o dia regno - dli-daten.dedefios min mem aliĝinte al la esperantaj postdiplomaj studoj en poznan....

24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (907) • 2014 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Vidindaĵoj de Cadine, Trento kie en aŭgusto ĉi‐somere okazis la Ekumena Esperanto Kongreso. (vidu paĝon 83)

Upload: others

Post on 27-Jan-2021

1 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

  • DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 4 (907) • 2014 •

    DIA

    REG

    NO

    ISS

    N 0

    167-

    9554

    Vidindaĵoj de Cadine,Trento kie en aŭgustoĉi‐somere okazis laEkumena EsperantoKongreso.(vidu paĝon 83)

  • 74 DIA REGNO 4/2014

    KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

    fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

    diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

    FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

    Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

    CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420311241406;

    : [email protected]: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS

    * Klauzál utca 32,HU 1072 Budapest, Hungario

    ) +36 302 000 306;: [email protected]

    Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

    pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj

    per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se  estas  en  via  lando  UEApoŝtĝirkonto

    (informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de

    'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;

    IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaŭ la ttt-paĝon www.chez.com/keli/

    ---------------

    DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

    dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

    * Nygatan 10 A; SE-281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 70 2004574;: [email protected]

    Kontrollegis: Éva FARKAS-TATÁR, Pavel POLNICKÝAbonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭ

    egalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al lakasisto de KELI (vidu supre).

    Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur laaŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni  citas  la  fonton. Specimenon kun  represo  aŭ

    traduko oni sendu al la redaktoro.

    Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

    Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady, Ĉeĥio: [email protected]

    Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.

    REDAKTORAJ VORTOJ

    Ĉu vi havis eblecon partopreni iunesperantan  renkontiĝon  somere?Pro  la  komenciĝo  de  la  nova  lernejajaro de mia filo, mi mem ne povispartopreni. La  lastajn  jarojn mi feliĉehavis la eblecon kongresi. Legante laraporton de la ekumena kongreso entiuĉi  gazeto mi  sentis  iom da manksento  ĉar mi  sentas min  parto  de  niagranda  familio  kiu  renkontiĝas  (nur)unu-foje jare.Kutime post esperantaj renkontiĝoj

    mi estas instigata plu studi kaj pli bonelerni nian lingvon. Kvankam mi ĉijarene  partoprenis  iun  renkontiĝon  midefios  min  mem  aliĝinte  al  laesperantaj postdiplomaj studoj enPoznan. Espereble mi trovos kajtempon kaj forton tralabori la kursojn.Ĉu  vi  havas  ion  raporti  post  la

    somero? Mi volonte akceptos kontri-buojn.

    Krom la raporto kun multaj fotoj, viankaŭ  trovos  aliajn  kontribuojn  dediversaj membroj. Mi esperas al viinteresan legadon.

    ENHAVOĈu la eklezio estas dividita 75Memorigo al la komenciĝo de launua mondmilito

    78

    Batante Jesuon 80Reago de leganto 82Kongresa raporto 83Protokolo de al jarkunveno 90Klostro Kirchberg 92Informetoj 93Nekrologoj 94En la komenc’ de ĉi tiu nova tag’ 96

  • DIA REGNO 4/2014 75

    Karaj gefratoj, dum tiuĉi semajno vi aŭdis pri la unueco de laEklezio,  aŭ  pli  ĝuste  pri  lastreboj atingi tiun ĉi unuecon.

    Kiel diris Paŭlo al la Korintanoj, ĉuKristo estas dividita? Mi same aldonas,ĉu la Eklezio estas dividita? Ĉu la korpode Kristo estas dividita? Ĉu la jarcentojdispecigis  lian  korpon?  Ĉu  vere  laEklezio ne restis unu, ĉar Kristo restisunu?

    Ĉu Paŭlo en tiuj ĵus legitaj versiklojstrebas al la unueco?

    Fakte tie troviĝas du niveloj: tio, kioestas, kaj tio kion faru la gefratoj.

    Mi listigos:Kio estas: la voko kiun vi ricevis, la

    unueco de la Spirito en la ligilo de lapaco, unu korpo, unu spirito, vi estasvokitaj en unu espero, unu Sinjoro, unufido, unu bapto, unu Dio kaj Patro, ktp.

    Kion faru  la  disĉiploj:  iradi  inde,agadu humile, milde, tolereme, pacien-cante en amo, penante konservi launuecon.

    Vi estas vokitaj. Tre grava punkto

    Ĉu la Eklezio estas dividitaPrediko dum la ekumena kongreso, Cadine, Trento, 21 aŭgusto 2014

    Philippe COUSSON, FR

    Efesanoj 4:1-7Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko,en kiu vi estas vokitaj, 2 kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco,paciencante unu al alia en amo, 3 penante konservi la unuecon de la Spiritoen la ligilo de paco. 4 Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estasvokitaj en unu espero de via voko; 5 unu Sinjoro, unu fido, unu bapto, 6unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj. 7Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.

    Efesanoj 4:11-16Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj;kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj; 12 por perfektigo de la sanktuloj, por lalaboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo, 13 ĝis ni ĉiujatingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homoperfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo; 14 por keni  jam  ne  estu  infanoj,  onde  ĵetataj  kaj  ĉirkaŭpelataj  de  ĉiu  vento  dedoktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo; 15 sedparolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,16 el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la liverasistemo,  per  energio,  laŭ  la mezuro  de  ĉiu  parto,  faras  kreskadon  de  lakorpo, por la sinedifado en amo.

  • 76 DIA REGNO 4/2014

    por la kristanoj. Ne ili iniciatis laekiron, ili estas vokitaj. Krome, kionsignifas la vorto Eklezio, se ne lakuniĝo de  la vokitoj? La ekesto de  laEklezio fontas en voko, en alvoko, envokiĝo. Ĉu vi vere sentas vin vokitaj?Ĉar tiel vi estas.

    Paŭlo  ne  hezitas.  Vi  estas  vokitaj,vokitaj al irado. Vi ne estas vokitaj alstato sed al movo, al irado.

    Li eĉ priskribas la iradon: humileco,mildeco, paciencon unu al la alia enamo. Ĉio  ĉi  tio  ne  aspektas  unuavidekiel moviĝantaj kvalitoj. Oni ne diruske humileco estas mova kvalito, nekmildeco, nek toleremo, nek pacienco.Tiujn oni eĉ povus diri malhelpantajnla movon. Antaŭenpuŝanta estus pli tiukiu malhumile agas. Same pri mal-mildulo, pri netoleranto, pri senpacien-ca aganto.

    Kvankam, en multaj okazoj, tiuj

    listigitaj kvalitoj helpas. Mi simplealudos pri la maniero konduki azenon.Kiam  tiu  ne  plu  volas  antaŭeniri,  neutilas la krioj, la puŝoj, la streĉiĝoj, nurutilas  la  pacienco,  la  mildeco,  eĉ  lahumileco  antaŭ  tiu  stulta  besto  kiurifuzas pluiri.

    Ni ofte estante eklezio agas kiel tiuazeno,  kiu  ne  volas  iri  en  la  ĝustandirekton,  eĉ  ne  plu  volas  iri  ien  ajn.Tiam oni povas kompreni la alvokonde Paŭlo, ke ni iradu tiel humile, milde,tolereme kaj pacience.

    Kaj tiajn kvalitojn, ni havu unu al laalia, en amo. Nia alvoko kiel eklezio,kiel  vokitoj,  estas  ankaŭ  laŭ  la  evangelia formulo: ni amu unu la alian.

    Paŭlo  aldonas  ion  alian:  penantekonservi la unuecon de la spirito en laligilo de paco.

    Por kompreni oni bezonas disigi laformulon.

    Penante: tio estas: kun strebo, sedankaŭ zorgeme, kun metodo, do ne kunstreĉo kaj blokiĝo.

    Konservi: oni konservas nur tion,kion oni jam havas. La unueco en laspirito jam estas donita, donacita de lagraco de Dio.

    Ni do alvenas al la dua temo de lateksto, post paroli pri  la vokiĝo Paŭloparolas  pri  la  unueco.  Li  klarigas  ĝindonante kelkajn ĝiajn aspektojn.

    La  verbo  “estas”  ne  troviĝas  en  laoriginala teksto. Oni do povas legi tiujn“unu” kiel listo de karakterizoj de tiuunueco.

    Unu korpo, tio klare indikas laeklezion,  ankoraŭ menciata  en  la versikloj 12 kaj 16, korpo kies kapo estasKristo mem.

  • DIA REGNO 4/2014 77

    Unu spirito povas aludi la SanktanSpiriton,  sed  ankaŭ  kiam oni  legas  lasekvajn versiklojn, povas paroli pri laetoso de la komunumoj, la konduto dela membroj kaj la rilatoj unu al la alia.

    La aliaj “unu” estas al kio ni estasvokitaj, kiel eble modelo por tiupenado:

    Unu espero: tiu espero kiu estasantaŭ  ni  kaj  kiu  certe  estas  komuna,sama, unu, ĝi estas: esti kun Kristo.

    Unu sinjoro: Jesuo Kristo, neniu aliaUnu fido, en nia unu Sinjoro, kaj en

    neniu alia, fido en lia graco kaj amoUnu bapto en la nomo de nia

    Sinjoro, kaj certe ne en la nomo de iuhomo, de iu grupo

    Unu Dio, kaj krome, tiu Dio estasPatro de ĉiuj, super ĉiuj, tra ĉiuj kaj enĉiuj. Neniu povas alproprigi Lin. Neniupovas forpreni Lin de iu ajn alia.

    Kaj ĝuste al ĉiu la graco estas donita,eĉ en la mezuro de la donaco de Kristo.

    Ni do revenas al la principo dedonaco. Tamen, tie oni precizigas keestas donacite al pluraj diversajndonacojn. Kaj  tio  tute ne  ligiĝas al  iuajn kvalito, pli certe al vokiĝo. Ĉar  laaŭtoro de la epistolo mencias liston detio,  kion  ni  nomus  hodiaŭ  oficoj:apostoloj, profetoj, evangeliistoj, paŝtistoj kaj instruistoj.

    Nia traduko indikas “por perfektigode la sanktuloj”, sed pli bone oni povusdiri por ekipado de la sanktuloj, de lavokitoj, de la eklezio, por la verko deservado, tio estas diakonio, por lakonstruo de la korpo de Kristo, de laeklezio.

    Kaj la aŭtoro aldonas celojn, kialojn:ĝis  ni  atingos  la  unuecon,  ĝis  ni  ĉiuj

    atingos la unuecon, la unuecon de lafido kaj de la scio de la filo de Dio, kajankaŭ ke ni kresku ĝis matureco por kela korpo, la eklezio korpo de Kristokresku kaj konstruiĝu en amo.

    Tiam ni alvenas al paradokso.La unueco estas ja donita, do efek-

    tiva,  kaj  samtempe  ĝi  estas  konservenda, atingenda, ricevenda, kiel celoantaŭ ni.

    Oni  ĉi  tie  retrovas  tion,  kion  priskribas  la  teologia formulo:  jam ĉi  tiekaj ankoraŭ ne.

    Ni  devas  teni  la  du  ŝnurojn  de  laparadokso.

    La unueco de la eklezio estas karak-terizo propra. Laŭ difino, ĝi estas jamunu. Pri  tio ni devas persvadiĝi. Malgraŭ  tio,  kion  ni  sentas  kaj  vidas,  laeklezio, korpo de Kristo estas unu.

    Kaj ni devas peni, strebi, labori, porkonservi tiun ĉi unuecon, por efektivigiĝin, por ke la mondo kredu, vidante laamon inter ni.

    Bedaŭrinde tiu ĉi amo ne tro videblasĝenerale.

    Sed, tio restas ankaŭ en la manoj deDio. La konstruado de la korpo deKristo, de la eklezio estas lia verko kajdono. Ni lasu la Spiriton gvidi nin ĉiujnen tiu ofico, en tiu liturgio al Dio,antaŭvido de la eterna liturgio en la veratabernaklo, en la nova Jerusalemo.

    Tiu  oficanta  eklezio  al  kiu  ni  ĉiujapartenas estas ja kaj jam unu, de-finitive, kaj samtempe ni devas zor-geme  strebi  por  tiu  unueco,  por  ĝiamanifestiĝo.

    Amen.

  • 78 DIA REGNO 4/2014

    La temo ne nur estas por germanokaŭzo por  retrorigardo nun  jamal 2 mondmilitoj kun senlimasufero. Mi alkreskis en Berlino kaj ladua mondmilito faris el mi kaj el miaedzino duonorfojn. Sed mi scias ankaŭpri la kulpo de la germanoj kaj ne rajtassole plendi pri la detruo de germanajurboj.

    Vendredon, lan de aŭgusto 2014 mipartoprenis en mia urbo edifon de la“Najlkruca komunumo“ memore al lakomenciĝo de la unua mondmilito 1914.

    La germana aerarmeo en 1940 kaj1941 bombadis la anglan urbonCoventry,  kio  kaŭzis  1236  mortintojnkaj 1746 vunditojn kaj 4330 detruitajndomojn.  Ankaŭ  la  katedralo  deCoventry estis detruita. El la ruinajrestaĵoj  la  dekano  Richard  Howardkunmetis  el  ĉarpentistaj  najloj  de  laligna  konstruaĵo  krucon  sur  la  altaro.Sur ĥoreja muro li gravurigis la vortojn

    “Patro  pardonu“  kaj  kontraŭstaris  latenton aldoni “ilin“. Tiu penso verŝajneestis bazo por la kreado de “Najlkrucajkomunumoj“ kun mondvaste nun pli ol200 kaj en Germanio 59.

    Ankaŭ  mia  urbo  Heilbronn  ek  de2009 apartenas al la komunumo. Laurbo en 1944 pere de 250 aviadiloj de“Royal  Air  Force“  estis  preskaŭ  tutedetruita,  kio  kaŭzis  pli  ol  7000  mortintojn nur duonan jaron antaŭ la fino dela milito. La unua Najlkruca komunumoen Germanio 1947 estis la urbo Kiel.

    La repacigan preĝon oni formulis en1959, nun en 10 lingvoj. Mondvasteĉiun  vendredon  je  12a  ĥoro  la  preĝoestas celebrata.

    Post  la  solenaĵo  en  Heilbronn  mivolis traduki la litanion en Esperanton.Estis pastro Albrecht Kronenberger, kiuatentigis min, ke ĝi jam en la jaro 2001estis enmetita en ADORU sub lanumero 867.

    Postprelegaj rimarkojPor la kongresanoj ekster Germanio la“Najlkrucaj  komunumoj“  preskaŭ  neestis konataj. Ni kongresis en Trento(Cadine) en la eklezia centro Mariapoli“Chiara  Lubich“.  Ŝi  fondis  kaj  estisunua prezidantino de “Movado deFajrujoj“  (Focolari).  Tiu  ĉi  movadohavas kiel celon la interpopolan unu-iĝon, la universalan fratecon.

    Por la kongresanoj ekster Italio la

    Memorigo al la komenciĝo de la unua mondmilitoPrelegeto okaze de la Ekumena Kongreso en Trento (IT) 2014

    de Siegfried KRÜGER,DE

    Coventry bombita

  • DIA REGNO 4/2014 79

    movado ne estis konata (!). Ni ekskursis al Rovereto kaj konatiĝis kun urbo kunekstraordinara milita memorejo. La surmonta sonorilego “Maria Dolens“ estas nunla kvara plej granda en la mondo kaj sonorilas ĉiun vesperon je 21.30 h.

    Preĝo de la Najlkruca Komunumo

    Ĉiopova Dio, per la vivo, morto kaj releviĝo deVia filo Jesuo Kristo vi donis al mi la servon derepaciĝo por pardono kaj amo.

    Donu al ni la fidon al via saniga forto, por kiu lakruco de via filo estas eterna signo. Benu en lanomo de Jesuo nian komunumon en la tutamondo kaj kapabligu ĉiujn membrojn estiatestantoj de Via pardono kaj amo.

    Komunigu nin en la penada servo al Via celo,ĉion ordigi kaj sanigi, kaj fortigi nin en la ekkono,ke ni estas Viaj disĉiploj, se ni ekzercas nin enkomuna amo.Tion ni petas per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

    Amen

    La Konsilantaro de la protestanta eklezio en Germanio en siakunsido la 18-an/19-an de oktobro 1945 en Stuttgart, bon-venigas reprezentantojn de la Ekumena konsilantaro de eklezioj.“Ni estas dankaj pro tiu vizito tiom pli, ĉar ligas nin kun nia popolone  nur  granda  komuneco  de  la  suferoj,  sed  ankaŭ  solidareco  dekulpo.

    Kun granda doloro ni diras: Fare de ni estis alportita senfinasufero super multaj popoloj kaj landoj. Kion ni ofte atestis en niajparoĥoj, tion ni nun elparolas nome de la tuta eklezio: Dum multajjaroj ni batalis nome de Jesuo Kristo kontraŭ tiu spirito, kiu en lanacisocialisma  reĝimo de perforto  trovis  sian  teruran esprimon;sed ni akuzas nin, ke ni ne konfesis pli kuraĝe, ne preĝis pli fidele,ne kredis pli gaje kaj ne amis pli arde.K

    ulpo

    konf

    eso

    de S

    tuttg

    art

    Najlkruco 1947 por Kiel

  • 80 DIA REGNO 4/2014

    Aperis en Dia Regno, la eldononumero kvar el 2013, miaartikolo: “La Ges-roj Wurm-brand, modernaj geherooj de la Fido”.Rikardo Wurmbrand estis juda ateistoel  Rumanio  kiu  konvertiĝis  al  Kristodum la jaroj '30. Li kaj lia edzino,Sabina, establis malgrandan evangelianpreĝejanaron.  Pastro  Wurmbrand  kajla anoj el la preĝejanaro evangelizis lasoldatojn el la Ruĝa Armeo kiuj invadisRumanion dum la Dua Mondmilito.Post la milito, Pastro Wurmbrand estisarestita kaj suferis terurajn torturojndum la 14 jaroj kiujn li pasigis enkomunistaj malliberejoj. Post kiam lipovis foriri al la okcidento kun siafamilio,  li  establis  la  organizaĵon“Kristo al la Komunista Mondo”. Kiamrompiĝis  la  Sovetunio,  la  organizaĵoŝanĝis  sian  nomon  al  “Voĉo  de  laMartiroj”.

    Sed  la  celo  de  tiu  organizaĵo  estassama: publikigi la persekutojn kiujnkristanoj suferas en multaj landoj, kajmonhelpi kristanojn kiuj estas perdintajĉiujn  siajn  posedaĵojn  pro  atakoj  depopolaĉoj, kaj la familianojn de pastrojkiuj  estas enkarcerigitaj  aŭ mortigitaj.Voĉo  de  la  Martiroj  ankaŭ  provizasmedicinan kaj kirurgian helpon porkristanoj kiuj estas vunditaj pro atakojde popolaĉoj.

    Mi ĉerpis  la sekvantan  informon el

    la revuo de la Voĉo de la Martiroj (kunla sama nomo), la eldono el novembrode 2013. La nomoj de la personojmenciitaj  estas  ŝanĝitaj  por  ŝirmi  ilinkontraŭ atakoj de  la aŭtoritatoj en  ilialando.

    Kiam  “Ŝahnaz”  fariĝis  kristaninoantaŭ  tri  jaroj,  ŝia  patro  “Ebi”  pensis(kaj  esperis)  ke  ŝi  nur  trapasas  alianfazon. Ebi, pia islamano kaj oficisto ella  irana  registaro,  estis  observinta  ŝinsekvi diversajn islamajn profetojn kajokcidentajn muzikajn stelulojn. Certeĉi tiu “Jesuofazo” forpasos kiel la aliaj.Sed la “Jesuo-fazo” ne forpasis, kaj lafido de Ŝahnaz pli fortiĝis. Ŝi atestis alaliaj homoj pri Kristo kaj ŝi komencisgvidi malgrandan grupon kiu studas laBiblion.

    La gepatroj de Ŝahnaz  faris planonpor allogi denove sian filinon al laislama religio. Antaŭ ol Ŝahnaz komencis sekvi Jesuon, ŝi estis enamigita dejuna  viro  kiu  loĝas  proksime.  Je  tiutempo,  la  gepatroj  de  Ŝahnaz  rifuzisdoni permeson ke ŝi edziniĝu al li. Sednun ili esperas ke li helpos ŝin forgesisian amon por Jesuo.

    Ili invitis la junan viron kaj liajngepatrojn al sia hejmo por diskuti laeblecon de la geedzeco de la gejunuloj.Post kiam la du familioj parolis dum iutempo,  Ebi  gvidis  Ŝahnazon  al  aliaĉambro  de  la  domo  kaj  demandis  ŝin

    Batante JesuonVilĉjo GOLDSMITH, Usono

  • DIA REGNO 4/2014 81

    kion ŝi opinias pri la ebla geedzeco.“Mi  bedaŭras,  patro,  sed  mi  nun

    estas kristanino kaj mi ne povasedziniĝi kun islama viro,” ŝi respondisal li. “Nun mia celo estas malsama. Miacelo estas servi Dion.” Tiam ŝi denoveinstigis sian patron ke li akceptuKriston.

    Kiam la gepatroj de la juna virokomprenis  ke  Ŝahnaz  estis  rifuzintailian filon, ili kolere foriris el la domo.La  gepatroj  de  Ŝahnaz  hontiĝis.  Trekolerega, Ebi demetis la zonrimenonkaj komencis bati sian filinon. “Ĉu vikomprenas,” li kriegis, “ke mi povasmortigi vin nuntempe kaj tio estaslaŭleĝa? Vi estas islamanino kiu fariĝiskristanino. Vi estas apostato! Pro vi,mia reputacio estas ruinigita. Midaŭrigas bati vin por ke vi genuiĝu kajforkonfesu la kristanismon kaj revenual Islamo.”

    “Sinjoro,”  Ŝahnaz  alvokis,  “mi  ne

    deziras forkonfesi mian fidon. Jesuo,helpu min!” Subite la batado ŝanĝiĝis.Anstataŭ bati sian filinon, Ebi komencisbati sin mem per sia propra zono. Liavoĉo  ŝanĝiĝis.  “Mi  estas  malbonahomo,” li diris. “Mi estas tre malpura.Mi estas tre stulta. Mi batalas kontraŭDio!” Li komencis alvoki Dion, ke Diopardonu lin. Fine li falis al la plankoŝajne sveninta.

    Je tiu momento, la patrino de Ŝahnazeniris en la ĉambron. “Kion vi faris alvia patro?” ŝi kriegis. “Ĉu vi mortigislin?”  “Li  preskaŭ  mortigis  MIN,”Ŝahnaz  respondis.  “Mi  ne  scias  kiookazis.” Ŝahnaz kaj ŝia patrino preskaŭvokis ambulancon, sed Ebi diris ke line  bezonas  ĝin.  Li  ĉirkaŭpremis  sianfilinon. “Pardonu min, mi petas,” lidiris. “Petu al via Jesuo ke Li pardonumin. Mi  nun  komprenas  kontraŭ  Kiumi batalas.”

    Ebi  rakontis  al  Ŝahnaz  kiel  Dio

    El Preĝo por ĉiu Tagode Jelly Koopmans-Schotanus

    Mendu  tiunĉi  libreton  ĉe  sekretario  PavelPolnický (adreso sur paĝo 74).Tiel Vi subtenos la agadon “StichtingZienderogen” iniciata de J. Tuinder.

    23. septembroKompatema Dio, mi laŭdas Vian fidelecon, perkiu Vi senĉese amas min. Pardonu al mi mianindiferencon kaj malvarmecon. Renovigu la ligonkun mi. Faru min sincera kaj firmvola.

    Preĝoporĉiu

    Tago

    Jelly Koopmans-Schotanus

  • 82 DIA REGNO 4/2014

    malfermis  liajn okulojn al  la vero. Dum    li  batis  ŝin,  li  havis vizion de  Jesuo.Jesuo ĉirkaŭpremis Ŝahnazon per Sia maldekstra brako kaj per Sia dekstra brakoLi signis ke Ebi haltu svingi la zonon. “Ne batu ŝin,” Jesuo diris al li. “Ŝi apartenasal Mi.” Ebi komprenis ke kiam li svingis la zonon, li vere batis Jesuon.

    Ŝahnaz pardonis sian patron. “Eĉ Jesuo diris, 'pardonu ilin ĉar ili ne komprenastion kion  ili  faras',”  ŝi diris al  li. Ebi  fariĝis kristano, kaj nuntempe  li gastigaspreĝejanaron kiu kunvenas en lia hejmo. Li tute kuraĝigas kaj subtenas sian filinondum ŝi daŭrigas sian pastrecon.

    La Apostolo Paŭlo, antaŭ ol li konvertiĝis al Kristo, nomiĝis Saŭlo. Li estisterura persekutanto de la Eklezio, eĉ mortigante multajn kredantojn. Survoje alDamasko por daŭrigi la persekuton, “subite ekbrulegis ĉirkaŭ li lumo el la ĉielo;kaj li falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al li: Saŭlo, Saŭlo, kial vi minpersekutas? Kaj li diris: Kiu Vi estas, Ho Sinjoro? Kaj tiu diris: MI ESTAS JESUOkiun vi persekutas.” (La Agoj, ĉapitro 9, versoj 35)

    Tiuj  homoj  kiuj  persekutas  kristanojn  hodiaŭ,  ankaŭ  persekutas  Jesuon.  Ilihavas alternativon: humiliĝi kaj penti, aŭ stari antaŭ Jesuo je la Tago de Juĝo porricevi eternan kondamnon.

    Oni aŭ apartenas al Jesuo Kristo aŭ li/ŝi apartenas al Satano. Ne ekzistas mezaloko inter la du. Ni devas certiĝi ke ni apartenas al Jesuo.

    En DR 12014 frontpaĝe staras  la vorto“karesmo”.  Mi  mem  uzas  ĉiam  lazamenhofan esprimon: granda fasto. La japanoj devas daŭre ekstre lerni novajnvortojn en Esperanto. La kompatind-uloj.

    Kore, Ed

    Respondo de la redaktoro:La vorton karesmo mi uzis ĉar  influismin Eva Farkas kiu uzas la vortonkaresmo. Antaŭe mi ĉiam uzis fastonĉar pli  facile  lerni por  svedoj. Sed  ielmi sentas ke karesmo estas pli “religia”,do  pli  taŭga  por  DR  kaj  pli  interesveka/ekzotika  sur  fronta  paĝo  precipe

    kune kun la fragmento de la malnovakanteto.

    Ne nur la orientanoj estaskompatinduloj.  Ankaŭ  mi  devis  lernitiun vorton ĉar ne estas en mia originavorttrezoro. Sed jes, cetere mi sam-opinias  kun  vi  (ĉar  tiel  mi  ankaŭkomprenis vian komenton) ke ni oftenenecese  kaj  senkaŭze  grandigas  lavortaron  nur  ĉar  iu  persono  preferasalian vortradikon. Tiel ni malfaciligaspor la plej multaj esperantistoj boneregi la lingvon.

    Mi dankas vin pro via demando kajestonte mi provos esti pli singarda.

    Kore, la redaktoro

    Reago de leganto

  • DIA REGNO 4/2014 83

    Ĉijare ni estis invititaj al la 20aEkumena Kongreso al belegaitala vilaĝo, Cadine, kiu situas

    apud la fama urbo, Trento, la urbode la tridenta/trenta koncilio en lajaroj 1545-1563.

    La moderna kaj komforta religiacentro estis konstruita por ekumenajagadoj kaj kunestadoj, kaj ankaŭ labelega  natura  ĉirkaŭaĵo  inspiris  labonan kaj fruktodonan etoson.

    Ĉiumatene okazis Sankta Meso en la kapelo kaj posteekumena  preĝo  en  la  granda  salono.  Estis  eldonitakajero pri kaj al tiuj preĝoj.

    Post la matenmanĝoj ni komune kantis per la afablahelpo kaj gvidado de Stefan LEPPING (DE). Ofteakompanis violoneAgneta JÄRLSTRÖM(SE).

    Sabate post mallon-ga  aŭ  longa  vojaĝoĉiuj  partoprenantojen ordo alvenis. Postla  vespermanĝo  niiom  interkonatiĝis,malkovris, ke la sep-dek partoprenantoj venis el 15 landoj. PosteAlbrecht KRONENBERGER (DE) gvidis lavesperan preĝon.

    Dimanĉe okazis la solena malfermo de niakongreso. La prezidanto de IKUE, sinjoroGiovanni DAMINELLI (IT) kaj la prezidantode KELI, Philippe COUSSON (FR) kore

    Kongresa raportoDe la ekumena kongreso en Cadine, Trento

    Raportis Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS, HUFotis Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS kaj Vaclav POSPÍŠIL

  • 84 DIA REGNO 4/2014

    salutis la partoprenantojn.La Movado de la Fajrujoj (itale Movimento dei Focolari) gastigis nin. Gvidantoj

    de la loka movado kaj de la domo, sinjorino Annalisa PACCHETTI kaj sinjoroRoberto LAGO prezentis al ni la movadon kaj la fondintinon Chiara LUBICH, kajla historion de la konstruado de tiu ĉi hejmo.

    La ekumenan diservon poste gvidis Bernhard EICHKORN (DE) kaj WolframROHLOFF  (DE),  legis  tekston  ankaŭPhilippe COUSSON kaj Václav POSPÍSIL(CZ).

    Post  la  tagmanĝo  faris  malfermanprelegon Philippe COUSSON pri lakongresa temo:Ĉu Kristo estas dividita?Lian prelegon ni povas legi en venontaDia Regno.

    Sekvis la prelego de Marija BELO-ŠEVIČ (HR) pri la dua vatikana koncilio.

    Posttagmeze ambaŭ organizoj havisestrarkunsidon, kaj post la vespermanĝo

    Marija BELOŠEVIČ montris bildojn kaj rakontis pri laUniversala Kongreso en Buenos Aires.

    La  vesperpreĝon  en  tiu  ĉi  vespero  faris  PhilippeCOUSSON.

    Lunde vizitis kaj salutis nin laĉefepiskopo de Trento, sinjoro LuigiBRESSAN. Simpatie kaj modeste lirakontis pri sia vivo kaj plur-jardekalaboro en la tuta mondo je ladiplomatia agado de Vatikano. Kunĝojo  li  akceptis  ADORU, kiun nidonacis al li, kaj ni kune kantis lahimnon de Beethoven (nr. 597).

    Poste okazis du prelegoj pri lakoncilio en Trento.

    Unue sinjoro Giovanni DAMINELLI parolis pri la konciliode Trento laŭ historia perspektivo, poste sinjorino NormaCESCOTTI (IT) pri la ĉiutaga vivo en Trento dum la tempode la koncilio.

    Per la afabla permeso de la prelegantoj ambaŭ prelegojnvi povos legi en iu sekva numero de Dia Regno.

    Posttagmeze  ni  ekskursis  al  la  vilaĝo  Rovereto,  kie

    Philippe COUSSON

    Marija BELOŠEVIČ

  • DIA REGNO 4/2014 85

    troviĝas grandioza sonorilego, kiu estis farita postla unua mondmilito. La sonorilego estis farita el 19pafilegoj, kiuj estis uzitaj dum la mondmilito kaj lapartoprenintaj nacioj sendis ilin, esprimante laesperon pri la ĉiama estonta paco.

    (La foton vi vidas sur la fronta paĝo)Ni ankaŭ vizitis ortodoksan preĝejon en Borgo

    Sacco.Dum  tiu  ĉi  kaj  ankaŭ  dum  la  postaj  ekskursoj

    akompanis nin la gvidanto de la Ekumena Centrode Trento, sinjoro Alessandro MARINELLI.

    Vespere MiloŠ ŠVÁČEK (CZ) montris bildojn prila Bibliaj Tagoj en 2014 en Tuchoměřice kaj en2012 en Trento. Por nia bonega amuziĝo, li ankaŭfilmis tie ŝercegan rakonton de Carlo SARANDREA(IT), kiun li povis “vive”  persone daŭrigi.

    La vesperajn preĝojn de lundo ĝis vendredo farissinjorino Eva FARKAS-TATÁR (HU) “heredigante”al la partoprenantoj gravajn travivaĵojn kaj spertojnde sia longa kaj Dibenata vivo, kaj ankaŭ tion, kionŝi lernis per tiuj travivaĵoj kaj spertoj. Vi povos legitiujn kvin preĝojn, prelegojn redaktite en Dia Regnoestonte.

    Marde  antaŭ  la  jarkunsidoj  Philippe  COUSSONprezentis la eblan kaj de KELI proponitan lokon dela sekvontjara, denove ekumena kongreso, en Stras-burgo.

    La protokolon pri la jarkunsido de KELI vi povoslegi  en  la  nuna  numero  de  Dia  Regno.  Ambaŭjarkunvenoj akceptis la proponon pri nia renkontiĝoen la jaro 2015 el Francio, Strasburgo!

    La jarkunsido

  • 86 DIA REGNO 4/2014

    Posttagmeze ni ekskursis al laSanktejo de Sankta Romedio.

    Vespere  ni  havis  eblecon  ĝui  ladancan spektaklon de loka grupo“Brainstorm”.

    Merkrede okazis nia tuttaga ekskursoal la urbo Merano. Ni vizitis laSinagogon kaj ĝian muzeon, poste laLuteranan  preĝejon.  Post  luksatagmanĝo  ni  promenis  al  la  urbacentro, aŭskultis la historion de la urbokaj  rigardis  ankaŭ  la  Katedralon  deSankta Nicoló.

    Vespere  ni  aŭskultis  la  brilankoncerton de la ensemblo “Il Tamburodel Sole”, kiuj elstare ludis “klezmer”muzikon.

    Ĵaŭde post la “kutimaj” matenajprogrameroj (Sankta Meso, ekumenapreĝo,  matenmanĝo  kaj  komunakantado)  ni  aŭskultis  la  prelegon  deStefan LEPPING pri la generismaideologio kaj poste la prelegon dePaola GIOMMONI (IT) pri kristanajsimboloj  kaj  pri  la  gemonaĥejo  deBose.

    Posttagmeze ni vizitis la EkumenanCentron  de  Trento.  Ni  aŭskultisraporton pri ilia grava laboro deAlessandro MARTINELLI.  Ni  ankaŭdankis  lian  ĉarman  kaj  tutsemajnankunestadon  kaj  ankaŭ  la  financanhelpon de la Centro al nia kongreso.Per la helpo de la donacita ADORU lipovis kune kanti kun ni.

    Ni vizitis la Katedralon kaj lapreĝejon de Sankta Maria Maĵora.

    Poste  en  la  preĝejo  de  SanktaLaŭrenco okazis ekumena diservo kun

  • DIA REGNO 4/2014 87

    F

    O

    T

    O

    G

    A

    L

    E

    R

    I

    O

    Gabriella STIER kaj Oldřich FISCHER Ágnes RACZKEVY-EÖTVÖS kaj Petr CHRDLE

    Wolfram ROHLOFFBernahard EICHKORN

    Mats kaj AnnaLANDFORS

    La fotistoVáclav POSPÍŠIL

    Wolfram ROHLOFF kajSiegfried KRÜGER

    AlbrechtKRONENBERGER

    Eva FARKAS,Petr CHRDLERuth v PUJENBROOK

    Sieglinde STAMM

  • 88 DIA REGNO 4/2014

    sankta  manĝo.  La  diservoncelebris Philippe COUSSON kajWolfram ROHLOFF. La mon-kolektadon ni ofertis al lalaboro kiun Jaques Tuinder(NL) komencis kaj pri kiuSiegfried Krüger diris kelkajnvortojn al la partoprenantoj.Kolektiĝis 345 eŭroj.

    Vespere Marija BELOŠEVIČmontris interesajn kaj atent-meritajn kristanajn esperan-tajn retpaĝojn.

    Vendrede  antaŭtagmeze  niaŭskultis tri prelegojn.

    Petr Chrdle (CZ) prelegispri la vivo de Přemysl PITTER,“La apostolo de amo”, pri kiuli eldonis interesan libronesperantlingve.

    Stefan LEPPING parolis kunla titolo “Disiĝoj kaj paciĝoj”(tiun prelegon vi povos legien unu el la sekvontaj DiaRegno).

    Petr Chrdle

    Stefan Lepping

  • DIA REGNO 4/2014 89

    Siegfried KRÜGER memorigis nin pri lacentjara datreveno de la komenco de la unuamondmilito.

    Post la libera kaj ripoziga posttagmezo niĝuis varian kaj vere amuzan adiaŭan vesperon,kiun organizis kaj lerte gvidis Paola GIOM-MONI.

    Ni  ankaŭ  dankis  al  la  Loka  KongresaKomitato: sinjoro Giovanni DAMINELLI, sin-jorino Norma CESCOTTI kaj monaĥo PierluigiSVALDI (IT) ilian zorgeman kaj sinoferanlaboron.

    Post  la  kortuŝa  kaj  saĝa  vesperapreĝo  en  la  nomo  de  ni  ĉiuj  PavelPOLNICKÝ (CZ) dankis al EvaFARKAS-TATÁR  ŝian  tutsemajnanlaboron  pri  la  vesperaj  preĝoj  kajankaŭ  gratulis  al  ŝi  pro  ŝia  baldaŭa90jara naskiĝtago.

    Sabete matene je la 10-a okazis laoficiala fermo de nia ĉijara kongreso,kiu donis vere belajn travivaĵojn kajankaŭ  gravajn  pensojn  pri  kiuj  nipovas hejme daŭre “labori”.

  • 90 DIA REGNO 4/2014

    Protokolo de la jarkunveno de KELITRENTO, Italio 19. 8. 2014

    Partoprenis  22  membroj  el  10  landoj  (laŭ  listo  de  partoprenantoj),  inter  iliestraranoj: Philippe Cousson, Pavel Polnický, Agnes Ráczkevy-Eötvös, SiegfriedKrüger kaj Václav Pospíšil.

    1. Malfermo – prezidanto Philippe Cousson

    2.  Laŭ estrarpropono estis elektitaj kunprotokolantoj S. Stamm kaj O.A. Fischer

    3. Akceptita la proponita programo

    4. Komunikoj – estis transdonitaj salutoj de la membroj, kiuj ne povis partopreniel Nederlando, Svislando, Hungario, Rumanio kaj Svedio

    5. Per unuminuta silento ni rememoris la mortintojn: Å. Ahlren, L. Sundman,E. Persson, I. Norfolk, C. L. Dekker, K. Ekman, H. Stroinski kaj B. Leonov.

    6.  La sekretaria  raporto estis  tre konciza, ĉar  la agado de  la  landaj sekcioj neestas tro granda... diservoj okazis dum la brita, skota, germana kaj svedakongresoj. Dum la UK en Bona Aero okazis kunveno de IKUE+KELI (gvidisM. Beloševič). Korespondado estas plej ofte per retaj mesaĝoj, nur esceptevenas papera  letero. P. Polnický daŭre prizorgas presadon kaj dissendadonde DIA REGNO    kaj  ni  povas  fieri,  ke  ĝi  aperas  regule.  Post  la  pasintjarakontrolo ni presas 310 ekzemplerojn sendataj al 35 landoj. Estraro kunvenasĉiumonate per  skajpo. S. Krüger  informis pri  la  jarkunveno de  la germanasekcio, A. Kronenberger pri la diservo dum la germana kongreso kaj pri laBibliaj tagoj en Tuchoměřice (CZ) kaj M. Landfors pri ekumena diservo dumla sveda kongreso. La sekretario petas ĉiujn, informi lin pri lokaj aktivadojde kelianoj.

    7. Á. Ráczkevy-Eötvös klarigis la kasistan raporton, publikigitan en DR 3/14kaj respondis demandojn.

    20-a Ekumena Esperanto-Kongreso

  • DIA REGNO 4/2014 91

    8. K. H. Schaeffer legis la raporton pri la kaskontrolo, kiun li faris kun N.Südland  kaj  konstatas,  ke  ĉio  estas  en  ordo  (aldonita  al  protokolo).Kaskontrolantoj pretas daŭrigi laboron kaj estis unuanime reelektitaj.

    9. Diskuto: A. Kronenberger demandis pri altigo de elspezoj de DR, sekretarioklarigis, ke estas unua altigo de la presprezo, kvankam ĉiuj elspezoj de presejoaltiĝas regule (elektro, gaso, papero ktp.) La raportoj de sekretario, kasistinokaj kaskontrolantoj estis aprobitaj.

    10. Buĝetoj – en DR 3/14 estis rezultoj de 2013 kaj proponoj por 2014 + 2015kasistino donis kelkajn klarigojn kaj poste estis aprobitaj.

    11. La raporton de la redaktoro B. O. Åradsson (li ne povis partopreni) legisÁgnes  kaj  ĝi  estis  ĝoje  akceptita.  Speciala  peto  estis  danki  al  frato  A.Kronenberger kaj  sro Urban por  ebligo publikigi DR en  la  retaj  paĝoj deKristanaj fontoj.

    12. Estrarelekto – ĉijare finiĝas 3jara periodo de Á. RáczkevyEötvös, S. Krüger,P. Polnický kaj V. Pospíšil, ĉiuj estis tuj reelektitaj.

    13. Kongresplanoj: Prezidanto informis pri ebleco organizi ekumenan kongresonen venonta jaro 2015 en la franca urbo Strasburgo. Post diskuto – Ágnespostulis, ke ni pensu pri la programo, niaj kongresoj ne estu turismaj aranĝoj.Poste 18 kelianoj akceptis tiun proponon. (Fine de la kongreso ni ricevisinformon, ke ankaŭ IKUE akceptis tiun proponon, do estos ekumena kongresoorganizota de KELI). En la jaro 2016 okazos UK en Nitra (Slovakio) kaj laestraro akceptis la proponon de la sekretario, organizi KELI kongreson enBratislava (Slovakio).  IKUE verŝajne kongresos en Trnava (Slovakio). Porla jaro 2017 oni pensas pri Wittenberg (Germanio).

    14. Proponoj kaj sugestoj de  la membroj. Ágnes bedaŭras, ke  la nombro de  laaktivaj kongresanoj malaltiĝas. Ŝi alvokas kelianojn pripensi sian kontribuonal la programo kaj ne resti nur “turistoj“.

    15. Fermo de la jarkunveno – prezidanto P. Cousson.

    Protokolis Pavel Polnický, kunprotokolis S. Stamm kaj O. A. Fischer

  • 92 DIA REGNO 4/2014

    Kara redaktoro kaj legantoj, laaldonita foto montras la eku-menan grupon, kiu estis en laprotestanta klostro Kirchberg inter la4.8.–7.8.2014.

    De maldekstre vi vidas: Ernst Leuze,Anton Kiefer, Alois Eder, Grete Burk-hardt, Bernhard Eichkorn, HedwigSchaeffer, Siegfried Krüger, AlbrechtKronenberger kaj Karl Heinz Schaeffer.

    Temis pri ADORU kaj la kantoj, kiujestis prilaboritaj okaze de kelkaj ren-kontiĝoj en Kirchberg.

    Rigardu sub paĝo 1401 en ADORU,tie vi trovos liston de la 53 kantoj kiujnoni prilaboris en klostro Kirchberg.Grandparte ni kantis ilin akompanatapiane de Ernst Leuze.

    Albrecht Kronenberger flegas lastokon en ADORU kaj ni ankaŭ poluriskelkajn himnojn de Hans AmundRosbach.

    Tre kore salutasSiegfried

    Klostro KirchbergEkumena renkontiĝo

    Siegfried KRÜGER, DE

  • DIA REGNO 4/2014 93

    informetojSabate 26. 7. 2014 okazis en la baneja urbo Poděbradyekumena diservo, organizita okaze de la 550-adatreveno de la porpacaj iniciativoj de la ĉeĥa reĝoGeorgo  el  Poděbrady.  Sur  la  herbeja  bordo  de  la  riveroElbo renkontiĝis 9 reprezentantoj de diversaj eklezioj kajpli ol 200 partoprenantoj.

    Nekutime kaj certe interese estas, ke la diservon iniciatisla urbestro de Poděbrady...

    P. Polnický

    La 12-an de septembro2014 okazis bankedoen Utrecht, Neder-lando, dum kiu Els van Dijkfariĝis Honora Kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto.  Ĉeestis  kvin  personoj: Els, la prezidanto deIEI Ed Borsboom, kasistoPiet Buijnsters kaj la IEI-helpantoj Ineke van Iperenkaj Adrie den Haan.

    La prezidanto skizis la Esperantovivon de Els. Tio komenciĝis en 1967, kiamŝi  eklernis  la  lingvon  ĉe  la  familio Koopmans  kaj membriĝis  al  KELI.  De  tiuorganizo ŝi fariĝis en 1981 sekretario kaj restis ĝis 2011. Ankaŭ en la nederlandaEsperanto-movado Els aktivis kaj inter 1999-2007 funkciis kiel estrarano de sialanda unuiĝo. Ekde 2007 Els transprenis la superrigardon de la mastrumado en laoficeja IEIdomo en Hago. Krome gvidis la gazetan arĥivon en la Instituto.

    Sekve de la distingo Els ricevis la specialan festdiplomon kaj la IEI-medalonel  arĝento.  Ekde  1976,  kiam  Andreo  Cseh  nomumis  la  unuan  personon,  StöpBowitz el Norvegio, ĝis nun sep viroj kaj ses virinoj eniris la vicon de honoratoj.Koran gratulon al nia KELI-ano Els van Dijk.

    Ed Borsboom

    Els van Dijk — Honora Kunlaboranto de IEI

  • 94 DIA REGNO 4/2014

    Elly Persson naskiĝis en Nederlando la 25an de aŭgusto 1925. Ŝifrue ekinteresiĝis pri Esperanto kaj fariĝis anino de la nederlandaesperantomovado. Poste ŝi translokiĝis al Svedio, kie ŝi edziniĝis.Ŝi iĝis anino de Sveda Esperantofederacio (SEF) kaj KELI. Ŝi partoprenisinter alie la Internacian KELI-kongreson en Jönköping en la jaro 1991,kie  ŝi  servis  kiel  lerta  interpretistino  dum  ekskurso  al  la  malsanulejoRyhov. Ŝi lastfoje partoprenis la esperantokongreson en la jaro 2003. Ŝimortis la 24-an de julio 2014. La entombigo okazis en Trelleborg la 30-ande julio. Ĉe multaj KELIanoj kaj SEFanoj ŝi restos en bona memoro.Ŝi ripozu en paco!

    Lennart Sundman naskiĝis la 6an de aprilo 1917 en Västerås. Lilernis Esperanton dank’ al kurso de koresponda instituto. Profesieli  fariĝis  muzikisto  kaj  muzikinstruisto.  Li  estis  orgenisto  kajĥorgvidanto  en Ansgarskyrkan  en Västerås,  eklezio  kiu  apartenas  al  laSveda Misia Federacio. Li ankaŭ kelkfoje ludis pianon aŭ orgenon dumdiversaj KELI-kunvenoj. Lennart Sundman mortis la 11-an de julio 2014.Li certe restos en bona memoro ĉe multaj geesperantistoj.

    Li ripozu en paco!

    Inga Nothfalk naskiĝis la 6an de aŭgusto 1915. Ŝi fariĝis instruistinokaj  translokiĝis  al Hässelby  apud  Stokholmo,  kie  ŝi  laboris  ĝis  siapensiiĝo. Kiel 50jarulino ŝi komencis lerni Esperanton. Ŝia instruistoestis Vilhelm Gran, kiu instigis ŝin fariĝi membrino de KELI, kie ŝi estisaktiva en la Stokholma grupo. Ŝi apartenis al la Evangelia Libera Eklezio.Ŝi ankaŭ multe interesiĝis pri la Hernhuta movado. Inga Nothfalk mortisla 1an de junio 2014. Ĉe multaj el ni ŝi restos en bona memoro. Ŝi ripozuen paco.

    Arne Lundkvist

    Nekrologoj

  • DIA REGNO 4/2014 95

    Bo√idar Leonov16 junio 1941 — 24 julio 2014

    La 24an de julio 2014 post longa malsanado forpasis nia elstara esperantistoprofesoro Boĵidar Leonov.Li estis naskita la 16an de junio 1941 en Karlovo. Li fariĝis inĝeniero primaŝinoj en la Teknika Universitato en Sofio kaj poste specialiĝis pri patentoj kajinternacia  juro. Li eldonis multajn fakajn  librojn kaj en 1990 li  fariĝis profesoropri Patentoj kaj Internacia Juro.

    Jam en 1968 li estis elektita Prezidanto de STELO (Studenta Tutmonda E-Ligo).Ĝis sia morto li estis prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista).Prof. Boĵidar Leonov estis prezidanto de BEA en la periodo de 20102013 kaj posteli estis elektita honora prezidanto de BEA. Li estis multjara E-aganto, laborema,senlaca kaj aktiva esperantisto, konata ne nur en Bulgario, sed en la tuta mondo. Liestis iniciatinto kaj organizanto de unikaj Simpozioj por Apliko de Esperanto enProfesia Agado (AEPA), kiujn partoprenis tiel fakuloj-esperantistoj, kiel samefakuloj neesperantistoj el multaj sciencaj fakoj kun samtempa tradukado en kaj elEsperanto. Tuj post ili okazadis ankaŭ Religiaj Seminarioj “Religio kaj Esperanto”.La internaciaj simpozioj kaj la seminarioj okazadis ĉiujare en junio en Karlovo kunkreskanta intereso kaj sukceso. La Simpozioj AEPA por la unua fojo en la mondoenkondukis Esperanton en la sciencon por neesperantistoj kaj lia laboro estisrekonita de la Vicprezidento de Respubliko Bulgario Margarita Popova, kaj li estisdistingita per speciala diplomo de la Prezidentejo.

    Li estis same refondinto de la Internaciaj Festivaloj de E-Parolo kaj Kanto, kiujokazas  ĉiuprintempe  en  la  komenco  de  aprilo.  En  la  jaro  kuranta  2014  li  estisfondinto kaj fariĝis prezidanto de EDESekcio en Bulgario.

    En sia 73jara vivo prof. Boĵidar Leonov gvidis multajn Ekursojn. Li estis ankaŭprezidanto de la E-Societo en Karlovo. Lia senlaca kaj persista E-aktivado estismultflanka kaj varia en la sferoj de: kristanismo ortodoksa,patentoj kaj internacia juro, turismo ekologia, instruado kajaliaj. Li fondis Internacian E-Universitaton en Karlovo subla aŭspicio de AIS (Asocio Internacia de Sciencoj) en SanMarino kaj ĝis la fino de sia vivo li estis ties Rektoro.

    La morto de prof. Boĵidar Leonov estas grava perdo porla tutmonda EMovado. Ĉiuj, kiuj konis profesoron BoĵidarLeonov profunde kondolencas al liaj familianoj, amikoj kajsamideanoj. Ili eterne gardos en sia memoro koran sentonpri tiu sindonema kaj abnegacia esperantisto kaj aktivaE-aganto.

    Nikola Uzunov

    Fotis: Petr Chrdle dum prelego dum KAEST 2004 en Dobřichovice, CZ

  • 96 DIA REGNO 4/2014

    EN LA KOMENC' DE ĈI TIU NOVA TAG' • M kaj E (originale verkita):Albrecht Kronenberger 2014-06-19

    La instigon por la melodio mi ricevis la 6an de junio2014, kun Bernhard Eichkorn kaj Anton Kiefer survojeal la germana kongreso en Erfurto. Kiam en la unuaaŭtoŝosea restoracio en Turingio buspleno da homojekstaris,  iliaj seĝoj bruis muzike similsone. Inter laseĝoj estis diferenco de ĉirkaŭ duonduto. El tio estiĝisla unua linio de ĉi tiu melodio.

    En la komencʹ de ĉi tiu nova tagʹ(originale verkita)