kreaj komunejoj

38

Click here to load reader

Upload: jimes-milanez

Post on 09-Jun-2015

197 views

Category:

Education


2 download

DESCRIPTION

Creative Commons

TRANSCRIPT

Page 1: Kreaj Komunejoj

Kreaj Komunejoj“Kelkaj” Rajtoj

Rezervitaj

Jimes Vasco Milanez40a Brazila Kongreso de Esperanto

25a Brazila Esperantista Junulara Kongreso

Porto Alegre, la 20an de Julio 2005

Fleksebla alternativo por aŭtorrajtoj

Page 2: Kreaj Komunejoj

Enkonduko

Kelkaj tiklaj demandoj... Ĉu vi jam piratumis? Ĉu vi jam kopiis libron,

muzikon...?

– La principa utilo de kopirajto: agnoska kaj komerca protekto– Perantoj kaj eldonaj riskoj

– Aj, kiel facila estis la vivo en tiu tempo... Sed la tempo ne haltas...– Kserokopiiloj, sonbendoj, videobendoj...

– Komputiloj kaj ciferaj formatoj...

– Ho, ve! Interreto...

– Materiaj x nemateriaj verkoj– Panoj, fiŝoj kaj la novaj diafanaj boteloj

– La strikteco de la distribuantoj de kulturaj “varoj”

– Longeco kaj strikteco de kopirajto: ĉu utilo aŭ malutilo?

– Ebla alternativo: ĉu transdoni pli da povo al la aŭtoroj?

Page 3: Kreaj Komunejoj

Historio, leĝoj kaj problemoj

– La unua kopirajto usona, de ties fondintoj: 14 jaroj + 14 jaroj– Koncepto de socia valoro kaj protekto kontraŭ forgeso

– Leĝaj ŝanĝoj: longigoj, striktigoj kaj la fina renverso– Usono, 1976. Kaj la cetero de la mondo... Kien?

– La tuta potenco al entreprenoj, distribuantoj kaj familioj

– Kiel kontakti la aŭtorojn kaj ekhavi permeson?

– Kelkaj specimenoj de nia sovaĝejo: heredantoj, lernolibroj, muzika piratado...

– Elektronikaj formatoj kaj interreto: malmultekosta kaj abunda kreado– Kia la rolo de la perantoj? Kial tiel alta prezo?

– Malfacilo por internacia interŝanĝo, malsamaj leĝaroj

– Ĉu oni traktu sendistinge kulturon kvazaŭ varo?

– Preskaŭ ĉio estas farita sur la pasinteco. La ekzemplo de scienco.

“Se mi rigardis pli foren ol aliuloj, tiel estas ĉar mi staris sur la ŝultroj de gigantoj.”Isaac Newton, en letero al sia amiko Robert Hooke, Februaro 1676

Page 4: Kreaj Komunejoj

Resume...

– Komunsaĝaj devoj ĉe uzado de aliulaj verkoj– Informo al la publiko pri la deveno de la uzita materialo

– Sed tiel mi riskos suferi proceson!

– Informi al la aŭtoro pri la uzado de lia verko– Sed kiel kontakti lin eĉ kaj des pli ekhavi permeson?

– El la bezono plene indiki kopirajton, oni alvenis al la alia ekstremo– Tiuj kiuj NE volas distribui sian verkon laŭ la plena kopirajto ne havis

precizajn unuecajn ilojn por tion klare kaj nepridubeble indiki– La publiko ne bone sciis, kiujn uzojn de verkoj estas permesataj kaj, sub dubo,

tion evitadis pro timo de procesoj pro kopirajto

– Kaj nun, kion mi faru!? Kaj la kaoso ĉe interreto!?

Page 5: Kreaj Komunejoj

La ekzemplo de Libera Programaro

– Richard Stallman, Projekto GNU, Fondaĵo de Libera Programaro

– "copyleft" (vortludo de "kopiomaldekstre“ / "malkopirajto") – Permesiloj por leĝe plu garantii la liberecon

– Kvar liberecoj, por:– uzi la programon, por iu ajn celo

– studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj

– disdoni kopiojn

– plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn

– GPL kaj aliaj permesiloj

– Linukso kaj liberaj programoj en la nuntempo, negoca modelo

– GFDL-permesilo, uzata de Vikipedio– Kreita por libera dokumentado de programoj

Page 6: Kreaj Komunejoj

Kreaj Komunejoj

Tuta spektro da rajtoj

Page 7: Kreaj Komunejoj

Kio ĝi estas?

Komunejoj kaj la socia organizado Garrett Hardin – La tragedio de la komunejoj. Science, 1968 “Kreaj” komunejoj: la elĉerpiĝo iris for Interreto: instigo al pli libera aliro al konoj kaj kulturo

Aro da permesiloj (juraj dokumentoj) kiuj ebligas ke vi konstruu vian propran kopirajton

Per aldono de elekteblaj “atributoj”, vi kapablas krei kopirajton inter la tipa kopirajto kaj la publika posedo

Ĝi estas jura ilo, ne “pirata” alternativo Vi povas konservi viajn komercajn rajtojn, dum ebligas ke via

publiko pli libere uzu vian verkon

Page 8: Kreaj Komunejoj

Kion vi povas publikigi

Por kiu ĝi estas...- Por homoj kiuj sopiras pli da libero okaze de disponigo de siaj verkoj

Por kiu ĝi ne estas...- Por homoj kiuj tute kontentas pri la plena kopirajto

Kreaj Komunejoj havas grandan aplikeblon ĉe elektronikaj formatoj de kulturaj verkoj, tamen ĝi ankaŭ estas utiligebla por tradiciaj formatoj

Tekstoj, artikoloj, libroj, ttt-ejoj Filmoj, videoj Muziko, sondosieroj Fotoj, desegnaĵoj, pentraĵoj Aliaj kulturaj verkoj kiujn vi kapablas imagi

Page 9: Kreaj Komunejoj

La atributoj

Per kombino de kvar atributoj, kiuj indikas apartajn uzojn aŭ postulojn, eblas atingi grandan flekseblecon: imagu vin kiel en memserva restoracio, en kiu la fina “plado” estas la kopirajto por via verko

Ni vidu plibone kiel tio funkcias...

Page 10: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

KREAJ KOMUNEJOJ DEZIRAS HELPI DIFINI LA SPEKTRON DA ALTERNATIVOJ INTER PLENA KOPIRAJTO – ĈIUJ RAJTOJ REZERVITAJ – KAJ LA PUBLIKA POSEDO – NENIU RAJTO REZERVITA. NIAJ PERMESILOJ HELPAS KE VI KONSERVU VIAN KOPIRAJTON DUM PERMESAS CERTAJN UZOJN DE VIA VERKO. ILI HELPAS KE VI OFERU VIAN KREAN LABORON KUN KELKAJ RAJTOJ REZERVITAJ.

Page 11: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

KIAM VI KREAS VIAN VERKON, ĜI ESTAS AŬTOMATE PROTEKTITA DE PLENA KOPIRAJTO – ĈU VI POSTULAS PROTEKTON AŬ NE; ĈU VI ALDONAS LA KOPIRAJTAN SIMBOLON © AŬ NE. TIO ESTAS ĜUSTA POR HOMOJ KIUJ DEZIRAS PLENE REGI ĈIUN UZON DE SIA VERKO, SED KIO PRI TIUJ HOMOJ KIUJ DEZIRAS KUNDIVIDI SIAN LABORON LAŬ CERTAJ KONDIĈOJ?

Page 12: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

NIAJ PERMESILOJ CELAS TIUJN ULOJN – TIUJ KIUJ KOMPRENAS KE MODERNIGO KAJ NOVAJ IDEOJ VENAS PER KONSTRUADO SUR TIO JAM EKZISTANTA.

Page 13: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

ĈIU PERMESILO DE KREAJ KOMUNEJOJ EBLIGAS KE LA MONDO DISTRIBUU, MONTRU, KOPIU KAJ DISKONIGU VIAN VERKON – KONSIDERANTE KE ILI KONFORMU AL CERTAJ KONDIĈOJ DE VIA ELEKTO.

Page 14: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

ESTAS KVAR ĈEFAJ KONDIĈOJ KIUJN VI POVAS ASIGNI PER PERMESILO DE KREAJ

KOMUNEJOJ. LA UNUA ESTAS AGNOSKA POSTULO. NI KONSIDERU KE MI ESTAS DEBUTANTA FOTISTO KAJ MI DEZIRAS DISKONIGI MIAJN NOMON KAJ LABORON TRA LA RETO. LA ATRIBUA OPCIO PERMESAS KE PERSONOJ LIBERE REDISTRIBUU MIAJN FOTOJN KONDIĈE KE ILI AGNOSKU MIAN AŬTORECON.

ATRIBUO

NEKOMERCE

SEN DERIVITAJ VERKOJ

DISPONIGU SAME

Page 15: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

TIEL, KIAM IGNACIO PRETERIRAS MIAN RETEJON, LI INFORMIĜAS KE LI RAJTAS UZI MIAN FOTON SE LI AGNOSKAS MIAN AŬTORECON. NE ESTAS NECESE KE LI KONTAKTU MIN ANTAŬ OL REPUBLIKIGI ĜIN, KONDIĈE KE LI LISTIGU MIAN NOMON KAJ LIGILON AL MIAJ POSTULOJ.

Page 16: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

ALIA ELEKTO ESTAS ASIGNI NEKOMERCAN UZON. TIO EBLIGAS KE MI DISPONIGU MIAN FOTON POR LA MONDO SED MALPERMESAS KE ALIULOJ GAJNU MONON PER ĜI. SE IU DEZIROS UZI MIAN FOTON POR KOMERCAJ CELOJ, ILI DEVOS UNUE EKHAVI MIAN PERMESON. EN TIU OKAZO MI POVUS EKZEMPLE PETI IOM DA MONO PRO MIA LABORO!

ATRIBUO

NEKOMERCE

SEN DERIVITAJ VERKOJ

DISPONIGU SAME

Page 17: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

TIEL SE S-RO EZRA, LERNEJA INSTRUISTO, DEZIRAS METI MIAN FOTON EN LA PAĜARON DE SIA KLASO, LI POVAS FARI TION SEN PERMESPETO. TAMEN LI PLU DEVAS MONTRI LIGILON AL MIA PERMESILO – TIEL KE ALIAJ PERSONOJ SCIU, KIEL ILI RAJTAS AŬ NE RAJTAS REUZI ĜIN.

Page 18: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

ALIFLANKE, IMAGU KE S-INO MIRANDA DEZIRAS METI MIAN FOTON EN BROŜURON KIUN ŜI VERKAS. ĈAR ŜI PLANAS VENDI LA LIBRON POR HAVI PROFITON, ŜI DEVAS EKHAVI MIAN PERMESON ANTAŬ OL ALDONI MIAN FOTON.

Page 19: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

LA TRIA ELEKTO ESTAS DEKLARI SEN DERIVITAJ VERKOJ. TIO PERMESAS KE ALIULOJ KOPIU KAJ REDISTRIBUU MIAN FOTON – SED NUR SE ILI TION FARAS SEN ALIIGI AŬ MODIFI ĜIN. MI POVAS ELEKTI TIUN OPCION SE MI DEZIRAS MIAJN FOTOJN DISDONITAJ EN ILIA TUTA, ORIGINALA STATO.

ATRIBUO

NEKOMERCE

SEN DERIVITAJ VERKOJ

DISPONIGU SAME

Page 20: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

IMAGU KE F-INO MAJA DEZIRAS PROFITI MIAN FOTON POR KOMPILUMO KIUN ŜI PRETIGAS. ĈAR MIA VERKO ESTAS OFERITA KUN LA KONDIĈO SEN DERIVITAJ VERKOJ, MAJA DEVAS PETI MIAN PERMESON ANTAŬ OL FARI TION. ŜI POVUS TAMEN KOPII KAJ DISDONI LA FOTON EN ĜIA ORIGINALA FORMO.

Page 21: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

LA LASTA ELEKTO ESTAS IO NOMEBLA KIEL PLUDONU SAME. ĜI POSTULAS KE LA PERSONOJ KIUJ TRANSFORMAS AŬ KONSTRUAS SUR MIA ORIGINALA FOTO DISPONIGU LA REZULTAN VERKON LAŬ LA SAMAJ KRITERIOJ KIUJN MI DONIS AL ILI. KONSIDERU EKZEMPLE KE MI PRENU PERMESILON KUN TIU KONDIĈO KAJ ANKAŬ KUN ATRIBUA KAJ NEKOMERCA ATRIBUTOJ:

ATRIBUO

NEKOMERCE

SEN DERIVITAJ VERKOJ

DISPONIGU SAME

Page 22: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

PER TIU KOMBINO, MAJA POVAS MODIFI KAJ UZI MIAN FOTON EN SIA KOMPILUMO KONDIĈE KE ŜI DISPONIGAS LA TUTON LAŬ LA SAMAJ KRITERIOJ KIUJN MI OFERIS AL ŜI: ATRIBUO, NEKOMERCA UZO KAJ PLUDONU SAME. ŜI ANKAŬ DEVAS RESPEKTI LA ORIGINALAN PERMESILON INDIKANTE MIAN NOMON KAJ PERMESPETANTE ANTAŬ OL GAJNI MONON PER ĜI.

Page 23: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

NU, TIEL FUNKCIAS ĈIU EL LA KVAR ELEKTEBLAJ ATRIBUTOJ – KAJ VI RAJTAS KOMBINI ILIN POR REFLEKTI VIAJN PREFEROJN. ESTAS ENTUTE DEK UNU EBLAJ KOMBINOJ.

Page 24: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

SED SE VI PREFERAS LASI LA TUTAN REGADON DE VIA VERKO AL LA PUBLIKO, KUN NENIU AJN KONDIĈO, VI POVAS UZI LA RETEJON DE KREAJ KOMUNEJOJ POR DEDIĈI LA VERKON AL PUBLIKA POSEDO. TIO ESTAS IO ALIA OL PERMESILO – TEMAS PRI MANIERO POR DEKLARI, SIMPLE, “NENIU RAJTO REZERVITA”.

Page 25: Kreaj Komunejoj

Spektro da rajtoj

NI ESPERAS KE LA ILARO DE KREAJ KOMUNEJOJ HELPOS VIN KAJ ALIULOJN DISPONIGI GRANDAN GAMON DA KREAJ VERKOJ, EN PLURAJ MEDIOJ, LAŬ VIAJ PROPRAJ KRITERIOJ.

Page 26: Kreaj Komunejoj

La permesiloj

Por ĉiu kombino de atributoj estas:– Resumo [Commons Deed]

– Jura kodo, jam adaptita al multaj jurisdikcioj (kaj tradukitaj)

– Cifera kodo, metadatumoj por elektronikaj formatoj

Laŭ la paĝo, la unua estas legebla de homoj, la tria de maŝinoj kaj la dua de advokatoj...

Atribuo + Disponigu Same – simila al la GPL-permesilo de liberaj programoj

Page 27: Kreaj Komunejoj

Do, kiel ĝi funkcias

Elektu la atributojn laŭ via plaĉo kaj laŭ via verko Ekhavu la juran dokumenton kiu resumas vian deziron

Se vi uzas verkerojn el aliaj fontoj, atentu ke NE estas permesate forigi kondiĉojn de la aliaj aŭtoroj (tio estas, oferti al la publiko pli da libero ol la ricevita)

Vi rajtas pli limigi la liberon de la publiko, krom se vi uzas aliulajn verkojn kiuj posedas la atributon “Disponigu Same”

Estas eble oferi vian verkon per pli ol unu permesilo: tiel vi donas elektalternativojn al la publiko.

La atributoj Sen Derivitaj Verkoj kaj Disponigu Same ne estas utiligeblaj kune

Page 28: Kreaj Komunejoj

Kolektivaj x derivitaj verkoj

Nuanco inter “kolektivaj” kaj “derivitaj” verkoj Estas atributoj kiuj aplikeblas nur al la unua speco, nur al la dua aŭ

al ambaŭ ATRIBUO, NEKOMERCE: aplikeblaj al ambaŭ

SEN DERIVITAJ VERKOJ: permesas nur kolektivajn verkojn

DISPONIGU SAME: estas aplikebla nur al derivitaj verkoj

La publika posedo permesas ambaŭ uzojn La ordinara kopirajto malpermesas ambaŭ uzojn

Povas okazi eventualaj konfliktoj inter permesiloj, se estas uzataj multaj aliulaj materialoj: tiam plu estos necese kontakti kelkajn aŭtorojn – klopodu elekti la plej facilan vojon (malpli da kontaktoj aŭ tiuj plej alireblaj)

Page 29: Kreaj Komunejoj

Atentigoj

Permesoj garantiitaj de la respektivaj landaj leĝoj evidente ne estas forigataj de tiuj ĉi dokumentoj

Kreaj Komunejoj estas serioza afero – jura ilaro Tiel, por aferoj ne sufiĉe gravaj ĝi ne havas multe da senco

Proceso de Globo al UOL pro montrado de goloj; de la muzika industrio kontraŭ uzantoj kiuj disponigas kopirajtitajn kanzonojn

Pri burokratiaj aferoj: atentu ekzemple citaĵojn ĉe libroj, kreditojn ĉe filmoj kaj diskoj, striktajn komputilajn permesilojn...

En la plej malbona kazo, vi devos kontakti la aŭtorojn, kiel jam okazas ĉe la ordinara kopirajto

Ekster la leĝo, pirate evidente plu estos pli facile – Kreaj Komunejoj estas meza laŭleĝa vojo: “fleksebla kopirajto”

Ĉio dependas de la uzo kiun vi celas kaj ĉu ĝi eble altiros eksteran atenton. Por aŭtoroj tamen ĝi estas bona vojo por alparoli sian publikon

Page 30: Kreaj Komunejoj

Specialaj permesiloj

Publika posedoDokumentoj por ke vi plene transdonu la rajtojn al la publiko, tamen ankoraŭ ne

konforma al la brazila juro

SpecimenigoSe vi permesas nur la uzon de fragmentoj el viaj verkoj

(ekzemple, por muziko!)

http://creativecommons.org/license/sampling

EvolulandojĜi egalas al permesilo kun la agnoska atributo, sed ĉiuj liberoj validas nur en

evolulandoj

http://creativecommons.org/license/devnations

Page 31: Kreaj Komunejoj

Kiu subtenas KK?

Kreaj Komunejoj [Creative Commons] estas neprofitcela organizo kiu uzas sian juran spertaron cele al livero de dokumentoj kapablaj laŭleĝe anstataŭi la plenan kopirajton.

La kerno de la teamo, konsistanta el spertuloj pri intelekta proprieto kaj kibernetika leĝo, apartenas al la Jura Altlernejo de Stanford, parto de la Universitato de Stanford, Massachusetts – Usono.

La brazila versio de la juraj permesiloj estis tradukita de la Jura Altlernejo de Fondaĵo Getúlio Vargas, Rio de Janeiro.

Inter ekzemploj de utiligo ampleksnivela, elstaras la Malferma Kursa Materialo de la renoma Instituto de Teknologio de Massachusetts [MIT-OCW], kies traduko al Esperanto ankaŭ estus interesa. Por pliaj informoj konsultu ligilon disponeblan en la fino.

Page 32: Kreaj Komunejoj

Esperantujo

Ĉu KK utilas por ni?

Page 33: Kreaj Komunejoj

Esperantujo

Komprenebla deziro faciligi la diskonigon de Esperanto kaj alireblon al verkoj

Altaj kostoj de importitaj originalaj produktoj Derivitaj verkoj kune produkteblaj

Vortaroj, lernolibroj, tradukoj, retpaĝoj, enciklopedio... Flanke de la aŭtoroj, la deziro fariĝi pli konata kaj

disvastigi siajn ideojn pli libere Kopirajto laŭ la celo kaj speco de la verko

Bazaj verkoj, tro specifaj verkoj

Page 34: Kreaj Komunejoj

Kelkaj konkludoj

Kreaj Komunejoj estas pli fleksebla ol la ordinara kopirajto Piratado x laŭleĝa uzo Saĝo por uzado laŭ la kuntekstoj Kelkaj demandoj ankoraŭ ne tute bone solvitaj, kiel la ebla

konflikto inter permesiloj Distingoj inter ordinaraj kaj elektronikaj formatoj Manko de pli klara leĝaro por interreto, ne nur pri kulturo

Repensado de la rolo de la perantoj

Konscio pri la financa rekompenco al aŭtoroj

Al mondo de pli libera sciaro

Page 35: Kreaj Komunejoj

Ligiloj kaj referencoj

http://www.creativecommons.org/ http://www.copyright.com/ http://geocities.com/lunazzi_kaj_esperanto/agadjjl/eldonaj.html http://ocw.mit.edu/OcwWeb/Global/terms-of-use.htm http://www.lessig.org/ http://www.free-culture.cc/freecontent/ http://www.gnu.org/copyleft/fdl.html http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/gpl.html http://www.archive.org/ http://www.dominiopublico.gov.br/ http://www.vikipedio.org/ Roland Rotsaert. Creative Commons: aŭtoraj rajtoj laŭmezure. Monato, Majo 2005

+ http://jimes.multiply.comDisponigita laŭ la permesilo agnosku / pludonu sammaniere

Page 36: Kreaj Komunejoj

Ligiloj ĉe Kreaj Komunejoj

Bedaŭrinde preskaŭ ĉio estas ankoraŭ nur en la angla... La permesilaro

http://creativecommons.org/license/?lang=pt

http://creativecommons.org/about/licenses/

http://creativecommons.org/license/meet-the-licenses

Listo de oftaj demandoj

http://creativecommons.org/faq

Kelkaj ekzemploj

http://creativecommons.org/learn/licenses/examples

Pri publika posedo, kopirajto, komunejoj, malferma materialo kaj intelekta proprieto

http://creativecommons.org/about/legal/

Pri la brazila versio de la permesiloj

http://creativecommons.org/worldwide/br/

Kelkaj partneroj

http://creativecommons.org/about/affiliates

Page 37: Kreaj Komunejoj

Specialaj dankoj

Molina Vasco Milanez – Unicamp

– Pro la konstanta apogo kaj pacienco aŭskulti la fraton kaj pro la multaj utilaj babiladoj

José Joaquín Lunazzi – Unicamp

– Pro la pluraj klerigaj diskutoj pri aŭtorrajtoj Lucas Vignoli Reis – Unicamp

– Kiu pretigis la prezentdosieron uzitan kiel modelon por tiu ĉi

Al Esperanto, kiu larĝigis mian primondan komprenon

Al ĉiuj kiuj revas kaj laboras por mondo malpli ekskluda

Page 38: Kreaj Komunejoj

Aŭtorrajtaj notoj

Ĉi tiu prezentdosiero, por esti mem ekzemplo de la utiligo de KK [eĉ se en tre limigita maniero kaj iom nesencohava], estas disponebla laŭ permesilo de Kreaj Komunejoj

– Teksto kaj aranĝo de Jimes Vasco Milanez.

– Originala dosiermodelo de Lucas Vignoli Reis, kreita por niaj Esperanto-prelegoj en Unicamp.

– Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/2.0/br/

Notoj pri partoj uzitaj el aliaj fontoj

– Bildstrio “Spektro da Rajtoj” [A Spectrum of Rights]

• Koncepto kaj dezajno de Neeru Paharia.

• Originalaj bildoj de Ryan Junell, Fotoj de Matt Haughey.

• Tradukita al Esperanto de Jimes Vasco Milanez.

• Retvojo: http://creativecommons.org/learn/licenses/comics1

• Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by-nc-sa/1.0/

– Bildoj kaj citaĵoj el Kreaj Komunejoj

• Retvojo: http://creativecommons.org/

• Permesilo: http://creativecommons.org/licenses/by/2.5/