o dia regno - dli-daten.de

24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 3 (936) • 2019 DIA REGNO ISSN 0167-9554 Rejhaneh, irananino, pri pentekosta tago, laŭ la vortoj de la profeto Joel (2, 28), citata de la apostolo Petro en la Agoj de la apostoloj (2, 17). Vidu paĝon 61.

Upload: others

Post on 19-Nov-2021

1 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 3 (936) • 2019 •

DIA

REG

NO

ISS

N 0

16

7-9

55

4

Rejhaneh, irananino, pri pentekosta tago, laŭ la vortojde la profeto Joel (2, 28), citata de la apostolo Petroen la Agoj de la apostoloj (2, 17). Vidu paĝon 61.

50 DIA REGNO 3/2019

Redaktoraj vortoj

Ĉi-jare ni povas memori plurajnhistoriajn okazaĵojn. Kelkaj mal-helaj, aliaj pli helaj.

Antaŭ 100 jaroj, en junio 1919, onisubskribis la Traktaton de Versajlo, kiuoficiale finis la unuan mondmiliton.

Antaŭ 75 jaroj, same en junio,okazis la D-tago, kiam la Aliancanojsurbordiĝis en Normadio. La komencode la fino de la dua mondmilito.

Alia mondŝanĝa okazaĵo estis laekmalkonstruo de la fera kurteno interorienta kaj okcidenta Eŭropo en 1989.

Ne same hela memoro estas, ke antaŭ400 jaroj la unuaj sklavoj, kaptitaj enAngolo, estis kunportitaj al Jamestownen nuntempa Usono.

Pro kio ni estonte memoros 2019?Ne eblas diri, sed ĝis tio elformiĝos nipovas memori Doris Day, kiu ĉi-jaremortis. Ŝi famigis la kanton Que sera,sera. Al tiu kanto Albrecht Kronen-berger faris kvaran strofon, kiun vitrovas sur paĝo 71. Bonan legadon!

KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON✉ 26 rue de Pré-Ventenet,

FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;✆ +33 (0) 549468021; 💻[email protected]

Sekretario: Pavel POLNICKÝ;✉ Lidická 939/11,

CZ 290 01 Podĕbrady, Ĉeĥio✆ +420 723 672 335;

💻 [email protected]

Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS✉ Klauzál utca 32,

HU 1072 Budapest, Hungario✆ +36 302 000 306;

💻 [email protected]

Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume€20,- • Membro-subtenanto €30,- • Nura abono:

pagante rekte al KELI €16,- • pagante alLibroservo €18,- • Sendoj de okcidentaj monbiletoj

per registrita letero al la kasisto de KELI. •Se estas en via lando UEA-poŝtĝirkonto

(informiĝu ĉe UEA) bonvolu prefere pagi al UEApor konto kelk-p de KELI • Franca bankkonto de

'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;

IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104Vizitu ankaŭ la ttt-paĝon www.chez.com/keli/

---------------

DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

✉ Kungsgatan 13B; SE-281 48 Hässleholm; Svedio;✆ +46 70 2004574; 💻 [email protected]

Kontrollegis: Pavel POLNICKÝ

Abonprezo sen membreco en KELI: €16,- aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la

kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la

aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ

traduko oni sendu al la redaktoro.

Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady, Ĉeĥio💻 [email protected]

Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec.

ENHAVOTradicio ne estas konservado decindro

51

Ni najbaroj en Eŭropo 53Apostoloj kaj iliaj atributoj 58Kongresa tagordo 2019 61Financaj raportoj por 2018 62Loka agado por enmigrantoj 66Mono kaj Biblio 67La arĥivo de Andreo Cseh 68Sep oraj pensoj pri la vivo 69La fenomeno Greta Thunberg 70Kanto: Al la patrin’ demandas mi 71Kanto: Nekomprenebla spirado 72

DIA REGNO 3/2019 51

Papo petas pardonon al la romaojDum renkontiĝo kun ciganoj en Blajdimanĉe, Papo Francisko petis pardo-non al Dio kaj al romaoj pro ladiskriminacio kaj apartigo, al kiu iliestis submetitaj, kaj samtempe urĝepetis la romaojn esti malfermitaj al aliajkaj dividi siajn donacojn.

“En la Eklezio de Kristo, estas lokopor ĉiuj.” Per ĉi tiuj vortoj la papoĉirkaŭbrakis la romaojn en la kvartaloLautaro, unu el la plej malnovaj en latransilvania urbo Blaj, historia loko porĉi tiu popolo.

Tamen, dum la elkora renkontiĝo, lapapo esprimis la doloron pro la dis-kriminacio kaj apartigo, al kiuj la homojsuferis, sub kiujn ankaŭ kristanoj metisilin.

“En la nomo de la Eklezio mi petaspardonon de la Sinjoro kaj de vi, kiamni dum pasintaj tempoj diskriminaciisvin, batis vin, aŭ rigardis vin per malico,per la okuloj de Kaino anstataŭ tiuj de

Habelo. Kiam ni ne povis estimi kajdefendi vin en tio, kio distingas vin.Estas tia indiferenteco de Kaino pri siafrato, kiu nutras antaŭjuĝon kaj koleron,kreas distancojn”.

“Kiam iu estas forlasita, la homafamilio ne plu povas antaŭeniri. Ni neestas kristanoj, eĉ ne homoj se ni nepovas rigardi personon sen niaj antaŭ-juĝoj”.

Papo Francisko uzis la bibliajn fratojnHabelo kaj Kaino por priskribi, ke ĉiamekzistas elekto: la elekto inter esti kielHabelo, malfermita kaj ricevanta, aŭfermita kaj ema vidi aliulojn kieldefalaĵon, kiel Kaino: “Ĉiutage ni devaselekti inter Habelo kaj Kaino”, ripetisla papo, “inter la vojo de la repaciĝo kajla vojo de venĝo, inter sur amo bazitaciviliziteco kaj malamo. Ni elektas lavojon de Jesuo – vojo kiu kostaspenadon sed kondukas al paco”.

La papo parolis siajn vortojn al lanunaj romaoj kaj instigis ilin ne timi

Dum tri tagoj komence de junio 2019, la Papo Francisko vizitisRumanion.La jena teksto troviĝas svedlingve surrete ĉe Vatican News en duapartaj artikoletoj, kiuj estas verkitaj de Charlotta Smeds en laVatikana urbo. Ili estas kunmetitaj kaj tre modeste adaptitaj porDia Regno. Serĉu ĉe https://www.vaticannews.va/en.html

Publikigita kun afabla permeso de Vatican News

“Tradicio ne estas konservado de cindro”Papo Francisko vizitis Rumanion

Tradukis kaj adaptis Bengt Olof ÅRADSSON, SE

52 DIA REGNO 3/2019

dividi siajn specifajn trajtojn: la valoronde la vivo kaj de la familio en pli larĝasenco kun fortaj familiaj rilatoj; soli-dareco, gastamo, subteno kaj defendode la plej malfortaj en sia socio;respekto al la maljunuloj, kaj por lasankteco de la vivo, spontaneco kaj ĝojo.

“Ne senigu la komunumojn, kie viloĝas, de ĉi tiuj viaj donaĵoj, sed lasuilin partopreni en ili, kaj ricevu tion,kion aliaj povas oferti al vi”.

“Mi volas inviti vin iri kune, kie ajnvi estas, en la konstruado de pli homamondo, preter timo kaj suspekto, tiel kela muroj, kiuj nin dividas, falos, kajreciproka fido estas antaŭenigita,pacience serĉante la fratecon, kiuneniam estas senrezulta.”

Tradicio ne estas konservado de cindroSurvoje hejmen el Rumanio, la papoFrancisko parolis al ĵurnalistoj kajrespondis iliajn demandojn, kiuj ne nurtemis pri la vojaĝo, sed ankaŭ pri aliajaferoj kiel eŭropa politiko kaj identeco,tradicio kaj ekumena dialogo.

La papo esprimis la deziron, keEŭropo revenu al la revo, kiun havis ĝiajfondintoj.

“Se Eŭropo ne alfrontas la estontajndefiojn, ĝi malaperos. En la Eŭropa Parla-mento, mi diris, ke estinte patrino, Eŭroponun estiĝas avino: Ĉu ni alproksimiĝas alla fino de aventuro komencita antaŭ 70jaroj? Ni vidas limojn en Eŭropo, kiuj neestas bonaj. Estas vere, ke ĉiu lando havassian propran identecon kaj devas protektiĝin, sed vi ne permesu pesimismon kajideologiojn venki en Eŭropo. Eŭropoestas atakita de malgrandaj grupoj deideologioj, kiuj ĉi tie ne havas siajn

radikojn. Ni lernu de la historio. Ni neretroiru”.

La papo ricevis demandon pri la rilatokun Benedikto XVI kaj li respondis, ke laantaŭulo estas kiel avo: “Li ne parolasmulte, sed kion li diras havas la samanprofundon kiel ĉiam. La problemoj estasliaj genuoj, ne lia kapo. Mi havas la povonaŭskulti lin. Mi sentas la sevon de laradikoj, kiuj helpas min antaŭeniri,” dirisla papo.

La papo esprimis sian opinion pritradicio: “La tradicio de la Eklezio neestas muzeo. La tradicio similas al laradikoj, kiuj donas al vi potencon kreski.Sed vi ne kreskas en radikojn, vi kreskasen arbon, vi kreskas por flori, kaj donifruktojn kiuj fariĝas semoj, kiuj estonteestos radikoj por aliaj”.

“La tradicio de la eklezio vivas”,daŭrigis la papo kaj citis la muzikistonGustav Mahler kiu diris ke “tradicio estasla garantio por la estonteco kaj ne pro-tektanto de la cindro”. “La tradicio neestas la samo kiel muzeo, la nostalgiadeziro de la fundamentistoj reveni al lacindroj. La tradicio estas la radikoj, kiujgarantias al arbo kreski, flori kaj donifruktojn. Ĉiuj floroj de la arboj venas detio, kion la arbo enterigis”, diris la papo.

La papo menciis renkontiĝon dum siajtri tagoj en Rumanio: “Kiel la maljunaavino, kiun mi renkontis en Rumanio, kunsia nepo en siaj brakoj – ŝi estas la radikojde siaj genepoj kreskantaj. Li ne estos kielŝi, sed ŝi donas sian kontribuon. Kiamgeavoj havas nepojn, ili komencas revi …troviĝas estonteco! Kaj la gejunulojkuraĝiĝas de ili kaj daŭre konstruoshistorion”.

DIA REGNO 3/2019 53

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj!Hodiaŭ ni kunvenis en urbo kiufamas pro grandaj kaj gravaj

historiaj momentoj: en 1648 en tiu ĉiurbo oni decidis pri la Pactraktatoj deMünster.

En 1998 oni solene festis la 350-jariĝon de tiuj Pactraktatoj, kiuj postfino de la 80-jara milito (1568-1648)unuflanke establis la sendependecon dela Respubliko de la Unuiĝintaj Neder-landoj disde la Hispana Regno; aliflankeen la 24-a de oktobro la Paco deMünster finis la militon inter la SanktaRomia Regno de Germana Nacieco kajFrancujo; tiu ĉi Paco de Münster estisunu el la 11 memstaraj pactraktatoj, kiujkune konsistigas la Pactraktaton deVestfalio: tio faris en 1648 finon al la30-jara milito, kiu tiel funde disŝirisgrandan parton de Okcident-Eŭropo(1618-1648).

Ĉe vi, Germanoj, probable la me-moro precipe reiras al la Packontraktode la 24-a de oktobro: Vestfalio,Osnabrück / Münster.

Ĉe ni, Nederlandanoj, supozeble lamemoro reiras precipe al la Pac-kontrakto kiun oni fiksis en la 30-a dejanuaro en la Krameramtshaus, la nuna“Haus der Niederlande”, kaj kiun iomposte oni solene priĵuris en salono en laurbodomo ĉe Prinzipalmarkt, nuntempekonata kiel “Friedenssaal”, en la 15-ade majo.

La 30-jara milito kostis la vivon almilionoj da homoj – laŭ historiistoj inter6 kaj 12 milionoj da personoj fariĝisviktimoj – atentu: 6 ĝis 12 el la tiutempatotala loĝantaro de ĉirkaŭ 20 milionojen la Germana Imperio.

Kaj nun ĉi tie do ni kunvenis, en tiuĉi historie ŝarĝita urbo: urbo de pac-kontraktoj. Urbo de paco.

La temo de nia komuna [pentekosta]Esperanto-kongreso estas “Najbaroj enEŭropo”.

Kio estas najbaroj? Nu, la etimologionin helpas rapide: en la EtimologiaVortaro de Ebbe Vilborg ni trovas, kela vorto devenas de Angle neighbour,Germane Nachbar, Nederlande nabuur:la laŭlitera senco de najbaro estas nach= proksime kun bahr el bauen – kon-strui, do la najbaro laŭlitere estas tiu,kiu proksime konstruas.

Sed kion karakterizas najbaroj?Unuflanke ni povas pensi pri nia

propra vivo: ĉu ni loĝas en urbo, vilaĝoaŭ aliloke – ĉu najbarojn ni havas? Ĉutiujn ni konas? Ĉu tiujn ni kontaktas?Ĉu ili efektive konstruas proksime? Ĉu– kaj mi nun inversigas intence – ĉu nikonstruas proksime al ili / kun ili?

La Nederlanda termino nabuur porkelkaj sonas iom eksmode, laŭ iuj ĝiĉefe estas regiona esprimo, kiu sub-strekas, ke al bona najbareco apartenaszorgemo pri la apude loĝantaj: se envilaĝo ekzemple iu mortas, la najbaroj

Ni najbaroj en EŭropoPrelego dum pentekosta kongreso 2011

Gerrit BERVELING, NL

Republikigo el

Dia Regno n-ro 1/2012

54 DIA REGNO 3/2019

portempe transprenas certasence lazorgon pri la familio, kune vigilas ĉe lamortinto ktp.

La Franca aŭtoro Amin Maalouf(naskita en 1949) verkis tutan serion daatentindaj libroj: unuflanke plurajnromanojn kiuj ĉiuj limas inter malsamajkulturoj – li mem denaske devenas elLibano, loĝas en Francujo, parolasArabe kaj France, do vivas dukulture.Ankaŭ plurajn libretojn li verkis pormodernaj operoj de Finna komponistinoKaija Saariaho. Ree rande de malsamajkulturoj. Sed precipe interesaj mi trovasdu librojn liajn, kiujn li mem titolaseseoj, sed kiuj estas efektive tre pens-instigaj studaĵoj pri gravaj nuntempajfenomenoj: Les Identités meutrières kajLe Dérèglement du monde.

Mi iom volas rakonti pri la unua.Ĉie ĉirkaŭ mi en Nederlando – kaj

mi timas, ke en Germanio same – oniege rapide venas lastatempe al la de-mando pri ies nacieco: se okazis iuproblemo, se estis iu kverelo – tuj: ĉuestis Turko, ĉu Marokano, ĉu Neder-landano? Antaŭ kelkaj jardekoj tio estismulte malpli tuja reago.

Kiam kiel junulo 21-jara mi volisklare montri, ke mi volas ekkoni lamondon pli vaste ol estis kutimo en miaĉirkaŭaĵo, mi aĉetis pasporton kaj trajn-bileton por Zagrebo: al Jugoslavio,lando pri kiu preskaŭ nenion mi sciis.Mi ankaŭ konis neniun kiu ĝin vizitistiuepoke. Estis tiel fore. Por mia junulasento preskaŭ sur alia mondo.

Fariĝis por mi ege grava tiu feriado:unuafoje eksterlande, kompreneble tutesola, ĉar neniu el parencaro aŭ amikojvolis aŭ pretis akompani min. Unuafoje

en lando, kie la lingvon mi ne scipovis:en la gimnazio mi lernis la kutimajn trimodernajn fremdlingvojn, Francan,Anglan kaj Germanan, kiujn posteuniversitate mi bezonos. Kaj la klasikajnLatinan kaj Grekan. Sed tie – tuj postalveno en la Zagreba stacidomo miaĉetis poŝvortareton pri la Serbokroata,trastudis la bazan gramatikon, ellerniskelkajn simplajn saluto- kaj ĝentileco-frazojn, plus la ĉefajn ciferojn – kaj jenĉio. Tamen, kun multaj homoj, precipekun junuloj, tie mi interparolis. DeHomero mi ja lernis ke laŭ Odiseo oniĉiam kondutu: πολλῶν δ' ἀνθρώπων ἴδενἄστεα καὶ νόον ἔγνω – de multaj homojurbojn li vidis kaj ekkonis pens-manieron. Do mi alparolis multajn, fojeeĉ havis longajn diskutojn. En Dubrov-nik en ia monaĥejo eĉ la Latinan mipovis uzi.

Reirante hejmen, kiam ekmontris sinla fundo de mia monujo, mi veturis surŝipo laŭ la tuta Adriatiko ĝis Rijeka.Surŝipe estis tre malmultaj turistoj, kajpreskaŭ nur soldatoj Jugoslaviaj: miscivolis pri ili, eĉ ne povis distingi ilin:ĉu estas iu pli grava en rango? La knabo,kiun pri tio mi alparolis, ridante klarigiske ili ja ĉiuj sin konas – ili ja scias kiuestas la gvidanto de la grupo. Do negravas. – Scivole mi informiĝis, kio liestas, ĉu Kroato aŭ Serbo aŭ .. li pro-testis: tio ne plu ekzistas. Ĉiuj ni estasJugoslavoj. Tio estis en 1965.

Sed ĉiuj ni scias, kio okazis kelkajnjarojn poste: disfalis Jugoslavio kajsubite ne plu ekzistis Jugoslavoj, sed jaSerboj, Kroatoj, Bosnianoj ktp…

Kio estas ni homoj? Ĉu karakterizasnin nia identeco? Kaj se jes: kio estas

DIA REGNO 3/2019 55

nia identeco? Ĉu nia politika kon-vinkiĝo, ĉu nia religio, ĉu nia lingvo, ĉunia nacia deveno?

Mia impreso estas, ke tiu ĉi temodepost la lastaj jardekoj de la pasintajarcento fariĝis ĉiam pli grava: ankaŭinter esperantistoj ofte mi ĉeestis de-batojn, ja foje akraj kvereloj eĉ: unu-flanke mia baza konvinkiĝo – kiun samevoĉigis tiu anonima Jugoslavia soldatosur la ŝipeto –, ke nacia deveno entutene gravas, almenaŭ ne devas esti grava,kaj rekte male la konvinkiĝo ankaŭ demultaj fervoraj esperantistoj, ke ĝustetiu nacieco ege gravas.

Zamenhof faras fortan distingon interla nocio patrioto kaj tiu nacia sinteno.

Maalouf, en sia Les Identitésmeurtrières forte pledas por tio, ke onimontru kiom eble da identecoj: deveneli estis el Libano, sed en lia parencaroestas ligiteco kun Egiptujo same kielkun la Osmana Regno; aliflanke li estasFranco, jam delonge Franca ŝtatano, liestas Arablingva sed same Franclingvaktp ktp. La nuna sinteno ĉe multe dahomoj, kaj en multe da gazetaroj kajtelevidstacioj, limigi la identecojn laŭdifinita elektita ero: jen tio estasIslamano! liaopinie estas vere mortiga,eĉ murdiga.

Pasintan semajnon en la lernejo, kiemi laboras, mi aŭdis de kolegino, ke ŝiaedzo, kiu estas Turkdevena Neder-landano, biciklis en la ĉirkaŭo de laurbo, kaj ie ĉe vojkruciĝo haltigis lin iunekonato dirante: Mi ja konas vin! milegis la artikolon en la gazeto pri vi! miscias kie trovi vin, Turko! – Tio estisrekta minaco. La koncerna sinjoro enintervjuo estis klare pledinta por reci-

proka interkonatiĝo inter diversreligiajkaj diverskulturaj grupoj, precipe kiekoncernas Turkdevenajn Islamanojn kajNederlanddevenajn protestantojn.

Jen kiel foje funkcias nuntempe aŭne funkcias nia bela idealo de najbareco– nabuurschap.

Ĉar mi jam menciis la temon, mikredas ke estas bone iom pli trakti ĝin.Eble en postaj tagoj ni trovos ebleconprivate inter ni plu paroli pri ĝi. Estasja sufiĉe grava temo, miatakse.

Dum la pasinta Malferma Tago deUEA (la 14-an de majo ĉi-jare) mi iomparolis pri, kaj kun kelkaj ĉeestantoj miiom legis el Erasmo. Li vivis en epokoege grava por Eŭropo: 1466/67/69? –1536. Estas karakterize, ke lia naskiĝtagoestas konata – la 27-an de oktobro –, sedla jaro ne tute certas. Datojn oni tiuepokependigis al kalendaro de sanktuloj, sedjaroj nu… se ne temis pri gravuloj,princoj, reĝidoj k.s…. la jaroj forgesiĝis.

Kiel ajn: Erasmo vivis dum Eŭropegrava periodo: ĝuste tiutempe enirismirinda eltrovo la okcidentan mondon:la presarto. Tio implicis, ke libroj deposttiam en neimageble pli granda kvantodiskoniĝis. Li estis la unua furora aŭtorode Eŭropo – de kelkaj liaj verkoj aperisdekoj da eldonoj dum lia vivo. Eĉ piratajeldonoj! Temas ĉe la invento de l’presarto pri kulturŝoko minimume samegrava kiel niaepoke la elektronikarevolucio en la Reto: kaj oni kombinisla eblecojn de la nova presarto kungrandioza entrepreno por transdoni kajree ekuzi ĝisfunde la jam ekzistantantradicion Latinan kaj Grekan – tion ninomas la Renesanco: ne Erasmo ĝininventis, sed li estis naskita en ĝin kaj

56 DIA REGNO 3/2019

plejentuziasme, plenenergie li kontri-buis al tiu flanko de la Renesanco, kiesmoto efektive estis ni lernu el la paseopor prepari nin por la estonto, aper-igante, komentariante, diskonigantevalorajn verkojn de tuta serio da aŭtorojel pasintaj epokoj: mi nur nomas laĉefajn, kiujn Erasmo reeldonis, ofte enpliĝustigita eldono: Hieronimo (1516),Cipriano (1520), Arnobio (1522), Hi-lario (1523), Ireneo (1526), Ambrozio(1527), Aŭgustino (1528/29), Ĥrizo-stomo en Latina traduko (1530) kajBazilio (1532).

Samtempe Erasmo estas grava por laReformacio, ĉar li – unua en la mondo– sciis aperigi presitan Novan Testa-menton en la origina Greka kun akom-pana – ĝustigita – Latina traduko. Tiofariĝis furoraĵo, por multaj nuntempulojeble iom mirige: sed oni komprenubone, ke granda plimulto tiuepoke estiskristanoj, sekve la Nova Testamento porili estis baza verko por la vivo. Kaj laeldono de Erasmo montris, ke plurlokela ĝistiamaj tekstoj entenis erarojn. Liĝustigis tiujn, li komentis tion surbazede tekstoj tra la historio: por montri dekie devenas erara interpretado kaj kielĝi diskoniĝis. Al multaj tio malfermisla okulojn. La unua eldono de lia NovaTestamento aperis en 1516, kaj kielcerte vi scias, en 1517 disfamiĝis Lutero

kiu senintence kaŭzis la rompiĝon de laokcidenta kristanismo en katolikismonkaj protestantismon. Unu el ĝiaj sekvojplej teruraj estis la multaj religiaj militoj.

La eldono de Erasmo fariĝis la bazode la novaj nacilingvaj tradukoj kiujgrave stimulis la disvolviĝon de l’Reformacio.

Dum tuta sia vivo Erasmo memrifuzis partianiĝi en la Reformaciadebato: oni riproĉis al li, ke li estas trosenkuraĝa, ke li estas kameleono, ke line montras viran fortecon. Erasmo,tamen, pledis daŭre por interkomprenokiom nur eblas.

Unu el la politike gravaj temoj de liaepoko estis: kiel konduti fronte al Islamo,kaj plej konkrete: fronte al la TurkaOsmana Regno. Okazis tiujarcente mar-bataloj en Mediteraneo (restis fama lamarbatalo ĉe Lepanto en 1571, unu el laplej grandaj marbataloj de la historio),okazis militadoj surtere ĝis eĉ minacoplej konkreta en 1683: “la Turkoj starasantaŭ la Aŭstra urbo Vieno!”

Kion diris Erasmo? En siaj Antaŭ-paroloj al la Nova Testamento li kon-silas traduki la Biblion, kaj minimumela ĉefajn partojn – evangeliojn kajleterojn de Paŭlo – en ĉiujn naciajnlingvojn – do ankaŭ en lingvojn Turkankaj Saracenan, kaj disponigi tiujntekstojn al islamanoj por poste kun iliekdebati pri la religiaj problemoj. Enspeciala verkaĵo pri la milito kontraŭ laTurkoj, kiun kun lernantoj miaj antaŭdu-tri jaroj mi traktis lerneje, je grandamiro de miaj lernantoj Erasmo ree pledispor diskonigo de la Biblio inter islam-anoj, por reciproka serioza debatado,por senperforto. Li diras, ke la kialoj,

... nepre neniam ni simpligu lamondon tiamaniere, ke ni difinu

iun ajn per unusola identeco!Ĉiu homo estas ja konebla per

tuta amaso da identecoj

DIA REGNO 3/2019 57

kiujn fakte oni uzas por ataki la Turkojntute ne taŭgas, kaj kialojn, kiuj ja povusesti taŭgaj, manko je libereco ekzemple,oni ne uzas, ĉar ankaŭ kristana flankokulpas similmaniere pri manko delibereco ĉe la homoj.

Do, kiel konduti al siaj najbaroj laŭErasmo? Se resumi simplige: kiam lanajbaroj ne plaĉas, oni provu konvertiilin, nepre ne perforte sed per argu-mentoj, per debatoj, per rezonadoj.

Kaj ni, en nia nuna realo?Laŭ mi estas tre senchave, atenti pri

la avertoj, kiujn liveras Amin Maalouf:nepre neniam ni simpligu la mondontiamaniere, ke ni difinu iun ajn perunusola identeco! Ĉiu homo estas jakonebla per tuta amaso da identecoj –oni nur rigardu pli atente. Mi prenu minmem, ne ĉar mi estas tiel grava, sedsimple kiel ekzemplon: Jen Nederland-ano, tre stulta kaj senscia pri dialektoj,homo kiu aliflanke iom dise legadasplurlingve, kiu ŝatas vojaĝi kaj ekkonihomojn, urbojn, kutimojn, homo kiureligie apartenas al kristanismo sed sendogmaj limigoj, homo kiu serĉas kon-taktojn kun alireligiaj homoj, por reci-proke provi kompreni pensmanierojn,homo kiu serĉas kio instigas homojnvivi pace, vivi kun fido je estonteco,homo, kiu provas vivi en fidelo, fidindaal homoj, al parencoj, al amikoj. Se nurunu flankon oni emfazas, mil aliajnflankojn oni forgesas.

Kaj laŭ mi sama statas pri ĉiuj homojen nia reala mondo.

Se la averton de Maalouf oni prenasserioze, ne havas sencon miaopinie,serĉi kiu estas nia aŭ niaj malamiko aŭmalamikoj. Veraj malamikoj ja ne ek-

zistas: ekzistas nur kunhomoj, homojkiuj same kiel ni estas metitaj sur tiunĉi mondon – neniu ja inventis sin mem.Ni troviĝas ĉi tie. Troviĝi – belega verbo– nek aktiva nek pasiva: kaj tio estasgrandioza fakto. Ni troviĝas ĉi-monde.Alia instanco tion kaŭzis. Ĉu Dio ninomu tiun instancon, aŭ ĉu prefere: laNaturo? Laŭ mi ne vere gravas.

Ni troviĝas ĉi-monde. Ni estas kva-zaŭ donacoj unuj por la aliaj. Donacojfoje malfacile akcepteblaj ĉar foje ĝenaj.Ni ja povas esti ĝenaj por niaj kunhomoj– tamen: kiel ajn: al neniu el ni apartenasla mondo, neniu el ni havas kopirajtonpri la vivo.

Tio miaopinie aŭtomate devus kon-duki nin al reciproka – mi dirus: mini-muma respekto unuj fronte al la aliaj…Mi kredas, ke Erasmo en sia tempo tionjam bone perceptis: ni povas malkonsentikun aliaj, ni eĉ povas kontraŭi kelkajnhomojn kaj iliajn ideojn aŭ idealojn, sedni ne havas rajton pri absoluteco. Nineeviteble estas devigataj respekti laceterajn en ties alieco. Erasmo dirus:sendu al ili viajn sanktajn librojn – ĉion,kio al vi estas sankta, valora, neforigebla– kaj ekdiskutu pri tio.

En tiu senco mi kredas, ke ni povasesti najbaroj en Eŭropo: ĉiu konstruanteproksime al la ceteraj pri ĉiam pli novavalora estonto! Mondo en kiu indas vivi.

Ni troviĝas ĉi-monde. Ni estaskvazaŭ donacoj unuj por la aliaj.Donacoj foje malfacileakcepteblaj ĉar foje ĝenaj.

58 DIA REGNO 3/2019

Johano estis tiu disĉiplo, “kiun Jesuoamis”. Li estis la plej juna, kaj liestis la ununura apostolo kiu ne

mortis martiran morton. Li estaskonsiderata kiel la verkinto de la kvaraevangelio, de tri apostolaj leteroj kaj dela Apokalipso.

Li devenis el Galileo, Betania. Liestis disĉiplo de Johano Baptisto, kajkiam Johano Baptisto atestis pri Jesuo,Johano, kune kun la frato Jakobo, fariĝisdisĉiplo de Jesuo.

Li sidis apud Jesuo je la lastavespermanĝo kaj li estis la nura disĉiplokiu akompanis Jesuon al la Golgoto.Jesuo petis lin zorgi pri sia patrino,Maria.

Kun Petro li kuris al la tombo, kiamvenis la novaĵo pri la resurekto de Jesuo.

Laŭdire li restis en Jerusalemo ĝis lamorto de Maria kaj en la ĉirkaŭaĵo lifaris sian apostolan laboron. Post lamorto de Paŭlo li laboris en Efezo.

Cezaro Domitianus ekzilis lin al lainsulo Patmos. Estas fontoj, laŭ kiuj litie ricevis viziojn, laŭ kiuj li skribis lalibron de Apokalipso.

Ĉirkaŭ lia cent-jaraĝo li mortis pernatura morto en Efezo dum la regadode cezaro Trajano.

Lia atributo estas la kaliko laŭ Mat (20,20–22):20: Tiam venis al li la patrino de la filojde Zebedeo, kun siaj filoj, adorklin-iĝante kaj farante al li peton.21: Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi dirisal li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filojpovu sidi, unu dekstre de vi kaj la duamaldekstre, en via regno.22: Sed Jesuo responde diris: Vi nescias, kion vi petas. Ĉu vi povas trinkila kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris alli: ni povas.

En la preĝejo de la vilaĝo Habo ensuda Svedio, ĉirkaŭ 1723

Apostoloj kaj iliaj atributoj Prezentita dum la ekumena kongreso en Poděbrady 2018

Tria parto

Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS, HU

Johano

DIA REGNO 3/2019 59

Jesuskirken, Kopenhagofino de 19a jarcento

Ankaŭ Filipo (kiel Petro kajAndreo) devenis el la ĉirkaŭaĵode la Galilea lago, de Betsaida.

Johano apud la elvoko trifoje menciislin nome: je la multigado de pano; enJerusalemo, kiam la paganoj volis vidiJesuon, kaj je la lasta vespermanĝo.

Laŭ la pli posta tradicio li vivis kunsiaj tri filinoj, kiuj estis benataj deprofeta talento, en Malgrandazio enHierapolis kaj ankaŭ mortis tie.

La Biblio pri Filipo kaj Jakobo estassufiĉe malmultvorta, pro tio la fantaziosuplementis la informojn pri li. Filipohavis gajan naturon kaj nenio povis ĝenilian trankvilecon, ankaŭ en la plej fortaŝtormo li fajfadis. Kiam Jesuo invitislin, li entuziasme sekvis lin.

Al Filipo, (greke: Philippos) oniatribuas unue klarajn predikojn kaj dueĉiamajn bonfarojn.

Filipo dum dudek jaroj disvastigis la

Filipo

En la diocezo de Vác, Hungario

60 DIA REGNO 3/2019

evangelion en Skitio, sed laŭ la legendo paganojkaptis lin kaj devigis lin oferdoni al la skulptaĵo deMarso. Tiam neatendite drako elvenis el la skulptaĵokaj mortigis la ĉefpastoron, lian filon kaj lamagistratulon. Aliaj per la malbonodora elspiraĵomalsaniĝis.

Filipo diris al la paganoj: Kredu al mi kaj romputiun ĉi skulptaĵon kaj adoru la krucon de Dio, por keviaj malsanuloj resaniĝu kaj viaj mortintoj reviviĝu.Ili akceptis tion. Filipo per bastono forpelis la drakonal la dezerto, kaj resanigis ĉiujn, kaj revivigis la trimortintojn. Pro tio estas lia atributo la bastono, kiusur la bildoj kaj skulptaĵoj ofte finiĝas per kruco.

Poste Filipo iris al Azio, al Hierapolis. Dum unujaro li laboris tie kaj li ekstermis la misinstruon dela ebonitoj, kiuj kredis, ke Jesuo havis nur ŝajnankorpon.

En lia 87a jaraĝo, paganoj kaptis kaj krucigis lin.

Daŭrigota

Jesuskirken, Kopenhagofino de 19a jarcento

Skulp

taĵo

de h

unga

ra sk

ulptis

to Ist

ván

Roho

nczi

(195

7-) e

n la

hung

ara

vilaĝ

o Ap

ostag

Baziliko de Sankta Johano en LateranoGiuseppe Mazzuoli (1644-1725)

DIA REGNO 3/2019 61

En mia evangelia komunumoalvenis antaŭ 3 monatoj 4 homojel Irano. Ili fuĝis el tiu ŝtato, ĉar

ili estas kristanoj kaj pro tio perse-kutataj. En Francio, ili estas akceptatajde la ŝtato, sed la ŝtata administracioestas ege malrapida por zorgi pri ili.Kun miaj lokaj gefratoj ni faras tion,kion ni povas por helpi ilin, sed niahelpo estas malgranda.

Tiuj 4 irananoj konas nek la landon,nek la francan administracion, nek lalingvon, nek la skribon de francajliteroj. Ĉar mi estas profesia instruisto,mi proponis al ili instrui al ili samtempela francan lingvon kaj Esperanton.

Kaj samtempe mi mem iom lernas lapersan lingvon “farsi”. Ni laboras kuneĉirkaŭ 2 horojn en la semajno. Por miestas elprovo por scii ĉu lernado deEsperanto helpas la lernadon de lafranca. Mi opinias ke jes, do ni vidos larezulton.

Hodiaŭ, mi povas prezenti al viunuan kaj malgrandan rezulton. Post 2monatoj da lernado, unu virino el la 4homoj kapablas verki la bildon kiun vitrovos kun tiu-ĉi mesaĝo. Ŝi verkis tiunteksteton per ŝiaj propraj vortoj laŭAgoj de apostoloj 1, 11, ĉar ĵaŭde estisla memortago de la Ĉieliro de Jesuo.

Loka agado por enmigrantoj

Samuel GAILLARD, FR

Sube alia bildo, preparita de Rejhaneh, irananinokiu konas Esperanton ekde 3 monatoj. Sur tiu bildoRejhaneh kreis sian propran frazon laŭ sia penso :tiu frazo ne estas parafrazo de biblia versiklo. Kielartistino ŝi kapablas diri kaj skribi belmaniere laideojn de sia menso aŭ la pensojn de sia koro.

62 DIA REGNO 3/2019

Tre riĉa viro, kiu ne havis edzinonnek infanon, invitis siajndungitojn al vespermanĝo kaj

metis Biblion kaj grandan kvanton damono antaŭ ĉiuj.

Je la fino de la frateca manĝo, li petisilin elekti inter la Biblio kaj la grandakvanto da mono, kiujn li proponis.

Li komencis ĉe la gardisto, dirante alli: Elektu inter la Biblio kaj la mono.

La gardisto senhezite respondis, keli volas preni la Biblion, sed ne scias,kiel legi, do: Mi tuj prenos la monon,kiu ja multe pli servos al mi.

Li petis la ĝardeniston elekti. Tiurespondis: Mia edzino estas tre malsanakaj mi bezonas monon por kuracigi ŝin;se ne, mi estus elektinta la Biblion.

Li demandis la kuiriston, kiurespondis: Mi amas la Biblion, sed kunla laboro mi ne havas tempon legi; domi prenas la monon.

Fine venis la knabo, kiu zorgadis prila bestoj. Sciante, ke li estas tre malriĉa,

la riĉulo diris al li: Vi certe elektos lamonon por aĉeti al vi manĝon kaj pagial vi ŝuojn por anstataŭi ĉi tiujn mal-novajn.

La infano pripensas kaj diras: Estasvere, ke estas malfacile por mi. Estasvere, ke mi devas aĉeti novajn ŝuojn kajkokidon por manĝi kun mia patrino, sedmi preferas la Biblion, ĉar mia patrinodiris al mi: La vorto venanta de Dioestas pli valora ol oro. Ĝia gusto estaspli agrabla ol mielo.

Li do elektis la Biblion kaj trovis dukovertojn interne.

La unua enhavis dekoble la sumonsur la manĝotablo.

La dua enhavis noton, kiu asertis, keli estos la heredanto de la riĉulo.

La riĉulo diris al ili: “Necesas ĉiamfidi je Dio kaj neniam perdi la esperon”.

Kiel vi pensas pri la Sinjoro de lasinjoroj?

Mono kaj la Biblio.

Honoré SEBUHORO, Rutshuru, DR Kongo

Pablo Picasso vizitis ekspozicion de infanaj desegnaĵoj. Postla trarigardo de la bildoj la jam naŭdekjara artisto diris:

– En ilia aĝo mi pentris kiel Rafael. Mi bezonis multajn jarojnda laboro por ke mi povu komenci pentri kiel infanoj.

El Anekdotoj pri famaj homoj

DIA REGNO 3/2019 63

1. Ne permesu iun esti ĉeffiguro en via vivo, kiam vi estas nur unu el plurajeblecoj en la vivo de la alia. Rilatoj funkcias pli bone kiam ili estas egalaj.

2. Neniam klarigu vin al iu ajn. Ĉar la homo, kiu ŝatas vin, ne bezonas ĝin, kajla persono, kiu ne ŝatas vin, ne kredos ĝin. Krome, aliaj homoj ne ŝatas aŭdipri vi, sed homoj ŝatas paroli pri si mem.

3. Kiam vi ĉiam diras, ke vi estas okupata, vi neniam estas libera.Kiam vi ĉiam diras, ke vi ne havas tempon, vi neniam havos tempon.Kiam vi ĉiam diras, ke vi faros taskon morgaŭ, la morgaŭo ne venos.Ne faru pretekston.

4. Kiam ni vekiĝas matene, ni havas du simplajn elektojn. Redormi kaj daŭrigisonĝon, aŭ vekiĝi kaj realigi revojn. La elekto estas via.

5. Ni plorigas tiujn, kiuj zorgas pri ni. Kaj ni ploras pro tiuj, kiuj neniam zorgaspri ni. Tio estas vero de la vivo, stranga sed vera. Kiam vi ekkomprenas tion,neniam estas tro malfrue ŝanĝi.

6. Faru neniun promeson, kiam vi ĝojas.Ne respondu, kiam vi estas malĝoja.Ne faru decidon, kiam vi estas kolera.Pensu dufoje, agu unufoje.

7. La tempo estas kiel la rivero. Vi ne povas tuŝi la saman akvon dufoje, ĉar latorento kiu estis, neniam estos plu.

Ĉi tiuj estas realaĵoj de la vivo.

Sep oraj pensoj pri la vivo

Tradukis Honoré SEBUHORO, DR Kongo

Hon

ore

Sebu

horo

kun

infa

noj

64 DIA REGNO 3/2019

En la jaro 2002 mi finverkis lamanuskripton pri la biografioVIVO DE ANDREO CSEH. Pro

pluraj romkatolikaj paragrafoj en lateksto mi kiel ne katolika persono serĉiskapablan esperantiston, kiu poviskontrollegi mian skribaĵon.

Albrecht Kronenberger konsilis almi, fari kontakton kun Jakubinyi, laĈefepiskopo de Transilvanio. Li ankaŭparolas la lingvon de Zamenhof.

Tiu ĉi diocezestro akceptis la petitantaskon kaj korektis plurajn alineojn.Krome li sendis al mi el la leter-arĥivode la episkopa palaco plurajn leterojn dekaj pri Andreo Cseh. Pro tiu kuna laboroni fariĝis amikoj.

Kelkajn jarojn poste en 2006 liamoŝto invitis min al la urbo Alba Julia,kie mi kvin tagojn estis la gasto en liarezidejo. La episkopo estis tre interesitaen la persono de Andreo Cseh kaj nimulte diskutis pri tiu homo kaj tieslaboro por Esperanto. Krome onimontris tie al mi gravajn konstruaĵojn,

kiel la seminarion, kie Cseh studis, lafaman Batthyanan bibliotekon, kaj lainternulejon, en kiu troviĝis la ĉambrojde la studentoj. Cetere interkrampe,tiutempe oni metis kvar knabojn en unuĉambron. Impona vizito okazis al laapuda katedralo, denove en restaŭritagloro post la komunista periodo.

En la jaro 2016 Ĉefepiskopo Jakubinyipetis sian arĥiviston elfosi la lastajnankoraŭajn dokumentojn el 1921, enkiuj Cseh ludis rolon. Pro tio, ke laprelato sciis, ke Internacia Esperanto-Instituto posedas valoran Cseh-arĥivon,li sendis 8 iom ampleksajn dokument-arojn kun siaj klarigaj komentoj kajresumoj al Hago. Kun profunda respektomi nun pensas pri lia valora kontribuoal la fikso de historiaj faktoj el laEsperanta historio.

Espereble en IEI oni nun povas trovikapablan novan arĥiviston, kiu daŭrigosla necesan savan laboron.

La arĥivo de Andreo CsehEd Borsboom, NL

Ĉefepiskopa palaco/Creionul, Vikipedio, (CC BY-SA 3.0)

Batthyan-biblioteko (la alta blanka konstruaĵo)

DIA REGNO 3/2019 65

Greta Thunberg, 16-jara, estassveda lernantino kiu iĝis por-media aktivulo. En 2018 ŝi

komencis striki antaŭ la parlamento enStokholmo, Svedio. La celo estis kajdaŭre estas, ke la politikistoj ekagu porfari ŝanĝojn, kiuj efike kontraŭas laklimatoŝanĝon.

Post serio de varmo-ondoj kaj arbarajincendioj, kiuj okazis en Svedio en2018, Thunberg decidis ĉesi iri al lalernejo. Dum tagoj ŝi protestis ĉe laSveda Parlamento petante la registaronplenumi la postulojn de la Parizainterkonsento pri CO kaj klimataŝanĝo. Post la svedaj ĝeneralaj elektoj(septembro 2018), Thunberg daŭrigis lalernejan strikadon, sed mankis en klasonur vendrede. Thunberg poste kunigismultajn aliajn protestojn, interne kajekstere de sia lando.

Ŝia alvoko al la lernejo-striko suk-cesis kapti tutmondan atenton kaj havassubtenantojn en Germanio, Finnlando,Danio, Aŭstralio kaj aliaj landoj. La15an de marto 2019, laŭtakse 1,4milionoj da studentoj en 112 landojĉirkaŭ la mondo aliĝis al ŝia alvokoprotestadi. Simila okazaĵo envolvigantestudentojn en 125 landoj okazis la 24ande majo 2019.

Pro sia agado ŝi estis invitata paroliĉe multaj konferencoj, ekzemple dum

la konferenco pri la klimatŝanĝo enKatowice (COP24) kaj ĉe la MondaEkonomia Forumo en Davos. Al tiajkunvenoj ŝi ĉiam vojaĝas per trajno,neniam flugas. Vizitante Italion GretaThunberg ankaŭ havis eblecon mal-longe paroli kun la papo Francisko.

Thunberg ricevis diversajn premiojnpro sia agado. En marto de 2019, trimembroj de la norvega parlamento nom-umis Thunberg por la Nobel-pacpremio.En majo 2019, en la aĝo de 16, ŝi aperissur la kovrilo de la revuo Time. Iujamaskomunikiloj priskribis ŝian influonsur la monda scenejo kiel la “Efikon deGreta Thunberg”.

La fenomeno Greta Thunbergkaj la mondaj demonstracioj

Bengt Olof ÅRADSSON, SE(Plejparte bazita sur diverslingvaj Vikipedioj)

Greta Thunberg kun ŝildo “Lernejastriko por la klimato”. /Fotis AndersHellberg, CC BY-SA 4.0 /Vikipedio

66 DIA REGNO 3/2019

Financa raporto de KELI 2018 (Ĉiuj sumoj en EUR)

Bilancoj fine de la jaroj 2017 2018

Aktivoj Stoko de libroj 4.925,03 4.925,03 Stoko de kasedoj, E-Misio 116,00 116,00

Provizo 5.041,03 5.041,03

Kasista kaso 50,00 20,00 Sekretaria kaso 1.688,00 4.087,00 UEA-konto kelk-p 23.713,30 27.146,20 Ĝir-konto, CIC-banko 933,35 1.383,57 Ŝpar-konto, CIC -banko 29.414,69 26.529,29 CE bank-konto 196,80 0,00

Monrimedoj 55.996,01 59.166,06

Sumo de aktivoj 61.037,04 64.207,09

Pasivoj Kapitalo 21.073,86 19.591,96 Rezulto de la jaro -1.481,90 1.972,22

Kapitalo entute 19.591,96 21.564,18

Dumvivaj membroj 2.004,50 1.889,50 E-Misio 6.894,51 6.894,51 Helpa kaso 1.850,08 1.850,08 Kongresa rezerva kaso 1.823,48 1.823,48 Literatura/Himnara kaso 12.941,57 12.941,57 Heredaĵo de Pamela Jackson 11.161,44 11.161,44 Mondonaco de K.U.N.E. 4.000,00 4.000,00

Fondusoj entute 40.675,58 40.557,58

Kreditoroj (finna kaj brita kaso) 0,00 1.176,00 Evidente 457,00 696,83 KELI-abonoj de EK 12,50 12,50 Kongresaj kotizoj 300,00 200,00

Transitaĵoj kaj pasivoj 769,50 2.085,33

Sumo de pasivoj 61.037,04 64.207,09

DIA REGNO 3/2019 67

Klarigoj kaj rimarkoj pri la bilanco 2018.12.31

AktivojStokoj

En la jaro 2018 ne ŝanĝiĝis la stoko de libroj aŭ kasedoj. Novainventuro kaj donacado al malriĉaj, nepagipovaj landoj estas decidita.

MonrimedojKasista kaso estas ĉe Ágnes Ráczkevy-Eötvös (HU), kutime kunmalalta sumo. Sekretaria kaso estas ĉe Pavel Polnický (CZ), kiuzorgas pri la presado kaj dissendado de Dia Regno.KELI havas bankkontojn ĉe UEA (kelk-p) kaj ĉe franca CIC-banko (ĝir-kaj ŝparkonto). La bankkonton ĉe la franca CE-banko ni nuligis, ĉar ĉeCIC-banko ni ricevis pli bonajn kondiĉojn.

PasivojKapitalo

Kapitalo enhavas la sumigitan rezulton de la antaŭaj jaroj. La rezultode la jaro 2018 estis pozitiva: 1.972,22 Eŭroj.

FondusojLaŭ la decido de la estraro Dumvivaj membroj, E-Misio, Helpa kaso,Kongresa rezerva kaso kaj Literatura/Himnara kaso estas apartemontritaj. En 2017 KELI ricevis heredaĵon (11.161,44 Eŭrojn) desinjorino Pamela Jackson, la vidvino de iama brita KELI-ano MervynJackson.Same en 2017, decidis la finon de la funkciado la nederlanda sekciode KELI (KUNE), kaj ili mondonacis al nia ligo 4.000 Eŭrojn. Lanederlandaj membroj pagos siajn kotizojn rekte al unu el la KELIkontoj. Pri la uzado de tiuj sumoj ankoraŭ ne okazis decido.

Transitaĵoj kaj pasivojLa ĉi-jara (2018) ekumena kongreso havis profiton, kiun laŭ lanombro de la partoprenintoj ni dividas kun IKUE. En la jaro 2018, kielen ĉiuj jaroj, KELI-anoj kolektis monon al la fonduso StichtingZienderogen (antaŭa Evidente). KELI-anoj mendas la gazetonEspero Katolika tra la konto de kelk-p. Ĉiuj tiuj sumoj jam estastranskontigitaj.La kongresaj kotizoj estas la antaŭpagitaj aliĝ- kaj kongreskotizoj, kiujalvenis rekte al la bankkonto de KELI kaj estos ĝirataj al LKK.

68 DIA REGNO 3/2019

Rezulto 2018 kaj buĝetoj 2018, 2019 kaj 2020 (Ĉiuj sumoj en EUR)

Buĝeto Rezulto Buĝeto Buĝeto 2018 2018 2019 2020EnspezojKotizoj/Abonoj 2.000 3.731,00 2.000 2.000Kotiz- kaj kursdiferencoj 0 0,00 0 0Adopta Kaso 400 207,50 300 300

Kotizoj entute 2.400 3.938,50 2.300 2.300

Librovendado 50 20,00 50 50Rentumoj 250 114,60 150 150Profito el kongreso 200 1.180,00 200 200

Aliaj enspezoj 500 1.314,60 400 400

Enspezoj entute 2.900 5.253,10 2.700 2.700

ElspezojPresisto + sendado de DR 2.600 2.759,00 2.600 2.600Perantoj 0 0,00 0 0

Revuokostoj 2.600 2.759,00 2.600 2.600

Prezidanto 20 20,00 20 20Sekretario 70 70,00 70 70Redaktoro 150 150,00 150 150Kasisto/Matrikulisto 20 20,00 20 20

Estrarkostoj 260 260,00 260 260

UEA-kotizo 65 64,00 65 65Bankkostoj 250 144,88 150 150Merituloj 50 13,00 50 50UK Lukostoj 50 40,00 50 50

Ĝeneralaj kostoj 415 261,88 315 315

Librovendado (kostoj) 10 0,00 10 10Varbado (Inf./varba kaso) 10 0,00 10 10Malprofito de la kongreso 0,00Rabatoj de perantoj 5 0,00 5 5

Aliaj elspezoj 25 0,00 25 25

Elspezoj entute 3.300 3.280,88 3.200 3.200

Saldoj -400 1.972,22 -500 -500

DIA REGNO 3/2019 69

Klarigoj kaj rimarkoj pri la Rezulto 2018 kaj la Buĝetoj 2019/2020

EnspezojKotizoj

La kotizoj en 2018 estis multe pli altaj ol planitaj, ĉar fine plurjara kotizo desvedaj membroj alvenis ĉijare. Bedaŭrinde al la Adopta kaso pli malmultajmondonacoj alvenis ol ni esperis. La Adopta kaso estas mondonacoj de laKELI-membraro por membroj, kiuj ne povas pagi la kotizojn aŭ nur parte. Iliestas petataj kontribui “laŭforte”. Koregan dankon al ĉiuj donacintoj kajdonacontoj.

Aliaj enspezojNe multe da librovendado okazis en 2018. Ĉie en la mondo malaltiĝis larentumoj, do ambaŭ sumoj estis pli malaltaj ol ni planis.Kvankam ne estas celo, nia kongreso en 2018 havis sufiĉe altan profiton.

ElspezojRevuokostoj

La kostoj de Dia Regno enhavas kaj la presadon kaj la dissendadon.Estrarkostoj

En 2018 la kostoj estis la planitaj sumoj.Ĝeneralaj kostoj

En tiu ĉi kategorio en la jaro 2018 estis la UEA-kotizoj, la bankkostoj,malgrandaj donacoj al LKK kaj la luado de salono dum 103-a UK.

Aliaj elspezojAliaj elspezoj ne okazis en 2018.

SaldojLa saldo de la jaro 2018 estis pozitiva: 1.972,22 Eŭroj.La elspezoj okazis laŭ niaj planoj, sed la enspezoj pro alveno de plurjarajkotizoj kompreneble multe altiĝis.La financa bazo de KELI daŭre estas kontentiga.

BuĝetojLa buĝetoj de la jaroj 2019 kaj 2020 tamen enhavas modestan negativanrezulton. Ni daŭre estas optimismaj, kaj ni kredas ke la membraro de KELIdaŭre subtenos nian ligon, kaj ankaŭ partoprenos la somerajn konresojn.

70 DIA REGNO 3/2019

1 Malfermo 2 Elekto de kunprotokolantoj 3 Akcepto de la tagordo 4 Komunikoj 5 Funebra memorigo 6 Sekretaria jarraporto 7 Kasista jarraporto 8 Raporto de la kaskontrolantoj 9 Diskuto kaj akcepto de la raportoj 10 Buĝetoj 11 Raporto de la redaktoro 12 Estrarelekto 13 Kongresplanoj – 2020 14 Proponoj kaj sugestoj de la membroj 15 Fermo

Klarigoj:

(12) Ĉi-jare finiĝas la 3-jaradeĵorperiodo de PhilippeCousson kaj SamuelGaillard. Ambaŭ estasreelekteblaj.

(13) Propono pri la KELI-kongreso 2020 ne alvenis

Tagordo por la jarkunveno de KELI 2019

Oni ofte parolas pri klimato-ŝanĝo kaj ter-plivarmigo. Laŭ mi oni parolupli trafe pri klimato-ŝanĝiĝo kaj ter-plivarmiĝo, Ĉar la homa kontribuoŝajnas al mi bagatela kompare kun ekz. vulkan-erupcioj aŭ terglob-aksa

migrado. Glaci-epokoj kaj varm-epokoj okazis sen homa farado. Ke Germanujoestis kovrita portempe per ĝlaĉeroj kaj en aliaj tempoj per tropikaj praarbaroj, tiontute certe ne kaŭzis homoj.

Pli necese estus plani konkretajn paŝojn por pluvivi malgraŭ la ter-plivarmiĝo,ekzemple:

● organizi la nutradon de tiuj homoj, kies regionoj stepiĝas aŭ dezertiĝas,● serĉi jam nun lokojn sekurajn por la loĝantoj de tiuj urboj, kiuj baldaŭ estos

inunditaj,● veki la pretecon por dividi sian propran vivo-terenon kun aliaj homoj, kies

vivo-tereno malaperas.Tamen, memkompreneble, ni protektu nian medion, por ke ni kaj niaj posteuloj

ankaŭ estonte havu freŝan aeron kaj puran akvon. Sed ni ne pensu, ke ni per tiopovus haltigi la klimato-ŝanĝiĝon.

Letero de Albrecht Kronenberger al la redakcio

DIA REGNO 3/2019 71

Al la patrin' demandis miQUE SERA, SERA • WHATEVER WILL BE, WILL BE

QUE SERA, SERA • WHATEVER WILL BE, WILL BE • M kaj angla T (strofoj 1-3): Jay Livingston kaj Ray Evans1956 por la filmo «The man who knew too much» de Alfred Hitchcock, kantita de Doris Day (1922-2019) • ©Copyright control • E (4a strofo originale verkita): Albrecht Kronenberger 2019-05-20

Jer 31,3 Mi ekamis vin per amo eterna.

72 DIA REGNO 3/2019

Nekomprenebla spiradoEIN UNBEGREIFLICHES ATMEN

EIN UNBEGREIFLICHES ATMEN • germana T: Mechthild von Magdeburg, en:Offenbarungen (Das fließende Licht der Gottheit) • M kaj E: Albrecht Kronenberger 2018-11-23

Jen la germana teksto:

Himmlischer Vater,zwischen dir und mir geht immerfort ein unbegreifliches Atmen,worin ich viele Wunder und unaussprechliche Dinge erkenne und sehe.

Du bist die Sonne aller Augen, du bist die Lust aller Ohren,du bist die Stimme aller Worte und die Kraft aller Frömmigkeit,

du bist die Lehre aller Weisheit, das Leben allen Lebendenund die Ordnung alles dessen, was ist.

el: Die Losungen 2019-02-04