o dia regno - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/dr_6_2009.pdfrenkontis...

24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 6 (879) • 2009 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Lumo en Malhelo

Upload: buicong

Post on 25-Feb-2018

235 views

Category:

Documents


4 download

TRANSCRIPT

Page 1: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 6 (879) • 2009 •

DIA

REG

NO

ISS

N 0

16

7-9

55

4

Lumo en Malhelo

Page 2: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

122 DIA REGNO 6/2009

REDAKTORAJ VORTOJ

LA TEMPO RAPIDE pasas. Denoveni atendas la kristnaskan festonkaj niaj urboj kaj vilaĝoj estas

ornamitaj kaj lumigitaj por doni lumonen la malhela vintro.

Tiu ĉi numero ankaŭ signifas ke mijam dum kvin jaroj funkciis kiel redak-toro. Per multaj spertoj mi pliriĉiĝispreparante variajn tekstojn kaj artiko-lojn sed ankaŭ teknike provante eklernila metion de enpaĝigo. Kelkfoje lateknika rezulto ne tute fierigis min. Domi devas daŭrigi mian lernadon.

Mi ankaŭ volas atentigi vin kebaldaŭ pasis 50 jaroj post la libro “Niahistorio” kaj mi esperas ke ni povaskolekti kiel eble plej multe el la ankoraŭekzistanta memoro inter niaj membrojkaj fari “Parto dua”­n. Ankaŭ vi povaskontribui. Kiam vi partoprenis vianunuan kongreson? Kiujn personojn virenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis?Skribu viajn personajn impresojn kaj nipovas publikigi kelkajn en nia gazeto.Vidu la ekzemplon de Åke Ahlrén enla pasinta numero.

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]

Kasisto: Siegfried KRÜGER* Claudiusweg 10,

DE 74074 Heilbronn, Germanio) +49 7131 162688;

: [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •

Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-

poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Nederlandapoþtĝirkonto de KELI ĉe ING Bank N.V.: 5506132.Kontonomo: INT CHR ESPERANTO BOND - KELI -

BIC: INGBNL2A; IBAN: NL86INGB0005506132Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]

Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁR

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,­ aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

ENHAVO

La espero - prediko en Vroclavo 123Fedorovskaj ikono kaj Ipatjevamonaĥeo ­ sorto de rusaj caroj

127

Skizoj pri filozofo-kuracistoj, II 128Tri semajnojn post la apopleksio 132Pensoj pri pardono kaj repaciĝo 134Bildoj pri Beregdaróc, niakongresejo 2010

138

Protokolo de la jarkunveno deKELI

140

Informetoj 143Demandoj 144

Page 3: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 123

PREPARANTE ĈI TIUN predikon,mi serĉis tekston kiu povus rilatial la temo de la kongreso, nome

la espero. Ili estas ja multaj. Kaj miankaŭ rigardis, kiuj estas la tekstojproponitaj de la “oficiala” listo. Kaj jenunu bone taŭgas. Mi do elektis lahodiaŭan tekston el la Evangelio laŭMarko.

La perikopo retenita en la romkato-lika listo, kiu estas ankaŭ ĝenerale uzita

en mia reformita eklezio, estas mal-longa, kvin versikloj, kiam en aliajeklezioj ĝi povas enhavi kromajn ver­siklojn. En la rakonto de Marko, ĝitroviĝas post la ne­akcepto de Jesuo enNazaret, la sendado de la disĉiploj kajla morto de Johano Baptisto kaj tujantaŭ la unua multobligo de panoj kajla marŝado sur akvo.

En ĝi okazas nenio eksterordinara:neniu miraklo, neniu grava parabolo aŭparolado. La nura citaĵo de Jesuoaspektas tre banala: “Venu aparte kajripozu”. Tamen ĝi enhavas mesaĝongravan, rilate al Jesuo, al la disĉiplojkaj al la amaso.

Preskaŭ neniam Marko uzas en siaevangelio la vorton “apostolo”, sed liuzas ĝin ĉi tie. Eble li volis indiki laelektitojn kaj iliajn funkciojn, aŭ plisimple, li volis paroli pri la senditoj, pritiuj kiujn Jesuo sendis, kaj kiuj ĵusrevenis, ĉar tio estas la unua signifo de

La esperoPrediko dum la ekumena kongreso en Vroclavo, 2009

Philippe COUSSON, FR

Marko 6:30-34

30 Kaj la apostoloj kolektiĝis al Jesuo, kaj rakontis al li ĉion, kion ili faris kajinstruis. 31 Kaj li diris al ili: Venu mem aparte en dezertan lokon, kaj iomripozu. Ĉar estis multaj venantaj kaj irantaj, kaj ili ne havis oportunon eĉ pormanĝi. 32 Kaj ili foriris en la ŝipeto al dezerta loko aparte. 33 Kaj oni vidis ilinforirantajn, kaj multaj rekonis ilin, kaj piede oni kuris tien el ĉiuj urboj kajantaŭvenis ilin. 34 Kaj li elvenis, kaj vidis grandan homamason, kaj likortuŝiĝis pri ili, ĉar ili estis kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston; kaj li komencisinstrui al ili multon.

Page 4: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

124 DIA REGNO 6/2009

la vorto “apostolo”: sendito.Mi unue konsideros kelkajn ele-

mentojn en la teksto mem de tiujversikloj, kaj poste serĉos la mesaĝonpor hodiaŭ, la mesaĝon de espero porhodiaŭ.

En tiu teksto do tri roluloj: ladisĉiploj, Jesuo kaj la amaso, en la ordode apero.

La senditaj disĉiploj, la apostoloj,kolektiĝis ĉirkaŭ Jesuo kaj rakontis alli, kio okazis kiam ili misiis en laregiono, predikis, elpeladis demonojnkaj sanigis malsanulojn. Mirakloj oka-zis, per potenco de Dio.

Jesuo, kiel oni povas supozi, ĵuseksciis pri la morto de Johano, informokiu certe atingis lin emocie.

Vi certe povas imagi, kiel ili volisresti inter si por konsolo, ripozo kajinterfortiĝo. Sed estas la lasta grupo, laamaso, tiuj kiujn impresis la paroloj kajmirakloj, kaj de Jesuo kaj de la dis-ĉiploj. Ili senĉese venis kaj iris.Svarmado. Jesuo do volis eliri el tiusituacio, pro siaj disĉiploj. Li do dirisal ili: Venu mem aparte en dezertanlokon, kaj iom ripozu.

Inter ili estis pluraj fiŝistoj, ilitroviĝis ĉe la lago­bordo, ili do en­ŝipiĝis. Sed, kiam ili elŝipiĝis, jendenove la homamaso atendis ilin. Forla ripozo, for la manĝo. Kortuŝita,Jesuo instruis al ili.

Nun, pri kelkaj vortoj: multaj kajmalmultaj. Estis multaj venantaj kajirantaj, multaj rekonis la grupon en laŝipo, multnombra estas la homamasokaj multon instruis Jesuo. Multa,granda estas la rikolto. Kie estas la

rikoltantoj?Kvarfoja uzo de la vorto: multa, kaj

nur unufoja uzo de la malo, malmulta:iomete ripozu. La rikoltantoj, la send-itoj, povas ripozi, sed iomete, mal-multe, ĉar multa estas la bezono.

Aparte en dezerta loko, dufoje uzitaesprimo, en tiu kaj en renversita ordo.Kial tiu insisto? Eble por diri al ladisĉiploj tiutempaj kaj postatempaj, ke,se estas bone ripozi en kvieta loko, laurĝeco estas iri al la homamaso, al lamondo. Tamen, estis eble al ili ripoziiom, ĉar Jesuo reprenis la torĉon, kajmem instruis la homamason.

Alia paro de vortoj: iri kaj veni. Lahomamaso estis venanta kaj iranta, sen-ĉese moviĝanta, serĉante ripozon,respondon, kiun ili supozis trovi ĉe ĉitiuj homoj, Jesuo kaj liaj disĉiploj.

Same de la disĉiploj: oni retrovas ladu verbojn por ili, kvankam la esper-anta traduko donas la saman verbon: iliforiris, foririntaj. Ankaŭ la disĉiplojestas moviĝemaj. Ili volas fuĝi de lahomamaso por ripozi kaj manĝi.

Unu sama radiko kaj malsamaj pre-fiksoj, kiel en esperanto, kiam la amaso

Kial la disĉiploj iris, instruis,sanigis? Kial Jesuo venis ĉiteren,

kial li instruis, sanigis, kaj finemortis kaj releviĝis? Kial venis la

Spirito? Kial estis atestantoj,apostoloj, kristanoj,

komunumoj, la Eklezio?

Page 5: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 125

antaŭvenis al la bordo, kaj kiam Jesuoelvenas el la ŝipo.

Tiuj ĉi iroj kaj venoj finiĝas perkunveno, per renkontiĝo, per okazo porsatigi iliajn spiritajn malsatojn kaj mal-ripozojn.

Esprimo ankaŭ estas uzata dufoje,kiam la teksto priskribas la hom-amason: Estis venantoj kaj irantoj, kajfine, Estis ŝafoj sen paŝtisto.

En la parabolo, oni ankaŭ diras ke laŝafaro iras kaj venas, sed la paŝtistoestas tie kaj gardas ilin. Sed ĉi tie, iliestas ŝafaro sen ŝafisto, ili iras kajvenas sen celo, ili serĉas sencon,direkton al sia irado kaj venado. Kajjen, kiam ili aŭskultas Jesuon, paŝtistoalparolas ilin. Tion ili atendis.

Kiel la disĉiploj, la homamasoatendis. Ankaŭ kiel la disĉiploj, ili certemalsatis jam. Sed, tio ne estis la ĝustatempo. Ili bezonis unue alian nutraĵon,spiritan nutraĵon. La multobligo depanoj okazos poste.

Por Jesuo, la prioritato estas instruiilin. La vera bezono estas tia. La homovivas ne nur el pano, sed ankaŭ el laVorto de Dio. Mi finos ĉi tiujn kon­siderojn pri la teksto per tio.

Alia verbo estas uzata dufoje, vidi.La homamaso vidis la disĉiplojn, kiam

ili foriris en la ŝipo. Jesuo vidis lahomamason sur la bordo. La homojserĉis la parolon, kaj ankaŭ certe laagadon de la grupo de Jesuo. Kion ilividis kaj aŭdis pri ili instigis ilin al lasoifo pri io nova, pri iu nova atendo, priiu nova espero. Kaj Jesuo komprenistiun ĉi atendon, tiun ĉi soifon, tiun ĉispiritan malsaton. Kaj li donis al ilition, kion ili bezonis. Li instruis ilin.

Ĝis nun, mi ne multon diris pri laespero. Kvankam vi eble vidas kien mivolas iri. La senpaŝtista homamasoatendis ion. Ili atendis ion ĝuste de tiujhomoj. De tiuj homoj, kiujn ili rekonis.Ĉar en la antaŭaj semajnoj, monatoj, ilividis Jesuon, aŭdis Jesuon, aŭdis priJesuo, ili ankaŭ eble vidis la senditajndisĉiplojn, aŭdis ilin aŭ aŭdis pri ili.Kaj Jesuo kaj la disĉiploj instruis,sanigis, helpis la homojn kaj tio kaŭzisbruon. Oni ankaŭ parolis pri ili.

Pro tiu certe parta kono pri Jesuo kajpri lia grupo, la homoj atendis multon,esperis multon. La senpaŝtista hom­amaso havis spiritan malsaton, soifon,bezonon, kaj ankaŭ materiajn bezo­nojn, kaj ilian esperon ili metis surJesuon kaj la disĉiplojn.

Ĉu vi aŭdacus diri, ke ĉirkaŭ ni lahomoj ne estas same senpaŝtistaj, ke iline havas spiritan malsaton, bezonon?Ni devas havi la rigardon de Jesuo, kiuvidis ĉi tiun spiritan mankon.

La dua demando estas: Kial lahomoj rekonus nin, la Eklezion, kieltiuj kiuj estas ĉirkaŭ Jesuo, kiel tiuj kiujkapablas instrui pri la spirita satigo, prila vera paŝtisto? Ĉu vi pensas, ke ĉirkaŭni la homoj scias, rekonas nian fidon,

Kial la homoj rekonus nin, laEklezio, kiel tiuj kiuj estas ĉirkaŭJesuo, kiel tiuj kiuj kapablasinstrui pri la spirita satigo, pri lavera paŝtisto?

Page 6: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

126 DIA REGNO 6/2009

kaj vidas ĝian efikon en nia vivo per­sona, kaj ankaŭ en nia agado ĉirkaŭ ni?

Se la respondo al ambaŭ demandojestas “ne”, tiam la homoj atendosnenion de ni, kaj de nia fido, kaj de niaSinjoro, kaj de nia Dio. Tiam ili nemetos sian esperon en tiun, kiu estasnia Savanto, en nian Sinjoron JesuoKristo. Tiam ili fuĝos kun sia mal­espero en surogatajn rifuĝejojn, ŝajnajnkaj nesufiĉajn.

Sed, ni ĉiuj estas apostoloj, senditoj.Ni ĉiuj estis vokitaj. Tio estas la signifode la vorto Eklezio, la komunumo dela vokitoj. Ni estas elektitaj por estiatestantoj. Ni estas atestantoj de laespero. Ni estas atestantoj de Jesuo. Neĉiuj estas miraklofarantoj, almenaŭ nine rimarkis tion. Sed ni ĉiuj devas estipretaj atesti pri la fido kiu troviĝas enni. Ni devas esti pretaj atesti pri JesuoKristo, pri nia rilato al Li, pri la amode Dio al ni, pri la amo al la homoj,kiun li metis en nin. Kaj tion oni devasagnoski ĉirkaŭ ni.

Kio povus logi la homojn al la esperoen Dio, al la espero en Jesuo Kristo, sene la Eklezio, se ne la kristanoj?Kompreneble, la Spirito agas, kiel livolas. Tamen la ĉefa maniero, kiun li

uzas estas ĝuste la kristanoj.Se evidente, ni vivas el tiu espero en

Jesuo, sed tiu espero videblas en ni, seĝi estas rekonebla, tiam la atendo de lahomoj povos transformiĝi en deziron,kaj fine en esperon, espero ne direktitaal ni, ne direktita al la kristanoj, nedirektita al tiu aŭ alia eklezio, nedirektita al la Eklezio, sed direktita alDio kaj al Jesuo Kristo. Ĉar tiundirekton, nur tiun direkton, ni devasindiki.

Tiun instruon la homoj atendas, tiuninstruon ili esperas, por ke plenumiĝupor ili la vera espero, signita per tiu ĉikerna versiklo: Ĉar Dio tiel amis lamondon, ke Li donis sian solenaskitanfilon, por ke ĉiu kiu kredas al li nepereu sed havu eternan vivon.

Mi tamen antaŭ ol fini, lasas al vi lajenan incitan demandon: Kial la dis-ĉiploj iris, instruis, sanigis? Kial Jesuovenis ĉiteren, kial li instruis, sanigis, kajfine mortis kaj releviĝis? Kial venis laSpirito? Kial estis atestantoj, apostoloj,kristanoj, komunumoj, la Eklezio?

Ĉu ne ĉar Dio esperas? Ĉu ne ĉarJesuo esperis? Ĉu ne ĉar la disĉiplojesperis? Ĉu ne ĉar la atestantoj esperas?Ĉu ne ĉar ni esperas? Ĉu ne fine ĉar laamo de Dio estas espero al la homo?

Amen.

Ni ĉiuj estis vokitaj. Tio estas lasignifo de la vorto Eklezio, lakomunumo de la vokitoj. Niestas elektitaj por estiatestantoj. Ni estas atestantojde la espero.

Page 7: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 127

LA MONAĤEJO, KIU estas nomita honore al la sanktulo Ipatij(1), situas en la urbo Kostroma. La urbo estas en la centraparto de Ruslando proksime al Moskvo. La monaĥejo

estas tre malnova kaj apud ĝi troviĝas du riveroj – Volgo kaj ĝiaflankrivero – Kostroma. Antaŭ pli ol kvarcent jaroj en la kortonde la monaĥejo iris kristanoj kaj ambasadoroj. Ili kantis himnojnkaj portis preĝejajn standardojn por renkonti junan MiĥailRomanov (2) kaj petis lin fariĝi la unua rusa caro el dinastioRomanovoj. La patrino de Miĥail, la maljunulino Marta Ivanovnaestis malĝoja pro la duboj kaj eble estonta malfacila sorto de siafilo, kaj ŝi kondukis lin al la ikono de Dipatrino, nomitaFeodorovskaja (3) kaj benis lin antaŭ ĝi por regado en Ruslando.

Tio okazis la 14an de marto, 1613 en la Trinitata vira monaĥejode la urbo Kostroma. La ikono Feodorovskaja estis konata enRusio ankoraŭ en la XII jarcento kaj de la jaro 1613 la ikonoiĝis precipe honorita sanktaĵo de la cara domo de Romanovoj.La dinastio de Romanovoj regis en Ruslando ĝis 1917.

La fianĉinoj de la caraj familioj kaj de la familioj de grandajrusaj princoj, kiuj venis el aliaj landoj akceptis Pravoslavankredon, starante antaŭ la ikono kaj iliaj patronomoj fariĝis“Fedorovna”, tial ankaŭ la edzino de Nikolao la dua estisAleksandra Fedorovna.

Nun Feodorovskaja ikono troviĝas en la Epifania katedralo dela urbo Kostroma. Tie en la monaĥejo pilgrimantoj povas vidiankaŭ ok­minutan filmon pri la vizito de Nikolao la dua kaj liafamilio al Kostroma la 19an de majo 1913. Tiam ĉe la pordo alla monaĥejo la familio estis renkontita de la arĥiepiskopo Tihon.En la filmo estas montrita kiel homoj triumfe krias vidante lacaron. La caro aspektas ege modesta, kiel li ĉiam estis dum siaregado.

Nun la rusaj kristanoj ege petas Dion pardoni siajn pra-avojnpri la mortigo de la cara familio (4). Pro tiu teruraĵo ankaŭ laikono suferis. La vizaĝo kaj manoj sur la ikono nigriĝis ĝustela 18an de julio 1918, kiam en Jekaterinburgo estis mortpafigitajla caro Nikolao la dua, carino Aleksandra Fedorovna, triprincinoj – Olga, Tatjana, Anastasija kaj carido Aleksej.

Feodorovskaja ikono kaj Ipatjeva monaĥejo– sortoj de rusaj caroj

KUZMENKO Larisa, RU

2

4

3

1

Page 8: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

128 DIA REGNO 6/2009

1. De vilaĝeto al la ĉefurbo

MANI naskiĝis en la vilaĝo Mardinu(Mezopotamio), la 14-an de aprilo 216p.Kr. (dimanĉe). Lia patro estis PATTIG(Patek) el la nobela Partha familioHaskanija, kaj lia patrino MARIAM el lagento Kamsaragan. Tiatempe en Ktesi-fono, la ĉefurbo de la Partha Reĝlandoregis ARTABAN, la lasta partha reĝo, kajen Romo – imperiestro KARAKALLO.Tiuj du imperioj bataladis unu kontraŭla alia, pere de ĉiuj eblaj iloj.

Pattig aliĝis al la Tigro­borda religiakomunumo de la t.n. El-Khasaitoj aŭBlankvestuloj, iu Nazarena (Kristana)sekto. La spiritaj gvidantoj de la komu-numo diligente studadis la sanktajn skri-baĵojn, ankaŭ kelkajn apokrifajn (neakceptitajn de la roma eklezio), ekz. laEvangelion laŭ Sankta Tomaso, laEvangelion laŭ Sankta Filipo, kaj laApokalipson de Sankta Petro. Kontrasteal la fajro-adorantaj zoroastranoj ili alteestimis la akvon:

“Fuĝu de la fajro, sekvu la akvon;ĉio kion ĝi tuŝas, retrovas sianprimaran purecon; ĉiu vivo nask­iĝas el˙(la) akvo.”

Pattig kunprenis tien sian filetonMani, kiu estis denaske lama je unupiedo. La knabo lernis protekti sin enla tre severa reĝimo. Kiel adoleskulo,li sekrete komencis pentri (iuj konsi-

Skizoj pri filozofoj-kuracistoj, IIDUDICH Endre, HU

“La lumo ne devas servi la Povon” Mani, la kuracisto el Babelo

“La reĝo de la Ĝardenoj de la Lumo ne povasesti samtempe perfekte bona kaj ĉiopova”

Page 9: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 129

deras lin ”patro de la orienta pentro-arto”), kaj ellernis la konojn pri lakuracaj plantoj. En la aĝo de 14 jarojli komencis aŭdi internan voĉon (de sia”ĝemelo” ĉiela), kaj konsideris sinelektito kaj sendito de Dio, eble eĉ laParakleto (Konsolanto) promesita deJesuo.

En la jaro 240, la 24-jara Mani de-cidis forlasi la komunumon de laBlankvestuloj. Li faris tion ekskomuni-kite, forpelite, sed plene de konscio estivokita kaj sendata de iu mistera internavoĉo.

Lia unua stacio estis Ktesifono, laĉefurbo jam ne de Parthio, sed dePersio. Nome intertempe la sasanidaArdeŝir, la ŝah­in­ŝah (reĝo de reĝoj),venkis kaj mortigis ARTABANON.

2. Fontoj kaj verkojLa tri fontoj de la strikte dualismadoktrino de Mani estis la filozofia neoplatonismo

(speciale la gnostikismo), la kristanismo kaj la zoroastrismo.

Li mem kompilis la Kanonon desanktaj skribaĵoj. Pluraj el tiuj estisdum longa tempo konsiderataj perditaj,sed en la 20-a jarcento oni malkovriskelkajn el ili en Ĉinio (Turkestano) kajen Egiptio.

La sep “kanonaj” verkoj de Maniestas:

1. La Vivanta Evangelio,2. La Trezoro de Vivo,3. La Libro de Misteroj,

4. Pragmateia (greklingva eseo),5. La Libro de Gigantoj,6. Kolekto de leteroj (sir-lingvaj),7. Ŝahbur­gan (persa­lingva).

Jen fragmento de teksto bonekarakerizanta lian mondkoncepton.

“Komence de la universo ekzistis dumondoj, apartigitaj unu de la alia: lamondo de la Lumo kaj tiu de la Malhelo.En la ĝardenoj de Lumo troviĝis ĉiujdezirindaj aĵoj, kaj en la Malhelo estisla deziro, fortega deziro. Kaj subite ĉela limo inter la du mondoj okazis kolizio,la plej forta kaj plej terura de la tutahistorio de la universo. Tiam la partetojde la Lumo miksiĝis al la Malhelo, laŭmil diversaj modoj. Tiel aperis ĉiujkreitaĵoj, la ĉielkorpoj kaj la akvoj, lanaturo kaj la homo.. Pro tio en ĉiu estaĵoĉeestas kaj interpenetris unu la alian laLumo kaj la Malhelo…”

3. “La kuracisto el Babelo”Lia unua disĉiplo estis lia propra patro,Pattig. Sed Mani baldaŭ forlasis la ĉef­urbon, kie li estis jam suspekta, kajvagadis en la tuta regno.

Poste li ŝipveturis sur la GrandaMaro (la Hindia oceano) al la hindiahavenurbo Deb. Fakte li sekvis la(legendan) vojaĝon de la apostoloTomaso (la “ĝemelo”, greklingveDidymos, vidu la Evangelion laŭ Joh.21,24.)

Mani sukcese sanigis, helpe de ku-racaj herboj, la filineton de princo Hor-mizd, la pli juna filo de reĝo Ardeŝir,estro de la ĵus triumfinta persa armeo.

Page 10: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

130 DIA REGNO 6/2009

Returninte sin al Ktesifono, Mani-nakceptis reĝo Ŝah­bur la I­a. Manideklaris al la reĝo, ke “nova epokobezonas novan religion”. Cetere likuracis per parolo kaj plantoj, kaj ne-niam pretendis fari miraklon, sanigihelpe de supernaturaj povoj.

Reĝo Ŝahbur nomumis Mani­n“kuracisto de la Reĝa Palaco”, kaj oftepetis lian konsilon. En 242 la reĝo,malgraŭ la kontraŭstaro de la zoro­astranaj magoj, permesis al Mani libereprediki sian religion. Tiam li estis 26jarojn aĝa.

“La homoj donas al Dio diversajnnomojn; kaj ĉio estas vera, kaj ĉio estasfalsa. Ĉar se li havus nomon, tio ne estusesprimebla per homaj vortoj…. Lapastroj kaj magoj de la diversaj religiojkonsentas nur pri tio, ke ili malamas kajmalbenas unu la alian.”

Mani iris al la vilaĝo Beth­Lapat,situanta ĉe la limo inter la semita.lingvakaj la hindeŭroplingva regionoj. (Pliposte tiu setlejo ricevis novan nomon:Gondiŝapur, t.e. Gond­i­Ŝahbur.)

4. La Lumo ne devas servi la povonLa konfliktoj inter la du imperioj, lapersa kaj la romia, iĝis pli kaj pli gravaj.Dum kelkaj jaroj la permilite humiligitaRomia Imperio eĉ pagis imposton al lapersa Reĝo de reĝoj. Finfine Ŝahburvenkis kaj kaptis imperiestron Valeri-anon.

Sed Mani obstine rifuzis subteni lamilitadon per sia predikado. Li eĉ tionne akceptis, ke lia doktrino iĝu oficiala,

ŝtata religio. (En la urboŝtato Palmira,reĝino Zenobia akceptis tiun doktrinon,kaj praktikis ĝin, ĝis kiam la Romianojvenkis ŝin.)

5. La martiriĝoŜahbur testamentis skribe, ke lia plijuna filo Hormuzd sekvu lin sur latrono. Ŝahbur mortis en la jaro 274. Sedankaŭ Hormuzd mortis, venenigite, tujpost la kroniga ceremonio.

La nova reĝo estis Vahram, la pliaĝa filo de Ŝahbur, kiu timis kajmalamis Mani-on.. Komence li “nur”eksiligis lin, poste kaptis kaj kondamnislin je morto pro apostazio (forlaso dela vera Religio) kaj herezo (konfeso detezoj kontraŭaj al la zoroastraj “dog­moj” ĵaluze gardataj de la magoj.)

Mani estis ferkatenigita kaj lasita tielĝis kiam – la dudek okan tagon de latorturo – mortis, la 2-an de marto 274.Lia nuda kadavro estis ekspoziciitadum tri tagoj, por ke ĉiu povu kon­vinkiĝi, ke li fakte mortis.

Li vivis 58 jarojn.

6. La postvivoMalgraŭ la persekuto fare de lazoroastranaj magoj unuflanke kaj de lakristanaj episkopoj aliflanke, la sin-kretisma, tolerema doktrino de Manirapide disvastiĝis okcidenten ĝisHispanio, kaj orienten ĝis Ĉinio.

Multaj ŝamanoj de la nomadaj tribojde Norda Eŭrazio adoptis ĝin. Oni­dire eĉ Attila, la grand’reĝo de la

Page 11: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 131

Huna Imperio estis ĝia adepto. En la jaro 694 p.Kr. la maniĥeismopenetris en Ĉinion, kaj en 732imperiestra dekreto permesis liberepraktiki ĝin.

En 759 Bügü (Moujü) Khan, la estrode la Ujgura Imperio, igis ĝin ofi­ciala, ŝtata religio.

En 843 en Ĉinio la maniĥeismo iĝismalpermesita, poste ankaŭ perse­kutata.

En Eŭropo, ambaŭ instituciaj formojde la kristanismo, nome la KatolikaEklezio (Romo) kaj la Ortodoksa Ekle-zio (Bizanco) konsideris la maniĥe­ismon persekutenda herezo. Specialeforte batalis kontraŭ ĝi Sankta Aŭgu­stino (Aurelianus Aŭgustinus), kiu ensia junaĝo dum iom da tempo mem

apartenis al maniĥea komunumo. (Lirakontis pri tio en siaj Konfesoj.) – Laofte tre kruela lukto kontraŭ ĝi daŭrisplurajn jarcentojn.

Kontraŭ la paŭlicianoj en Armenio, en la

8-a jarcento, la katharoj en Provence, suda

Francio, en la 11–12-aj jarcentoj, la bogumiloj en la 13–14-aj jar-

centoj, sur la Balkana duoninsulo.

Tiu lukto tute ne estis nur teologia –ideologia. Nome tiuj “herezuloj” for-ĵetis ĉian eklezian hierarĥion, mal­akceptis la aŭtoritaton de la pastraro kajde la feŭdaj sinjoroj. Pro tio la Ekleziokaj la Ŝtato kune persekutis ilin.

al ĉiu leganto de Dia Regnodeziras la sekretario & distribuanto

kaj la redaktoro

Pavel PolnickýBengt Olof Åradsson

Belan kristnaskan feston & Novan Jaron

Page 12: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

132 DIA REGNO 6/2009

Tri semajnojn post la apopleksio

Albrecht KRONENBERGER, DE

[Oktobro 2009]

Nenio doloras.Sed tio ne signifas, ke ĉio estas en ordo.Kontraŭe.

Mia dekstra brako ne plu obeas min.Ĝi nur de tempo al tempo moviĝas de si mem:ne kontroleble,reflekse,kelkfoje spasme.Mia dekstra genuo emas memstarigi sin,kaj mia dekstra piedo turnas sin eksteren.

Kara redaktoro, antaŭ ne longe mi vizitis Albrecht Kronenberger, kiupost sia apopleksio, okazinta je la unua de oktobro, nun ĝis mezede novembro loĝas en rehabilita kliniko en Bergzabern, Palatinato.

Unu monaton post lia apopleksio mi havis la impreson ke lia resaniĝoprogresas.

Li skribis leteron per sia sana maldekstra mano, kaj li petis min, transsendila leteron al vi donante la permeson, ĝin publikigi en Dia Regno, se vitrovos tion konvena.

Tion kion li skribis, vi trovas sur la apude.

SalutasBernhard EichkornRomäusring 20; D 78050 Villingenwww.bernhard-eichkorn.de/

Page 13: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 133

La dekstra parto de mia vizaĝo feblas.Manĝi estas problemo, maĉi estas laboro,eĉ gluti akvon estas risko.La montro-fingro de la maldekstra devas helpi la langon,purigi la spacojn inter la dentoj kaj la vangoj.Paroli kaj kanti, antaŭe refreŝiĝo, fariĝis peno.Trafi la ĝustan tonon estas preskaŭ hazardo.

Mia cerbo,difektita maldekstre je peco granda kiel ungo poleksadevas sin nove ordigi.Mi sentas min kvazaŭ koko kovanta ovojnaŭ kvazaŭ hundo kuŝanta dormetante antaŭ sia kabanoatendanta sian sinjoron, kiu revenos vespere post la taga laboro.Inter la manĝo­horoj kaj la kurac­horoj regas nura intertempo.

Mi apenaŭ povas koncentriĝi.Mankas preskaŭ ĉiuj interesoj.Pli urĝe estas lerni purigi la nazon per la maldekstra manool vidi novaĵojn en la televidilo;pli grave trovi bonan sidpozicion en la rulseĝool pensi grandajn ideojn.Eĉ preĝado ofte nur konsistas el malmultaj ne koheraj vortoj.

Sed tamen ...,tamen ...

Ion bonan havas la afero:Mi neniam plu en mia tuta vivo bezonos serĉi parkumejon.

[Novembro 2009]

Ok semajnojn post la apopleksioEstas mirinde,per kiom da bonaj homojĉirkaŭis min la bona Dio.Dankon al ili ĉiuj!Dankon al Li!

Page 14: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

134 DIA REGNO 6/2009

EN LA ESPERANTO-GAZETARORob Moerbeek prave rememor-igis nin pri tio, ke Unuiĝintaj

Nacioj proklamis la jaron 2009 kielInternacian Jaron de Repaciĝo. Lialdonis ke pro tio la Mondfederistojdonas atenton al la ekscesoj, kiuj okazisdum la kolonia milito de Nederlandokontraŭ la nuna Indonezio.

La Laborgrupo pri Internacia Juroaprobis la tre bonan proponon varbisubskribojn por esprimi kunsenton kajpardonpeton al la viktimoj kaj al lapostvivantoj, interalie en la tiamavilaĝo Rawagede, la nuna Balongsari.

Permesu al mi paroli kun vi prirespektinda Ekleziulo, kiu en decembropasinta vizitis Nederlandon. Lia nomo

estas tre konata kaj lia reputaciosenmakula. Laca li eniris la akceptejonde la Libera Universitato en Amster-damo. Tuj kiam la sepdeksepjaruloaŭdis muzikon li komencis laŭkutimedanci kaj svingi. Mi parolas pri LiaEpiskopa Moŝto Desmond Tutu. Liajokuloj, kvankam ade gajaj kaj viglaj,vidis dum longa vivo multe da malriĉokaj mizero. Lia voĉo ankoraŭ ĉiamkrietas pro plezuro, la sama voĉo kiukuraĝe kaj decideme elmetis mal­justaĵojn en la plej danĝeraj momentojal publika malhonoro. Jes, li havassepdek sep jarojn, sed korpolingvedancas liaj kruroj, la samaj kruroj kiujstaris ĉe la tombejo de Steve Biko. Kiudiras Tutu, tiu samtempe diras: espero,repaciĝo kaj gajeco. La Episkopo klo­podis vivi kun rido kaj sen zorgoj, oftedirante: ”Ĉio finiĝos bona, ĉar nibatalas je la flanko de la anĝeloj”.

Kion ni povas lerni de li? Kiel homojmalfortaj kaj ne ĉiam konsekvencaj

Pensoj pri pardono kaj repaciĝo

Jacques TUINDER,NL

Desmond Tutu.Foto el Vikipedio

“Se iu al mi petas:‘Pardonu min’, mi nepovas diri: ‘Tion mi nefaras’. ĉar tiam mi nepovus preĝi: ‘Pardonu alni niajn ŝuldojn’ ”.

Page 15: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 135

Jacques TUINDER,NL

certe multon rilate al kulpo, honto,pardono kaj repaciĝo. Vortoj kiuj oftasen la vortaro de la eklezia gvidanto.Mankas aliaj, malaj vortoj kiel venĝokaj repago. Kaj lia opinio estas klara:”Se iu al mi petas: ‘Pardonu min’, mine povas diri: ‘Tion mi ne faras’. ĉartiam mi ne povus preĝi: ‘Pardonu al niniajn ŝuldojn’ ”.

Volonte mi proponas al la legantarokelke da inspiraj kaj pripensindajtekstoj, ĉerpitaj el la verkoj deDesmond Tutu.

1. Harmonio, afableco kaj solidarecohavas grandan valoron. Sociala harmo-nio por ni estas la plej alta bono. Ĉiokio subfosas ĉi tiun harmonion, kiun niĉiuj aspiras, nepre evitendas. Kolero,malamo, venĝemo kaj eĉ sukceso, de­venantaj el agresemo kaj konkurenco,povas serioze malutili al ĉi tiu alta bono.

2. Diru nur tion, pri kio vi poste nebezonos penti. Estas tre facile esprimisin negative, multe tro facile; estas plejfacile kritiki aferon, plendi pri iu,malaprobi ion. Ni klopodu prefere re-koni bonecon en kunhomo kaj al tiokoncentriĝi. Ni prefere laŭdu iun kaj neesplorserĉu liajn neperfektaĵojn. Niprefere danku al iu kaj ne esprimuplendon. ”Dankon!” kaj ”Peton” estasbagatelaj vortoj, sed ili posedas gigan-tan forton. Decas al ni esti vastkoraj ennia juĝado pri aliaj, ĉar ni neniam povasekscii pri ili ĉion kion ni devus scii.

3. Mi vidis multe da ekzemploj prikruelaĵoj kiujn ni kapablas inter ni fari

(...). Mi estis atestanto ankaŭ de ne­kredebla pardonemo kaj senlima kom-pato (...). Jes, ĉiu el ni posedas lakapablon fari la plej kruelajn teruraĵojn(...). Sed en ĉi tiu mondo ĉiu abomenaĵorenkontiĝas kun dek du bonaj faroj,kiujn neniu rimarkas (...). Ĉar ni estasprofunde konvinkitaj pri tio, ke decasal homoj aspiri bonon, ni senesperiĝasvidante ke ili faras malbonon. Nur kiamhomoj emas al malgravigo de malbono,ni havas kialon perdi nian esperon. Seden la plej granda parto de la mondo pritio ne temas. Ni scias ke nin antaŭ­destinas io pli bona.

4. Se ni kapablus rekoni nian komunanhomecon kaj komprenus, ke ni aparte-nas unu al la alia, ke ni havas recipro-kan nian sorton en la manoj, ke ni nurkomune povas supervivi, ke ni eksklu-zive kune povas esti liberaj kaj eninterligiteco fariĝi homoj, tiam ekestusglora mondo en kiu ni ĉiuj povuskunvivi en harmonio kiel membroj deunu granda familio, la homa familio.

5. Ni emas malestimi malfortulojn,povrulojn, senlaborulojn kaj sakstrat-ulojn, ĉar ni altigis sukceson kajpotencon al la nivelo de niaj dioj; antaŭili ni pie surgenuas kaj al ili humileoferdonas. Ni emas embarasiĝi prokompato kaj zorgemo, ĉar ĉi tiuj kva­litoj ne havas valoron en la malmolakaj materia mondo de mono kaj negoco.

6. Pardono donas al ni la eblecon farinovan komencon (...). Pardono estas lagraco kiun oni donacas al iu, por ke ŝi

Page 16: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

136 DIA REGNO 6/2009

aŭ li restariĝu por rekomenci sian vivonen inda maniero. Pardonante al iu, nifakte diras, ke ni fidas la estontan inter-rilaton kaj same fidas la kapablon de tiukiu malbone agis ŝanĝi sian konduton.

7. Vera repaciĝo povas okazi, kiamhomoj en la ĝusta maniero renkontiĝas.Kiam viro kaj virino aŭ du amikoj farismalpacon kaj klopodas poste kovri ladiferencajn opiniojn per la mantelo del' amo aŭ simple glatigi la faldojn, tiamili tre rapide denove pasie interdispu-tos, per ĉiuj disponeblaj fortoj, eble perankoraŭ pli granda obstineco. Proverbodiras: kuracisto tro molkora, vundoĉiam plendolora. Vera repaciĝo radikasen pardonado, kaj pardonado baziĝassur sincera konfesado, kaj konfesadobaziĝas sur pentofarado, sur ĉagrenopri tio kion oni misfaris.

8. Ni ĉiuj scias, ke kiam geedzoj intersi malpacis, unu el ambaŭ devas estipreta elparoli la vortojn, kiuj en ĉiulingvo plej malfacile estas translip-eblaj. ”Mi bedaŭras”. Kaj la alia devasesti preta pardoni, alie ilia amrilato nehavos estontecon. Ĉi tio validas por larilato inter gepatroj kaj infanoj, intergefratoj, inter najbaroj kaj amikoj. Kajinter popoloj. Konfesi, pardoni kajrepaciĝi en la vivo de nacioj ne nurestas sublimaj, religiaj kaj spiritajaferoj, nebule kaj nereale. Ili estigas lamaterialon, per kiu la politiko funkciasen la ĉiutaga vivo.

9. En tiu tempo la mondo atendis, keokazos en Sud-Afriko terura sango-

bano. Tio tute ne okazis! Kaj kiamstariĝis registaro demokratie elektita,preskaŭ ĉiu ankoraŭ ĉiam pensis ke lahomoj, kiuj tiom longe estis senrajtaj kajkies indeco piedpremitis, kiel frenezulojbruegos kaj kriegos. Ke ili senmezurekaj senskrupule kaŭzos veran orgion devenĝo kaj repago, kiu pereigos iliankomunan landon patrinan. Anstataŭenaskiĝis tiu rimarkinda Komisiono porVero kaj Repaciĝo: homoj venis pormalkaŝi siajn korŝirajn vivrakontojn;viktimoj elparolis sian pretecon alpardonado; kulpuloj rakontis pri siajteruraj abomenaĵoj, sed ankaŭ petis par-donon al la homoj, kiujn ili suferigis pertiom da maljustaĵoj.

10. En rilatoj inter individuoj ekzis-tas la risko ke oni, petante pardonon alalia, estas malakceptata. La persono kiuvundis la alian povas rifuzi pardonon.La risko estas eĉ pli granda, kiam vimem estas la vundita partio kaj deziraspardoni. La kulpulo povas esti aroganta,nekorektebla aŭ blinda, ne vere pretasenkulpigi sin aŭ peti pardonon. Li aŭŝi tiam ne povas akcepti la pardononoferitan. Tia malakcepto povas endan-ĝerigi la tutan entreprenon. Niaj gvi-dantoj en Sud-Afriko estis pretaj sekvila vojon de konfesado, pardonado kajrepacigado, malgraŭ ĉiuj danĝeroj ĉi­terene embuskantaj. Kaj ŝajnas ke iliajspekulacioj estas sukcesaj: nia lando nefariĝis predo de katastrofo kiun oniantaŭdiris neevitebla.

11. Decida faktoro en la kazo kiamrilato estas difektita aŭ ebla rilato ne­

Page 17: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 137

ebliĝas, estas ke homoj kiuj kulpas primaljustaĵoj konfesu la veron kajmontriĝu pretaj sin senkulpigi. Ĉi tioforte antaŭenigas la proceson de par­donado kaj repacigado. Neniam estasafero facila. Ni ĉiuj scias kiom mal­facile estas por preskaŭ ĉiuj el ni cedial la penso kaj sento ke ni mise agis.Eble nenio en la tuta mondo estas tiommalfacila; en preskaŭ ĉiu lingvo la plejmalfacila eldiro estas: ”mi bedaŭras!”.Por ni mem ni ĉiam povas pripensikulpomildigajn cirkonstancojn kaj trovipravigojn por niaj agoj, kiom ajn kurbajili foje estu, sed ni scias, ke per tio nirestas enkarcerigitaj pro niaj kulpo kajhonto.

12. En la rakonto pri Adamo kaj Evala Biblio rememorigas nin pri tio, kiomfacile estas kulpigi la partneron. KiamDio malfermis la okulojn de Adamoantaŭ la fakto ke li estis manĝinta de lafrukto malpermesita sur la arbo donanta

scion pri bono kaj malbono, Adamoabsolute ne senpacience prezentis sinakceptonte sian respondecon. Litransdonis la kulpon al Eva, kaj kiamDio direktis sin al ŝi, Eva klopodisforŝovi la respondecon al la serpento.Tiu besto havis neniun al kiu lasi lakulpon. Sekve ne estas mirige ke la pligranda parto de la homoj estas rifuz-emaj se temas pri akceptado derespondeco kaj esprimado de ekskuzoj.Ni agas tute laŭ la spirito de niajpragepatroj, serĉante la kulpon ĉe ĉiokaj ĉiu, escepte ĉe ni mem. Diri: ”Mieraris, pardonon”, similas al ĉiutagaheroaĵo. Sen ĉi tiuj simplaj vortoj par-doni estas multe pli malfacile. Verarepaciĝo estas afero tre persona. Ĝipovas okazi nur inter homoj kiuj advo-kate defendas la propran personon, sedsamtempe tion rekonas kaj respektasrilate al aliaj.

El Preĝo por ĉiu Tagode Jelly Koopmans-Schotanus

22. decembro

Patro de la komenco kaj de la fino, tenu ĉiujnhomojn en Via mano. Helpu, subtenu, gardukaj ŝirmu precipe tiujn homojn, al kiuj daŭreokazas maljusteco. Ili trovu ripozon kaj paconĉe Vi. Ni daŭre laboru por la bonfarto de lahomoj.

Preøoporæiu

Tago

Jelly Koopmans-Schotanus

Page 18: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

138 DIA REGNO 6/2009

Beregdarócatendasnin somere

La ĉefenirejo de la kongresejo

El la ĝardeno malfermiĝasla ĉambroj

Komforta, ekipitakonferenca salo

Grandaj, belegaj ĉambroj

Page 19: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 139

En la belega ĝardenoestas ankaŭ naĝejo ...

... kaj ankaŭ lagetokaj tenisludlokoj

... kaj interneLa ĉarma malnova reformitapreĝejo, ekstere ...

Niakongresejo

2010

Page 20: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

140 DIA REGNO 6/2009

1. MalfermoĈeestas 28 membroj kaj 3 gastoj.Prezidanto Philippe Cousson malfer-mas la kunvenon. Komence ni kantasn-ron 537 el Adoru ”Amo de Dio ... ”

2. Elekto de protokolantoEstis elektita Sieglinde Stamm kun Willvan Ganswijk kaj Pavel Polnický kielkunprotokolantoj.

3. Akcepto de la tagordoAkceptita de ĉiuj.

4. KomunikojSalutoj al la jarkunveno venis skribekaj pere de ĉeestantoj el diversaj landoj.Speciala saluto venis el la InternaciaJunulara Kongreso, kiu okazas sam-tempe en Liberec en Ĉeĥio.

5. Funebra memorigoNi funebre rememoras pri niaj membrojKarl Buremo, Svedio, Maciej Grajek,Polio.

6. Sekretaria jarraportoSekretaria jarraporto de Pavel Polnickyaperis en Dia Regno n-ro 3/09. Aldonopri Svedio: Jarkunveno kaj Diservookazis kun multaj gejunuloj. La raportoestas akceptita de ĉiuj.

7. Kasista jarraportoAnkaŭ la kompleta kasista raportoaperis en DR 3/09 kaj Siegfried Krügerklarigas ĝin. Aldonaj raportoj de JeanBisset, nova kasistino por Britio, deMaria László por Rumanio, S. Krügerpor Germanio kaj Finnlando. S. Krügeraldonas, ke ni multajn jarojn ne altigisla kotizon, nia ekvilibro estas plusa,rentumoj kaj vendo de libroj donasmonon. Ni havas grandan subtenon defrato Bernhard Eichkorn, do la aktivojestas bonaj. La elspezoj estas plejpartepor Dia Regno, por noveldono de lapreĝlibreto de Jelly Koopmans, porsekretaria komputilo (50%) kaj portertrema donaco al ĉinaj fratoj. S­roKrüger nun rezignas pri la kasistalaboro kaj vidas posteulinon en Ágnes

Protokolo de la jarkunveno de KELIĵaŭdon 23.7.2009 (9:30 – 12:00 h),

dum la ekumena kongreso en Wroclaw

La plejmulto de la estraro

Page 21: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 141

Ráczkevy-Eötvös. Li klarigas la elspe-zojn kaj la budĝetojn. Por la komunajkongresoj kun IKUE validas regularo(de KELI ne akceptita) laŭ kiu eĉ ne laparto de la gajno iras al KELI kaso.Demando venas pri la Esperanto-misio,respondo: Ni uzis la monon por diversajceloj, ekzemple por la eldono de lapreĝlibreto de Jelly Koopmans. KarlHeinz Schaeffer raportas, ke Bibliojstokas ĉe B. Eichkorn. Se tiu devosŝanĝi loĝejon, ni devos trovi novanlokon por la libroj, intertempe povasresti tie, kie ĝis nun, poste K.H.

Schaeffer transprenos la stokon en sianloĝejon. UEA mendas Biblion kajAdoru laŭ bezono.

8. Raporto de la kaskontrolantojK.H. Schaeffer legas la kontrolraportonpri sia laboro kun s-ro Hub. S-ro Hubkritikis la pagojn el la kapitalo, sedfinfine post klarigoj li estis kontenta.La transpreno de la kasistaj laboroj perede Á. Ráczkevy­Eötvös ankoraŭ nefunkcias, tamen s-ro Hub ne plukontrolos. Propono por nova kontrol-isto (kun K.H. Schaeffer) estas NorbertSüdland kaj Markus Holzapfel. Latransdono de kasistaj aferoj al A.Ráczkevy-Eötvös okazos 31.12.2009.Ĝis majo 2010 devas okazi la kontrolo.La propono por nova kontrolisto, propersona necerteco de la kandidatoj (prila libera tempo) nun estas elektitajambaŭ. Ĉiuj ĉeestantaj membroj akcep­tas nun tri personojn por la kontrolo,por havi du, se unu ne povos.

9. BuĝetojS. Krüger klarigas la publikigitajnbuĝetojn kaj korektas la mise presitajnsumojn.

Kasisto Siegfried Krüger klarigas la raportojn

Partoprenantoj

Page 22: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

142 DIA REGNO 6/2009

10. Raporto de la redaktoroBengt Olof Áradsson donas raportonkaj pardonpetas pri la preseraroj. Liŝatas komentojn kaj kritikojn, kelkajestis ~ positivaj! Dia Regno'n ricevaslaŭvole ankaŭ IKUE­anoj.“Nia historio” ekzistas ĝis la jaro

1961, li petas raportojn de la membrojpri ilia unua KELI­kongreso (ankaŭmallongajn) eventuale kun la fotoj. Lajaro 2011 estos Jubilea Jaro de KELI(100 jariĝo) – ni planas specialan festankongreson kaj la daŭrigon de ”Niahistorio”.

11. EstrarelektoEstraranoj B.O. Åradsson kaj ZoltánSomhegyi estas denove elektitaj, IrénBagi pensioniĝas. La prezidanto dankasal ŝi pro la multjara kunlaboro kajtransdonas al ŝi libron Heroo de Amo.

12. KongresplanojPor la jaro 2010 A. Ráczkevy-Eötvös.konatigas nin kun la kongresloko enBeregdaróc (nordorienta Hungario ĉeukrainia limo). Dato: lunde 2.8 — 9.8.2010. Estas bonaj kondiĉoj. Invitilojjam estas preparitaj. Propono por kon-grestemo en la Internacia Jaro de labatalo kontraŭ socia ekskluziveco kajmalriĉeco (Egalrajtoj) estas: ”Inter ilineniu havis mankon” Agoj 4,34.Proponita kongresloko kaj la temo estisakceptitaj de ĉiuj. Por la jaro 2011Jacques Tuinder proponas por la jubileakongreso kastelon en Heemskerk,Nederlando, espereble kun tre konvenajkondiĉoj.

13. Ideoj kaj sugestoj de la membrojArne Lundkvist proponas eldonon dejarlibro de KELI kun membrolisto. A.Ráczkevy­E. laŭtlegas la leteron de EvaFarkas, kiu bedaŭrinde ne povis veni.

14. FermoPrezidanto Philippe Cousson fermas lajarkunvenon kun la danko al ĉiujĉeestantoj kaj ni kantas el Adoru n­ron500 “Tiel ne sekuras io”.

Protokolis:Sieglinde Stamm kaj Will van Gansvijk(kompletigis P. Polnický).Sieglinde Stamm kaj Samuel Gaillard

Prezidanto Philippe Cousson dankas Irén Bagi

Page 23: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

DIA REGNO 6/2009 143

informetoj

Alvoko

ELS VAN DIJK-KUPERUS, kiuj prizorgas niajn kunvenojn kaj diservondum la UK, ŝatus scii kiujn KELI­membrojn kiuj intencas partoprenien la UK en Kubo.

Infomu ŝin rekte aŭ pere de nia sekretario.

Pavel Polnický;Na Vinici 110/10,CZ 290 01 Podĕbrady II,Ĉeĥio)+420 325 615 651;[email protected]

Els VAN DIJKKoningsmantel 4,NL 2403 HZ Alphen a/d Rijn,Nederlando;+31 1724 20222;[email protected]

Centro pri Biblia Studado "G. VANNUCCI"

Por la Ordeno de Servistoj de Maria realigo de Centro pri Biblia Studadosignifas novan sperton: ĝi sin proponas kiel altkvalita Studejo je dispono deĉiuj interesatoj al pli profunda ekzamenado de la Sanktaj Skriboj.

Centro pri Bibliaj Studoj ekestis el sperto de plurjara laboro en la bibliakampo fare de la bibliistoj Alberto Maggi kaj Ricardo Pérez Márquez en laregiono Romagna [Romanja], Italio.

Sekve de plurjara aktivado – diversloke, kaj en Italie kaj eksterlande – perbibliaj renkontiĝoj je episkopa nivelo, ili sukcesis konsciiĝi pri la grandajmalsato kaj soifo je la Parolo de Dio, nun ĉeestantaj Eklezie kaj samtempe prila manko de ejoj konvenaj por plenumi tiun kreskadantan bezonon de lokojkaj personoj emaj al studado kaj diskonigado de la Sanktaj Skriboj.

Vizitu la esperantan retpaĝon:http://www.studibiblici.it/ESPERANTO/indiceesp.html

Page 24: O DIA REGNO - web2py.dli-info.netweb2py.dli-info.net/urban/static/diaregno/DR_6_2009.pdfrenkontis aŭ kun kiuj vi korespondis? Skribu viajn personajn impresojn kaj ni povas publikigi

144 DIA REGNO 6/2009

DEMANDOJ . . . ?

La doloro estas grandega;dum mi meditas pri la dividiteco

kaj la fendoj sur la korpo de mia popolo,ŝiriĝas histoj miaj.

Mi naskiĝis en malluma noktokaj fortostreĉe serĉis la matenon.ĉu ĉi vojo kondukas al mateno?

Neniel aŭdiĝas respondo.

Kiom amara estas la gusto,la gusto de fremdeco kaj ekzileco.

Mi eskapas la rigardon de mia infano,kiam li demandas pri nia ‘hieraŭo’

kaj pri diferenco inter niakaj la alia flanko de la muro.

Mia patrino eskapis min,kiam mi demandis pri la ‘morgaŭa’ tago.

Neniu scias kiam leviĝos la suno.Mi naskiĝis en malluma nokto

kaj en la lando kie staris mia lulilo. . . ankoraŭ ĉiam daŭras la nokto.

Forugh Bahra Karimi rifuĝis el Afganio.Ŝian poemon tradukis Jacques Tuinder.