo en la interreto, kies daŭra aktualigoankaŭ i.a. helpu al la informado pri kajdisvastiĝo de Esperanto en nia regiono.

Ni uzu ĉiujn eblecojn, kiujn donos alni la estonteco kaj mi esperas, ke ĉiujsamideanoj kunlaboru. La estraro memne kapablas fari ĉion. Ĝi nur povas donila bazon.

Amike,Ronaldo

Salutvortoj 2015

“La nova jaro komenciĝis kiel lapasinta finiĝis, kun diversaj

surprizoj kaj novaj ideoj.“

Page 2: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio2 02-03/2015

Nerimarkite en la historia tago 9ade novembro ĉi-jare aktiva Neu-

köllna esperantisto povis festi jubileannaskiĝtagan datrevenon.

Peter ĝis la emeritiĝo longatempeestis pastro ĉe la evangelia Nikodemus-preĝejo en Neukölln. Dank al tio brilajEsperanto-aranĝoj okazis en tiu ĉipreĝejo, ekzemple surscenigo de tea-traĵoj kiel »La Arkitekto kaj laImperiestro de Asirio« de FernandoArrabal en 1990 fare de la teatra trupoKallima kaj en 1994 »Aniaro« de HarryMartinson en traduko de William Auld,prezentita de Jerzy Fornal. Okazis tiekoncertoj, literaturaj vesperoj, prelegoj,festoj k.t.p. Peter gvidis kursojn, ce-lebris diservojn en Esperanto, kulturepliriĉigis ofte per muzikado niajn even-tojn, instigis la Klecmer-muzikgrupon,en kiu li membras, elpaŝi en Esperanto-aranĝoj, gastigis Esperanto-geamikojnvizitantajn Berlinon kaj gvidisEsperanto-Ligon Berlino kiel prezidan-to en la jaroj 2002 ĝis 2005. Estis la

tempo, kiam ELB fariĝis registrita aso-cio (2002), festis 100-jariĝon de Espe-ranto en Berlino (2003) kaj hejmiĝis enEsperanto-domo en Lichtenberg. Certemia mallonga priskribo de lia agadoestas nekompleta sed videbligas, ke liapartenas al la tre aktivaj kunaranĝan-toj de Esperanto-kulturo en Berlino kajmeritas okaze de la 75-jariĝo niandankon.

Fritz Wollenberg

Peter Bäß 75-jariĝis

Peter muzikas dum la malfermo de la ekspozicio»111 jaroj Esperanto en Berlino kaj

Brandenburgio« (2014)

A uch hinter den Kulissen des Infor-milos hat sich mit dieser Ausgabe

einiges geändert. Der Produktionspro-zess wurde auf das plattformüber-greifende, quelloffene SatzprogrammScribus umgestellt und damit die ersteGrundlage für ein professionelleres Er-scheinungsbild gelegt.

Da das Informilo nun regelmäßig allezwei Monate erscheinen soll, wurden

bereits im Vorhinein die Termine fürden jeweiligen Redaktionsschluss be-kannt gegeben. Ebenso gibt es eineneue Mailingliste für alle Autoren undfleissigen Helfer, ohne die es das Infor-milo schließlich nicht gäbe. Alle In-teressenten sind eingeladen, der Listeunter [email protected].

Marc Hanisch

In eigener Sache

Page 3: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 302-03/2015

Nur nun mi ekciis, ke jam la 26-ande marto 2014 forpasis Manfred

Arnold (nask. 10.2.1928) en Berlin. EnGDR li laboris en la Ministerio porEkstera Komerco. Pri Esperanto lieksciis de Rudi Graetz. Manfred Arnoldestis membro de la Centra Estraro de

GDREA kaj ankaŭ aktivis ĝis 1990 en laDistrikta Estraro Berlin, li estis lingvetre talenta, multe tradukis. Restasmultaj manuskriptoj nepublikigitaj. Liankaŭ verkis ampleksan manuskriptonpri fremdvortoj en Esperanto.

Manfred Arnold, 1928-2014

A m 19.11. 2014 vertarb in LeipzigJürgen Hamann. Er wurde am

26.04.1945 geboren. Jürgen war vor1990 tätig u.a. als Bibliothekar, In-strukteur in der Bezirksleitung desKulturbundes in Leipzig und Mit-arbeiter am Rechenzentrum der Land-wirtschaft in Markkleeberg.

Jürgen Hamann war lange ZeitVorsitzender des BezirksarbeitskreisesEsperanto in Leipzig, später desBezirksvorstandes von GDREA. Er waran der Organisation mancher Leipziger

Messetreffen und anderer Veranstal-tungen beteiligt. Er war Mitglied desZentralen Arbeitskreises Esperanto,später des ZV von GDREA. Er wirkte imAuftrag von GDREA in TEJO, in derMEM und in UEA. Er nahm an diversenKongressen teil. Nach der Wende hatteer sich eine Zeit lang nicht mehr mitEsperanto befasst, sich der Spracheaber im letzten Jahrzehnt wieder zu-gewandt. So nahm er u.a. am 94.Esperanto-Weltkongress 2009 inBialystok teil.

Jürgen Hamann, 1945-2014

L a 24-an de decembro 2014 forpasisDieter Berndt (nask. 29.6.1935) en

Berlin, kiu ĝis 1990 estis unu el la plejaktivaj esperantistoj en GDREA. Ligvidis multajn kursojn en Berlin, estismembro de la Distrikta Estraro deGDREA en (orienta) Berlino. Li verkis

kaj tradukis i.a. por la GDR-eldonoj de„Paco“, „der esperantist“, aparte multepor „Juna amiko“. Dieter Berndt, kiuankaŭ regis la ĉeĥan, ofte kunorganizisaranĝojn en Ĉeĥio.

Detlev Blanke

Dieter Berndt, 1935-2014

Forpasis tri GDREA-membroj en 2014

Page 4: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio4 02-03/2015

T rafoliumante malnovajn jarkolek-tojn de la Berlina Informilo, mi

tute hazarde trovis germanlingvanartikolon el la jaro 1971, kiun okaze dela ĵusa morto de la kantisto Udo Jürgensindas republikigi en sia originala formo.Ĝin verkis la tiama redaktoro de laInformilo Hans Breitenbach (1924-1980). Reserĉoj tamen evidentigas, ketre verŝajne la du kantoj estis ja

sonregistritaj, sed neniam produktitajkiel sondiskoj – pro nesufiĉa kvanto daantaŭmendoj. Eble iuj legantojmemoras pri tio kaj scias iom pli. Oniatentu la fajnan ironian tonon de laverkinto. La titolo aludas al la fakto, kesiatempe oni neniam sciis, kio rezultasel la apero de la vorto Esperanto en lapubliko, nome plejofte moko kajridingigo.

Gerd BussingDie Katze im Sack

Wie wir hörten, wurden

irgendwann in der Woche vom 24.

bis zum 29. Mai die Aufnahmen

der beiden von Udo Jürgens

komponierten und von ihm jetzt

auch in Esperanto gesungenen

Schlager gemacht („Was ich Dir

sagen will“ und „Ich glaube“,

G.B.). Wir nähern uns also nun

der Verwirklichung dieser mit

so viel Gedöhns angekündigten

Schallplattenproduktion. (...)

Irgendwo sollen die Esperanto-

Aufnahmen schon im Rundfunk

gelaufen sein. Schade, dass wir

sie nicht gehört haben. Wir

werden aber diesmal mit weit

weniger Skrupeln als bei

sonstigen derartigen Gelegen-

heiten die Katze aus dem Sack im

Sack kaufen können, denn von der Musik her sind ja diese Nummern

schon hinreichend bekannt, und wir hoffen nun sehr, dass da jemand

in Bayern dem Udo Jürgens wenigstens die richtige Esperanto-

Aussprache beigebracht hat. Nun denn, – kauft, Leute, kauft!

Hans Breitenbach

Udo Jürgens kantis ankaŭ en Esperanto

Page 5: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 502-03/2015

L a alvokon kontribui al la JubileaLibro „Esperanto – lingvo kaj kul-

turo en Berlino kaj Brandenburgio - 111jaroj“ kiel daŭrigo de la Jubilea Libro el2003 sekvis esperantistoj iom post iomdum la pasinta jaro.

La manuskripto preskaŭ havas laamplekson de la Jubilea Libro de 2003.Gerd Bussing kaj mi nun trarigardas lamaterialon kaj proponas al la aŭtorojkelkajn korektojn kaj ŝanĝojn. Poste an-koraŭ devas esti aldonitaj resumoj en lane uzita lingvo (germana au Esperanto)kaj farata kontrollegado de la tutamanuskripto.

Enestas jenaj kontribuoj:Christiane Altrogge: Miaj Universalaj

Kongresoj ~ Peter Bäß: Jarkomencasurprizo 2014 en Novkolonjo. Do SiTrang el Hanojo gastis en laEsperantokurso okazanta en Warthe-mahl / Berlin-Novkolonjo. ~ SibylleBauer: La Germana Esperanto-Arkivo enBerlino; Malgranda Berlina LiteraturaFestivalo kun Philipp Sonntag en sep-tembro 2013 ~ Torsten Bendias: Priakcepto de la libro „La Esperanto-Junularo en GDR“ de Torsten Bendias.Intervjuo ~ Detlev Blanke: La distriktajorganizaĵoj de GDREA kaj ĝiajprezidantoj ĝis 1990; Helmut Krone(31.12.1932 – 28.02.2014); Postlasaĵo ded-ro Karl Schulze (1910-1983); La„Informilo por Interlingvistoj“ (IpI)redaktata en Berlin; Bibliografio priGDREA; Materialoj el la biblioteko deWera kaj Detlev Blanke transdonitaj al

SAPMO; La germana interlingvistikasocieto „Gesellschaft für Interlinguistike.V.“ (GIL) – evoluo post 2005; inkluzivekompletigo de kontribuoj pri Prof. Dr.Ignat Florian Bociort, d-ro Cyril Brosch,Prof. d-ro Georg-Friedrich Meier, d-roKarl-Hermann Simon (1930-2011), Prof.Dr. Bengt-Arne Wickström kaj priTerminologia agado ~ Ed Borsboom: OweFahlke, Vivo de Andreo Cseh – eltirajhojel la chapitroj 4 kaj 7 pri agado de Csehen Berlino en 1926 kaj 1931; AngelikaDürre: La asocio EsperantoLand prezen-tas du aranĝojn en Berlino: la Zamen-hof-matenmanĝon kaj la Arema-rondon. ~ Will Firth: Unua Ĉapitro el laromano „Tilla“ de Spomenka Štimec(Edistudio, Pisa 2002). Germanlingvatraduko el la Esperanto-originalo;Michele Gazzola: Lingva justeco kajesperantismo ~ Jessica Grasso: Ludrondoen Kafejo Kibo ~ Gerd Bussing: …preferaschiu-specajn ludojn (poemo) ~ EdeltrautHenning: Printempa Esperanto-Renkontiĝo en Prenzlau ~ AndreasJacobs: La Zamen-hofbiblioteko en laDomo de la Junularo en Potsdamo ~Lena Karpunina: Aŭto-biografiaj tekstoj ~Goro Christoph Kimura: Esperanto kielponta lingvo inter germanoj kaj poloj ~Hans Moser: Eta historia skizo de laEsperanto-grupo „Lietzensee“ ~ UlrichLins: Morto en Auschwitz. Julius Glückkaj lia vivo por Esperanto ~ BernhardPabst: Berlina Komentario pri la VortaroOficiala de Esperanto ~ Ronald Schindler:Ponta festo en Frankfurt (Odro) enGermanio kaj Słubice en Pollando ~

Finpretiĝas Jubilea Libro 2014

Page 6: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio6 02-03/2015

Stephan Schneider: Kantotekstoj ~ RolandSchnell: Biografiaj tekstoj pri KarlVanselow kaj Alfred Hermann Fried ~Encarna Teruel: Mia konatiĝo kun Es-peranto (E-o) ~ Henryk Wenzel: Memoreal Lena Karpunina ~ Dieter Wilke: Lamuzika duopo “ĴeLe” ~ Lena Wilke:Kantotekstoj ~ Fritz Wollenberg: „LaRondiranto“ 1916-1919 – manskribitagazeto spegulas militon kaj pacon enBerlino; Pri Adolf Sproeck, Prof. D-roAdolf Schmidt, D-ro Detlev Blanke, Prof.D-ro Viktor Falkenhahn, ArnoldZenkert (Potsdam) kaj Richard Schulz(Babelsberg), Karl Maier kaj aliaj; Poset,die Villa Kellermann und eine Medail-lenverleihung in Potsdam; Orte derEsperanto-Kultur (Zamenhofpark, Es-perantoplatz, Esperanto-Kulturhaus,Kulturzentrum danziger50, Staats-bibliothek zu Berlin)

Historiaj tekstoj el la GEA-arkivo:Karl Maier: Novjorko 9-a de decembro

1930. La unuaj impresoj; Berlin-Pankow,13-a de januaro 1956. Letero al miajĉinaj geamikoj (Traduko el la anglalingvo: Jessica Grasso) ~ Adolf Sproeck: Ella historio de nia Unuiĝo (LaboristaEsperanto Unuiĝo Berlina) Fonto: LaRondiranto, 1916-1917 ~ Theodor Richter:Letero el Berlino, Fonto: La Rondiranto,1916-1917;

Materialojn por la Jubilea Libro niricevis de:

Philippe Beaudonnet: Pri „Esperantoplenbuŝe“ ~ Detlev Blanke: Fotoj priEsperanto en la lando Brandenburgio ~Edeltraut Henning: Kroniko ~ Sibylle Bauerkaj Johann Pachter: Materialoj el la GEA-arkivo pri Berlino kaj Brandenburgio ~Wolf Krueger: Materialoj pri lia agadokiel radioamatoro kaj esperantisto ~Materialoj pri Ludmilla Hypius(Muzikpedagogino kaj esperantistino –antaŭe Eisenhüttenstadt, hodiaŭFrankfurt Oder) ~ Andreas Jacobs:materialoj pri la Esperanto-Junularo enPotsdamo ~ Detlev Hofmann: materialojpri Esperanto en Potsdamo ~ RonaldSchindler: materialoj pri Esperanto enFrankfurt / Oder, lando Brandenburgio,Berlino, Esperanto-aranĝoj en Ger-manio kaj Pollando (limregiono), Es-peranto-Junularo en GDR, Branden-burgia Informilo

Mi aldonas ilustraĵojn kun informojpri eventoj, personoj kaj temoj rilate alEsperanto en Berlino kaj Branden-burgio el mia propra kolekto kaj el ar-kivoj.

Tiu ĉi estiĝanta Jubilea Libro pri-lumas vastan historian dimension de laimperiestra tempo ĝis la nuntempo kajestas atentokapta kompletigo de la libroel 2003.

Fritz Wollenberg

Page 7: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 702-03/2015

Ĝis en la okdekaj jaroj ekzistis lakutimo, aperigi la titolojn de libroj,

kiuj estis donacitaj al la Espoteko, en niaInformilo. Mi proponas revivigi ĉi tiuntradicion per listo de (relative novaj)libroj, kiujn mi transdonis al labiblioteko inter novembro 2013 kajfebruaro 2014. Ili ankoraŭ atendas sian

surbretigon. Tio estu klara signalo pornepra pluekzistado kaj konservado denia valora libraro (inkluzive de son-diskoj, sonkasedoj ktp.).

Jen la unua parto de la listo (aŭtoro,titolo, aperjaro). Pluajn informojn pri lalibroj oni ĉerpu el la interreto.

Gerd Bussing

Ni konservu, pliriĉigu kaj modernigunian Espotekon!

1. Ĝura, Vualo de l’ silento (1997)2. Rublov, A.S. Puŝkin (2002)3. Pystynen, Finnaj fragmentoj (1995)4. Röllinger, Monumente pri Esperan-

to (1997)5. Cherpillod, Konciza etimologia vor-

taro de E-o (2007)6. Mazi en Gondolando7. Borsky, 1111 anekdotoj en E-o8. (Div. aŭtoroj) 1825 – komploto

(Rusa historio)9. Bronŝtejn, Dek tagoj de kapitano

Postnikov (2004)10. De Seabra, Malamu vin, unu la alian

(1996)11. De Seabra, La armeoj de Paluzie

(1996)12. Sen Rodin, Nu, kaj do? (2010)13. Julia Sigmond, Nomoj kaj sortoj

(2010)14. Lena Karpunina, Neokazinta amo

(2007)

15. Sutton, Original Literature inEsperanto (2008)

16. Baudelaire, La floroj de l’ malbono,trad. Waringhien

17. Simon, Lexicon Silvestre, nona pars(2013)

18. Bendias, Die Esperantojugend inder DDR (2011)

19. Wennergren, Detala gramatiko deEsperanto (2010)

20. Dahlenburg, Figuroj retorikaj en labeletro esperanta (2013)

21. Dahlenburg, Pli lume la mallumozumas (2006)

22. Esperanto Charlkaro Tili,Esperanto-lernolibro kaj vortaropor uzbekoj (1998)

23. Koutny, Abunda fonto –memorlibro omaĝe al I. Szerdahely(2009)

Page 8: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio8 02-03/2015

A ntaŭ nelonge mi estis petata re-vizii mallongan esperantlingvan

tekston. En ĝi troviĝis jena frazo:“…ekloĝis kiel germana civitano en Var-sovio, kie produktis dekojn da polaj fil-moj.“ Mi proponis korekti la frazon al„…kie li produktis ktp., argumentante,ke ankaŭ subpropozicio ja havu sub-jekton. Mia korespondanto kontraŭ-argumentis, ke „tamen laŭ la enciklo-pedia stilo frazoj povas esti laŭeble sen-subjektaj“.

Konsentite, en biografietoj oni oftetrovas ĉe laŭvicaj mencioj de faktoj elies vivo frazojn kiel: „naskiĝis en…”,“translokiĝis al…”, aŭ, kiel en la supracitaĵo, “ekloĝis en…”, sen ripeto de lanomo, kiu ĉe la komenco estis ja

tutcerte menciita.Tamen mi opinias, ke kie-subpro-

pozicioj sen subjekto estas nekom-pletaj, eĉ en la t.n. enciklopedia stilo,ĉar en Esperanto, kontraste al plurajaliaj lingvoj, la verba finaĵo ne montrasla aganton. Speciale ĉe ruslingvanoj oninemalofte trovas frazojn kiel: “ni enirisvendejon, kie aĉetis nigran panon” aŭ“ili trovis taŭgan lokon, kie starigissiajn tendojn”. (Tion mi cetere ne dirasmoke – ankaŭ ni havas niajn tipajn erar-etojn.)

En miaj gramatikoj mi nenion trovispri tio kaj mem ne sukcesis konvinkevortumi miaj opinion.

Gerd Bussing

Pri la nemalhaveblo de subjekto

Februaro:Alisa Nikitina, BerlinAndrzej Pacholski, BerlinAngela Oehler, BerlinCarola Langer, JüterbogElisabeth Schwarzer, BerlinHenryk Wenzel, BerlinIrmgard Bärenz, SenftenbergKerstin Schüssler, BerlinPaul Mätzig, BerlinSibylle Bauer, BerlinWolfram Riedel, Berlin,

Marto:Christiane Altrogge, BerlinIna Tautorat, BerlinKlaus Riedel, FinsterwaldeLu v. Wunsch-Rolshoven, BerlinWera Blanke, Berlin

N i gratulas al niaj membroj, kiuj festos sian naskiĝdatrevenon en lasekvaj du monatoj kaj deziras sanon kaj fortunon al:

Naskiĝdatrevenoj

Se ni eraris, forgesis naskiĝdaton aŭ sevi ne volas ke via nomo aperas ĉi tie,bonvolu skribi al la redaktoro (mha)

Page 9: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 902-03/2015

Page 10: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio10 02-03/2015

L a eksterordinara membrokunvenoal kiu la estraro invitis en la antaŭa

eldono okazis la 6an de decembro endanziger50. Venis dudeko da homoj porpriparoli du gravajn tagorderojn:

La unua estis la propono ŝanĝi lastatuton por sendependigi la Ligon deGermana Esperanto-Asocio (GEA). Laproponinto Chuck Smith donis por tiotri kialojn.

1. GEA sen antaŭa interkonsento aŭkonsultado kun ELB decidis translokisian oficejon kaj tiel grave ŝanĝis la lo-kajn cirkonstancojn por Esperanto-agado, kaŭzante multan neatenditanlaboron al la Berlinanoj.

2. GEA en 2014 translokis sian ser-vilon tiel ke la retejo de la Ligo dumkelkaj tagoj ne funkciis kaj daŭre mis-funkcias (ekz. mankas preskaŭ ĉiujbildoj).

3. GEA sen antaŭa averto de la ELB-estraro ŝanĝis la seruron en la klubejokaj tiel preskaŭ malebligis okazigon delingvokurso.

En la posta diskuto evidentiĝistamen, ke la plimulto de la membrojsame kiel la ELB-estraro preferas restien la sino de la granda patrino GEA kajtial Chuck retiris sian proponon favoreal kompromisa solvo: laborgrupoprilumos la enkondukon de novamembrokategorio kies kotizoj neforfluas al GEA sed restas plene enBerlin. La laborgrupon gvidas PaulEbermann.

La dua laborgrupo kreiĝis dum la duatagordero, kiu temis pri la estonteco de

la Esperanto-domo. La prezidanto deELB prezentis la pasintajn evoluojnĉirkaŭ la translokado kaj freŝajn infor-mojn de GEA, kies prezidanto ofertis enretpoŝto lokon por libroj en Kacbaĥ-strato, tamen ne por ĉiuj libroj. Du-oblaĵoj kaj malnovaj libroj restu en alialoko, ekz. en Herzberg. Laborgrupogvidata de ELB-estrarano ChristophHoppe kaj Esperanto-domano PeterKühnel pretigos planon tiucelan dum lasekva membrokunveno okazonta en fe-bruaro. Ĝis la fino de la lukontrakto(male al la unua atendo ĝi finiĝos nur la30an de junio 2015) restos tiam espe-reble sufiĉe da tempo por pripensi kajekagi.

La tria laborgrupo kreiĝis por pri-labori kaj plibonigi la bibliotekon. Sesvolontuloj troviĝis, kies taskoj estas ek-zemple ordigo kaj enkatalogigo de lalibroj. La laborgrupon estras HenrykWenzel.

Dum la membrokunveno, tri mem-broj deklaris personajn eksiĝojn. Ko-mence, Felix Zesch klarigis, ke li volontecedus sian prezidantan postenon al aliaaktivulo. Due, Roland Schnell deklarissian malkontenton pri la nova statutokaj sian tutan eksiĝon el la organizitaEsperanto-movado. Trie, Paul Eber-mann anoncis, ke li ne re-kandidatiĝospor la plendokomisiono en la sekvaj balotoj.

Tri argumentoj kontraŭ GEA, trilaborgrupoj kaj tri eksiĝanoncoj. Ĉu triotiu plaĉos al ĉiu?

Felix Zesch

Raporto pri la membrokunveno decembro 2014

Page 11: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 1102-03/2015

K iam mi estis elektita prezidanto en2011, mi volis antaŭenigi nian aso-

cion kaj nune kun aliaj aktivuloj ni atin-gis multe: En 2011 ni modernigis la re-tejon al komune redaktebla kaj aktualarepaĝaro, kaj tiel plibonigis grave nianprezenton eksteren. En 2012 ni orga-nizis la Komunan Esperanto-Kongresonen Berlin kune kun danoj kaj poloj kajtiel kontribuis aparte al la aplikado deEsperanto. En 2013 ni modernigis la sta-tuton kaj tiel harmoniigis nian enplek-tiĝon en GEA. En 2014 post longa klo-podado ni elpagigis finfine la heredaĵonde Karl Maier, dank’ al kiu nia asocionun ĝuas ioman financan liberecon. En2014 tamen okazis neplanitaj aferoj.Unue, nia retejo difektiĝis pro malboneplanita translokado al esperanto.berlin,kio ĝenas ĝis hodiaŭ. Plej restos en lamemoro la decido de GEA transloki sianoficejon for de Einbecker Straße 36,malcertigante la estontecon de la pro-jekto Esperanto-domo.

Kiam mi kandidatiĝis por la prezi-danta ofico de ELB kaj EABB en 2011, miestis parttempe dungita, sen infanoj enluata loĝejo, do kun relative multa li-bera tempo. Tiam sufiĉe regule okazisestrarkunsidoj kaj mi ofte persone ĉe-estis aranĝojn de la diversaj grupoj.Hodiaŭ, mi laboras plentempe, havas duetajn infanojn kaj ekde mallonge reno-vigatan domon. Tiuj ŝanĝoj en miaprivata vivo kaj en mia disponebla lib-ertempo kaŭzis tion, kion verŝajne mul-taj el vi spertis en la pasintaj monatoj:Mi apenaŭ partoprenas Esperanto-

aranĝojn en Berlin kaj la estrara laborookazas ĉefe virtuale. Mi preferas fariaferojn rete, ĉar tio postulas malpli datempo por mi kaj ebligas al mi pri-laboron je tempoj por mi oportunaj. Pormultaj al vi gravas tamen tre la personakontakto kaj ankaŭ mi opinias, ke laprezidanto de loka grupo devus esti plividebla ol mi nun estas.

Ankaŭ la aliaj estraranoj laborasplentempe. Ankaŭ Marc el Potsdamhavas du infanojn, Ronald loĝas enFrankfurt/Oder. Christoph laborasmulte. En nia klubo estas multaj pen-siuloj, kiuj havas klare pli da liberatempo ol la estrarano kaj ili deziras plida personaj engaĝiĝo kaj videbleco de laestraranoj. La malbalanco inter tiuj, kiujestas en ofico kun malmulta libertempokaj tiuj, kiuj estas sen ofico kun multalibertempo estas eble iugrade la kernode la malkontento pri la estraro, pri kiumi ĉiam pli kaj pli legis kaj aŭdis.

Pro tio mi alvokas homojn kun pli dadisponebla libera tempo ol mi, kan-didatiĝi por la posteno de la prezidantode la Esperanto-Ligo Berlin. Mi negluiĝas je la ofico kaj volonte liberigas laseĝon por alia aktivulo.

Felix Zesch

Kiu estos la nova prezidanto de ELB?

Ambaŭ tekstoj, pri la eksterordinaramembrokunveno en decembro kaj la alvokopor kandidati kiel prezidanto de nia asocio,estas skribitaj antaŭ la malmembriĝo deFelix Zesch.

(mha)

Page 12: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio12 02-03/2015

A uf der letzten Mitgliederver-sammlung der Esperanto-Liga

Berlin (ELB) am 6. Dezember 2014wurde ein Vorschlag zur Änderung derSatzung diskutiert, und dann zurück-gezogen.

Auf Basis dieser Diskussion schlagenwir jetzt eine Änderung der Satzungvor, die (soweit möglich) allen vorge-brachten Gesichtspunkten Rechnungträgt.

Zunächst der formale Text des Vor-schlages (nur auf Deutsch, weil dieSatzung nur deutschsprachig ist),danach folgt etwas allgemeine unddann detaillierte Erläuterung.

Für die Kommission zur Satzungs-änderung

Paul Ebermann

Dum la lasta membrokunveno deEsperanto-Ligo Berlin (ELB), la 6an

de decembro 2014, propono por ŝanĝode la statuto estis diskutita kaj posteretirita.

Baze de tiu diskuto ni jen proponasŝanĝon de lastatuto kiu (laŭeble)kontentigas ĉiujn tiam menciitajnvidpunktojn.

Unue ni prezentos la formalantekston de la propono (nur en lagermana, ĉar la statuto estas nurgermanlingva), poste sekvos ĝeneralakaj detala klarigo.

Por la komisiono pri statutŝanĝoPaŭlo Ebermann

Paragraph 4 der Satzung (Mitglied-schaft) wird wie folgt neu gefasst:

4. Mitgliedschaft4.1 Der Verein hat Bundesmitglieder,

örtliche Mitglieder und Ehren-mitglieder. Bundesmitglieder undörtliche Mitglieder werden zusam-men auch als ordentliche Mit-glieder bezeichnet.

4.2 Bundesmitglieder müssen ordent-liche Mitglieder des Deutschen Es-peranto-Bundes e.V. (Berlin) nachdessen Satzung sein. Sie müssenkeinen zusätzlichen Beitrag zahlen.

4.3 Örtliche Mitglieder sind natürlichePersonen, welche einen Mitglieds-beitrag zahlen, dessen Höhe ineiner von der Mitgliederversamm-lung beschlossenen Beitragsord-nung festgelegt wird.

4.4 Ordentliche Mitglieder werden aufschriftlichen Antrag durch denVorstand, in strittigen Fällen durchdie Mitgliederversammlung aufge-nommen.

4.5 Ehrenmitglieder werden durch dieMitgliederversammlung auf-genommen, und müssen keinenBeitrag zahlen.

Änderungsvorschlag

Vorschlag zur Änderung der Satzung derEsperanto-Liga Berlin

Page 13: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 1302-03/2015

4.6 Die Mitgliedschaft endet durchAustritt, Streichung aus der Mit-gliederliste, Ausschluss oder Tod,bei Bundesmitgliedern fernerdurch die Beendigung der ordent-lichen Mitgliedschaft im DeutschenEsperanto-Bund e.V. (Berlin) nachdessen Satzung.

4.7 Der Austritt ordentlicher Mit-glieder ist nur zum Jahresendemöglich. Er muss dem Vorstandschriftlich erklärt werden. ÖrtlicheMitglieder, die mit der Zahlung desBeitrags trotz zweimaligerMahnung im Rückstand sind,können aus der Liste der ordent-lichen Mitglieder gestrichenwerden.

4.8 Wenn ein Mitglied grob odernachhaltig gegen die Satzung odergegen die Interessen des Vereinsverstößt, kann es durch Beschlussdes Vorstands, in strittigen Fällendurch die Mitgliederversammlungausgeschlossen werden. Der Aus-schluss ist dem Betroffenen schrift-lich unter Angabe der Gründe mit-zuteilen.

4.9 Einzelmitglieder können sich zuGruppen zusammen- schließen. DieGruppen können sich nach ört-lichen, fachlichen, politischen,religiösen und weltanschaulichenGesichtspunkten bilden und sicheine eigene Satzung und Beitrags-ordnung geben, die der Bestätigungdurch den Vorstand bedarf.

4.10 Natürliche Personen, welche nichtMitglied werden wollen oderkönnen, sowie juristische Per-

sonen, können den Verein alsFörderer unterstützen, mit einemMindestbeitrag, welcher in einervon der Mitgliederversammlungbeschlossenen Beitragsordnungfestgelegt wird.

Paragraph 6.1 wird wie folgt neugefasst:

6. Mitgliederversammlung6.1 Die Mitgliederversammlung ist das

oberste Organ des Vereins undMitgliederversammlung nach § 32BGB. Stimmberechtigt sind:a) die ordentlichen Mitglieder, die

die Beiträge für das laufendeJahr bezahlt haben,

b) Ehrenmitglieder.Förderer nach 4.10 haben Rede-recht, aber kein Stimmrecht auf derMitgliederversammlung.

Paragraph 10/11 wird wie folgt neugefasst:

11. Schluss- und Übergangsbestim-mungenDiese Satzung tritt mit Eintragungin das Vereinsregister in Kraft undersetzt die bisherige Satzung von2013. Bis zu den nächsten Wahlennach der Eintragung dieser Satzungbleiben alle nach der bisherigenSatzung gewählten Amtsträger inihren Ämtern. Ordentliche Mit-glieder nach der bisherigenSatzung werden mit der Eintragungdieser Satzung zu „Bundes-mitgliedern“ nach 4.2.

Page 14: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio14 02-03/2015

Gemäß der vorgeschlagenen Än-derung der Satzung werden die

Mindest-Beiträge für örtliche Mit-glieder und Förderer in einer Beitrags-ordnung festgelegt, welche von der Mit-gliederversammlung beschlossen wird.

Da wir uns in der Kommission zurSatzungsänderung nicht auf einen Vor-schlag einigen konnten, präsentierenwir hier zwei extreme Vorschläge.

Die Mitgliederversammlung kanneinen von ihnen auswählen, andereZahlen einsetzen, oder entsprechendder Diskussion einen anderen Text be-schließen.

Für die Kommission zur Satzungs-änderung

Paul Ebermann

L aŭ la proponita ŝanĝo de la statuto,la minimumaj kotizoj por la lokaj

membroj kaj por la subtenantoj estasfiksita en kotizo-regularo, kiu estasdecidenda de la membrokunveno.

En la komisiono pri statutŝanĝo ni nepovis konsenti pri unu propono, tial niĉi tie prezentas du ekstremajnproponojn.

La membrokunveno povas elekti unuel ili, enmeti alian nombrojn, aŭ ŝanĝi latekston entute laŭ la surloka diskuto.

Por la komisiono pri statutŝanĝo

Paŭlo Ebermann

Vorschläge für eineBeitragsordnung derEsperanto-Liga Berlin

Proponoj de kotizo-regularo por la

Esperanto-Ligo Berlin

N ia ĝisnuna konto ĉe Postbankkostis nin jare 120 EUR. Tio

signifas, ke la kotizorepagon de 12membroj ni uzis nur por administrajceloj kaj por plenumi nian bezonon havikonton. Tiun elspezon ni nun povismalaperigi estonte, ĉar ni trovissenpagan konton por komunutilajasocioj ĉe DKB. Bv. do estonte ĉiam uzinur nian novan kontoligon:

Esperanto-Liga Berlin,IBAN: DE45 1203 0000 1020 2018 67,

BIC: BYLADEM1001

Bonvolu kontroli, ĉu vi jam ĝiris vianmembro-kotizon por la pasanta jaro kajsam-tempe jam instigas vin pagi por2015 por plifaciligi la administradon.Membrokotizoj pagendas rekte al laGermana Esperanto-Asocio, kiu trans-prenis nian membroadministradon. Lakoncerna konto-numero estas

IBAN DE32 5085 1952 0040 1145 71.

La regula kotizo estas 72 EUR. Anticipandankon!

Felix Zesch

Nova konto de la Ligo

Page 15: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio 1502-03/2015

1. Bundesmitglieder nach Punkt 4.2der Satzung müssen keinen zusätz-lichen Beitrag an die ELB zahlen(zusätzliche Spenden sind aberjederzeit willkommen).

2. Örtliche Mitglieder nach Punkt 4.3der Satzunga) mit eigenem Einkommen zah-

len einen jährlichen Beitragvon mindestens 72 €,

b) ohne eigenes Einkommen zah-len einen jährlichen Beitragvon mindestens 36 €.

3. Förderer nach Punkt 4.10 der Sat-zunga) mit eigenem Einkommen zah-

len einen jährlichen Beitragvon mindestens 72 €,

b) ohne eigenes Einkommen zah-len einen jährlichen Beitragvon mindestens 36 €.

4. Die Einteilung nach »mit eigenemEinkommen« und »ohne eigenesEinkommen« nimmt jedes Mitgliedbzw. jeder Förderer selbst vor, eswird nicht von der ELB kontrolliert.

1. Bundesmitglieder nach Punkt 4.2der Satzung müssen keinen zusätz-lichen Beitrag an die ELB zahlen(zusätzliche Spenden sind aberjederzeit willkommen).

2. Örtliche Mitglieder nach Punkt 4.3der Satzunga) mit eigenem Einkommen zah-

len einen jährlichen Beitragvon mindestens 30 €,

b) ohne eigenes Einkommen zah-len einen jährlichen Beitragvon mindestens 15 €.

3. Förderer nach Punkt 4.10 der Sat-zunga) mit eigenem Einkommen zah-

len einen jährlichen Beitragvon mindestens 30 €,

b) ohne eigenes Einkommen zah-len einen jährlichen Beitragvon mindestens 15 €.

4. Die Einteilung nach »mit eigenemEinkommen« und »ohne eigenesEinkommen« nimmt jedes Mitgliedbzw. jeder Förderer selbst vor, eswird nicht von der ELB kontrolliert.

Vorschlag 1Beitragsordnung der Esperanto-Liga

Berlin e.V.

Vorschlag 2Beitragsordnung der Esperanto-Liga

Berlin e.V.

Page 16: Salutvortoj2015 · 2016-06-11 · 65-a jaro por Berlin kaj Brandenburgio n-ro 664, 02-03/2015 Karaj membroj de EABB kaj ELB, nuntempe regas kelkaj grandaj ŝanĝoj en la Esperanto-vivo

Esperanto-Informilo por Berlin kaj Brandenburgio16 02-03/2015

Esperanto-Informilo por Berlino kaj Brandenburgio estas la oficiala organo deEsperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio r. a.

Eldonas/Herausgeber:Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio r. a. Esperanto-Vereinigung Berlin-

Brandenburg e. V.

Responsas/V.i.S.d.P.:Ronald Schindler, vicprezidanto

Einbecker Str. 36 · 10317 Berlin – www.esperanto.berlin · eibb [ĉe] esperanto.de

Enpaĝigis/Satz:Marc Hanisch (mha) · Farita per Scribus (http://scribus.net)Litertiparo/Schrift: Gentium (http://scripts.sil.org)

En la artikoloj nur esprimiĝas la opinioj, deklaroj, rekomendoj ktp. de la poaj aŭtoroj, nede la asocioj, estraroj ktp. aŭ de la responsulo, krom alia estas eksplicite indikata.

La redakta limdato por la venonta numero estas la 8-a de marto 2015.

Germana Esperanto-AsocioKatzbachstr. 25, 10965 Berlin

tel.: 030 510 629 35, infozentrum[ĉe]esperanto.deIBAN DE32508519520040114571, BIC: HELADEF1ERB

Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Liga Berlin e.V.:Einbecker Straße 36, 10317 Berlin

tel.: 030 818 091 12, eabb[ĉe]esperanto.deIBAN: DE45 1203 0000 1020 2018 67, BIC: BYLADEM1001

Vicprezidanto: Ronald Schindler

EsperantoLand e.V.Lu Wunsch-Rolshoven, tel.: 030 685 5831, esperantoland[ĉe]esperantoland.de,

www.EsperantoLand.de

Esperanto? Plenbuŝe! - praktikada tablorondoPhilippe Beaudonnet, tel.: 030 217 562 33, philippe.beaudonnet[ĉe]gmx.net

Jxaŭda Rondorenkontiĝejo: Einbecker Straße 36, 10317 Berlin, tel. 030 428 578 99

Grupo LietzenseeHans Moser, tel.: 030 8621411

Kontaktoj

Pro manko da spaco bonvolu viziti http://esperanto.berlinpor aktualaj datoj.